Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la tabelo de reeldonoj


Sokrato
de Charles Richet
trad. J. Couteaux
1914

komenciAktorojkomenci
Akto I
Akto II
Akto III
Akto IV

Afiŝo de la teatraĵo "Socrate" Kelkaj vortoj pri la teatraĵo, pri ties aŭtoro kaj pri la tiama epoko ne estas senutilaj

Pri "Sokrato"

Tiu teatraĵo estis originale verkita franclingve de Charles Richet kaj ludita en 1908 kiel atestas la apuda afiŝo — elkopiita el la retejo de la Parizaj bibliotekoj.

Jean Couteaux belstile tradukis ĝin por esti ludata dum la Esperanto-Kongreso de Aŭgusto 1914 en Parizo. Li estis ludonta la rolon de Sokrato, kaj lia kuzeno René Dubois la rolon de la tirano, sed la mondmilito malokazigis la kongreson por proponi pli vastan tragedion al la internacia publiko.

La teatraĵo aspektas spirite fidela al la klasika Apologio de Sokrato verkita de Platono. Specife, ĝi iomete lasas la opinion ke Sokrato estis homo simpla, eĉ naiva, tial malpli stulta aŭ malbona ol la tiamaj Atenanoj, inkluzive liaj disĉiploj.

Pri Charles Richet

Charles Richet (elparoli "ŝarl’ riŝe", 1850–1935) estis fiziologiisto kaj ricevis la Nobelpremion de medicino en 1913. Lia scienca laboro estas vasta ;  per eksperimento pri alergio, ŝajne inversa sed praktike komplementa de la tezo de Pasteur, li kunfondis imunologion.

Sed post honoro okazis la hororo kiun, kia progresisto kaj aŭtentika pacifisto, li spertis kuracante dum la mondmilito.

Reage en 1919 en la libro L’Homme stupide li pentris sentabue kaj iom sarkasme — tipa maniero de medicinisto — la multdiversajn aspektojn de la Homo stulta. Katalogo plenplena de malkleroj, de maltrafoj, de superstiĉoj ĉe ĉiuj rasoj, klasoj, religioj, kutimoj, kies ĉapitroj senvarie konkludas ke la bestoj estas malpli stultaj ol Homo Sapiens — la latina scienca nomo de la homa specio kiu signifas ke ĝi scias per inteligento.

En la ĉapitro XXI La Mare aux grenouilles (ranoj en marĉo) li temas pri la mokoj (sekvitaj de silento) vekitaj de la projekto por internacia lingvo ; kaj konklude li citas la ranojn de Aristofano : « Brekekekek, koaks, koaks ».

Kvankam tre favora al Esperanto, Charles Richet tamen ne aspektas aŭtentika Esperantisto ĉar tiu eseo ne rilatas al edukado (aŭ bona aŭ malbona), al psikosociologio aŭ socialo. Liaj priskriboj forgesas klarigi la kaŭzon de la homa stulteco, tio estas la diversaj violentoj faritaj al la homidoj — familioj ankaŭ estas batalkampoj, kaj stulteco estas violento ĉe la animo.

Richet verkis nenion Esperantlingve kaj probable ne aktivis en Esperantujo. Liaj asertoj, kvankam ĝenerale trafaj, kelkafoje pure sennaciismaj, bedaŭrinde ankoraŭ tro respegulis la tiaman kredon je sanga heredo de la (mal)virtoj de la animo — li mem estis ido de konatuloj.

Tiaj opinioj hereditaj de la tradicia pensmaniero de la kultivistoj-bredistoj hodiaŭ malpli viglas en Okcidentujo. La edukado, la medicinaj, ekonomiaj kaj socialaj progresoj mallaŭtigas la malnovajn kredojn ĉar ili sukcesis kontraŭ la malsanoj kaj tre malmultigis la kazojn de infanoj senvartataj kaj forlasitaj. Sed bedaŭrinde multaj infanoj estas forlasitaj antaŭ ekrano, kaj aliflanke, genetikaj manipuloj kaj ideoj je transa homa specio estas novaj formoj de la tradicia pensmaniero — de rasismo, asertas iuj, dum aliaj taksas aborton krimo.

La plej menciinda tezo de tiu postmilita kolerlibro montras la efikon retroevoluigan de militoj, kiuj kaŭzas retroan evoluon laŭ la ordinara Darvena vidpunkto. (Inverse, la natura selekto kaj la tradicia selekto far bredistoj aspektas malpli violenta kaj ne postulas mortigi aŭ suferigi la "nebonulojn".) Richet ne konis la duan mondmiliton.

En lia libro de 1919 ankaŭ menciinda estas la ĉapitro pri la beleco kaj la ekologia rolo de la arbaroj, kiujn la homoj stulte malrespektas — Richet tamen ne asertis ke la arboj estas pli inteligentaj ol la homoj.

Charles Richet ankaŭ verkis moralajn fabelojn por infanoj, tre similaj al fabeloj de La Fontaine : Pour les grands et les petits (Por la plenkreskuloj kaj la idoj), 1891.

Richet kredis al progreso kaj al paco, de aviadado ĝis internacia arbitracio kaj internacia kortumo de justico, kiel multaj Esperantistoj.

Li ankaŭ interesiĝis pri psikismo, metapsikismo, spiritismo kaj pli ĝenerale pri psikologio kaj pri la dissemo de inteligenteco, racia aŭ instinkta, en la Naturo.

Je la fino de lia vivo li verkis La Grande espérance (La Granda espero) kiu proponas belan epopeon por la tuta homaro, homaro kiu, kapo de la tuta vivanta mondo, ankoraŭ multe malkovros per scienco, komprenos, evoluos, kaj plue, kiu aperas skizo je pli vasta kosma inteligento, kiun ĝuos la pranepnepoj. Pli ol granda espero t.e. morala devo.

Sokrato Ŝajnis necese mencii ĉion-ĉi por sentabuigi Charles Richet, unu Homo Sapiens, kiu pensis ke dolorigi aliulon, tio estas la komenco de la malbono, kiu sincere komunikis siajn pensojn kaj provis sin sendependigi de la multegaj tabuoj kaj antaŭjuĝoj de sia epoko, kiel Sokrato, Sokrato la sola kiu scipovis aŭdi la mallaŭtan prudentigan voĉeton…

Pri la reeldono

La formato de la originala papera libro estas 21×15 cm., presita de la Centra Presejo Esperantista sur bona papero, sen dato, 101 paĝoj.

La tuta teksto estas nun legebla en la jenaj paĝoj :

Dum la retajpo estis korektita laŭ la nuna ortografio la radiko "fuĝ’" anstataŭ "fug’" (muziko) ; la ortografioj de la personaj nomoj restis neŝanĝitaj ; la ĉi-supraj subtitoloj de scenoj ne legeblas en la originala teksto.

La verkoj sciencaj kaj literaturaj de Charles Richet estas preskaŭ ĉiuj legeblaj en la retejo de la Biblioteko Nacia de Francio : Gallica ; L’Homme stupide estas legebla en la bonega retejo de la Kebeka universitato de sociaj sciencoj : www.uqac.ca.

R.F.

Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert.


retroiri al la tabelo de reeldonoj

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert