Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj


VEKIĜO !

Vekiĝo ! ", monata gazeto subtitolita "Internacia Sendependa Organo por la Defendo de Esperanto", estis 9 foje eldonita, de Aŭgusto 1912 ĝis Julio 1913, en Parizo. Ĝi enhavis 8 paĝojn, je formato 32×25 cm.

Vekiĝo ! " estis polemika gazeto pri la Esperanto-movado. La artikoloj montras gravan krizon inter la estroj de la Franca E-movado, krizo kiu ekdisiĝas eksterlanden. La redaktoroj estis Jean Couteaux [elparoli "kuto", couteaux=tranĉiloj] kaj lia kuzeno René Dubois.

En pliaj paĝoj :
Kompleta tabelo de la artikoloj de Vekiĝo! : kronologia listo kun notoj kaj ekstraktoj.
La artikoloj en Vekiĝo  pri la Balkana milito : trezoro nia de E-kulturo.

Kio legeblas en "Vekiĝo!" ?

Komence, rimarkindas latinlingva frazo : "Amicus Plato, sed magis amica veritas". La frazo, ne tradukita, signifas ke Platono estas kara, sed pli kara estas la vero. Tiu devizo aspektas strange, ĉar Vekiĝo konstante rebatos kontraŭ gazeto titolita La Vero

La polemiko en Vekiĝo!

La polemikaj rebataj artikoloj estis la esenco de Vekiĝo. La movado Esperantista penis jam de pluraj jaroj pro la skismo de Ido ; tamem, Ido ne estis la sola kaŭzo. Artikoloj klare citas nomojn kaj faktojn. Post cent jaroj estas malfacile kompreni, sed ŝajnas ke ankaŭ dum la epoko mem estis malfacile kompreni…

Jen, tre resume, kio okazis dum la antaŭaj jaroj :

En 1907 la Délégation pour l'adoption d'une langue auxiliaire internationale (Delegacio por la alpreno de iu internacia helpa lingvo), de universitatulo (ne-E-isto) Louis Couturat, fondita en 1900, volis tre gravajn reformojn en la lingvo Esperanto (gramatiko, sintakso, vort-radikoj). Aperis reformita lingvo "Ido", subtenita de pluraj gravaj Esperantistoj, inter kiuj la prezidanto-fondinto de la Societo Franca por Propagando de Esperanto, Louis de Beaufront.

Tiu projekto, kiu ŝajne plibonigis kaj raciigis la lingvon, sed certe ne simpligis kaj trois, estis rifuzita de la Lingva Komitato kaj de plejgrandparto de la Esperantistoj. Danĝera skismo okazis, pro la Delegacio jam de pluraj jaroj ricevis helpon kaj konfidon de gravaj Esperantistoj. Certe en 1907, eĉ 1908, la Esperantistoj ne imagis perfidon de Beaufront, kiu daŭre malmontris ke li estas iu el la ĉefaj aŭtoroj (certas ke— ; ne certas kial—).

Idistoj dum multaj jaroj vigle bruege propagandis en kaj ekster Esperantujo. Fakte, Ido restis nur bruo kaj vento, ĝi produktis preskaŭ nenion kaj ne vivis propre memstare.

Pro la Ido-polemiko, multaj ekstermovadaj amikoj de helpa internacia lingvo forlasis sian simpation.

La Ido-polemiko ankaŭ malebligis eĉ la ideon de plej malgranda reformo en nia lingvo.

Ŝajnas ke dum pluraj jaroj la situacio ne aspektis certa al kelkaj Esperantestroj, kiuj ludis malklaran ludon kaj probable esperis "turni sian veston", kiel oni diras franclingve, se reformoj venkus. L. de Beaufront jam estis forpuŝita eksteren el la asocio kiun li kreis kaj perfidis. La riplaca prezidanto estis tre konata kaj respektata fundamentista Esperantisto : Profesoro Théophile Cart.

Tia estas la "oficiala historio" en la E-Movado ; tamen, ĉio ne estas dirita. Reformi la lingvon ne estis la sola kaŭzo de malpaco inter certaj Esperantistoj ; neniu artikolo de Vekiĝo temas pri gramatiko. Ĉio, kio okazis dum la antaŭaj jaroj, eblas aspekti alie el alia vidpunkto :

La sukceso de Esperanto en Francio reale komencis ĉirkaŭ 1900-1901, dank’al tre multaj privataj agadoj, artikoloj, paroladoj, kontaktoj inter amikoj, kontaktoj kun la gravaj Touring-Club de France kaj la libro-eldonisto Hachette.

En 1905 okazis plensukcese la unua Universala Kongreso en Francio. Tiu evento estis la reala komenco de la tiel nomita "internacia epoko de Esperanto".

Antaŭ 1900 la Esperantistoj estis relative izolaj poetoj, idealistoj, kiel la fondinto L.-L. Zamenhof, aŭ eĉ nur amuzemuloj. Post 1905 la Esperanta pejzaĝo multe ŝanĝiĝis, libroj kaj gazetoj estis grandskale printitaj kaj vendataj, kaj multaj grupoj, asocioj ĉiuskalaj kaj diverscelaj fondiĝis, kiuj bezonis estrojn. Tiel, la estonta Universala Kongreso en Parizo en 1914, oportune ebligus aferojn je komerco aŭ Esperantuja politiko…

Th. Cart, kvankam tre respekata Esperantisto, estis la ĉefa celito kaj akuzito de Vekiĝo. Th. Cart administris la Presa Esperantista Societo kaj direktis la gravan gazeton Lingvo Internacia. Laŭ Vekiĝo, post lia mallonga prezidado, post Beaufront, la S.F.P.E. trovis trompon en la kontoj, perdon da mono, kaj amason da neuzeblaj broŝuroj, kiujn li printigis ĉe sia presejo. Ankoraŭ estis riproĉita, ke li ne reorganizis la asocion, lasis ĝin en malefika malmoderna anarkio, ne refortigis propran gazeton. Kiel Esperantisto, li estis riproĉita oponi kontraŭ ĉiuj evoluoj en la lingvo, spite de videblaj rilatoj kun duon-Idistoj…

La polemiko inter ambiciuloj ne nur estis pergazeta, ĝi daŭre malkonkordigis la vivon de la Parizaj grupoj. Ĝi ankaŭ eĥois ekster Francio. La polemiko malaperis en la lastaj numeroj de Vekiĝo, grandparte dank’al la S.F.P.E., kiu, kvankam, ne riproĉis al Vekiĝo.

Vekiĝo!  estis multe pli ol tiu polemiko.

Vekiĝo  ankaŭ estis normala kaj interesa Esperantista gazeto, kun diversaj informoj pri la movado, pri grupoj, recenzoj, kun literaturaj paĝoj, kun reklamoj.

La Balkana milito en Vekiĝo.

Legi en alia paĝo : la artikoloj de Vekiĝo  pri la Balkana milito, 1912-1913.

Ankoraŭ, kaj ĉefe, legindas tre interesa serio de artikoloj de pluraj aŭtoroj pri la Balkana milito. Ili klarigas kiel komenciĝis la unua mondmilito, kiel agis Bulgaroj kaj Turkoj, kiel la Eŭropaj kaj la Serbaj aliancoj renversiĝis, kiel la propagandoj pupigis homojn, ĵurnalistojn, kaj trompis senhonte. Ili montras la sintenon de Esperantistoj rilate al reala milito.

Kompare, "Balkan-iĝo" de Esperantujo pro Ido aspektas kiel infanaĝa malamikado. Tiuj artikoloj tre interese kompletigas unu la alian per diversaj vidpunktoj, informoj. Ili vere estas trezoro de Esperantista kaj Esperantisma ĵurnalismo.

Kaj baldaŭ ?

La polemiko pro Ido plejis en la franclingva suplemento de la 6-a numero de Vekiĝo, en Marto 1913. Tiu suplemento ne estis sendita al ĉiuj abonintoj. En la numero 7-a de Aprilo estas admono de la S.F.P.E. al la gazetoj por ĉesi tian polemikon.

La lasta 9-a numero de Vekiĝo datumas de Julio 1913. Jam polemiko preskaŭ plu ne estis.

Dum kelkaj monatoj, per kelkaj artikoloj iafoje ĉikanaj, iafoje trafaj, Vekiĝo eklumigis iun malkonkordeman specon de Esperantistoj, kiuj celis kontroli grupojn, gazetojn, Esperantistajn instituciojn, la estontan Universalan Kongreson.

Rimarkindas ke Carlo Bourlet, kiu fondis, por Hachette, La Revuo-n en 1906, la konkurantan gazeton de Lingvo Internacia de Th. Cart, estis la ĉefa organizanto de tiu kongreso en Parizo. Pro malbonŝanca engluto de fiŝosto, li mortis en Aŭgusto 1913.

La grandega grandioza Pariza kongreso de 1914 ne okazis pro la unua monda milito, kiu komencis samtage. Samtage ankaŭ, pro aŭtomobila akcidento, mortis L. Couturat, la reala estro de Ido.

Post la milito, Ido iomete ankoraŭ plu bruis kaj ankoraŭ vivadis la gazeto celita de Vekiĝo!  S-roj Couteaux kaj Cart daŭre malsame opiniis pro la organizado de S.F.P.E. La Esperantista Centra Oficejo de Generalo Sebert ĉesis.

Spite de ĉio-ĉi Esperanto reale disvolviĝis en ĉiujn kampojn, provis konkeri la komercistojn, la laboristojn, la Societo de la Nacioj. Interne, U.E.A. anstataŭis E.C.O.

En 1912, Jean Couteaux estis 28-jara. Post la milito, li fariĝis grava reorganizanto (laŭ federacioj) de la S.F.P.E., kiun li reprezentis ĉe I.E.L., kaj grava instruisto de Esperanto. Ekster Esperantujo, li estis juristo kaj administris grandajn hospitalojn ; li estis ankaŭ muzikisto kaj skolto.

Théophile Cart restis tre konata kaj respektata blankbarbula Esperantisto. Li estis universitatulo, lingvisto, li prezidis nian Akademion. Post ĉio-ĉi, kiom antaŭ, li multege propagandis Esperanton. Li tre atentis al la blinduloj. Li restas konata kiel plej energia konstanta defendisto de Esperanto kaj oponisto al Ido.

Komplementaj informoj kaj vidpunktoj legeblas en la klasika Enciklopedio de Esperanto, de L. Kökény & V. Bleier, 1933.

En alia paĝo : kompleta tabelo de la artikoloj de Vekiĝo!  kronologia listo kun notoj kaj ekstraktoj.


retroiri al la listo de la diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org