Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Unua Universala Kongreso de Esperantistoj,
Bulonjo-ĉe-Maro,
de Sabato 5-a ĝis Vendredo 11-a de Aŭgusto 1905.

Jen reeldonoj de legaĵoj kaj ilustraĵoj pri la unua internacia kongreso de Esperanto, okazinta en 1905 en urbo Boulogne-sur-Mer en nordo de Francio.

La du ĉefaj legaĵoj pri la Kongreso estas la raportoj :
de Paul Fruictier, kaj
de Esperantista Centra Oficejo.

El la kultura parto legeblas :
Edziĝo kontraŭvola, komedio de Moliero.
Solo de fluto, de P. Bilhaud,

Pri Lazaro Zamenhof :
Variaj artikoloj pri L. Zamenhof


Kovropaĝo de la raporto de P. Fruictier
Raporto de P. Fruictier


Kovropaĝo de la raporto de Esperantista Centra Oficejo
Raporto de Esperantista Centra Oficejo


Kovropaĝo de la raporto de Esperantista Centra Oficejo
Variaj artikoloj pri L. Zamenhof


Moliero — Sganarelo
Edziĝo kontraŭvola
Unuakta komedio de Moliero (E-a eld. en 1905) :
«… bonvolu min aŭskulti.
— Volonte. Kion vi volas diri al mi ?
— Mi volas paroli al vi pri io.
— Kaj kian perilon vi intencas uzi kun mi ?
— Kian perilon ? Nu, la langon, kiun mi havas en mia buŝo,
mi kredas, ke mi ne iros pruntepreni tiun de mia najbaro.
— Mi intencas diri al vi kian lingvon, kian idiomon ?
— Ha ! tio ĉi estas alia afero ! … »


Ve ! Tio ne estas mia muzikaĵo !
Solo de fluto
de Paul Bilhaud (E-a eld. en 1907) :
Kiel ludi fluton ? aŭ kiel ludi per fluto ? aŭ kiel ludi kun fluto ?…
… ludita de F. Doré en la koncerto de la Unua Kongreso de Esperanto en 1905.


Poŝtkarto de la Kongreso
Poŝtkarto de S-ro Rollet de l’ Isle (500K)


Poŝtkarto de la Esperantista Grupo de Bulonjo
Poŝtkarto de la Bulonja E-Grupo (200K)


Kovropaĝo de la Kongresa Libro de P. Boulet
Kovropaĝo (200K)


Antaŭ la Teatro La festeno Grupo de kongresanoj Kostumita balo Zamenhof kaj Michaux En Wimereux Surŝipe irante Anglujon En Folkestone Ĉe S-ro Finez Atendante ŝipon Alveno en Kalezo Komerca Ĉambro
Rigardi la kolekton de la 12 poŝtkartoj


Likvoro Espérantine Skribmaŝino Armstrong
Urba banejo kaj Kazino de Boulogne-sur-Mer
Rigardi la kolekton de 25 reklamaj anoncoj


La raporto de Paul Fruictier, publikigita en la tiama revuo Lingvo Internacia, agrable revivigas la renkontan etoson, la debatojn, la paroladojn, eĉ disputojn de la kunsidoj. Kontraŭe, la Esperantista Centra Oficejo montras aspekton oficialan. La du raportoj komplementas unu la alian kaj legi ambaŭ bone instruas pri tiu eksterordinara okazaĵo.

Eksterordinara, ĉar tiam tre malofte okazis tiaj kunvenoj de pluraj centoj de homoj el landoj kaj kulturoj tiel diversaj !

Ja, dum la dua parto de la XIX-a jarcento jam okazis pluraj Universalaj Ekspozicioj kaj internaciaj konferencoj pri teknikaj aŭ juraj fakoj — eĉ Konferenco de la Paco ; jam de antaŭ pluraj jarcentoj okazadis, per la lingvo latina, internaciaj kristanaj koncilioj, kaj ĉe ĉiuj religioj ekzistas gravaj pilgrimadoj popolaraj ; same grandegaj foiroj en ĉiuj kontinentoj periode kunvenigas multnombrajn multdiversajn homojn ; dum la Greka Antikveco ludis tian rolon la Olimpiaj Ludoj ; eĉ aserteblas ke militoj tian rolon kunvenan ludis de plej praaj tempoj…

Tamen, nia renkontiĝo en Boulogne-sur-Mer estis alicela, kaj pli ol turismo : ĝi estis la unua renkontiĝo en la historio de la homaro — post la Babela mito — kie homoj kunvenis pro reciproka interkultura interkomprena celo, memvole, libere, trans la muroj inter la nacioj, ĝi estis la unua libera kaj egala renkontiĝo kie ĉeestis « homoj kun homoj ».

En tiu epoko ne ankoraŭ ekzistis la Societo de Nacioj / Unuiĝintaj Nacioj kaj tradukistoj ne disponis telefonajn sistemojn por pluraj samtempaj lingvoj. Tiurilate, ĉu ne iomete de fiero Esperantisma senteblas en la fama parolado de Doktoro Esperanto…

Tre multe rakontita kaj komentita estis "La Unua Kongreso". Jen kelkaj tiamaj ĉefaj libroj (escepte gazetaj artikoloj) :

Ankaŭ estis publikigitaj poŝtkartoj :

Originalaj anekdotoj legeblas en multaj artikoloj kaj libroj… ekzemple : kiu povus imagi,…
…ke la ĉef-organizinto de tiu perfekta Kongreso tamen malsufiĉe majstris la lingvon…
…ke la iniciatinto de la lingvo, Doktoro Esperanto, montris nenian emocion dum la longa aplaŭdego de la tuta aŭskultantaro post lia parolado…
…ke li, antaŭ kelke da monatoj, perdis la ĝojan esperon ĉeesti en la Kongreso, ĉar li ricevis rekvizicion de la cara armeo, ordonantan kuraci en Manĉurion…
…ke lia edzino, Klara, dum la tuta Kongreso ĝoje babiladis kun la aliaj edzinoj — agrabla aserto kiu mensogigas la tiamajn fotojn en kiuj ŝi montras severan mienon…

La mallonga memorlibro Mia Esperantista vivo, de E. Deligny, unu el la helpantoj kiuj preparis la Kongreson, plena de tia E-vivo, estas legebla en nia biblioteka retejo : arkivo.esperanto-france.org/divers/deligny/evivo1.htm.

Multaj informoj troveblas en Interreto, ekzemple :
• la retejo "Boulogne2005" enhavas interesan raporton de P. Boulet  boulogne2005.online.fr/eo/historio/boulet.htm ;
• "gutemberg.org" republikigas la Britan revuon "The Esperantist" kun artikolo de H. Bolingbroke Mudie : The Esperantist Vol. 2 N-ro 9.

La Unua Kongreso vivigis kaj "senpaperigis" Esperanton : nia lingvo reale fariĝis parolata lingvo internacia rekte de homo al homo, ne per poŝtaj leteroj ; Sinjoro Zamenhof ĉesis esti fotaĵo nigra-blanka kaj montriĝis kiel vivanta vizaĝo.

Al la Unua Kongreso ni ŝuldas pro la Esperantista flago, pro la libro "Fundamento de Esperanto", pro la Lingva Komitato / Akademio, pro la "Deklaracio" kiu asertas : "Esperanto estas nenies propraĵo", kaj ni ŝuldas pro la senfina disputo pri la maniero organizi la movadon…

La daŭra impresego de la Kongreso de 1905 restas tiom forta, ke ĝi forgesigas la antaŭan renkontiĝon de 1904 (Kalezo), kaj la postajn kongresojn en 1906 (Ĝenevo), 1907 (Kembriĝo), 1908 (Dresdeno), 1909 (Barcelono), 1910 (Vaŝingtono), 1911 (Antverpeno), 1912 (Krakovo), 1913 (Berno)…

Hodiaŭ (Julio 2015) en Lille, proksime de Boulogne, okazas la 100-a Kongreso de Esperanto kie ĉeestas 3000 homoj el ĉiuj regionoj de la mondo…

E.B.H.S.


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org