Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


MANĜOKARTO

de J. Tenot (1932)

Jen interreta reeldono de kurioza broŝuro, modelo de "manĝokarto" por restoracioj, tio estas listo de ĉiuspecaj pladoj, por organizi menuojn.

Nia ekzemplero estas stampita de la restoracio "Imperator" en Parizo, kies kelnero, Emilio Ferrari, estis Esperantisto.

La Manĝokarto kaj Emilio Ferrari estas la du temoj en la ĉi-tiea paĝo. Pri J. Tenot, aŭtoro de la karto, oni trovis nenion por diri.

Manĝokarto

La originala broŝuro "Manĝokarto" estis printita de J. Solsona en 1932, formato : 10×13cm (itala formato), 32 paĝoj. La tuta teksto estas reproduktita, inkluzive kelkaj pimentaj gramatikaj eraroj. La nuna aspekto iom diferencas ĉar la paperaj paĝoj estis por legi duope ambaŭflanke : la maldekstra paĝo por legi la dulingvajn kolumnojn "France" kaj "Esperante", kaj la dekstra paĝo por legi la trian kolumnon "Klarigoj".

Pri tiu dulingva broŝuro eblas komenti, ke manĝo-arto kaj parolo-arto estas parencoj en Francio, ĉar la unika vorto "langue" signifas : kaj "lango", kaj "lingvo". Ambaŭ estas plezuroj por/per la buŝo, ambaŭ estas elokvencoj…

Ankoraŭ komenteblas, ke restoraci-arto kelkafoje uzas lingvon pli ol langon : la hodiaŭaj nomoj de pladoj aspektas alie, pli alloge, instige, poeme. Gastronomio, plej praa kaj nobla arto, konstante produktas kaj konsumas vortojn, stilojn aŭ modojn. Ŝajnas ke multaj gastronomoj preferas vortojn anstataŭ gustumi pladojn… Vakuaj vortoj por vakuaj pladoj, jen la ofta riproĉo al "moderna kuirarto", tamen ne absolute riproĉinda estas la poezio, kiu nutras la psikon se ne plenigas la ventron !

Krokodilo Retoriko de la menuo, gramatiko de kuirarto, esceptoplena konjugacio de pladoj, semiotiko de manĝaĵo,… al kio utilas la Esperantistoj ? Kion ili faras dum la Esperantistaj bankedoj ? ili voras kaj malfermas la buŝon kiel krokodiloj por krokodili…

Pri Emilio Ferrari, la Esperantista kelnero de la kafejo-restoracio Imperator, kies stampo videblas sur nia ekzemplero de la "Manĝokarto", legi ĉi-tiun suplementan tekston : Emilio Ferrari kaj la Esperanto-verbo "krokodili", en la malsupro de la paĝo (teksto elkopiita el "www.eventoj.hu").


Bonan Apetiton !

MANĜOKARTO

Verkita de J. Tenot

———

PARIZO


Stampo de la restoracio 
      "IMPERATOR"
Kelnero : Emilio Ferrari

Kovropaĝo de la Manĝokarto – Menuo

Vidi egan kovropaĝon (2048×1536)


MANĜOKARTO

Verkita de

J. TENOT

Aĉetebla ĉe
« LA MOVADO »
104, Rue de Richelieu, 104
PARIS (2e)

1932


MENU - MANĜOKARTO

FRANCE
ESPERANTE
KLARIGOJ
1. POTAGES SUPOJ SUPOJ
Bouillon. Buljono.  
Consommé. Konsomeo. Buljono riĉa je viandosukoj.
Vermicelle. Vermiĉelsupo.  
Potage aux pâtes. Pastaĵsupo.  
Potage parisien. Pariza supo. Buljono kun legomoj : terpomoj, poreoj kaj kelkafoje aliaj legomoj, sed sen pano.
Potage « Parmentier ». Supo Parmentier. Buljono sen pano kun kaĉo da terpomoj.
Potage mousseline. Supo Mousseline (muslin). Buljono kun tapioko.
Potage cultivateur. Supo Cultivateur. Supo kun legomoj kaj pano.
Soupe aux poireaux. Poresupo. Supo kun poreoj sen pano.
Soupe à l’oignon. Bulbosupo. Supo kun bulboj, pano kaj fromaĝo.
Consommé de volaille. Kortbirda konsomeo. Densa buljono farita per viando de kortbirdoj.
Croûte au pot. Krusta supo. Supo kun krustoj da pano kaj karotoj.
Petite marmite. « Petite Marmite ». Supo kun viandopecoj da bovo kaj da kortbirdo, terpomoj, karotoj, poreoj, kukumetoj, salo kaj pano.
2. HORS-D'ŒUVRE ANTAŬMANĜAĴOJ ANTAŬMANĜAĴOJ
Langoustines mayonnaise. Palinuretoj kun majoneso. Majoneso estas saŭco farita per ovoj, oleo, vinagro, salo, pipro, kaj kirlita.
Crevettes beurre. Markankretoj kun butero.  
Huîtres. Ostroj.  
Saumon mayonnaise. Salmo kun majoneso.  
Sardine beurre. Sardelo kun butero.  
Ecrevisse. Kankroj.  
Caviar. Kaviaro.  
Thon à l’huile. Tonfiŝo kun oleo.  
Anchois. Anĉovoj.  
Filets de hareng. Haringaj lumbaĵoj.  
Jambonneau. Ŝinketo. Kun panraspitaĵo.
Radis beurre. Rafanetoj kun butero.  
Concombre en salade. Kukumsalato.  
Choux rouges en salade. Ruĝbrasika salato.  
Céleri remoulade. Celerio kun remolado. Remolado estas saŭco konsistanta el hakitaj aromherbaĵoj, ajlo, oleo kaj citronsuko.
Salade de betterave. Betsalato.  
Salade de cervelas. Kolbasetsalato.  
Salade de tomates. Tomatsalato.  
Œuf dur mayonnaise. Malmole kuirita ovo kun majoneso.  
Asperges à l’huile. Asparagoj kun vinagr-olea saŭco.  
Olives au beurre. Olivoj kun butero.  
Pâté de foie gras. Pasteĉo el grashepataĵo. Hepatoj de grasaj anseroj.
Pâté de campagne. Kampara pasteĉo.  
Pâté de tête de porc. Pasteĉo el porkkapo.  
Hure. Apra aŭ porka kapaĵo.  
Galantine de volaille. Kortobirda galantino. Malvarma manĝaĵo farita el pecigita kokida viando garnita per sia propra gelateneca suko.
Rillettes fines. Delikataj rijetoj. Porka viando fine tranĉita kaj kuirita kun graso.
Saucisson à l’ail. Ajlkolbaso.  
Saucisson d’ « Arles ». Kolbaso de Arles. Franca specialaĵo.
Hors-d'œuvre variés. Antaŭmanĝaĵoj diversaj.  
Coquilles de beurre. Buterkonketoj. Pecoj da butero.
Citron (pour les huîtres). Citrono (por ostroj).  
Demi-citron. Duoncitrono.  
Sauce (pour les huîtres). Saŭco (por ostroj). Vinagrosaŭco kun ajlo.
3. POISSONS FIŜOJ FIŜOJ
Langouste mayonnaise. Palinuro kun majoneso.  
Lotte froide mayonnaise. Malvarma lojto kun majoneso.  
Salade de homard frais mayonnaise. Salato el freŝa omaro kun majoneso.  
Salade de turbot. Rombofiŝsalato.  
Moules sauce « poulette ». Mituloj kun « poulette » (pulet) saŭco. Spicita saŭco kun ovoj.
Maquereau vin blanc. Skombro kun blanka vino. Varma aŭ malvarma.
Maquereau maître d’hôtel. Skombro « maître d’hôtel » (metr-dotel). Skombro kuirita en akvo kaj preparita kun fandita butero.
Tanche. Tinko.  
Carpe. Karpo.  
Truite au beurre. Truto kun butero. Truto kuirita kun butersaŭco.
Truite meunière. Truto « meunière » (menier). Truto kuirita en pato kun butero.
Matelote de brochet. Ezoko kun vinsaŭco. Speciala vinsaŭco kun fungoj.
Matelote d’anguille. Angilo kun vinsaŭco.  
Anguille sauce câpres. Angilo kun kapora saŭco. Blanka saŭco kun kaporoj.
Hareng frais sauce moutarde. Freŝa haringo kun mustardsaŭco.  
Saumon grillé. Rostita salmo.  
Dorade vin blanc. Orfiŝo blankvina saŭco.  
Raie au beurre noir. Rajo kun bruna butero. Brulita butero kun petroselo.
Filet de lotte gratin fromage. Lojta lumbaĵo kun grateno kaj fromaĝo.  
Filet de haddock à l’anglaise. Eglefina lubaĵo laŭ angla maniero. Eglefina lumbaĵo kuirita en akvo, kun terpomoj.
Coquilles Saint-Jacques. Konkoj « Saint-Jacques » (Senĵak). Moluskoj kun ovoj, fromaĝo, fungoj, saŭco, grateno, metitaj en konkoj.
Friture d’éperlans. Frititaj osmeroj.  
Sole frite. Fritita soleo.  
Merlans frits. Frititaj merlangoj.  
Limande frite. Fritita limando.  
Colin grillé. Rostita merluso.  
Sardines grillées. Rostitaj sardinoj. Granda fiŝo el la familio de la merlango, kies la viando estas tre bongusta.
4. ENTRÉES ANTAŬROSTAĴOJ GARNITAJ VIANDOJ
Civet de lièvre. Leporo en sangosaŭco. Saŭco farita per sango.
Civet de chevreuil. Kapreolo en sangosaŭco.  
Perdrix aux choux. Perdriko kun brasikoj.  
Côte de chevreuil. Kapreola ripaĵo.  
Rouelle de veau aux champignons. Bovida ronda tranĉaĵo kun fungoj.  
Filet de porc haricots panachés. Porka lumbaĵo kun fazeoloj diversaj.  
Gigot d’agneau flageolets. Ŝafidfemuraĵo kun fazeoloj.  
Escalope de veau. Bovidtranĉaĵo. Maldika tranĉaĵo da bovidaĵo.
Plat-de-côte légumes. Bova ripaĵo kun legomoj. Bova ripaĵo kuirita en akvo, por fari buljonon, kun karotoj, brasikoj, poreoj.
Dinde aux petits pois. Meleagrino kun pizetoj.  
Canard aux petits pois. Anaso kun pizetoj.  
Foie de porc pommes frites. Porka hepataĵo kun frititaj terpomoj.  
Foie de porc « marchand de vin ». Porka hepataĵo « marchand de vin ». Porka hepataĵo kun vinsaŭco.
Cervelle de veau beurre. Bovida cerbaĵo kun butero.  
Tête de veau à l’huile. Bovida kapaĵo kun oleo. Vinagra kaj olea saŭco.
Poulet rôti cresson. Rostita kokido kun kreso.  
Cassoulet toulousain. Tuluza « cassoulet » (kasule). Pecoj da viando kun blankaj fazeoloj kaj saŭco.
Carré de porc aux « Bruxelles ». Peco da porko kun « Bruselaj » brasiketoj.  
Poularde au riz. Graskokino kun rizo.  
Gras-double sauté. Bov-intestaĵoj. Bov-intestaĵoj, kuiritaj per arda fajro, kun butero kaj graso.
Lapin sauté « garde-champêtre ». Kuniklo « garde-champêtre ». Kuniklopecoj same kuiritaj kun terpomoj kaj fungoj.
Lapin sauté « chasseur ». Kuniklo « chasseur ». Kuniklo kun saŭco preparita.
Gigot d’agneau pommes frites. Ŝafidfemuraĵo kun frititaj terpomoj.  
Bouchée. Pasteĉeto. Pasteĉeto kun viando, fungoj kaj saŭco.
Jambon aux épinards. Ŝinko kun spinacoj.  
Jambon pommes frites. Ŝinko kun frititaj terpomoj.  
Tomates farcies gratin. Farĉitaj tomatoj kun grateno.  
Vol-au-vent. « Vol-au-vent » (Volovan). Pasteĉeto kun viando, fungoj kaj saŭco.
Petit-salé pommes à l’huile. Salaĵeto kun terpomoj je oleo. Porka viando kuirita en salita akvo kun timiano, spicolaŭro, bulbo, askalonikoj.
Côte de porc épinards frais. Porkripaĵo kun freŝaj spinacoj.  
Gigot de pré-salé pommes nouvelles. Salitŝafa femuraĵo kun novaj terpomoj. Salitŝafo estas ŝafo nutrita en herbejoj ĉe la marbordo.
Choucroute garnie. Fermentita brasiko garnita. Kun ŝinko, kolbaso kaj terpomoj.
Blanquette de poularde. Blankraguo de grasa kokino.  
Saucisse fumée pommes purée. Fumaĵita kolbaso kun terpoma kaĉo.  
Cervelle de mouton beurre noir. Ŝafcerbaĵo kun nigra butero. Kun butero kuirita ĝis kiam ĝi iĝas nigra.
Escargots de Bourgogne. Burgundaj helikoj. Dikaj helikoj en siaj konkoj kun saŭco.
Hachis œufs poêlés. Viandohakitaĵo kun ovoj patkuiritaj. Hakita viando de bovo kun ovoj kuiritaj en pato.
Omelette aux foies de poulets. Omleto kun kokidhepataĵoj.  
Omelette au jambon. Omleto kun ŝinko.  
Omelette Meyerbeer. Omleto Meyerbeer. Omleto kun kokidren- aŭ hepataĵoj.
5. GRILLADES ROSTAĴOJ ROSTITAJ VIANDOJ
Rable de lapin rôti pommes frites. Kunikla rostita dorsaĵo kun frititaj terpomoj.  
Côte d’agneau vert-pré. Ŝafida ripaĵo « vert-pré ». Kun frititaj terpomoj kaj kreso.
Selle d’agneau rôtie. Ŝafida rostita postaĵo.  
Rognons grillés vert-pré. Rostitaj renoj « vert-pré ». Tranĉitaj rostitaj renoj kun frititaj terpomoj kaj kreso.
Rognons brochette vert-pré. Turnrostitaj renoj « vert-pré ». Tutaj renoj kuiritaj sur turnrostilo kun frititaj terpomoj kaj kreso.
Côte de mouton pommes frites. Ŝafripaĵo kun frititaj terpomoj.  
Côte de mouton garnie. Ŝafripaĵo garnita. Kun frititaj terpomoj kaj kreso.
Côte de porc. Porkripaĵo.  
Faux-filet pommes frites. Spinlumbaĵo kun frititaj terpomoj.  
Andouillette pommes frites. Tripkolbaso kun frititaj terpomoj.  
Mutton-chop. Ŝafkotleto.  
Châteaubriant pommes soufflées. « Châteaubriant » (Ŝatobrian) kun ŝveligitaj terpomoj. Rostita peco da bovviando.
6. ŒUFS OVAĴOJ OVAĴOJ
Œufs durs à l’oseille. Malmolaj ovoj kun okzalo.  
Œufs durs aux épinards. Malmolaj ovoj kun spinacoj.  
Œufs durs à la russe. Malmolaj ovoj laŭ rusa maniero. Malmolaj ovoj kun saŭco.
Œufs durs béchamel. Malmolaj ovoj kun beŝamelsaŭco.  
Œufs au plat. Ovoj sur plado. Ovoj kuiritaj sur plado kun butero.
Œufs brouillés. Miksovaĵo. Ovoj kirlitaj.
Œufs renversés. Renversitaj ovoj. Ovoj renversitaj en la plado kaj kuiritaj ambaŭflanke.
Œufs à la coque. Ovoj en ŝelo.  
Omelette aux fines herbes. Omleto kun hakitaj aromherboj.  
Omelette aux champignons. Omleto kun fungoj.  
Omelette aux pommes. Omleto kun terpomoj.  
Omelette rhum. Omleto kun rumo. Brulita rumo.
7. VIANDES FROIDES MALVARMAJ VIANDOJ MALVARMAJ VIANDOJ
Jambon froid cornichons. Malvarma ŝinko kun kukumetoj. Kukumetoj konservitaj en vinagro.
Veau froid cornichons. Malvarma bovidaĵo kun kukumetoj.  
Jambon froid à la gelée. Malvarma ŝinko kun gelatenaĵo.  
Veau froid mayonnaise. Malvarma bovidaĵo kun majoneso.  
Rosbif froid mayonnaise. Malvarma rostita bovaĵo kun majoneso.  
Bœuf gros sel. Bovaĵo kun salo. Bovaĵo kun salo kaj kukumetoj.
8. LÉGUMES LEGOMOJ KUIRITAJ LEGOMOJ
Asperges à l’huile. Asparagoj kun oleo. Kun vinagrosaŭco.
Poireaux à l’huile. Poreoj kun oleo. Kun vinagrosaŭco.
Petits pois au beurre. Buter-pizetoj.  
Petits pois « à la française ». Pizetoj laŭ franca maniero. Pizetoj kuiritaj en sia suko kun butero.
Pommes frites. Frititaj terpomoj.  
Pommes sautées. Terpomoj rapide kuiritaj.  
Pommes « château ». Terpomoj « château » (ŝato). Terpomoj speciale frititaj.
Pommes soufflées. Ŝveligitaj terpomoj.  
Pommes nouvelles. Novaj terpomoj. Malgrandaj terpomoj.
Lentilles au jus. Lentoj en viandsaŭco.  
Carottes. Karotoj.  
Cresson au jus. Kreso en viandsaŭco.  
Flageolets. Fazeoloj.  
Haricots panachés. Diverskoloraj fazeoloj.  
Soissons au beurre. Fazeoloj « Soissons » en butero. Dikaj fazeoloj.
Haricots verts. Freŝaj fazeoletoj.  
Bruxelles sautés au beurre. Bruselaj brasiketoj kuiritaj en butero.  
Celeri-rave. Rapcelerio.  
Celeri en branches. Branĉa celerio.  
Artichauts à l’huile. Artiŝokoj kun oleo. Artiŝokoj kun vinagrosaŭco.
Chou-fleur sauce blanche. Florbrasiko en blanka saŭco.  
Champignons. Fungoj.  
Oseille nouvelle au jus. Nova okzalo en viandsaŭco.  
Epinards à la crème. Spinacoj kun kremo.  
Endives braisées. Stufitaj endivioj. Kun viandsaŭco.
Epinards en branches. Branĉaj spinacoj.  
Choux au gras. Brasikoj en graso. Brasikoj kuiritaj en graso.
Chou-fleur sauté. Florbrasiko rapidkuirita. Florbrasiko rapide kuirita en butero.
Chou-fleur au gratin. Florbrasiko kun grateno.  
Riz au gras. Rizo en graso.  
Rizotto. Rizoto. Rizo kun viandsaŭco kaj ofte pecoj da viando aŭ hepatoj de kortobirdoj.
Nouilles au beurre. Nudeloj en butero.  
Macaroni fromage. Makaronio kun fromaĝo.  
Plaquette de macaroni gratin. Makaronia plateto kun grateno.  
Coquillettes au beurre. Konketoj en butero. Pastetoj en butero kuiritaj.
Choucroute. Fermentita brasiko.  
Salade russe. Rusa salato. Legomoj kun majoneso.
9. SALADES SALATOJ SALATOJ
Laitue. — Chicorée. — Mâche. Laktuko. — Cikorio. — Valerianelo. Oni povas meti la salatojn spicitaj aŭ ne.
Scarole. — Cresson. — Endives. Skarolo. — Kreso. — Endivioj.
Salade avec betteraves. Salato kun betoj.
10. ENTREMETS ANTAŬDESERTOJ ANTAŬDESERTOJ
Beignets de pommes. Pomaj fritpastaĵoj.  
Pomme « bonne-femme ». Pomo « bonne femme » (bonfam). Kuirita pomo en fandita sukero.
Omelette aux confitures. Omleto kun konfitaĵo.  
Gâteau de riz. Rizkuko.  
Gâteau aux amandes. Migdalkuko.  
Tarte à la crème. Kremtorto.  
Tarte aux fruits. Frukta torto.  
Tarte de la maison. Torto « maison ». Specialaĵo de la restoracio.
Crème renversée caramel. Renversita kremo kun karamelo. Sukerlaktaĵo kuirita.
Mousse au chocolat. Ĉokolad-ŝaŭmaĵo.  
Savarin au rhum. « Savarin » kun rumo. Babao kun kun kremo kaj rumo.
Tranche de glace napolitaine. Tranĉaĵo da napolitana glaciaĵo. Aromigita glaciaĵo kun konfitaj fruktoj.
Pêche « Melba ». Persiko « Melba ». Glaciigita persiko en ĉampanvino.
11. FROMAGES FROMAĜOJ FROMAĜOJ
Brie. — Port-Salut. « Brie ». — « Port-Salut ».  
Gruyère. — Camembert. « Gruyère ». — « Camembert ».  
Roquefort. « Roquefort ». Ŝaflakta fromaĝo.
Gorgonzola. « Gorgonzola ». Itala fromaĝo.
Hollande. « Hollande ». Nederlanda fromaĝo.
Pont-l’Evêque. — Munster. « Pont-l’Evêque ». — « Munster ».  
Demi-sel. Mezsalita fromaĝo.  
Chèvre. Kaprinlakta fromaĝo.  
Cœur à la crème. Kremkoro. Lakta fromaĝo.
Petit suisse. « Petit suisse ». Lakta svisa fromaĝo.
Crème fraîche d’Isigny. Freŝa kremo el « Isigny ». Franca specialaĵo.
Yogourt. « Yogourt ». Kazeaĵo.
Fromages assortis. Fromaĝoj diversaj.  
12. FRUITS FRUKTOJ FRUKTOJ
Pomme. — Poire. — Pêche. Pomo. — Piro. — Persiko.  
Abricots. — Prunes. — Cerises. Abrikotoj. — Prunoj. — Ĉerizoj.  
Raisin blanc. — Muscat. Blankaj vinberoj. — Muskatvinberoj.  
Fraises au vin. — Framboises. Fragoj en vino. — Framboj.  
Orange. — Mandarine. Oranĝo. — Mandarino. — Oranĝeto.  
Banane. Banano.  
Noix. — Noisettes. — Dattes. Juglandoj. — Aveloj. — Daktiloj.  
Panaché fruits. Fruktoj diversaj.  
Figues fraîches. — Figues sèches. Freŝaj figoj. — Sekaj figoj.  
Salade d’oranges au kirch. Oranĝ-salato kun ĉerizbrando. Tranĉaĵoj da oranĝoj en ĉerizbrando.
Ananas au kirch. Ananaso kun ĉerizbrando.  
Raisin sec. Sekaj vinberoj.  
13. DESSERTS DESERTOJ DESERTOJ
Compote de pommes. Pomkompoto.  
Compote de poires. Pirkompoto.  
Compote d’abricots. Abrikotkompoto.  
Pruneaux. Sekprunoj. Kuiritaj sekaj prunoj en vino.
Crème de marrons. Kaŝtankremo.  
Crème au chocolat. Ĉokoladkremo.  
Crème à la vanille. Vanilkremo.  
Confiture. Konfitaĵo.  
Gâteaux. — Gaufrettes. Kuketoj. — Vafletoj.  
Gâteaux secs. — Petit-Beurre. Sekaj kukoj. — Seka buterkuketo.  
Plum-pudding. Pudingo.  
Coupe de fruits au mousseux. Glaso da ŝaŭmvino kun fruktoj.  
Biscuits. Biskvitoj.  
 
Café. — Café avec liqueur. Kafo. — Kafo kun brando.  
Fine, Cognac. Konjako.  
Rhum. — Liqueurs. Rumo. — Likvoroj.  

 Esperantista Presejo J. Solsona, 9, rue Hallé, Paris-XIV. — Tél. Gob. 62-71 


Kelnero, prezentante fazanon en pladego

ESPERANTISTA PRESEJO J. SOLSONA
9, Rue Hallé, Paris - 14e
Telef. : Gobelins 62 - 71


Kafejo - Restoracio - Hotelo

IMPERATOR

70, R. Beaubourg, Paris-3e

Kelnero - Emilio Ferrari


Pri Emilio Ferrari
kaj la Esperanto-verbo "krokodili"

La origino de la idiomaĵo « krokodili »

(Teksto elkopiita el www.eventoj.hu/arkivo/eve-026.htm)

Ĉirkaŭ la jaro 1930 kaj dum la postaj jaroj vivis en Parizo itala esperantisto kun la nomo Emilio Ferrari kaj la ŝerca alnomo Napoleono. Li estis taksi-ŝoforo, kun la verda stelo. En ĉiu numero de La Movado, la tiama esperanto-gazeto kiun mi posedas de 1931, dato de mia esperantistiĝo, ĝis 1933, dato de ĝia morto, troviĝis reklamo por tiu verda taksio. Li eĉ faris kurson de esperanto por siaj kolegoj taksi-ŝoforoj, kaj en tiu gazeto estis ofte menciita lia aktiveco kiel esperantisto.

Nu, en 1932 li fariĝis kelnero en kafejo Imperator, kaj li ofte vizitadis alian kafejon, La Talma, kie ĉiusabate posttagmeze okazis renkonto de esperantistoj, ĉefe relative freŝbakitaj ; kaj tie, same kiel en kafejo Imperator, ĉiufoje kiam li aŭdis, ke iu parolas francan lingvon, li kolere ekkriis: « Kiuj estas tiuj krokodiloj ? ». Tiu esprimo ne havis por li apartan signifon, li estus povinta insulti per « fuŝuloj, stultuloj, kameloj » aŭ similaj epitetoj, kaj tio estis nur por laŭtigi sian malkontenton, ke oni ne uzas la « karan » lingvon.

Lia esprimo estis tiom ripetata, ke ĝi transiris al aliaj parizaj renkontiĝejoj, kaj poste ĝi fariĝis, migrante de grupoj al kongresoj, eĉ internaciaj, tiu pura esperantista idiotismo (ne idiotaĵo !), kiun uzi oni havas tiel oftajn okazojn dum niaj « universalaj », ke el tio naskiĝis la spritaĵo: « Ili estas kongresoj, kie oni aŭdas la plej multajn naciajn lingvojn ! ».

Pri tiu vera origino mi povas nerifuteble atesti, ĉar mi estis ofte aŭdanto de tiu kolereksplodo…

Tio ĉi estas la historio de la vorto « krokodili » rakontita de Roger Bernard kaj ĉerpita el « 1887 kaj la sekvo » de G. Waringhien.


Komplementaj supozoj pri "krokodili"

Pri la vorto "krokodilo" ankaŭ menciindas ke la Franca tenis-ludanto René Lacoste (1904-1996) estis kromnomita "la krokodilo".

Li estis fama ĉampiono dum la jaroj 1920. Lia taktiko estis klasika : lokiĝi en la fundo de la ludejo, kiel eble resendi la pilkon kaj atendi — esperi — eraron de la kontraŭulo por tuj rebati… taktiko de multaj esperantistoj…

Ŝajnas ke lia krokodila kromnomo estis atribuita de Usonanaj ĵurnalistoj ; ĉu li tiom malbele parolis ilian lingvon ? ĉiuj tamen ŝatis lian luktemecon. Pli amuza ol moka estis la kromnomo, cetere ĝin tute akceptis Lacoste.

La sporto-ĉemizoj de lia entrepreno, kiun li fondis en 1933, ankoraŭ surhavas kudritan verdan krokodilon…

Tiu anekdoto iom pravigas francan devenon pri la E-vorto "krokodili", des pli ke franclingve, unu maniero rifuzi paroli en konversacio estas : "resendi la pilkon"…

Franclingve aperas ankaŭ krokodilo en la esprimo "plori krokodilajn larmojn", tio signifas : aspekti malsincera, senkompata, malgraŭ mieno kompatema…

Multaj tiaj amuzaj esprimoj ekzistas en ĉiuj lingvoj, en Esperanto, pro diversaj hazardoj, "krokodil’" akiris unu ceteran signifon.

Cetere, el la ideo "krokodili" oni imagis la nuancojn "aligatori", "kaimani"… Esperanto estas vivanta lingvo kiu kreas propramaniere siajn vortojn… malgraŭ la malvarmaj reptiloj !


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org