Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 2 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 4


Postkursa libro de Esperanto
de Jago Veki – Joachim Wekerle
1934


Parto  3 / 12


VORTO- KAJ FRAZOSTUDA PARTO

VORTOJ — FRAZOJ

La plej simpla lingva elemento, per kio ni ideon povas esprimi — estas la vorto. Pluraj vortoj, kiujn ni uzas laŭ gramatikaj reguloj — kreas la frazon.

La scienco, kiu studas la vortojn, iliajn formojn, kaj ties rolon — estas la gramatiko. La parto de la gramatiko, kiu studas la vortojn estas la vortostuda parto de la lingvoarto. Tiu parto de la gramatiko, kies celo estas studi la frazojn — estas la sintaksa, frazostuda parto.

Elspezi monon, nekonante ĝian valoron — estas same, ol eldiri vortojn senkonscie. Kaj tiuj, kiuj ne penas ekkoni krom la vortaran signifon — ankaŭ la rolojn diversajn de niaj vortoj, — tiuj parolas senkonscie.

Vivi en lingvo nur tiam oni povas, se oni konas la internan vivon, la gramatikan funkciadon, la mekanismon de la lingvo. Nekonante tion, ni ja ofte ne kapablas scii eĉ la veran signifon de niaj vortoj. Koni Esperanton, certe ne konsistas el tio, ke ni scias la nacilingvan tradukon de niaj vortoj. La Esperantaj vortoj ne ĉiam havas precize la saman signifon, kion havas vorto nacia (eble simila al la Esperanta vorto), per kiu la naciaj vortaroj klarigas ilian signifon. Pro tio ĉi, kiam ni lernas Esperanton, ne nur vortaran laboron ni devas plenumi, sed ankaŭ studi, esplori niajn vortojn, iliajn formojn en la frazoj.

VORTOSTUDADO

o-vorto, a-vorto, e-vorto, i-vorto

Laŭ vortstuda vidpunkto ni distingas o-vortojn, kies finaĵo estas « o », a-vortojn, kies finaĵo estas « a », e-vortojn, kies finaĵo estas « e » , i-vortojn, kies finaĵo estas « i », kaj tiujn vortojn, kiuj ne havas laŭregulan finaĵon.

La o-vortoj, kies finaĵo estas o — prezentas al ni personon (Jozefo, profesoro), objekton (tablo), beston (kato), aŭ abstraktan ideon (plezuro, rido). — La o-vortoj, se ili prezentas al ni personon, respondas al la demando : kiu ? Ekzemple : La mekanikisto laboras (Kiu laboras ? — La mekanikisto). Kiam ili prezentas al ni objekton, beston, aŭ abstraktan ideon, tiam ili respondas al la demando : kio ? Ekzemple : La tablo estas granda (Kio ? — La tablo). — La kato miaŭas (Kio ? — La kato). — Rido sanigas (Kio ? — Rido).

La a-vortoj (bela, bona) montras ties kvaliton, apud kiu staras ili, kaj esprimas tiun kvaliton, kiun la vortradiko mem — finiĝanta per a signifas. Ekzemple : Bona homo. « Bona » esprimas la bonan kvaliton de « homo ». La demanda vorto de la a-vortoj estas : kia ? Ekz. : Bona homo (Kia homo ? — Bona).

La e-vortoj (bele, bone) esprimas manieron : Li skribas bele (Li skribas laŭ bela maniero). Pri e-vortoj ni demandas per la demanda vorto kiel ? Kiel signifas : kiamaniere ? Laŭ kiu maniero ? — Ludoviko kuras rapide (Kiel ? Kiamaniere ? — Rapide).

La i-vortoj (skribi, paroli, dormi) esprimas agon, staton : tion, kio okazas. La i-vortoj ricevas diversajn finaĵojn : as, is, os, u, us finaĵojn. La i-vortoj per siaj as, is, os finaĵoj esprimas tempon, tiun tempon, kiam la ago okazas. Ekz. : Mi laboras nun (en tiu ĉi momento). — . Mi laboris antaŭ unu horo. — Mi laboros post kelke da tempo. — La u-finaĵo esprimas ordonon, deziron volon : Iru en la ĉambron ! — Mi deziras, ke vi parolu bone Esperanton. — La us finaĵo montras, ke la ago kondiĉa estas, ke la ago dependas de kondiĉo : Se li estus ministro, li instruigus Esperanton en lernejoj.

La i-vortoj, al kiuj ni fiksas la finaĵon : …a (anta, inta, onta, ata, ita, ota) — estas a-vortoj.

Pri la vortoj, kiuj ne havas laŭregulan finaĵon — ni sciu, ke ilian rolon en la diversaj ĉapitroj ni mencias. Ilian signifon eklerni estas tiel grave, kiel bezonate estas scii la signifon kaj rolojn de la « simplaj vortoj ». Nun, ni nur tion konstatu, ke ili sendependan formon havas, kaj al kvar grupoj apartenas. Ilia nomo estas : pronomoj, prepozicioj, kunligaj vortoj kaj komplementaj vortoj.

FRAZOSTUDADO

Aganto, asertilo, komplementoj

Laŭ frazstuda vidpunkto ni distingas aganton, asertilon kaj diversnomajn komplementojn.

Niaj frazoj nur el tiuj ĉi tri partoj konsistas.

La aganto estas tre grava parto de la frazo. Aganto estas tiu mem, kiu agas. Tiuj frazpartoj, kiujn ni nomas aganto, tiuj frazpartoj faras la agon esprimatan de la enfraza i-vorto. Tioj, kiojn ni nomas aganto — estas duspecaj : iu-agantoj kaj io-agantoj. Se tiu, kiu agas, kiu faras la agon esprimitan de la i-vorto — estas persono, la aganton ni nomas iu-aganto (La knabo ludas) ; se la agon faras ne-persono, sed objekto (La kreto falis), besto (La kato miaŭas), aŭ abstrakta ideo (La rido sanigas), — tiam la aganto estas io-aganto.

Estas grave, ke ni sciu, ĉu persono (iu), ĉu ne-persono (io) estas la aganto de la frazo ? — Ni trovas ĝin, la aganton, se ni demandas : kiu ? kio ? kaj al tiuj ĉi demandaj vortoj ni aldonas la i-vorton, la verbon de la frazo. Ekzemple : La profesoro instruas la lernantojn (Kiu instruas ? — La profesoro). — La kato miaŭas sur la tegmento (Kio miaŭas ? — La kato). — Ni demandis : kiu instruas ? ĉar persono instruas ; ni demandis kio miaŭas ? ĉar besto miaŭas. Pri iu-aganto per kiu ? pri io-aganto per kio ? ni demandas.

La asertilo, kiu estas ĉiuokaze i-vorto — estas la plej grava parto de la frazo. La asertilo estas tiu vorto, per kiu ni asertas ion pri iu, aŭ pri io. Ni asertas ion pri iu, se la aganto estas iu-aganto ; se la aganto estas io-aganto, konsekvence, ni asertas ion pri io. — Ni povas trovi la asertilon, se ni demandas : kion faras ? kaj al tiuj ĉi demandaj vortoj ni aldonas la nomon de la aganto. Ekzemple : La profesoro instruas la lernantojn (Kion faras la profesoro ? — Instruas).

La komplemento — estas tiu fraza parto, kiu kompletigas, precizigas la agon de la aganto — esprimitan de ni per la asertilo. — Certaj komplementoj ne la agon kompletigas, sed difinas la cirkonstancojn, en kiuj, aŭ laŭ kiuj la ago de la aganto okazas.

Tiu parto de la frazo estas la komplemento, kiu parto ludas nek la rolon de aganto, nek la rolon de asertilo. — La komplementojn ni rekonas facile. Ili plej ofte : per prepozicio estas ligitaj al la (konjugaciita) verbo, al la asertilo ; alifoje : la komplemento tute simple sen prepozicio staras apud la asertilo kaj per n finiĝas. Tiu ĉi okaze, la vorto, kiu per n finiĝas — kompletigas la agon de la aganto kaj precizigas la sencon de la verbo. (Aleksandro manĝas viandon). Ankaŭ la e-vortojn ni konsideras, kiel komplementon. (Li kuras rapide).

La demandaj vortoj de la komplementoj estas multspecaj, kiel la komplementoj mem. llin ni citos en la diversaj ĉapitroj.


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 2 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 4


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org