Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri la vortaro

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la kaplitero T   — U —   → al la kaplitero Ŭ


Plena vortaro Esperanto-Esperanta
kaj Esperanto-Franca

Émile Boirac, 1909-1910

— U —


U U Uato Udalo Uj Ukazo Ukraino Ul Ulano Ulcero Ulekso Ulemo Ulmo Ulno Ultimata Ultimato Ultimatumo Ultramara Ultramonta Ultramontismo Ultraviola Ululo Ulvo Um Umbelo Umbeliferoj Umbiliko Unco Uncio Ungo Unio Uniformo Unika Unisono Unitaria Unitariismo Universo Universala Universitato Unkti Unu Upaso Upupo Uro Uragano Urano Uranio Uranuso Urbo Urda Ureo Ureato Uredo Ureika Uremio Uretero Uretro Ureŭso Urĝi Urio Urika Urino Urjadniko Urlio Urno Urogalo Urso Urtiko Urtikario Us Usono Ustilago Utalito Utero Utila Utilismo Utopio Utriklo Uverturo Uvulo Uzi Uzino Uzuro Uzurpi Uzurpatoro


U
Dudek kvina litero de la esperanta alfabeto.
= U.
U
Finiĝo de la ordona kaj dezira modo en la verboj, kiel ekz :
// kantu ; mi volas, ke li venu.
= Terminaison de l’impératif en Esperanto.
Uat’o
{Vef.} [Elek.]
V. ŭato, V. wato, V. vato.
= watt.
Udal’o
Feŭda heredbieno, liberbieno.
= alleu.
UJ
Sufikso por signifi aferon :
kiu portas aŭ entenas multajn samspecajn aferojn, kiel ekz. meblo, vazo, k.t.p. : .
// telerujo, piprujo ;
aŭ arbo :
// pomujo, pirujo ;
aŭ lando rilate al siaj landanoj :
// Anglujo, Germanujo, k.t.p. (sed nur kiam estas eble kompreni : ujo de Angloj, Germanoj, k.t.p.).
= Suffixe ayant le sens général de : récipient, contenant, etc.
Ukaz’o
Carordono.
= A-F-G-H-I-R
= ukaze.
Ukrain’o
{V.P.} [Geogr.]
Limlanda provinco de Rusujo.
// — ano.
= Ukraine.
UL
Sufikso uzata por persono, individuo, besto havanta tian econ, posedanta tian aferon, faranta tian agon, kiel, ekz :
// blankulo, blindulo ; ĝibulo, ftizulo ; manĝegulo, drinkulo, k.t.p.
= Suffixe ayant le sens général de : personne, individu caractérisé, qualifié par.
ULAN’O
Germana lancisto-soldato.
= A-F-G-H-I-R
= uhlan.
ULCER’O
Nefermita, pusodona vundo.
// — eca, iĝi.
= A-F-H-I
= ulcère.
Uleks’o
[Bot.]
Speco de fabacoj (ulex).
= ajonc.
Ulem’o
[Voj.]
Mahometana doktoro de teologio.
= ouléma.
ULM’O
[Bot.]
Speco de arboj (ulmus).
// — aro ; acoj.
= F-G-H-I
= orme.
ULN’O
1 : Antikva mezurero de longeco.
2 : {T.Vx} [Anat.]
Kubutosto. V. kubito.
= F-H-I
= 1 : aune. 2 : cubitus.
Ultimat’a
‹?› {Rh.}
Lasta, fina.
= dernier, ultime.
Ultimat’o
{V.P.}
V. ultimatumo.
= ultimatum.
Ultimatum’o
Neŝanĝa, nepra kondiĉo.
V. ultimato.
= A-F-G-H-I-R
= ultimatum.
Ultramar’a
Pri nuanco de bluo, l.v. transmara.
= A-F-G-H-I-R
= (bleu) d’outremer.
Ultramont’a
L.v. transmonta.
// — ano, papano.
= A-F-G-H-I-R
= ultramontain.
Ultramontism’o
Ultramontaneco, papaneco.
(ultramontanismo estus preferinda).
= A-F-G-H-I-R
= ultramontanisme.
Ultraviol’a
[Fiz.]
Transviola (en la suna spektro).
= ultraviolet (rayon).
Ulul’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de strigo (ulula).
= grande chouette de Laponie.
Ulv’o
{V.P.} [Bot.]
Speco de maralgoj (ulva).
// — acoj.
= ulve.
UM
Sufikso sen difinita senco por montri neprecizan rilaton kun la antaŭa radiko, kiel, ekz :
// malvarmumi ; orumi ; kolumo, manumo ; proksimuma, k.t.p.
= Suffixe dont le sens est indéterminé.
UMBEL’O
[Bot.]
Branĉetaro, floraro ombrelforma.
// umbelgento.
= ombelle.
Umbelifer’oj
{T.Vx} [Bot.]
Granda familio de kreskaĵoj dukotiledonaj, al kiu apartenas apio, fenikolo, cikuto, k.t.p.
= ombellifères.
UMBILIK’O
[Anat., Bot.]
Mezventra naskiĝa cikatro ĉe mamuloj ; hilo.
= A-F-H-I
= nombril ; ombilic.
UNC’O
Pezmezureco (cirkaŭe 32 gr.) ; monero.
= A-F-G-H-I-R
= once.
Unci’o
[Zool.]
Speco de mamulo katsimila (oncia).
= once, cougouar.
UNG’O
Korneca parto de la ekstremaĵo de fingroj.
// — ego ; ungograti.
= F-H-I
= ongle.
Uni’o
{V.P.}
Unuiĝo.
// — ano, membro de la greka unuigita eklezio.
= union.
UNIFORM’O
Laŭmodela kostumo (por lernantoj, soldatoj, k.t.p.).
= A-F-H-I
= uniforme.
UNIK’A
Sola, sensimila, ununura.
= unique.
Unison’o
Unusono, unusonaĵo, unusoneco.
= A-F-H-I-R
= unisson.
Unitari’a
Celanta al unueco.
// — ano.
= unitaire.
Unitariism’o
Doktrino laŭ kiu estas nur unu persono en Dio.
(unitarianismo ŝajnas preferinda).
= unitarisme.
UNIVERS’O
Tuta mondo videbla kaj nevidebla.
// — aĵo ; universestro.
= A-F-H-I
= univers.
UNIVERSAL’A
Rilata al ĉio, al la tuta mondo.
// — eco, igi, iĝi.
= A-F-H-I
= universel.
UNIVERSITAT’O
Supera lernejaro ; fakultataro.
// — ano, ejo.
= A-F-G-H-I-R
= Université.
UNKT’I
{V.P.}
Ŝmiri, olei, sanktolei.
// — ado, aĵo, ilo.
= oindre.
UNU
Esenca nombrero.
// — a, e, o, eco, obla, ope, igi, iĝi ; Triunuo ; unu’anima, braka, forma, okula, voĉa.
= A-F-H-I
= un.
Upas’o
[Bot.]
Nomo de venenaj kreskaĵoj el Javinsulo (antiaris, trychnos).
= upas.
Upup’o
[Ornit.]
Speco de grimpobirdoj (upupa).
= A-F-I
= huppe.
UR’O
[Zool.]
Speco de sovaĝa bovo (bos urus).
= A-F-G-H
= aurochs.
URAGAN’O
Fortega detruema ventego.
= A-F-H-I-R
= ouragan.
Uran’o
[Kem.]
Verda oksido de uranio.
= urane.
Urani’o
[Kem.]
Metalo nikelkolora, radio-aktiva.
= uranium.
Uranus’o
[Astr.]
Antaŭlasta planedo de nia suna sistemo.
= Uranus.
URB’O
Domaro pli granda ol vilaĝo.
// — aĵo, ano, eto, ego, eco, estro ; antaŭ’, ĉirkaŭ’, post’urbo ; urbogardisto ; samurbano ; urbodomo.
= A-F-H-I
= ville.
Urd’a
‹?› {Rh.}
Nomo de la hinduja lingvo.
= urdu, hindoustani.
Ure’o
[Fiziol.]
Substanco trovebla en urino.
= A-F-H-I
= urée.
Ureat’o
{Df.} [Kem.]
Salo el ureika acido kaj bazo.
= urate.
Ured’o
{*} [Bot.]
Fungo, kiu kaŭzas malsanon de cerealoj (uredo).
// — acoj ; .
(V. havas : uredinacoj ; ĉu el uredino ?).
= urédo.
Ureik’a
{T.Vx} [Kem.]
Acido trovebla en urino.
= urique.
Uremi’o
[Med.]
Malsano, veneniĝo de sango per urino.
= urémie.
Ureter’o
[Anat.]
Rentubo.
= uretère.
Uretr’o
[Anat.]
Urintubo.
// uretra bulbo.
= A-F-H-I
= urètre.
Ureŭs’o
Praegipta religia kapornamaĵo.
= uréus.
URĜ’I
Esti neprokrastebla.
// — anta, eco.
= A-F-H-I
= être urgent, presser.
Uri’o
{T.Vx} [Ornit.]
Speco de palmipedoj (uria).
= guillemot.
Urik’a
{Vef.} [Kem.]
Pri azotacido naskita de la organismo.
= urique.
URIN’O
[Fiziol.]
Organika likvaĵo tirita el sango per renoj.
// — ado, aĵo, ejo ; urintubo.
= A-F-G-H-I-R
= urine.
Urjadnik’o
[Voj.]
Kozaka suboficiro.
= ouryadnik.
Urli’o
[Med.]
Apudorela ŝvelo.
// urlia febro.
= oreillons.
URN’O
Antikva pokalego, akvoĉerpa vazo.
= A-F-G-H-I-R
= urne.
UROGAL’O
[Ornit.]
Speco de tetrao (tetras urogallus).
= grand coq de bruyère.
URS’O
[Zool.]
Speco de mamuloj viandomanĝaj plandmarŝaj (ursus).
// — ino, ido, ejo.
= ours.
URTIK’O
[Bot.]
Speco de dukotiledonoj senpetalaj (urtica).
// — acoj, aloj.
= F-H-I
= ortie.
URTIKARI’O
[Med.]
Urtikekzantemo, urtikjuko.
= A-F-H-I
= urticaire.
US
Finiĝo de la kondiĉa modo en la verboj, kiel ekz :
// se la vetero estus bela, ni povus promeni sur la kamparo.
= Terminaison du conditionnel en Esperanto.
USON’O
Nomo de la Unuigitaj ŝtatoj de Nordameriko, el la unuaj literoj U.S.O.N.A. (United States of North America).
// — ano.
= États-Unis d’Amérique.
Ustilag’o
[Bot.]
Speco de mikroskopaj fungetoj (ustilago).
= charbon (des céréales).
Utalit’o
{Rh.}
Verdkolora ŝtono nove trovita en la Ŝtato Utah.
= utahlite.
UTER’O
[Anat.]
Unu el la reproduktaj organoj ĉe mamulinoj.
= A-F-H-I
= utérus, matrice.
UTIL’A
Kapabla servi por io.
// — aĵo, eco, igi, ebla ; malutila ; ne’, sen’utila.
= A-F-H-I
= utile.
Utilism’o
[Fil.]
Etika doktrino, laŭ kiu utilo estas principo de ĉiu bono.
// — ano.
= A-F-G-H-I-R
= utilitarisme.
Utopi’o
Nerealigebla idealo, teorio.
// — isto.
= utopie.
Utrikl’o
[Nat. hist.]
Poŝeto, saketo, ĉeleto.
= utricule.
UVERTUR’O
[Muz.]
Simfonio per kiu komenciĝas opero.
= A-F-G-H-R
= ouverture.
Uvul’o
{Vef.} [Anat.]
Organeto traŭbforma sidanta ĉe enirejo de gorĝo.
= luette.
UZ’I
Utiligi por ia celo.
// — ado, aĵo, ebla, ilo, iĝi ; el’, tro’, malbon’, super’uzi ; senuza ;fruktuzo ; eluzita.
= A-F-H-I
= user de, se servir de, employer.
Uzin’o
{Df.}
Farejo, fabrikejo.
= usine.
UZUR’O
{V.P.}
Procentego.
// — anto, isto.
= usure.
UZURP’I
Rabi per forto aŭ ruzo malpropraĵon ; maljuste okupi.
// — ado, anto, ema, ulo.
= A-F-G-H-I-R
= usurper.
Uzurpator’o
‹?› {K.}
Uzurpulo, uzurpanto.
= A-F-G-H-I-R
= usurpateur.

al la kaplitero T   — U —   → al la kaplitero Ŭ

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z

al la prezenta paĝo pri la vortaro

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert