Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


“La Unismo”

Jen elektronika reeldono de prospekta broŝureto pri "Unismo : Unuiga, Nacia, Internacia, Socia Movado", de jaro 1922.

Temas pri tutmonda politika kaj industria plano de demokrata rekonstruado, bazita sur jenaj fundamentoj :
•  la individuo devas produkti (energia rolo de privataj kapitaloj-entreprenoj) ;
•  la komunumo devas distribui (ŝtato kontrolas-garantias la egalecon-liberecon de komerco) ;
•  la parlamentoj kaj registaroj reprezentas proporcie la ideojn de siaj nacianoj (nepartia registaro), dum ne politikistoj, sed specialistoj, administras ;
•  libera esprimado de opinioj.

La formato de la originala broŝuro estas 19×11½ cm. Ĝi enhavas 12 paĝojn, nenian ilustraĵon. Ĝi enhavas akompanan folion (32½×21 cm) pri organizado de Unism-aj grupoj. La tutaj tekstoj estas kopiitaj ĉi-tie, sen ekzakta respekto por la originala enpaĝado, kvankam respekte al la senuzado de supersignitaj literoj (uzo de apuda litero "h" aŭ de punkto "·").

Kovropaĝo

1a Paragrafo   « La nekontrolata rivaleco kaj ruzeco ne povas enkonduki epokon de internacia paco, ĉar la vera homara progresado efektive dependas de la kunhelpa servema spirito. »   « La tuta bezono estas plano facile komprenebla de la ordinaruloj por ke ili povu antaŭenpuŝi la paceman rekonstruadon de sia lando por ludi ĝiavice internacian rolon de amikeco. »

2a Paragrafo   « Kiel rapide kaj sendanĝere renovigi aŭ aliformigi la sistemon kapitalisman kondamnitan pro tio ke ĝi estas responda por kruela konkurado kaj militoj inter individuoj, grupoj kaj nacioj ? »   « La Individuo devas produkti. La Komunumo devas distribui. »

3a Paragrafo   « Por eviti la eblajn danĝerojn de troa vasta kaj rapida eksperimento grandmaniere rilate al la industrio, la politiko de la “Unismo” aranĝas ke la ŝtato kaj komunumo turnu sin al la naciigado de distribuado, konservado kaj transportado. »

4a Paragrafo   « Laŭ la “Unismo” la distribuado fariĝas sistemo por vere servi la publikon kaj por enkuraĝigi la fabrikantojn kaj produktantojn per la simpla fakto ke por ĉiuj ekzistas vendeja-sistemo. »

5a Paragrafo   « Sen plua prokrasto tamen la mondo devas demandi ke spertulo kiel Sinjoro Hoover el Ameriko kontrolu kaj organizu nacie kaj internacie la disdonadon de la ĉiutagaj nutraĵoj kaj necesaĵoj de la popoloj. »

6a Paragrafo   « Decos doni ian kompencaĵon kiam ajn eble al tiuj komercistoj kies negocoj estos naciigitaj. »   « Antaŭ ol individuoj aŭ grupoj povos starigi aŭ pligrandigi negocon ili devos turni sin al la fako kiu konsentos se la negoco estas produktiva. »

7a Paragrafo   « La politikistoj ja ne devos ludi la rolon de administrantoj en ŝtataj fakoj, ĉar ili plejparte ne posedas la bezonatan lertecon aŭ kapablecon. »   « Partiaj kaj sendependaj kandidatoj ricevas parlamentajn sidejojn precize proporciajn al la nombro da personoj kiuj respektive voĉdonas por ili. »

8a Paragrafo   « Estas dirite ke la “edukado” kaj la “ĝusta spirito” estas necesegaj por vera reformado. Tio estas vera, sed verŝajne agema individua partoprenado en laboro de monda rekonstruado mem fariĝos la plej bona edukilo kaj certe kreskigos la ĝustan spiriton de kunhelpa servado. »

Paĝoj 10, 11, 12 :   La artikolo publikigita en la internacia gazeto "Esperanto", kiel anonco : « Alvoko al Demokratoj por savi mondon rompitan. »

Lasta kovropaĝo   (ricevis la adreson de la alsendito kaj afrankan poŝtmarkon).

Suplementa folio :   « Simpla metodo por organizi sendependan grupon. »


La Unismo

Unuiga
Nacia
Internacia
Socia
Movado

NOVA PLANO DE KUNHELPA
REKONSTRUADO POLITIKA
KAJ INDUSTRIA.

Alvoko al Demokratoj por partopreni en
laboro de nacia kaj internacia Kunighado.


Pro la necerteco de poshtaj aranghoj oni petas ke la ricevinto de tiu chi broshureto aminde avizu ghian alvenon.

——————

Tiuj chi broshuretoj estas haveblaj,
      che Sro. Colin Unwin,
            Box 47 (Leterkesto),
                  Fremantle, Western Australia
                                    (Okcidenta, Australio).

Aprilo, 1922.


“LA UNISMO.”

——————

Nova politika kaj industria Plano de demokrata Rekonstruado.

————

(Mallongigita Klarigo.)

1.

Estas dirite ke demokrato estas individuo kiu posedas personajn opiniojn pri politikaj, industriaj au aliaj aferoj, sed kiu tamen konsentas volonte ke aliuloj ankau rajtas posedi kaj esprimi siajn proprajn ideojn pri la samaj aferoj. En formo de diversaj ideoj venas la vero por helpi homaron ; tial ne decas subpremi la ideojn au opozici la planojn de aliuloj, erare kredante ke oni scias la tutan veron.

Char individuoj kontraustaras inter si ; char grupoj kaj komunumoj reciproke malfidas ; char nacioj konkuras komerce ghis jhazuleco blindas la justecon, la mondo trovighas hodiau en mizere rompita stato. La nekontrolata rivaleco kaj ruzeco ne povas enkonduki epokon de internacia paco, char la vera homara progresado efektive dependas de la kunhelpa servema spirito.

Nun evidentighas la devo de demokrato. Por savi sian mondon li devas serchi kaj esplori ian metodon kiu provas akordigi la malsamajn projektojn de la multaj politikaj kaj industriaj reformistoj. Estas senutile kaj dangherplene peni trudi ian difinitan planon se la granda plimulto da popoloj ne shatas ghin. La tuta bezono estas plano facile komprenebla de la ordinaruloj por ke ili povu antauenpushi la paceman rekonstruadon de sia lando por ludi ghiavice internacian rolon de amikeco.

Por kontentigi tiun chi bezonon estis publikigita en Novembro 1913 la politiko de la “Unismo” La titolo estis elpensita por nomi novan planon por kreskigi nacian kaj internacian unuighon lau la principoj jam supre cititaj.

Ne estas eble au necese nun resumi la sennombrajn agojn de diversaj nacioj por subpremi la komercadon de najbaroj. La amasighinta atesto konstatas ke la mondo ankorau ne estas sendanghera por la demokratio. Rakontado denova pri maljusteco kaj riprochindajhoj tiel ofte incitas la malamindan spiriton de detruado anstatau de konstruado. La forto, la diskutado, la argumentado, ech la logiko ne devigas la popolojn realigi ilian respondecon sufiche por agi kiel veraj mondanoj au homanaroj.

Ni chiuj bezonas senti la emocion de ia idealo kiu liveras paceman moralan ekvivalenton por la milito kun ghia tiel nomitaj idealoj. Tia ekvivalento devas fari alvokon al la homa imago kaj tushi la koron.

Tial la unisma alvoko kulpigas neniun nacion au privatan personon, sed nur petegas al tiuj kiuj posedas la povon ke ili unighu por grandioza aventuro de monda dolchigado kaj renovigado.

2.

En la alvoko sur pagho 10 trovighas aludeto al la disputado inter tiuj kiuj deziras socialan kontrolon de industrio kaj tiuj chi kiuj preferas privatan kontrolon. Dum multaj jaroj la socialistaj entuziasmuloj chiuspecaj, helpitaj de la laboristaj organizajhoj, klopodadis senchese por tiu estonta tago en kiu efektivighos la shtata au komunuma kontrolo grandmaniere. Per peroj parlamentaj au per metodoj rektaj, sociala kontrolo pasho post pasho enkondukighas. La sukceso de tia propagandado varias lau landoj diversaj. Sed plejparte ne ekzistas ia klare aranghita metodo kaj la eksperimentoj estas farataj lau kondichoj dangheraj kaj ech ridindaj. Char la partia sistemo de politikoj en multas landoj signifas ke ne povas dauri senintermanka politika direkcio kun publika au privata plano por prosperigi la industrion de kiu dependas la bonstato de gehomoj.

Kiel okazas en Australio, la laborista partio estras la shtatajn au federalajn parlamentojn dum kelkaj jaroj kaj provas naciigi tiun au tiun chi industrion. Tiam post publika balotado triumfas la kontraulaboristaj partioj kiuj, lau siaj propraj principoj, malpermesas au malhelpas la naciigadon. Tiel la produktiva kaj disdonada mashinaro farighas ludilo de financaj, komercaj, laboristaj kaj reformistaj interesoj. Necerteco regnas en la politika kaj industria mondo por pligrandigi la jam sufiche gravajn malfacilajhojn de la tiel nomita baraktado inter la Kapitalo kaj la Laboro.

La monda mizero nun postulas ke la industrio senprokraste funkciu por kontentigi tiujn milionojn da mondanoj kiuj suferas pro manko de chiutagaj necesajhoj. Individuaj kaj naciaj malamikecoj ja devas malaperi per laboro de kunhelpado stimulita per pardonema grandanimeco.

Kiel rapide kaj sendanghere renovigi au aliformigi la sistemon kapitalisman kondamnitan pro tio ke ghi estas responda por kruela konkurado kaj militoj inter individuoj, grupoj kaj nacioj ?

Tiel staras nun la demando.

La “Unismo” estas la respondo.

Tiu chi nova plano distingas inter la funkcioj de produktado kaj distribuado, kaj lau tia distingo konstruas kompromison por ebligi tutkoran kunlaboradon rilate al nacia kaj internacia industrio kaj komerco. Ghi estas publikigita en la kredo ke kiam konata ghi ja estos akceptebla el vera plimulto da personoj en chiu lando. Tio volas diri, ke chiu lando estas invitata alpreni la principojn de la “Unismo,” nome :—

(a)  LA INDIVIDUO DEVAS PRODUKTI.

(b)  LA KOMUNUMO DEVAS DISTRIBUI.

Tiu chi politiko aranghas,

(a)  Ke chiaspecaj produktivaj industrioj estos starigitaj, organizitaj au pligrandigitaj per privata monopolo-kapitalo kaj per la energioj de privataj individuoj au grupoj.

(b)  Ke chiaspecaj funkcioj de distribuado, konservado kaj transportado estos komunume au shtate kontrolitaj por farighi disdonada sistemo por senpartie helpi fabrikantojn kaj produktantojn kaj por efike servi la achetantan publikon.

La detaloj de alprenado tamen iel malsimilos laulande.

Hodiau la posedantoj kaj uzantoj de mono-kapitalo estas konfuzataj koncerne la procentdonado. Krom industriaj embarasoj, la supre priskribitaj politikaj shanghoj pligrandigas la necertecon, char oni ne scias kiam la shtato intencos kontroli au naciigi iun industrion. Che la politiko de la “Unismo” tia necerteco malaperos. La richegaj kaj nerichegaj kapitalistoj, kune kun la ghenerala komunumo, scios ke la privata mono-kapitalo estas permesata kaj enkuraghigata utilighi por veraj produktivaj entreprenoj. Aliflanke chiuj scios ke la registaro malpermesas la troan uzadon de privata mono-kapitalo en negocoj neproduktivaj au spekulativaj char tiaj estas malutilaj lau la vidpunkto komunuma.

3.

Che la kapitalisma sistemo de produktado estas la devo de la direktoraroj fari aranghojn lau kiuj la laboristoj kaj verkistoj chiaspecaj estas tauge kaj lerte kontrolataj de individuoj kapablaj por organizi, direkti kaj administri. Ju pli kompententa estas la direkcia kapableco, des pli bona devas esti au la kvanto au la kvalito de la produktajhoj. Tial por plej bone progresi, che ia tipo de societo, estas nepre necese ke oni uzu la servojn de tiuj individuoj kiuj posedas la “direkcian kapablecon.” Che la hodiaua sistemo tiaj individuoj estas serchataj, instalataj kaj pagataj salajrojn au malgrandajn au komparative grandegajn. La socialistoj konstatas emfaze ke la sistemo de socialismo povos solvi la problemon kiel trovi kaj uzi por la komunuma bonstato la gevirojn posedantajn direkcian kapablecon. La kontraudirantoj de socialismo insiste neas tiun chi aserton.

Por eviti la eblajn dangherojn de troa vasta kaj rapida eksperimento grandmaniere rilate al la industrio, la politiko de la “Unismo” aranghas ke la shtato kaj komunumo turnu sin al la naciigado de distribuado, konservado kaj transportado. Lau sia naturo, tiuj chi funkcioj malsimilas al la procedoj de produktado. Kiam oni starigos sciencan metodon distribuadan por servi chiujn konsumantojn kaj produktantojn, tiam la malfacila kaj diskutebla problemo pri produktada organizado estos solvita per sperto estonta.

Ekzemple, privataj entreprenoj produktivaj trovighos multforme :—
Kunhelpaj produktivaj societoj.
Sin-kontrolantaj fabrikejoj.
Asocioj de produktantoj.
Privataj individuoj.
Privataj kompanioj.
Publikaj akciaj kompanioj.
Naciaj Gildoj.
Metiaj sindikatoj.
Kompanioj por la partumado de profitoj, k.t.p.

Che la unisma metodo chiaj tipoj de produktivaj koncernoj dauros funkcii, konkuri, kaj eksperimenti. Kiuj la plej bone funkcios tiuj evoluos, disvolvighos kaj kreskos en la sfero de produktado. La problemoj de tipoj, de internaj organizadoj kaj de direkcia kapableco tiel solvighos pasho post pasho.

4.

Por plene kompreni la unisman metodon de distribuado oni devas imagi ke jam trovighas, en diversaj kvartaloj de niaj urbegoj kaj ankau en kamparaj urboj, imponaj konstruajhoj preskau kiel palacoj. Interne estas troveblaj specimenoj de chiaspecaj shtofoj, teksajhoj, fabrikajhoj, materialoj, nutrajhoj, manghajhoj k.t.p. Chiuj estas aranghitaj lauspece kaj lautipe en fakoj taugaj por ke la achetantoj povu ekzameni kaj elekti tion kio plachas al ili. Efektive la tuto estas servada sistemo per kiu la multaj fabrikantoj kaj produktantoj povas liveri siajn artikolojn al la komunuma retajho de magezenegoj kaj butikoj, kaj per kiu la publiko ghiavice povas acheti en vendejoj enhavantaj kaj elmontrantaj grandegajn sortimentojn.

Jam ne ekzistas la malnovaj, mallertaj metodoj de achetado kaj vendado. La malsimpla, multekosta arego da butikoj grandiozaj kaj malgrandaj malaperas. Oni jam ne kredas ke estas ago de publika inteligenteco kaj bonfarado permesi ke la agentoj, vendistoj, komercistoj, butikistoj k.a. konkuru kaj achetu tiel malmultekoste kiel eble kaj poste revendu je prezoj la plej grandaj atingeblaj.

Ne, lau la “Unismo” la distribuado farighas sistemo por vere servi la publikon kaj por enkuraghigi la fabrikantojn kaj produktantojn per la simpla fakto ke por chiuj ekzistas vendeja-sistemo. La organizitaj konsumantoj kontrolas grandmezure kaj lau iliaj achetajhoj venas sukceso au malsukceso al la diversaj produktantoj.

5.

Ne estas eble en mallonga artikolo klarigi la diversajn metodojn per kiuj oni povos enkonduki la reformadon de distribuado. Sen plua prokrasto tamen la mondo devas demandi ke spertulo kiel Sinjoro Hoover el Ameriko kontrolu kaj organizu nacie kaj internacie la disdonadon de la chiutagaj nutrajhoj kaj necesajhoj de la popoloj. Je la komenco de la Granda Milito Europa li estris komision por savi la malsatantajn milionojn de Belgio, pro tio ke oni ja sciis ke multekostaj nutrajhoj ofte kauzas revolucion. Dum du jaroj la komisio sole enportis de trans la maro taugajn artikolojn, kaj vendis tiujn chi al dumtempaj kunhelpaj asocioj kiuj lauvice revendis pomalgrande al la publiko. Kvankam la individuaj profitoj estis sensignifaj la komisio amasigis grandan sumon da profito kiu denove estis uzita por komunumaj celoj. La komisio forigis la komercistojn, perulojn, spekulacantojn, pomalgrandistojn k.a. kaj rekte vendis la panon, porkajhon, porkbuteron, rizon, fabojn, lakton, sukeron, sapon k.t.p. Speciala shiparo de 75 vaporshipoj alportis la nutrajhojn al Belgio kaj 2777 komunumaj vendejoj efike servis la publikon pomalgrande.

Hodiau Sinjoro Hoover organizas helpon al milionoj da malsatantoj en Europo. La kunhelpaj distribuadaj societoj ankau jam de longe kutime servadis multajn milionojn en diversaj landoj.

La popoloj devas insisti pri la kunigo kaj akordigo de la organizajhoj de Sro Hoover kaj de tiuj chi societoj kiel la unua pasho al la scienca organizado de distribuado. La politiko mem de la “Unismo” ne postulas ian difinitan metodon por manipuli la manghaghojn, fabrikajhojn k.t.p. char la spertuloj estas pli kompetentaj por rekomendi la detalojn de la mashinaro. Estas nur dezirate ke la komunumo distribuu lau kelkaj gravaj principoj, nome :—

(a)  Ke chiuj fabrikantoj kaj produktantoj povas fari uzon de la komunuma distribuada sistemo tiamaniere ke la achetantoj povas ghui tute liberan okazon por elekti la vendeblajhojn.

(b)  En la okazoj de multaj artikoloj chiutage uzataj estas facile kontroli kaj aranghi la prezojn de achetado kaj de vendado.

(c)  En aliaj okazoj ne estas necese au tauginde ke la komunumo aranghu la prezojn. Por la sama speco au tipo de artikolo la diversaj fabrikantoj povas fiksi siajn proprajn prezojn pageblajn de la komunuma sistemo, kiu simple aldonas la saman procenton da profito al la prezoj de chiuj samspecaj artikoloj. Poste la achetantoj povas libere decidi uzi au la multekostan, au la mezekostan au la malmultekostan artikolon. La sistemo tiel reflektas la diversajn prezojn de la fabrikantoj kiuj estas devigataj plachi al la publiko au per kvalito au per prezo au per ambau. Chiu artikolo vendighas lau merito vera au supozita de la uzontoj.

La unisma plano signifas liberan intershanghadon de artikoloj chiuspecaj interne de la naciaj limoj kaj ankau internacie.

6.

La rekonstruado faros bonon al la komunumo ; tial tiu chi devos protekti la individuojn kiuj suferos — precipe dum la kriza periodo de shangho. Decos doni ian kompencajhon kiam ajn eble al tiuj komercistoj kies negocoj estos naciigitaj. Chiuj neokupatuloj ankau devos ricevi helpon taugan ghis kiam la revivligado kaj disvolvigho de produktivaj industrioj povos provizi laboron au verkon por chiuj.

Char ne estos dezirate ke privata mono-kapitalo estu uzata por distribuado, estos konvena ke la komunumo kontrolu la manieron de uzado de tia kapitalo per oficiala fako. Antau ol individuoj au grupoj povos starigi au pligrandigi negocon ili devos turni sin al la fako kiu konsentos se la negoco estas produktiva. Tamen ne estos la devo de la fako insisti pri la tipo de industrio. Oni nur permesos la uzadon de privata mono-kapitalo por celoj disdonaj en tiuj okazoj kiam la komunumo ne intencas au ne estas preta por distribui. Komunuma disdonado disvastighos lau sperto kaj ne povas tuj rilati al chio.

7.

Por anstatauigi la kontrauajn projektojn de la politikaj partioj la “Unismo” liveras senintermankan planon koncerne la kontrolo de industrio. La parlamenta kaj administracia mashinaro tial devos aliformighi por atingi kontentigajn rezultatojn. La politikistoj ja ne devos ludi la rolon de administrantoj en shtataj fakoj, char ili plejparte ne posedas la bezonatan lertecon au kapablecon. En iuj landoj jam trovighas konsilantaroj enhavantaj nemulton da spertuloj kiuj organizadas la fakojn shtatajn. Tiaj spertuloj estas elektitaj, ne de partio, sed de la tuta parlamento kaj estas respondaj al tiu autoritato.

Nun evidentighas ke multaj naciaj parlamentoj devos submeti al plibonigado por farighi vere reprezentaj lau la demokrataj idealoj priskribitaj en la unua paragrafajho de tiu chi broshureto. Granda nombro da landoj ankorau toleras iajn partiajn sistemojn. Kutime tiuj chi estas bazitaj je maljustaj metodoj de vochelektadoj. Kvankam oni opinias ke tiuj chi metodoj estas demokrataj, efektive ili ja ne estas tiaj. Kiam oni ekzamenas zorge iliajn rezultatojn, oni trovas ofte ke iuj politikaj partioj akiras elektitajn reprezentantojn tute neproporciajn al la nombro da personoj kiuj vochdonas pro ili. Ofte grandaj grupoj gravaj tute ne estas reprezentitaj. Aliokaze malplimulto da vochdonantoj elektas plimulton da reprezentantoj. Chio chi signifas ke tiel elektitaj parlamentoj ne estas vere reprezentaj.

Nereprezentaj partiaj sistemoj estas nun serioza danghero. Multaj personoj persiste insistas ke siaj propraj partioj rajtas estri la diversajn parlamentojn. Aliaj deziras instali “diktatorecon de la proletario.” La demokrato tamen devas esti preta starigi veran reprezentan sistemon bazitan je la principo de proporcia reprezentado che chiuj balotadoj.

Ekzistas diversaj sistemoj de proporcia reprezentado kiuj estas alfareblaj de tiuj landoj ne ankorau uzantaj unu el ili. Kompleta klarigo ne estas ebla nun. Sufichas por diri tie chi ke la metodo de vochdonado estas tute simpla kaj komprenebla. Post la markado de la balotiloj la plua verko de kalkulado estas nur devo por tauge instruitaj elektaj oficistoj. La rezultato estas automata kaj tute justa egale por partioj, kandidatoj kaj elektantoj. Partiaj kaj sendependaj kandidatoj ricevas parlamentajn sidejojn precize proporciajn al la nombro da personoj kiuj respektive vochdonas por ili. Chiu distrikto estas ghenerale sufiche granda por havi la rajton elekti tri, kvin au sep parlamentanojn. Tiu chi arangho pri amplekso permesas per proporcia reprezentado ke politikaj opinioj estu akurate reprezentataj. Tia principo klare akordighas je la difino de demokrato kiu devus deziri ke malsame opiniantoj esprimu siajn ideojn proprajn per siaj parlamentanoj.

Kiel la parlamento sin trovas reala reflektilo de publikaj opinioj, tiel devas la ministaro au registaro enhavi anojn el chiuj la politikaj grupoj ankau proporcie launombre. Tamen kiel antaue konstatite la estraro de parlamento ne devas preni sur sin la laboron de la spertaj administrantoj sed nur funkcii kiel gvidanto de leghaj aferoj.

8

Kiuj nun konsentas pri la metodo de la “Unismo,” tiuj efektive akceptas la jenajn principojn :—

(a)  Nepartia registaro bazita je reprezenta parlamento per proporcia reprezentado ; spertula administracio.

(b)  Kunhelpa plano pri la kontrolado de produktado kaj distribuado dum la rekonstruada epoko lau la formulo :—
La Individuo devas produkti.
La Komunumo devas distribui.

(c)  Libera esprimado de opinioj kaj zorga konsiderado de aliaj reformemaj politikoj.

Kiam plimulto da personoj en chiu lando konsentos pri tiuj chi principoj, tiam fine estos trovita bazo por ghenerala kunhelpado kaj rekonstruado de la industria vivado nacia kaj internacia. Tamen ankorau sin prezentos multaj gravaj demandoj por solvo, ekzemple pri la plej bonaj metodoj por uzi la terlandon kaj chiujn naturajn vivrimedojn ; pri finaca mashinaro ; pri urbo-planado ; pri edukadaj reformadoj k.t.p.

Estas dirite ke la “edukado” kaj la “ghusta spirito” estas necesegaj por vera reformado. Tio estas vera, sed vershajne agema individua partoprenado en laboro de monda rekonstruado mem farighos la plej bona edukilo kaj certe kreskigos la ghustan spiriton de kunhelpa servado. En tiu atmosfero chiaj demandoj estos pli facile diskuteblaj kaj solveblaj.

Tial la leganto eble komprenos ke la “Unismo” ne estas universala kuracilo por chiaj malbonajhoj sed nur konstruos ponton super la nuntempa industria abismo.

Se oni dezirus disvastigi edukate la idealojn de la “Unismo” oni povus agi individue au grupe. Tamen individuoj kaj grupoj devas esti memstaraj kaj tute sendependaj de ia alia ekstera au centra autoritato. Signifas simple ke oni povos agi lauvole rilate al la propagandado de la principoj supre priskribitaj.

Nomo proponita por tiu movado :—

“ La Unisma Kunularo Federacio.”   [1]

[1]  La vorto "Kunularo" estas surstrekita kaj sube estas mane skribita : "Federacio".


La sekvanta alvoko estas elcherpita el la internacia gazeto “ Esperanto ” (Januaro 1922) en kiu ghi aperis kiel anonco.

“LA UNISMO.”

——————

NOVA PLANO DE KUNHELPA REKONSTRUADO.

——————

Alvoko al Demokratoj por savi mondon rompitan.

————

(“Unismo”   .   .   .   estas nova vorto esprimanta la ideon au principon de unuigo nacia kaj internacia   .   .   .   originale publikigita en 1913).

Senchese revadas Esperantistoj pri tiu tempo kiam la milito farighos neebla kaj la universala paco realighos. Kvankam lingvo komuna plirapidigos la atingon de tiu idealo, multe da politikaj studentoj ja scias ke sociala kaj industria rekonstruado en chiuj landoj estas necesego nedisputebla por certigi la deziratan pacon.

Malgrau la plej bonaj intencoj terura danghero persistas pro la konkurso negoca inter diversaj nacioj, kiuj nuntempe pli kaj pli nuligas la politikon de libera intershanghado de komercajhoj. Kiel jhus klarigas Sinjoro Herbert Hoover el Ameriko “Tia agado kauzas la nekontraustareblan premadon de netolerema nacia forto ; ghi devigas la estadon de armeoj kaj militshiparoj   .   .   .   la malfortuloj chiam estas venkitaj kaj la potenculoj triumfas.”

Estas sendube necese nun ke la sinceruloj chiulandaj decidu klopodi unuanime kaj energie pri unuiga tasko por eviti la detruon de nia civilizacio bazita sur perfortego kaj konkurado kruela. Ghisnune agado tia restis malfacila au neebla pro la neekzisto de plano pri kiu la plimulto da reformistoj kaj popoloj povus interkonsenti. Tial — lau la principoj ke la vero ie trovighas inter la ekstremaj vidpunktoj ; ke tiu vero montras la metodon por kunlaborado ; kaj ke tiu chi komuna klopodado konsekvence liberigos nin — la politiko de “Unismo” liveras novan planon de ghenerala rekonstruado ekonomia.

La malnova sistemo disrompighas. Chiuj devas labori por la reciproka bonstato nacia kaj internacia. Milionoj suferas kaj pereas pro manko de nutrajhoj, vestajhoj kaj rifughejoj char la industrio malsukcesas plenumi sian superegan devon. Produktanta kaj distribuanta mashinaro estas la ludilo de financaj, laboristaj kaj komercaj interesoj. Anstatau daurigo de celo kun progresado, paralizo de industrio superas kun necerteco kaj hhaoso.

Sub la malkvieto de politika kaj industria baraktado trovighas du potencaj fortoj — unu bazita en la socialismo, la alia bazita en la individualismo. Tiuj principoj enpenetras du vastajn organizajhojn amasigantajn rapide siajn tutajn povojn por fina batalo. La unua principo insistas ke la produktado kaj distribuado estu iel kontrolataj de la komunumo au shtato ; la dua principo postulas aliflanke ke tiuj chi industriaj funkcioj devu dauri sub la direktado de individuoj au grupoj privataj.

Kompreneble tiuj chi ekstremaj vidpunktoj rilate al la posedo kaj kontrolado de industrio starigas seriozan demandon. La Unismo estas la respondo. Por kontraubatali la mondan malordon kaj malsaton, kaj samtempe enkonduki la novan shtaton estas proponata la jena kompromiso :—

LA UNISMO —
LA INDIVIDUO DEVAS PRODUKTI
LA KOMUNUMO DEVAS DISTRIBUI.

Tiu chi plano signifas :—

(a)  Ke chiuspecaj produktantaj industrioj devas esti organizataj kaj disvolvigataj per privata mono-kapitalo kaj per laboraj energioj kaj kapableco direkcia.

(b)  Ke chiuspecaj funkcioj de disdonado (pogranda kaj pomalgranda), konservado kaj transportado devas esti komunume kontrolataj kaj organizataj por fine farighi servada sistemo je dispono de chiuj produktantoj kaj konsumantoj.

Ne tuje necese estas komunume organizi la tutan distribuadan mashinaron, sed nure pasho post pasho kiel ebligas la sperto. Je komenco oni povas manipuli la chiutagajn necesajhojn de nutrajhoj kaj de vestajhoj, farante uzon de la jam starigitaj magazenoj per kiuj la kunhelpaj societoj distribuadas, kaj ankau alprenante la rektajn metodojn de distribuado de Sinjoro Hoover en Belgio kaj alie.

Por la efektiva plenumado de tia rekonstruado — kiu estas kiel ponto super industria abismo — estas devige aliformigi la mashinaron de parlamento kaj de registaro. Chiu lando devas starigi veran reprezentadan regadon por anstatauigi tiujn sistemojn kiuj oftege ebligas maljustan reprezentadon kaj povon al diversaj politikaj partioj. Kie ajn la metodo ankorau ne estas uzata, je vochdonaj elektadoj, oni devas alpreni la sistemon de proporcia reprezentado per kiu chiu parlamento povos vere farighi reflektilo de la diversaj opinioj inter la popoloj.

Estas dirite ke “la vero ne vestighas en robo de partio.” Konsekvence oni ne devas plu toleri ian partian sistemon de registaro, kiu por la rekonstruado nepre bezonos individuojn el chiuj la grupoj politikaj. Tiamaniere chiu persono au rekte au nerekte farighos responda pri la regado de sia nacio. La administracio devas enhavi nur spertulojn elektitajn de la tuta parlamento kaj al ghi respondajn same kiel en Svisio, kie tiaj uloj okupas sin pri la diversaj fakoj de la shtato kontrolataj.

Do, interkonsento pri la kontrolado de industrio dum tempospaco, kaj pri nepartia registaro, evitos dangheran malordigadon au ech sangan revolucion. Cetere estos plifaciligitaj plua priparolado kaj la alprenado de multaj dezirindaj reformoj tiaj kiaj la kompleta utiligado de la terlando kaj de chiuj naturaj vivrimedoj ; libera intershanghado de komerco ; edukada plibonigado ; urbo-planado ; financa rekonstruado k.t.p.

Nacia unuigo lau la unisma metodo pligrandigos internaciajn bondezirojn kaj rapidigos tiun gheneralan pacon por kiu la esperantistaro dejhoras.

Fine la laboro mem de tia rekonstruado, same kiel la verko de la mondlingvanoj, kreskigos la spiriton de kunhelpado, kiu ghiavice estas la vera fundamento de libereco.

 

 


PRINTED MATTER ONLY.
(Presajho).

From Box 47,
(De Leterkesto 47)
Fremantle,
Western Australia.
(Okcidenta Australio)

Wholly Set up and Printed in Australia by Port Printing Works, Fremantle,
En Australio presita de la “Haveno” Presejo, Fremantle.


El.    27-10-22.

LA UNISMA FEDERACIO.

Simpla metodo por organizi sendependan grupon.

  1. La Unisma Federacio estas fondata lau la difinaj·o sekvanta:
    “ Demokrato estas individuo kiu pri politikaj, industriaj au aliaj aferoj posedas opiniojn samtempe konsentante ke aliuloj rajtas posedi kaj esprimi siajn proprajn. C·iu nacio same devus interrilatig·i kun aliaj nacioj. ”
  2. Kiu kredas ke la tri principoj sube devus esti utiligataj dum la rekonstrua epoko, tiu estas invitata alig·i al la Federacio:—
    1. Nepartia registaro bazita je reprezenta parlamento per proporcia reprezentado ; spertula administracio.
    2. Kunhelpa plano pri la kontrolo de produktado kaj distribuado lau la unisma formulo:—
      • La Individuo devas produkti.
      • La Komunumo devas distribui.
    3. Libera esprimado de opinioj kaj zorga konsiderado de aliaj reformemaj politikoj.
  3. Ideo povas disvastig·i per du metodoj ; au per la klopodoj de energia viro de forta personeco au per la potenco de la ideo mem. Se la Unismo sufic·e rilatas al la vero tiam g·i estos uzebla de disigitoj.
  4. Iu entuziasmulo estas libera starigi senprokraste en sia distrikto edukadan grupon de la Federacio.
  5. Grupo konsistos el tri au pli anoj.
  6. La sukceso devas veni per laboroj de multaj disaj grupoj kaj individuoj… Ne taugas dependi de la klopodoj kaj kontrolo de unu autoritato au grupo malproksima.
  7. C·iu grupo organizig·os sendepende de ekstera au centra organizanto.
  8. Interna organizado, reguloj, kotizaj·o kaj financaj arang·oj estas aferoj kontroleblaj sole de c·iu grupo mem.
  9. C·iu grupo lauplac·e propagandos kaj agados akorde la difinitaj·on kaj tri principojn en tio ke g·i diskutos, disvolvigos kaj utiligos tiujn c·i lauokaze kiel permesos kondic·oj lokaj, naciaj kaj fine internaciaj.
  10. Amikaj rilatoj kreskos inter grupoj per neformala kunlaborado kaj sen mas·ina interdependeco.
  11. La dej·orado por idealo enkonduki mondpacon per pacema rekonstruado provizos la komunan ligilon.
  12. Pro la necerteco de pos·taj arang·oj kaj pro aliaj kondic·oj la memstareco de c·iu grupo estas precipe dezirinda.
  13. Kiam individuo au grupo agos kiel centra au distrikta organizanto tiam ties funkcio devus konsisti el tia laboro kia la interkomunikigado de individuoj kaj grupoj kaj la liverado laueble de konsilo kaj sciigo.
  14. C·iu grupo devus preni sian titolon en nacia lingvo por ne konfuzi la Federacion kun la esperanta movado nepolitika.

G·is kiam ne plu ekzistos la neceso, mi agos kiel organizanto lau regulo 13.

COLIN UNWIN,

Box 47. (Pos·tkesto 47)
Fremantle, Western Australia.
(Okcidenta Australujo).

(Pro manko de supersignoj estas uzataj inversigitaj punktoj).

 

 


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org