Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 4 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 6


Postkursa libro de Esperanto
de Jago Veki – Joachim Wekerle
1934


Parto  5 / 12


PLURAJ VORTOJ — UNU IDEO

Ĉiu komprenas la vorton : homo. La vorto « homo » signifas personon, kiu estas. Ni diru : Bona homo, kaj konstatu, ke « Bona homo » estas du vortoj, sed ili nur unu ideon esprimas. « Bona homo » pentras en nian imagon : homon, kvalifikatan de ni per la vorto bona homon, kiu havas bonan kvaliton.

Estus eble trovi vorton, — unu solan vorton, kiu esprimus la ideon, kion signifas « Bona homo ». Sed, certe, tio ne povas esti la celo de Esperanto, — precize ne la celo de Esperanto. — Ankaŭ en niaj naciaj lingvoj mem — la vortoj, kies rolo estas tiu de niaj a-vortoj, — ebligas al ni eviti konstantan vortkreon.

VORTOSTUDADO

Grupo de vortoj

Bona homo estas du vortoj, sed ili nur unu ideon esprimas. Du, aŭ pli ol du vortoj, kiuj nur unu ideon esprimas, apartenas al unu sola grupo de vortoj.

Pli frue ni diris, ke la litero a signifas : kio estas (devenanta) de tio, aŭ de tiu mem, kion signifas la vorta radiko mem, post kiun ni fiksas la literon a. Konsekvence, bona = de bono. — Bonvola = de bonvolo. — Vorta = de vorto. — Bona homo = homo de bono.

« Bona homo » apartenas al unu sola vorta grupo. Tial, ĉar bona homo = homo de bono, tial ankaŭ la formo : « homo de bono » devas aparteni al unu sola grupo de vortoj. Kaj, efektive, o-vortoj, kiujn ni kunligas per prepozicio, kaj kiuj esprimas unu solan ideon — unu solan vortan grupon formas, — tute same, kiel — unu solan ideon esprimantaj o- kaj a-vortoj.

Prepozicion sekvanta o-vorto — pasiva estas. — La vortoj kunligitaj per prepozicio (grupo de vortoj) — la saman rolon ludas, ol vorta grupo, kies membroj per a kaj o finaĵoj (vorta grupo) ankaŭ unu solan ideon esprimas.

El la ekzemploj ni vidis, la ekzemploj montris al ni, ke :   de … = …a.

El tiu ĉi supra formulo rezultas, ke per de kunligitaj o-vortoj povas ŝanĝi sian formon tiumaniere ke la vorto, kiu sekvas la prepozicion de — fariĝas a-vorto. El tio ĉi rezultas, ke la o-vorto kunligita al alia o-vorto per la prepozicio de — estas pasiva, ĉar ĝi povas transformiĝi en a-vorton.

En la vorta grupo Palaco de reĝo, la vorto « palaco » estas aktiva, kaj « de reĝo » estas pasiva. En samaj vortaj grupoj, — la logiko postulas, ke la dua o-vorto, la vorto, kiu sekvas la vorteton de — estu posedanto reala (Amo de la gepatroj) aŭ metafora de tiu, aŭ de tio, kion esprimas la unua o-vorto, troviĝanta antaŭ la prepozicio de. « Palaco de reĝo » esprimas, ke la palaco estas de reĝo, devenas de reĝa posedo (Metafora deveno). La vorto, kiu montras al ni la devenon, kiu esprimas eston devenantan (a-vorto, aŭ o-vorto sekvanta la prepozicion de) — estas pasiva, sed la vorto, kiu esprimas la devenan objekton (Palaco, amo), tio estas aktiva. En la ekzemplo, la vorto « reĝo » estas pasiva, ĉar ĝi montras la devenon. — Laŭ la supra formulo de … =…a ; do : de reĝo = reĝa. Palaco de reĝo = reĝa palaco. La pasivecon de la vortoj, do, ni montras per la finaĵo a, aŭ per la prepozicio de. — Aktiva estas la vorto « reĝo » en tiu ĉi vorta grupo : La reĝo de la popolo (La reĝo de popolo = la popola reĝo).

La dua kazo de la prepozicio « de » kaj la aliaj prepozicioj. — Estas kazo, — la dua kazo de la prepozicio de — kiam tiu ĉi prepozicio ne devenon esprimas, sed — kun la ĝin sekvanta o-vorto — montras la punkton (vojaĝo de Parizo ), de kie iu, aŭ io foriĝas, de kie ni iun aŭ ion forigas. — Ni vidis, kiamaniere o-vorto sekvanta la prepozicion de — estas transformebla en a-vorton. — Pri la dua kazo de la prepozicio de — ni konstatu, ke ĝia kazo estas la kazo de ĉiuj aliaj prepozicioj, kiuj kunligas o-vortojn.

Kiam la prepozicio de ne devenon esprimas, tiam la o-vorto, kiu ĝin sekvas — ne tute simple estas transformebla en a-vorton — same, kiel tiuj o-vortoj, kiuj aliajn prepoziciojn sekvas.

Ĉiuj postprepoziciaj o-vortoj pasivaj estas. — Ni vidis, ke el la o-vortoj, kiujn la prepozicio de — ĝis nun kunligis, la dua, la postprepozicia o-vorto pasiva estas, malgraŭ, ke ĝi post la prepozicio konservis sian o-formon. Nun, ni konstatu, ke ĉiuj o-vortoj, sekvantaj — en vorta grupo — iun ajn prepozicion, tute same — pasivaj estas.

Kiel ni transformas postprepozician o-vorton en a-vorton ? — La pasiva o-vorto de la prepozicio de tute simple povis ŝanĝi sian o-formon en a-vorton (De grupo = grupa). Koncerne vortajn grupojn, en kiuj la o-vortojn ne la prepozicio de, sed ia ajn alia prepozicio kunligas — la pasiva, la postprepozicia o-vorto nur tiel estas transformebla en a-vorton, se al la pasiva o-vorto — ni aligas ankaŭ la prepozicion mem.

Sama estas la kazo de la prepozicio de, kiam tiu ĉi prepozicio ne devenon esprimas.

La jenaj ekzemploj entenas la formulon pri tiu ĉi konstato :

Vojaĝo al Parizo = alpariza vojaĝo

Homo sen honto = senhonta homo

La ideon, kion esprimas la vorta grupo Homo sen honto (kunprepozicia vorta grupo), aŭ la simpla vorta grupo Senhonta homo, — unu nacia lingvo per kunprepozicia vorta grupo, la alia per simpla vorta grupo esprimas. Al tiuj, kiuj uzas kunprepozician formon en sia nacia lingvo, — certe, pli plaĉa estas la kunprepozicia Esperanta esprimmaniero. Tiuj, kiuj en sia nacia lingvo per a-valoraj vortoj kvalifikas la vorton homo, preferas la a- kaj o-finaĵan, simplan vortan grupon ankaŭ en Esperanto. Nek unu, nek la alian formon ni devas preferi, sed ni klopodi devas : trovi kunprepozician formon por niaj simplaj vortaj grupoj kaj kontraŭe — eĉ tiuokaze, se la formo ne estus uzata. Same agante, ni fariĝas lertaj Esperantistoj !

La egaleco de kunprepozicia a-vorto kaj kunprepozicia o-vorto. — Jen kelkaj ekzemploj pri kunprepoziciaj grupoj de vortoj transformitaj en kunprepozician vortogrupon :

Parolo al infano (Parolo farita al infano). — Parolo al infano (alinfana parolo) neniam estu kruda !

Lago apud Ĝenevo (lago, kiu estas apud Ĝenevo). — La ĝeneva lago (lago de Ĝenevo) estas lago apud Ĝenevo (apudĝeneva lago).

Mono anstataŭ laŭdo (mono, kiun ni ricevas anstataŭ laŭdo). — Mono anstataŭ laŭdo (anstataŭlaŭda mono) en la nunaj tempoj valoras plu ol belaj vortoj.

Fortikaĵoj antaŭ Londono (fortikaĵoj, kiuj estas antaŭ Londono). — Apenaŭ estas fortikaĵoj antaŭ Londono (antaŭlondonaj fortikaĵoj).

Floroj ĉe muro (floro, kiu estas ĉe muro). — Agrable ornamas la domon floroj ĉe muro (ĉemuraj floroj).

Arboj ĉirkaŭ domo (arboj, kiuj estas ĉirkaŭ domo). — Freŝigan ombron donas la arboj ĉirkaŭ domo (la ĉirkaŭdomaj arboj).

Milo da jaroj (mil jaroj). — Kvin cent kaj kvin cent jaroj faras unu milon da jaroj (jarmilon). Pri la prepozicio da — ni sciu, ke ĝi estas la sola prepozicio, kiun ni ne povas aligi al vorto, kiun en a-vorton ni transformas ; per tiu ĉi prepozicio ni ne povas formi kunprepozician a-vorton. Do : ni ne povas diri : « dajara ».

Foriĝo de gepatroj (iu foriĝas de la gepatroj). — Malfacila estas la foriĝo de gepatroj (la degepatra foriĝo). — Foriĝo de gepatroj = gepatra foriĝo, se la gepatroj mem foriĝas.

Laboro dum dimanĉo (laboro, kiu okazas dum dimanĉo). — La laboro dum dimanĉo (la dumdimanĉa laboro) estas malpermesata.

Arbaro ekster urbo (arbaro, kiu estas ekster urbo). — Ni ofte promenas en la arbaro ekster urbo (en la eksterurba arbaro).

Najlo el fero (najlo farita el fero). — Li enigas en la muron najlojn el fero (elferajn najlojn). [Kvalito de fero = fera kvalito.]

Gimnastiko en ĉambro (gimnastiko okazanta en ĉambro). — Gimnastiko en ĉambro (enĉambra gimnastiko) valoras pli, ol nenia gimnastiko. [Ĉambra gimnastiko = gimnastiko de ĉambro. Se la ĉambro mem gimnastikus, se ĝi mem farus la gimnastikon, ni dirus : Ni vidis ĉambran gimnastikon ; tamen, parolante pri gimnastiko, kiun iu faras en ĉambro, oni diras « ĉambra gimnastiko », ĉar ĉiu scias, ke la ĉambro ne gimnastikas kaj pro tio ĉi ne okazas konfuzo.]

Lukto ĝis fino (lukto, kiu daŭras ĝis fino). — Lukto ĝis fino (ĝisfina lukto) multajn homojn tre frue lacigas.

Kurado inter arboj (kurado, kiu okazas inter arboj). — La kurado inter arboj (interarba kurado) estis amuziga.

Batalo kontraŭ malamiko (batalo direktita kontraŭ malamiko). — La batalado kontraŭ malamikoj, (kontraŭmalamika batalo) estas necesa. [Batalo de malamiko = malamika batalo. La malamiko batalas, se ni diras : malamika batalo.]

Promenado kun infano (promenado, kiu okazas kun infano). — La promenado kun infano (kuninfana promenado) estis amuziga.

Moko krom mono (ne nur moko, sed ankaŭ mono). — Oni plie toleras mokon krom mono (krommonan mokon), ol nur mokojn.

Stilo laŭ regulo (stilo « farita » laŭ regulo). — Lia stilo laŭ regulo (laŭregula stilo) estas ĝojiga.

Foriro malgraŭ volo (foriro, kiu okazas malgraŭ volo). — Lia foriro malgraŭ volo (malgraŭvola foriro) ne nur ŝin, sed ankaŭ sin mem multe ĉagrenigis.

Skribo per maŝino (skribo farata per maŝino). — La skribado per maŝino (permaŝina skribado) estas rapida kaj praktika.

Mono por blinduloj (mono destinata por blinduloj). — Mono por blinduloj (porblindula mono) ne estas uzebla por aliaj celoj !

Pripenso post malfeliĉo (pripenso, kiu okazas post malfeliĉo). — Pripenso post malfeliĉo (postmalfeliĉa pripenso) estas malfrua.

Amo pri fraŭlino (amo, kiu koncernas fraŭlinon). — Tiu ĉi juna homo havas multe da amo pri fraŭlinoj (multe da prifraŭlina amo).

Akcidento pro mallerteco (akcidento, kiu okazas pro mallerteco). — Akcidento pro mallerteco (promallerteca akcidento) estas ridiga.

Homo sen honto (kiu ne havas honton). — Ja ekzistas homo sen honto (senhonta homo).

Planko sub lito (planko, kiu estas sub lito). — La planko sub lito (sublita planko) estas jam tre malnova.

Lampo super tablo (lampo, kiu estas super tablo). — La bela lampo super tablo (la bela supertabla lampo) lumigas sufiĉe.

Kovrilo sur tablo (kovrilo, kiu estas sur tablo). — La kovrilo sur tablo (surtabla kovrilo) jam estas malpura. [Kovrilo de tablo = tabla kovrilo. — La tabla kovrilo estas en la ŝranko.]

Rigardado tra fenestro (rigardado, kiu okazas tra fenestro). — La rigardado tra fenestro (trafenestra rigardado) daŭris longe.

Homoj trans rivero (homoj, kiuj kutime estas trans rivero). Kelke da homoj trans rivero (kelke da transriveraj homoj) en nian urbon venis loĝi.

Simpla a-vorto anstataŭ kunprepozicia a-vorto. — Ĉi tie ni rimarku, ke ofte, simpla a-vorto povas anstataŭi kunprepozician a-vorton. Ekzemple : Vorta grupo logike estas elvorta grupo, ĉar la vorta grupo grupo el vortoj estas uzebla. Sed, ĉar en la vorta grupo grupo de vortoj — la vorto grupo metafore devenas de vortoj, la kvalifikanta simpla a-vorto ankaŭ estas uzebla.

Kiam ni diras : pariza vojaĝo, la vojaĝo povas esti alpariza, kaj ankaŭ enpariza. Tio estas : la vojaĝo povas okazi al Parizo, kaj en Parizo mem. — Ni tute ne malutilas al Esperanto, nek al ni mem, se ni esploras tiujn ĉi diversajn vortoformojn — des pli preferinde, ĉar reale pariza vojaĝo ne ekzistas. — Pariza vojaĝo = vojaĝo de Parizo. Vojaĝo de Parizo mem eĉ ne estas imagebla ! Se la urbo Parizo povus vojaĝi — ekzemple, en Londonon, — jes : vojaĝo de Parizo povus esti efektiva. — Vojaĝo de Parizo ekzistas : vojaĝo, kiu okazas el la urbo Parizo. En tiu ĉi okazo :
vojaĝo de Parizo = depariza vojaĝo.

Kiam la prepozicio de ne devenon esprimas, la simpla a-vorto estas uzata, kaj ĝi estu uzata, — sed ni notu, ke la vortoformo depariza, samokaze, estas pli preciza, ol la simpla a-vorto pariza.

Ne-transformeblaj kunprepoziciaj vortogrupoj. — En kunprepozicia grupo de vortoj (Stilo laŭ regulo) la dua, la postprepozicia o-vorto estas pasiva ; tiu, kiu estas transformebla en kunprepozician a-vorton (laŭregula). Krom tiaj ĉi grupoj de vortoj ekzistas ankoraŭ tiaj kunprepoziciaj vortogrupoj (meto en ĉambron), kies pasivan o-vorton ni ne povas transformi en a-vorton.

Ekzemple : Meto en ĉambron. — Meto signifas en o-vorta senco la agon mem de la verbo meti. — Meti esprimas agon, kiu povas okazi en iu loko kaj samtempe en iun direkton (al iu direkto). Por esprimi, ke la ago en direkton okazas — ni aligas la literon n post tiun vorton, per kiu ni esprimas la direktan lokon. (En la vortogrupo meto en ĉambron, la direkta loko, la celpunkto de la ago estas ĉambro.) Se ni dirus enĉambra meto, per tiu ĉi vorta grupo ni ne povas esprimi la direkton de nia movo, de nia ago. Dirante : meto en ĉambron de la seĝo — ni scias, ke ni parolas pri ago, kies celo estas, ke la seĝo, kiu ĝis nun ne estis en la ĉambro — estu en la ĉambro. — Frapo sur pordon ne estas surporda frapo. « Frapo sur pordon » signifas : frapo al pordo, kaj « surporda frapo » esprimas frapon, kiu okazas sur pordo, sed la frapon ne la pordo ricevas, sed iu, aŭ io alia estanta kune kun la frapanto sur pordo. — Skribo sur paperon signifas, ke ni metas literojn sur paperon, kaj skribo sur papero (surpapera skribo) esprimas, ke la skribanto en sidanta aŭ staranta stato sur papero (la skribanto sidas aŭ staras sur papero) skribas sur iun alian objekton, metas sur ĝin literojn ne starante sur ĝi, sur la objekto mem, sur kiun li skribas. — Kurado post fraŭlino (postfraŭlina kurado) esprimas la pozicion de la kuranto. Tio estas : tiu ĉi vorta grupo diras al ni, ke la kuranto post la fraŭlino kuras (ĉar la fraŭlino antaŭ li iras), sed la celo de la kuranto — ne estas : atingi la fraŭlinon. Se la kaŭzo de la kuro, la celo de la kuranto estas atingi la fraŭlinon, ni esprimas nin per la vorta grupo : kurado post fraŭlinon. — (Li kuras post fraŭlinojn.)

La kunmetitaj vortoj. — La elementoj troveblaj en vortaj grupoj troviĝas ankaŭ en la tiel nomataj kunmetitaj vortoj.

La kunmetitaj vortoj ordinare estas du vortoj kunen skribitaj, du vortoj kunskribitaj.

Dume, en kunprepoziciaj vortogrupoj la dua, la postprepozicia vorto estas pasiva, en kunmetitaj vortoj la unua vorto estas pasiva.

Tute kompreneble estas, ke en kunmetitaj vortoj — la unua vorto estu pasiva, ĉar la unua vorto de kunmetita vorto — plej ofte — nenio alia estas, ol a-vorto, sed kiu perdas sian a-formon en la kadro de kunmetita vorto. — La unua vorto de kunmetita vorto estas pasiva. Tiun ĉi cirkonstancon ni povas konstati ankaŭ el tio, ke tiu ĉi unua vorto estas la postprepozicia (do : pasiva) o-vorto de kunprepozicia vortogrupo.

Grupo de vortoj = vorta grupo. La signifo de tiuj ĉi du vortaj grupoj estas esprimebla ankoraŭ per la kunmetita vorto vortogrupo.

Jen alia kunmetita vorto : Leondento. Por trovi ĝian signifon, ni metu en a-formon la pasivan (do : la unuan) vorton. Tiu ĉi, la unua vorto estas : « leono ». Do : leona dento. Alia metodo : Ni formu kunprepozician vortogrupon el la kunmetita vorto, kiu ankaŭ — reale, en la realo : vorta grupo, kunmetita vortogrupo estas. — La unua vorto de la kunmetita vorto estas la pasiva, do, ĝi sekvos la prepozicion en kunprepozicia vortogrupo. La unua vorto estas pasiva, do, « leono » fariĝos : de leono. Konsekvence, Leondento = dento de leono (leona dento).

Ofte, en kunmetitaj vortoj ne nur du, sed pli ol du : tri, eble kvar vortoj troviĝas — same, kiel en kunprepozicia vortogrupo kun du aŭ tri prepozicioj kunligitaj : tri aŭ kvar postprepoziciaj o-vortoj troviĝas.

En kunmetita vorto la unua estas pasiva, do : la dua, la lasta estas aktiva. Se el pluraj vortoj konsistantaj kunmetitan vorton ni volas transformi en simplan vortogrupon (vorta grupo), aŭ en kunprepozician vortogrupon (grupo de vortoj) — tiam, tiu ĉi lasta, do aktiva vorto devas resti aktiva : senprepozicia o-finaĵa vorto.

Ekzemple : Dompordoŝlosilo. La unua vorto de kunmetita vorto estas pasiva, do : dompordoŝlosilo estas : doma pordoŝlosilo. Ĉar doma = de domo, doma pordoŝlosilo = pordoŝlosilo de domo. — Pordoŝlosilo estas : porda ŝlosilo, ŝlosilo de pordo.

Tute same, kiel « dompordoŝlosilo » estas peza vorto, same peza estus, se ni dirus : doma porda ŝlosilo, aŭ : ŝlosilo de pordo de domo. Samokaze, rekomendite estas montri la pasivan formon de pasivaj vortoj — unufoje per a finaĵo, alifoje per prepozicio. Ekz. : ŝlosilo de doma pordo (domporda ŝlosilo), aŭ : ŝlosilo de dompordo (domporda ŝlosilo), aŭ : pordoŝlosilo de domo (doma pordoŝlosilo).

La litero « n » en kunmetitaj vortoj. — El aktiva, kaj unu aŭ pli ol unu pasivaj vortoj konsistas la kunmetitaj vortoj. La signifon de la kunmetitaj vortoj ni trovas, se iliajn pasivajn vortojn ni transformas en pasivan a-vorton, aŭ, se tiujn ĉi pasivajn vortojn kunligas al la aktiva vorto per de prepozicio. Sed, estas kunmetitaj vortoj, kies signifon ni ne povas ektrovi, se la pasivan vorton ni transformas en a-vorton.

Ekzemple : Fraŭlinamo. — Laŭ la ĝisnuna metodo « fraŭlinamo » estus « fraŭlina amo ». Jes, sed fraŭlina amo = amo de fraŭlino. — La demando nur estas tio, ĉu ni deziras esprimi per la vorto fraŭlinamo — la amon de la fraŭlino, la amon, kiu venas de la fraŭlino, kiun posedas la fraulino en sia koro, — aŭ, nia intenco estas : paroli per tiu ĉi vorto pri amo, kiu koncernas la fraŭlinon, kiu iras al la fraŭlino, kiun iu havas en sia koro pri la fraŭlino, por la fraŭlino ? En ambaŭ okazo, — tamen, preskaŭ ĉiam en la dua senco oni uzas la supran kunmetitan vorton. En la unua okazo fraŭlinamo estas fraŭlina amo, amo de fraŭlino ; en la dua kazo ĝi signifas : ami fraŭlinon. « Fraŭlinamo » estas : ago ami fraŭlinon. Do : Fraŭlinamo (la ago [kiu konsistas] ami la fraŭlinon = la fraŭlinon amo) estas bela ago.

Ĉi tie ni konstatu, ke, se en kunmetita o-vorto — la dua (la aktiva) o-vorto (Fraŭlinamo, pommanĝo) agon esprimas, tiam la signifon de la kunmetita o-vorto, plej certe ni povas trovi, se al la unua (pasiva) vorto ni fiksas la literon n, kiu tute same, kiel la litero a — estas gramatika signo de pasiveco.

Do : Fraŭlinamo estas : fraŭlinon amo (la ago mem : fraŭlinon ami). — Pommanĝo = pomon manĝo. — Patrujamo = patrujon amo. — Letersendo = leteron sendo (la ago mem sendi leteron).

La transformo de la kunmetitaj vortoj. — Ĉiuj kunmetitaj vortoj (vortogrupo) estas transformeblaj en kunprepozician vortogrupon (grupo de vortoj), aŭ en simplan vortogrupon (vorta grupo). Se ne la prepozicio de estas la prepozicio de la kunprepozicia vorta grupo, tiam, se ni en simplan vortogrupon transformas la kunprepozician vortogrupon, al la a-vorto ni aligu la prepozicion. Unu saman kunmetitan vorton, ofte per pluraj, diversaj kunprepoziciaj vortogrupoj ni povas esprimi : Fraŭlinamo estas : fraŭlinon amo, amo al fraŭlino (alfraŭlina amo), amo pri fraŭlino (prifraŭlina amo), amo por fraŭlino (porfraŭlina amo). — Se ni sammaniere kreas vortogrupojn, ni atente respektu la signifon de la prepozicioj !

Pomomanĝo estas : pomon manĝo. — Tiuj, kiuj ne ŝatas la kunmetitajn vortojn, anstataŭ diri : pommanĝo, diras : manĝo de la pomo. Laŭ la signifo de la litero a manĝo de pomo = poma manĝo. Ni ĉiuj sentas, ke per sama vortogrupo (poma manĝo), ni ne povas nin esprimi, parolante pri tio, ke iu manĝas la pomon. Oni diras, kaj ni ĉiuj komprenas, ĉar el niaj naciaj lingvoj ni tradukas : La manĝo de la pomo estas sana. Se estas uzebla la vorta grupo « manĝo de pomo » en samaj cirkonstancoj, devus esti tute normala la uzo de la simpla vorta grupo « poma manĝo ». Sed, ĉar ni sentas, ke ĝia uzo ĉi tie estus absurda, ni devas konstati ke la prepozicion de nur tial ni uzas en tiaj ĉi okazoj, ĉar per sama vorta grupo ni esprimas nin en niaj naciaj lingvoj. Sendube ĝusta estas la uzo de tiu ĉi vorta grupo en la jena frazo : La manĝo (-maniero) de la infano estas normala. Tie ĉi « manĝo de infano », egalvaloras la vortogrupon : « infana manĝo ». La infana manĝo estas normala. La ekzisto de la litero n, donas al ni eblon, ke ni estu absolute precizaj, kiam ni esprimi deziras. Ekzemple : ĉu ni aŭ la porko manĝas ? Dirante Porkomanĝo, ni scias ke ni manĝas la porkon, ĉar   porkomanĝo = porkon manĝo.

La ekzisto de la litero n, superfluigas la ne duban, sed ne precizan uzon de kunprepozicia vortogrupo — konstruita per la prepozicio de — en tiuj okazoj, kiam la dua (la aktiva) o-vorto de kunmetita vorto agon esprimas. — Se iam, en sama okazo ia kunmetita vorto havas vivrajton ! Anstataŭ diri : manĝo de la pomo, ni esprimu nin prefere per la kunmetita vorto pommanĝo. Ni preferu la formon letersendo al la vorta grupo sendo de letero, ĉar la sendo ne venas, ne devenas de letero, kaj konsekvence la sendo ne povas esti letera. Certe, la formo sendo de letero estas ĝenerale uzata, kaj ĝi estu uzata, — se ne pro alia kaŭzo, nur tial, ĉar ĝia traduko en simila vortogrupo en multaj naciaj lingvoj ekzistas. Ni nur notu ĉi tie, ke — se ni konstruas kunprepozician vortogrupon per vorto, kiu agon esprimas, kaj kiu en la vortogrupo ludos la rolon de aktiva vorto, tiu ĉi vorto agon esprimanta ne povas esti kvalifikata per la simpla a-formo de tiu vorto, kiu en la vortogrupo ludas la pasivan, postprepozician rolon. Ekz. : La forsendo de la amiko ne estas amika forsendo, sed : amikon forsendo.

Estas kelkaj verboj, kies komplementa prepozicio estas la prepozicio de.

Ekz. : Mi ricevas de mia amiko leteron. — Li timas de leono.

Samokaze se du o-vortoj estas kunligitaj per la prepozicio de, kaj se la dua o-vorto ne estas ties posedanto, kion la unua o-vorto signifas ? — Se ni formas per a finiĝantan vortogrupon el kunprepozicia vortogrupo, tiam ni aldonu ankaŭ la prepozicion de en a-formon al la ŝanĝota pasiva vorto.

Ni konsilas tion ĉi por nia gramatika ekzercado. Same agante, senrimarke preciziĝas antaŭ ni ne nur la signifo de niaj prepozicioj, sed ankaŭ la mekanismo de la lingvo fariĝas kvazaŭ elasta kaj per simpla tuŝo ni ĝin perfekte movi kapablos.

Jen la vorta grupo Timo de leono. Ekzistas du timoj : la timo de la leono mem, la timo, kiun la leono posedas, — tiu ĉi timo estas la leona timo ; kaj ekzistas la timo, kiun ni posedas, kiun ni ricevas de la leono, — tiu ĉi timo estas deleona timo. — Mi ricevis de la amiko leteron. Leterricevo de amiko = deamika leterricevo. Amikoricevo = amikon ricevo, la ago ricevi amikon. Anstataŭ diri amiko(n)ricevo ni diras ankaŭ ricevo de amiko (amika ricevo).

Ne-kompletaj kunmetitaj vortoj. — Ne kompletaj kunmetitaj vortoj ankaŭ ekzistas en Esperanto. Ilin ni plej ofte kun klarigoj devas aparte eklerni, — sed tio ĉi estas pli facila, ol lerni tute novajn vortojn, kiuj povus ilin anstataŭi.

Kelkafoje, nur tre malofte ni renkontas kunmetitajn vortojn, en kiuj ne nur la prepozicio, aŭ aliaj signoj de pasiveco (finaĵoj), sed ankaŭ aliaj vortoj (ekz. verbo) estas la aluditaĵo ; do, en kiuj estas subkompreno. Tiujn ĉi kunmetitajn vortojn ni bone eklernu, ĉar laŭ ilia formo per aliaj vortoj aliajn similformajn kunmetitajn vortojn ni povas krei.

Vaporŝipo estas ŝipo movigata de vaporo. — El tiu ĉi kunmetita vorto mankas la verbo « movigi ». Ofte, oni uzas la formon : pervapora ŝipo, ĉar la ĉeesto de la prepozicio per jam plie evidentigas la foreston de la vortoj « movigata de ». — Se en Esperanto ne ekzistus la vorto lokomotivo, anstataŭ ĝin ni dirus : vapormaŝino. — Vaporbanejo estas banejo, kie en vaporo oni sin banas. — Vaporbano = sin bano en vaporo, la ago mem : sin bani en vaporo. — Vapormuelejo estas muelejo, kies maŝinojn vaporo movas. — Ventomuelejo estas muelejo, kies muelilojn la vento movas. — Kafomuelilo estas kafon muelilo ; muelilo, per kiu ni muelas kafon.

Skribotablo estas tablo, sur kiu ni skribas ; tablo por skribaj celoj, porskriba tablo. — Kudromaŝino estas maŝino, per kiu ni kudras ; maŝino por kudraj celoj, porkudra maŝino. — Lavmaŝino estas maŝino, per kiu ni lavas ; maŝino por lavo, porlava maŝino.

Neĝoblanka estas tiu, aŭ tio, kiu estas blanka, kiel la neĝo. (La muro estas neĝoblanka.)

Tutmonda = de tutmondo, de tuta mondo. (Tutmonda danĝero.)

Unutaga estas tio, kiu daŭras unu tagon, kiu daŭras dum unu tago. (Unutaga ekskurso.) — Unuakta estas io konsistanta el unu akto. (Unuakta dramo.) — Ĉiutaga estas io, kio okazas en ĉiuj tagoj ; io, kio okazas ĉiutage. (Ĉiutaga laboro.) — Dupieda estas iu, aŭ io, kiu havas du piedojn. (Dupieda besto.) — Sepkapa estas io, kiu havas sep kapojn. (Sepkapa drako.)

Unuataga estas io, kiu okazas en la unua tago. (La kongreso daŭris sep tagojn, en ĉiuj tagoj ni ekskursis ; la unuataga ekskurso [la ekskurso, kiu okazis en la unua tago] estis tre bone aranĝita.) Lastataga estas io, kio okazas en la lasta tago. (La lastataga [lasttaga] ekskurso estis la plej amuziga.)

Matennmanĝi signifas : matene manĝi. — Tagmanĝi signifas : manĝi tagmeze (en la mezo de la tago). — Vespermanĝi = manĝi la kutiman, vesperan manĝaĵon.

Laŭtparoli signifas : laŭte paroli.

Bonfari signifas : bonon fari.

Kiam verbo estas la aktiva (la lasta) vorto de la kunmetita vorto, tiam plej ofte la litero n (antaŭ transitivaj verboj) mankas el la pasiva (antaŭverba) vorto de la kunmetita vorto. Alifoje, tiu ĉi pasiva vorto manieron esprimas, tiam la litero e estas la aluditaĵo.

FRAZOSTUDADO

La aganto

La aganto estas tiu mem, kiu agas, — kiu faras la agon esprimitan de ni per la verbo. Tiu parto de la frazo, kiu ludas la rolon de la aganto, tiu parto estas ĉiam aktiva.

Ĉiuj o-vortoj estas aktivaj, do, o-vorto povas ludi la rolon de aganto. Se el pluraj vortoj konsistanta vortogrupo estas la aganto, la aktiva vorto de la vortogrupo nepre devas konservi sian aktivan formon. Tio estas : la aktiva o-vorto de la aganto neniun signon de pasiveco (a, e, n finaĵoj) povas ricevi, kaj ankaŭ ĝin ni ne povas aligi al la verbo de la frazo per prepozicio.

Aganto povas esti unu aŭ pli ol unu o-vortoj. La nepoj vin benos (kiuj benos vin ? — La nepoj). — Se pli ol unu o-vorto estas aganto, tiam ĉiuj vortoj, kiuj ludas la rolon de la aganto — faras la saman agon, kiun esprimas la i-vorto : Aleksandro, Jozefo kaj Marta ludas en la ĝardeno (Kiuj ludas ? — Aleksandro, Jozefo kaj Marta). — En sama frazo povas esti samtempe iu-aganto kaj io-aganto : La infano, la bovino kaj la domo mem pereis en la fajroakcidento (Kiu kaj kioj pereis ? — [Kiu ?] La infano [Kioj ?] la bovino kaj la domo mem).

Aganto povas esti vorta grupo. Bona homo amas la aliajn (Kiu amas ? — Bona homo). — La ĉapelo de nia najbarino falis sur la teron (Kio falis ? — La ĉapelo de nia najbarino). — La amo al Zamenhof ekzistas en ĉiuj Esperantistoj (Kio ekzistas ? — La amo al Zamenhof).

Ni diris, ke la aganto ĉiam estas aktiva. En vortogrupo estas unu aktiva kaj unu aŭ pluraj pasivaj vortoj. La rolon de la aganto ludas la aktiva vorto de la vortogrupo ; la pasivaj vortoj de la vorta grupo nur kvalifikas la aktivan vorton. — En la vortogrupo « bona homo », la vorto bona kvalifikas la vorton homo, ĝin distingas de aliaj homoj (Bona homo = homo de bono). — En la vorta grupo « la ĉapelo de la najbarino », la aktiva vorto estas la antaŭprepozicia o-vorto, la vorto ĉapelo. La vortoj de la najbarino nur kvalifikas la « ĉapelon », distingas ĝin de aliaj ĉapeloj (La ĉapelo de najbarino = la najbarina ĉapelo). — En la grupo de vortoj « amo al Zamenlaof » la aktiva vorto estas amo kaj la vortoj al Zamenhof nur kvalifikas la vorton amo, distingas ĝin de alispecaj amoj (Amo al Zamenhof = alzamenhofa amo).

Aganto povas esti du aŭ pli ol du vortaj grupoj. La amo al Zamenhof kaj la kredo pri sukceso de Esperanto ekzistas en ĉiuj esperantistoj (Kioj ekzistas ? — La amo al Zamenhof kaj la kredo pri sukceso de Esperanto). — La vortoj « kredo pri sukceso de Esperanto » formas unu vortan grupon. La aktiva vorto en ĝi estas la vorto kredo kaj la vortoj pri sukceso de Esperanto nur kvalifikas la « kredon », distingas ĝin de alispecaj kredoj. (Kredo pri sukceso = prisukcesa kredo ; sukceso de Esperanto = Esperanta sukceso [Esperanto-sukceso] ; kredo pri sukceso de Esperanto = kredo pri Esperanta sukceso, aŭ : Esperanta prisukcesa kredo.)

Aganto povas esti unu aŭ pli ol unu kunmetitaj vortoj. La letersendo okazis hieraŭ vespere (kio okazis ? — La letersendo). Esperanto- kaj Zamenhof-amo ekzistas en ĉiuj esperantistoj (Kioj ekzistas ? — Esperanto-amo kaj Zamenhof-amo).

En kunmetita vorto la plej lasta estas la aktiva vorto. Tiuj vortoj, kiuj estas antaŭ la aktiva vorto — estas pasivaj kaj ili nur kvalifikas la aktivan vorton. Kvalifiki nur per pasiva vorto ni povas. La vortoj, kies finaĵo estas a, e, aŭ n, kaj tiuj, antaŭ kiuj prepozicio estas — pasivaj estas. — En la kunmetita vorto « letersendo », la aktiva vorto estas sendo kaj la vorto leter’ per n finajo nur kvalifikas la « sendon », distingas ĝin de alispecaj « sendoj » (Letersendo = leteron sendo). — En la grupoj de vortoj « Esperanto- » kaj « Zamenhof-amo » la aktiva vorto estas amo, kaj la pasivaj vortoj nur kvalifikas la « amon », nur distingas ĝin de alispecaj amoj (Esperanto- kaj Zamenhof-amo = Esperanton amo kaj Zamenhofon amo).

La aganto povas esti verbo. — Se verbo estas la aganto, ties finaĵo estas la litero i. Tiun ĉi finaĵon ĉiuokaze ni povas transformi en o-finaĵon. Ekzemple : Pardoni estas noble = Pardono estas nobla (Kio estas noble ? — Pardoni. — Kio estas nobla ? — Pardono).

Se per i finiĝanta verbo estas la aganto, kaj se ni celon, kaŭzon indikas per ĝi, antaŭ la verbo ni povas uzi la prepozicion por. Tiu ĉi okaze por = kiam nia celo estas… Ekzemple : Por skribi Esperante, ni uzas 28 literojn (Kiam nia celo estas skribi Esperante…). Aliokaze la prepozicio por, kaj ĝia verbo povas esti transformata jene : Por bone labori, ni devas ŝati nian laboron = Por ke ni bone laboru (por ke ni bone povu labori), ni devas ŝati nian laboron.

Aganto povas esti eĉ frazo. La homo, kiu staras antaŭ la pordo — estas Esperantisto (Kiu estas Esperantisto ? — La homo, kiu staras antaŭ la pordo). — Tiu, kiu lernas Esperanton, faras utilon al si mem (Kiu faras utilon al si mem ? — Tiu, kiu lernas Esperanton). — En la unua frazo la aganto estas : homo, kiu staras antaŭ la pordo. « …, kiu staras antaŭ la pordo » — estas dependa frazo. Ankaŭ ĝi nur kvalifikas, kiel la pasivaj vortoj de vortogrupo. Tiu ĉi supra dependa frazo kvalifikas la vorton « homo », distingas ĝin de aliaj homoj. — (Homo, kiu staras antaŭ la pordo = homo staranta antaŭ la pordo.)

Alispecaj agantoj. — La rolon de aganto ludas ankoraŭ la tiel nomataj personaj pronomoj : mi, ci, li, ŝi, ĝi, ni, vi, ili, kaj oni.

El la simplaj vortoj la rolon de aganto ludas — parolante pri personoj : iu, neniu, ĉiu, tiu ; parolante pri objektoj, bestoj aŭ abstraktaj ideoj : io, nenio, ĉio, tio. — Iu iras en la strato (Kiu iras ? — Iu). — Ne estas bela ĉio en la vivo (Kio ne estas bela ? — Ne ĉio estas bela). — Neniu parolas (kiu parolas ? — Neniu). Tiu estas mia kamarado (Kiu ? — Tiu). — Io falis de sur la tablo (Kio falis ? — Io). — Nenio okazas nuntempe (Kio okazas ? — Nenio). — Tio estas mia ĉapelo (Kio ? — Tio).

Senaganta frazo. — Estas kelkaj verboj, kiuj sen « aganto » staras en la frazo : Neĝas, pluvas. — Hieraŭ neĝis (Hieraŭ neĝo falis). — Hodiaŭ pluvas — (Hodiaŭ pluvo falas).

Agantojn kunligantaj vortetoj. — Tiujn vortetojn, kiuj kunligas la vortojn ludantajn la rolon de la aganto — ni nomas : agantojn kunligantaj vortoj. — Ekz. : Kaj. Per la vorteto kaj kunligitaj agantoj kune faras la agon esprimitan per la verbo : Petro kaj Aleksandro kuras (Petro kaj Aleksandro, ambaŭ kuras). —. Per la vortetokunligitaj agantoj ne faras kune la agon de la verbo. Unu el ili agas : Petro, aŭ Aleksandro venu ĉi tien ! (Estas egale, ĉu [aŭ] Petro, ĉu [aŭ] Aleksandro venos).

Dependan frazon al la aganto kunligantaj vortoj. — Ni diris, ke aganto povas esti frazo mem. Tiuj ĉi frazoj kvalifikas la aganton. Aganton kvalifikantan frazon — ni nomas dependa frazo. La dependaj frazoj memstare, tute sole ne havas kompletan signifon. Kvalifiki la aganton — ni povas per tiuj dependaj frazoj, kiujn ni alligas al la aganto per la jenaj, tiel nomataj simplaj vortoj : kiu, kio, kia, kie, kien, kies. — La hundo, kiu (kio) bojas (la hundo bojanta) mordis la urbestron (Kio mordis la urbestron ? — La hundo, kiu bojas). — Homo (tia), kia estas la fraŭlino — plaĉas al mi (Kiu plaĉas al mi ? — Homo, kia estas la fraŭlino). — La ĉambro, kie (en kiu) ni laboras — estas malgranda (Kio estas malgranda ? — La ĉambro, kie ni laboras). — La muzeo Louvre de Parizo, kien ni iras — estas mondfama (Kio estas mondfama ? — La muzeo « Louvre », kien ni iras). — La homo malfeliĉa, kies manoj mankas — estis soldato (Kiu estis soldato ? — La malfeliĉa homo, kies manoj mankas).


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 4 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 6


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org