Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 8 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 10


Postkursa libro de Esperanto
de Jago Veki – Joachim Wekerle
1934


Parto  9 / 12


VERBA KAJ VORTOGRUPA PREPOZICIO

La prepozicioj du rolojn ludas en Esperanto. Kiam ili kunligas o-vortojn, tiam la prepozicion ni povas nomi vortogrupa prepozicio ; se la prepozicio komplementon aligas al la verbo, tiam la prepozicion ni nomas verba aŭ komplementa prepozicio.

En unu sola frazo povas esti pluraj verbaj prepozicioj. Tio estas : la verbo plurajn komplementojn havas : Karlo parolas pri gimnastiko en ĉambro. Per tiu ĉi frazo ni esprimas : Karlo parolas en ĉambro — pri gimnastiko. Tial, ĉar en Esperanto libera estas la vorta ordo, post la vorto gimnastiko ni povas uzi la duan komplementon : en ĉambro, kiel ni uzis ĝin en la ekzemplo. Sed, ĉar la prepozicioj ne nur komplementojn aligas al la verbo, sed ili kunligas ankaŭ o-vortojn, kiuj vortogrupon formas — tial en la frazo : « Karlo parolas pri gimnastiko en ĉambro » — duba estas, ĉu en ĉambro ludas la rolon de komplemento, aŭ kun la vorto gimnastiko nur vortan grupon ĝi formas ? Por eviti konfuzon, estas rekomendite en samaj kazoj aŭ per komo (,) aŭ per streko (—) disigi la komplementojn, unu de la alia. Ankaŭ, ni povas transformi la kunprepozician vortogrupon en kunprepozician simplan vortogrupon. (Gimnastiko en ĉambro = enĉambra gimnastiko).

VORTOSTUDADO

Kunafiksaj formoj de la verboj

La formon de la verboj ni povas ŝanĝi krom la ig kajpostafiksoj ankaŭ per aliaj afiksoj.

Ni ŝanĝas la formon kaj konsekvence la sencon de la verboj ankaŭ per la jenaj antaŭafiksoj : dis, ek, mal, re, kaj per la postafikso ad.

Se ni uzas prepozicion, kiel antaŭafikson, la prepozicio plej ofte ĝian direktosencon pruntedonas al la verbo.

Kvankam la afiksoj nur vortopartoj estas, tamen el ili multaj povas esti uzataj kiel sendependaj vortoj. La afiksoj, kiel la prepozicioj — precizan, klaran signifon havas kaj ilia klara, preciza signifo klare, precize esprimas la novan sencon de la vortaj radikoj, al kiuj ni fiksas ilin.

Al la vortradikoj ni povas doni multe da novaj sencoj — per la afiksoj. Novaj kaj novaj sencoj de jam ekzistantaj vortradikoj evitigas la kreon, la estigon de novaj vortradikoj. Do, en nia lingvo la afiksoj ludas tre gravan rolon. Pro tio ĉi ni devas esplori, serĉi la ekzaktan signifon de tiuj ĉi vortopartoj, kion per nacilingvaj vortoj ne ĉiam ni povas klarigi precize.

Prepozicio, kiel afikso, plej ofte ĝian direktosencon donas al la verbo : Li entenas la infanon en la akvon. Tiu ĉi okaze la aganto (Li) faras ion al iu. Kiam la prepozicio sian pozician sencon donas al la verbo, tiam la signifo de la verbo montras al ni, ke io okazas al la aganto mem : La frazo entenas kvin vortojn.

dis

esprimas malkunigon, aŭ malkuniĝon. Ni fiksas ĝin al verboj, per kies nova formo ni esprimas aŭ malkunigon, aŭ malkuniĝon en diversajn pecojn aŭ en diversajn direktojn. Dis aligita al verbo esprimas la malon, la kontraŭon de la prepozicio kun aligita al verbo.

Dek amikoj kune promenis, sed ĉe la angulo ili disiris en dek direktojn. — La fraŭlino belan, ruĝan floron ŝiris por sia amiko, sed li disŝiris ĝin en dek pecetojn. — La inko akcidente elverŝita sur la tablon, ne fluis teren, sed disfluis sur la tablo mem.

Semi signifas disĵeti grajnon. Do tiu ĉi verbo jam en si mem entenas la ideon esprimeblan per la afikso dis. Tamen, oni diras : dissemi. Per la verba formo « dissemi », en kiu la afikso « dis » ŝajnas pleonasmo — ni akcentas la disigon esprimitan per la verba radiko mem. Sama pleonasmo multe helpas la veran ekkomprenon de niaj vortoj.

Tiu okaze, kiam la verba radiko entenas en sia signifo la malon de « dis », ni povas uzi ambaŭ afiksojn : aŭ la afikson dis, aŭ la afikson mal. Por esprimi la kontraŭon de la verboj volvi kaj faldi, ni uzas la afikson « mal » : malvolvi, malfaldi. Tiuj ĉi verboj esprimas tion, kion esprimas : disvolvi, disfaldi.

ek

esprimas la komencon, la mallongan, momentan daŭron de la ago, kion la verba radiko esprimas. Ek momentan daŭron esprimas ĉiam : la komenco estas momentdaŭra. — Ni ĝin fiksas al verboj, kiuj longdaŭran agon esprimas, kaj kiuj povas havi momentdaŭran sencon. La verboj, al kiuj ni fiksas tiun ĉi afikson, esprimas la momentdaŭran fazon de la longdaŭra ago esprimata per la verba radiko mem. Ek-ek esprimas ripetitan momentdaŭran agon : Dum malbona vetero li serĉis kantadon per sia radioaparato. Post longa serĉado li ektrovis tion, kion li serĉis : li ek-ekaŭdis virinan voĉon, sed estis neeble ĝin konstante aŭdi.

Kelkafoje oni diras : Li ekskribis la leteron, — kvankam oni sentas, ke la senco de la verbo « ekskribi » volas esti : finskribi. Por esprimi la finan fazon, ni uzas ankaŭ la afikson ek. Nome, la finfazo ankaŭ momentdaŭra estas kaj tion, ke ek esprimas finfazon, tion montras la pasinttempa formo de la verbo.

Kelkaj uzas la afikson « ek » kunigite al la prepozicio « de ». Ekde signifas depost, kiu siavice signifas : komence de tiu tempo. « Ekde » estas uzata, se la frazo venontan agkomencon esprimas : Ekde la venonta sabato, mi iros en vian kunvenon. — Antaŭ tri jaroj ŝi vojaĝis Londonon kaj nun skribas : Depost tri jaroj estas mi ĉi tie…

mal

esprimas la laŭsignifan kontraston, kiu estas inter stato kaj stato, inter ideo kaj ideo. La signifo de malo estas : kontraŭo. — La knabino obeas, la knabo malobeas.

re

esprimas : fari denovan ripetitan agon, movon en saman direkton ; fari iun movon en tiun direkton, kiun pli frue oni forlasis ; esprimas ripeton de ago, kiu pli frue okazis en malan direkton. — Heleno forlasis sian hejmon kaj foriĝante ŝi rerigardis, plurfoje re-rerigardis. Post unujara foresto ŝi reiris al sia hejmo, kaj nun tie ŝi relegas ĉiujn romanojn, kiujn ŝi legis antaŭ sia foriro. — Hieraŭ li donis al ŝi cent frankojn, hodiaŭ ŝi redonis ilin al li.

Ree = denove. — Li ree donis manĝi al la bestoj.

ad

estas postafikso. Ĝin ni fiksas al la verboj por esprimi la daŭron de la ago. — Ekzemple : La fraŭlo rigardadis la fraulinon (La fraŭlo dum longa tempo rigardis la fraŭlinon. — La rabisto ne nur unufoje pafis, sed plurfoje, konstante pafadis ĝis la alveno de la policanoj.

FRAZOSTUDADO

La loka komplemento

Loka komplemento estas tiu komplemento, kiu difinas la pozicion, en kiu la ago okazas, en kiu la aganto estas farante la agon, — aŭ montras al ni la direkton, al kiu la movon faras la aganto. Loka komplemento estas ankaŭ tiu, per kiu ni montras la punkton, de kie la aganto forigas ion, aŭ de kie li mem foriĝas.

Post verboj, kiuj movon esprimas, la direkton ofte per simpla n-finajo, sen prepozicio oni montras.

Karlo laboras en la ĉambro (La loka komplemento en la ĉambro difinas la lokon, kie Karlo laboras). La ĵurnalistoj vojaĝas Parizon (La n-finaĵa komplemento : Parizon montras al ni la direkton, la fincelon de la vojaĝo). — Karlo metas la seĝon en la ĉambron (La komplemento en la ĉambron montras al ni la direkton, la lokon, kien [en kiun lokon] Karlo metas la seĝon). — Aleksandro forveturis el Londono (La komplemento el Londono montras al ni la lokon, la punkton, de kie Aleksandro forveturis).

La ekzemploj montras al ni, ke lokajn komplementojn ni aligas al la enfraza verbo, al la asertilo per prepozicioj. Se la movo, la ago en certan direkton okazas, — al la kunprepozicia komplemento ni fiksas ankaŭ la literon n. Nur sole per la litero n — nur tiam ni esprimas direkton, se la komplemento geografia nomo estas.

La prepozicioj de poziciaj loko-komplementoj. — La prepozicioj, per kiuj kune kun la helpo de iu o-vorto — ni povas difini la lokon, kie la ago okazas, la pozicion, en kiu la aganto estas — estas la jenaj : apud, antaŭ, ĉe, ĉirkaŭ, ekster, en, inter, kontraŭ, post, sub, super, sur, trans.

La demandaj vortoj de la poziciaj lokkomplementoj. — La demandaj vortoj de la poziciaj lokokomplementoj estas : Kie ? (En kiu loko ?). Ni ektrovas la pozician komplementon de loko, se al tiu ĉi demanda vorto ni aligas la aganton kaj la verbon de la frazo. — Ekzemploj : La benko estas apud la domo (Kie estas la benko ? — Apud la domo). — La mastro staras antaŭ la pordo (Kie staras la mastro ? — Antaŭ la pordo). — La arbo estas ĉe (apud, antaŭ, aŭ post) la domo (Kie estas la arbo ? — Ĉe la domo). — La infanoj ludas ĉirkaŭ la domo (Kie ludas la infanoj ? — Ĉirkaŭ la domo). — La patro laboras ekster (= ne en) la domo (Kie laboras la patro ? — Ekster la domo). — La patrino laboras en la ĉambro (Kie laboras la patrino ? — En la ĉambro). — La maŝino staras inter du fenestroj (Kie staras la maŝino ? — Inter du fenestroj). — Lia domo estas kontraŭ ŝia (Kie estas lia domo ? — Kontraŭ ŝia). Multaj homoj promenas trans (sur la alia flanko de) la rivero (Kie promenas multaj homoj ? — Trans la rivero).

La prepozicioj de la direkta komplemento. — Kiam ni deziras difini la direkton, al kiu punkto la movo esprimata per la verbo — direktiĝas, tiam ni uzas ĉiujn lokajn prepoziciojn, sed al la komplemento ni fiksas ankoraŭ la literon n.

Estas ankoraŭ du aliaj prepozicioj, per kies uzado ni povas formi direktan lokokomplementon : la prepozicioj al kaj ĝis. Tial, ĉar tiuj ĉi du direktoprepozicioj per si mem esprimas direkton, post ili neniam ni uzas la literon n.

Per la poziciaj lokoprepozicioj (apud, ĉe, ktp.) aldonante al la komplemento la literon n, ni esprimas tre precizan direkton same, kiel tiam, kiam al geografiaj nomoj simple, sen prepozicio ni alfiksas la literon n. La prepozicio ĝis ankaŭ precizan direkton esprimas. La prepozicio al estas la prepozicio de malpreciza direkto. — Estas ankoraŭ unu tria prepozicio, la prepozicio tra, kiu tre malprecize ankaŭ direkton esprimas. Reale, la prepozicio tra nur indikas punkton, kiu estas inter la aganto kaj la direkta celo, kaj kiun punkton la ago de la aganto devas trairi.

La demandaj vortoj de la direktaj lokokomplementoj. — La demandaj vortoj de la direkton esprimantaj lokokomplementoj estas : Kien ? (En kiun direkton ?) Al kio ? Ĝis kio ? Tra kio ? — La demanda vorto kien malprecize demandas pri la direkto. Tamen, ĝin ĉiam ni povas uzi eĉ anstataŭ la jenajn precize demandantajn vortojn : Apud kion ? Antaŭ kion ? Ĉe kion ? Ĉirkaŭ kion ? Ekster kion ? En kion ? Inter kion ? Kontraŭ kion ? Post kion ? Sub kion ? Super kion ? Sur kion ? Trans kion ? — En tiuj demandaj vortoj, en kiuj staras la vorto « kion », ni anstataŭigas ĝin per la vorto kiu, se ni demandas pri persono.

Paŭla vojaĝos al Parizo (Kien ? Al kio ? Al kiu urbo ? — Al Parizo). — Mia amiko vojaĝos (en) Londonon (Kien ? — Londonon). — La aviadistoj flugos ĝis Stokholmo (Kien ? Ĝis kio ? Ĝis kiu urbo ? — Ĝis Stokholmo). — La fraŭlino rigardas tra la fenestro en la straton (Kien ? — En la straton. — Tra kio ? — Tra la fenestro). — En la jenaj ekzemploj ni povas anstataŭigi la demandajn vortojn per kien ? La ĝardenisto metas la benkon apud la pordon (Apud kion ? — Apud la pordon). — La mastro iris antaŭ la pordon (Antaŭ kion ? — Antaŭ la pordon). — La patro apogis sin ĉe la muron (Ĉe kion ? — Ĉe la muron). — La ĝardenisto plantis arbojn ĉirkaŭ la domon (Ĉirkaŭ kion ? — Ĉirkaŭ la domon). — La fraŭlino kaj la fraŭlo elpromenis el la urbo ekster la urbon (Ekster kion ? — Ekster la urbon). — La ŝtelisto penetris en la ĉambron (En kion ? — En la ĉambron). — La maŝinisto starigis la aparaton inter du fenestrojn (Inter kiojn ? — Inter du fenestrojn). — La panisto sian domon konstruigis kontraŭ la palacon (Kontraŭ kion ? — Kontraŭ la palacon). — La infanoj kuris post la domon (Post kion ? — Post la domon). — La kato dum longa tempo ludis en la ĉambro kaj poste ĝi kuŝis sub la liton (Sub kion ĝi kuŝis ? — Sub la liton). — La servistino pendigis la lampon super la tablon (Super kion ? — Super la tablon). — La instruisto sidiĝis sur la tablon (Sur kion ? — Sur la tablon). — Multaj homoj transpromenis trans la riveron (Trans kion ? — Trans la riveron).

La suba tabelo prezentas la tri diversspecajn lokokomplementojn, kiujn ni nepre ĉiam devas rekoni por distingi tiujn kazojn, en kiuj ni uzas la samajn prepoziciojn, sed en prunteprenita senco.

Ankoraŭ ne tie esti, sed iri tien, aŭ fari iun movon en la direkton, kiun precize montras la prepozicio Tie esti aŭ :
tie estante fari ion
Tie estinte forlasi forlasigi iun precizan lokon, kiun montras per sia preciza signifo la prepozicio
—————

en tiun direkton
ESTI
EN IU LOKO


—————

de tiu ĉi punkto
Ĵus mi venis antaŭ la domon.
Li promenis antaŭ ŝin.
Mi rigardas antaŭ vin.
Li promenas
antaŭ
la domo.
Mia amiko foriris de antaŭ la domo.
Aleksandro foriras de antaŭ la tablo.
Mi starigis la knabon apud la tabulon.
La fraŭloj volas sidi apud la fraŭlinon.
Mi staras
apud
la urbodomo.
Mi forplantis la arbon de apud la domo.
Iru de apud li al la bruna vestoŝranko.
Mi apogis la gladoplankon ĉe la muron.
Li vojaĝos ĉe sian belan, junan fianĉinon.
Mi skribas
ĉe
la tablo.
Neniam ni uzas la du prepoziciojn de ĉe kune, ĉar de ĉe signifas : de.
Li plantas rozujojn ĉirkaŭ sian belan domon.
Li ofte, nervoze rigardis ĉirkaŭ sin.
Mi promenas
ĉirkaŭ
la ĝardeno.
La servisto forigis ĉiujn malpuraĵojn jam en la frua mateno de ĉirkaŭ la domo.
La edzino ĉiumatene ekster la domon metas la florojn.
Li iras ekster la urbon.
Petro laboras
ekster
la urbo.
Ŝi alvenis de ekster la lando (de eksterlando).
Mi venas de ekster la urbo.
La fraŭlino metis la leteron en koverton.
La fraŭlo enrigardis en ŝian ĉambron.
Homoj trinkas
en
la kafejo.
de en = el.
Li jam ebrie alvenis hejmen el la kafejo.
Tiru tion ĉi el via poŝo !
Ni metu la tablon inter la du litojn !
Li ĵetis florojn inter la belajn fraŭlinojn.
Ŝi paŝadas
inter
du kavaliroj.
La fraŭlino timigite forsaltis kaj malproksimen kuris de inter siaj du kavaliroj.
La panisto konstruigis sian butikon kontraŭ la belan dekoketaĝan urbodomon. La kafejo estas
kontraŭ
la palaco.
La banko estas kontraŭ la palaco ; mi venas de tie : mi venas de kontraŭ la palaco.
La infanoj kaŝis sin post la ŝrankon.
La infanoj ĉiuj kuris ĝoje post la domon.
La knabo staras
post
la nigra tabulo.
Ili nun antaŭen kuris de post la domo.
Li antaŭen rigardis de post la alta ŝranko.
La krajono falis sub la benkon.
La muso min rimarkinte sub la liton kuris.
Kato dormas
sub
la lito.
Mi retiris la krajonon de sub la lito.
La muso kuraĝe revenis de sub la lito.
Kroĉu la bildon super la liton !
Rigardu super vian domon, balono ŝvebas tie.
Lampo pendas
super
la longa tablo.
La balono forflugis de super la domo.
Dekroĉu la bildon de super la infanlito !
Li grimpas sur la tegmenton.
Subite, senkonscie ŝi falis rigide sur la plankon.
Libro kuŝas
sur
la skribotablo.
Prenu la libron de sur la tablo !
Fortranĉu tiujn longajn harojn de sur lia kapo.
Paroli per radio trans la landlimojn nur per Esperanto estas inteligente ! Li laboras
trans
la rivero.
De trans la landlimo de mia lando mi nur per Esperanto komprenas.

La prepozicioj de la forigdirekta lokokomplemento. — Kiam ni volas montri la punkton, de kie la aganto de la frazo foriĝas, aŭ forigas iun aŭ ion — tiam ni uzas ĉiujn lokajn prepoziciojn, sed antaŭ tiuj ĉi prepozicioj ni uzas ankoraŭ la prepozicion de. Tuj ni rimarku, ke anstataŭ de antaŭ, de apud, de ĉirkaŭ, de ĉe ĝenerale oni uzas nur simple la prepozicion de. Uzante ambaŭ prepoziciojn, ni pli precize esprimas nin.

Krom la prepozicio de, la prepozicio el estas la vera forigdirekta prepozicio.

La demandaj vortoj de forigdirektaj komplementoj. — Demandante pri tiuj ĉi lokokomplementoj, ni ĉiu okaze povas uzi la demandan vorton De kie ? (De kiu loko ?) — Se ni pli precize deziras demandi pri la deirpunkto, ni uzas la jenajn demandajn vortojn : De antaŭ kio ? De apud kio ? De ĉirkaŭ kio ? De ekster kio ? El kio ? De inter kio ? De kontraŭ kio ? De post kio ? De sub kio ? De super kio ? De sur kio ? De trans kio ? — En tiuj ĉi demandaj vortoj, la vorton kio ni anstataŭigas per kiu, se ni demandas pri persono.

La ĝardenisto forprenis la benkon de apud la pordo (De apud kio ? — De apud la pordo). — La mastro foriris de antaŭ la pordo (De antaŭ kio ? — De antaŭ la pordo). — La infanoj ĉiuj antaŭen kuris de post la domo (De post kio ? — De post la domo). — La ĝardenisto forprenis la stangon de (de ĉe) la muro (De kio ? — De la muro). — Kiam la policanoj penetris en la ĉambron, ĉiuj foriris de ĉirkaŭ la ludotablo (De ĉirkaŭ kio ? — De ĉirkaŭ la ludotablo). — La fraŭlino kaj la fraŭlo alvenis de ekster la urbo (De ekster kio ? — De ekster la urbo). — La ŝtelisto elsaltis tra la fenestro el la ĉambro (El kio ? — El la ĉambro). — La edzo eltiris la tablon de inter la du litoj (De inter kioj ? — De inter la du litoj). — La fraŭlo nun subite foriris de kontraŭ la fenestro de la fraŭlino, kie li dum horoj staradis (De kie li foriris ? — De kontraŭ la fenestro de la fraŭlino). — La kato antaŭen venis de sub la lito (De sub kio ? — De sub la lito). — La servistino forigis la lampon de super la tablo (De super kio ? — De super la tablo). — La instruisto prenis la libron de sur la tablo (De sur kio ? — De sur la tablo). — Multaj homoj venis en nian urbon de trans la landlimoj (De trans kio ? — De trans la landlimoj).

Lokokomplementaj vortoj. — Tri specaj lokokomplementoj estas : pozicia, direkta, kaj forigdirekta lokokomplementoj. La lokokomplementaj vortoj ankaŭ trispecaj estas. Jen kelkaj komplementaj vortoj al la demando : Kie ? Tie, ĉi tie, ie, ĉie, nenie, for (malproksime), proksime, ekstere, interne, supre.

Al la demando : Kien ? Tien, ĉi tien, ien, ĉien, nenien, plu, for (malproksimen), proksimen, eksteren, internen, supren.

Al la demando : De kie ? De tie, de ĉi tie, de ie, de ĉie, de nenie, de for (de malproksime), de proksime, de ekstere, de interne, de supre.

Ni rimarku, ke la tiel nomataj simplaj vortoj (tie, ĉi tie, ie) per e finiĝantaj estas la veraj, fundamentaj lokokomplementaj vortoj de Esperanto — kune kun for, ekzemple. For signifas : en la malproksimo. Kelkafoje oni uzas ĝin kun e-finaĵo por esprimi sendube tiun ĉi sencon : La patro estas fore (for, malproksime) de Belgrado.

Alifoje, esprimante direkton, sen gramatika finaĵo oni uzas ĝin : Li vojaĝas for (foren, malproksimen : forvojaĝas) de Belgrado. Por distingi klare la pozicion kaj la direkton, estas rekomendite uzi la formon for — por esprimi la pozicion, kaj foren — por esprimi la direkton, — ĉar, ekzemple : « La patro vojaĝas for de Belgrado » signifas : La patro estas kaj vojaĝas en loko malproksima de Belgrado. — For = en malproksima loko (malproksime), foren = en malproksiman lokon (malproksimen).

En naciaj lingvoj estas multaj lokokomplementaj vortoj, kiujn tradukante en Esperanton — ni uzas e-finaĵan vorton. Tiel ĉi estas uzata, ekzemple, la prepozicio ekster kun e finaĵo : ekstere, kiel lokkomplementa vorto de pozicio, kaj eksteren, kiel lokkomplementa vorto de direkto. — Mi estas ekstere. — Mi iras eksteren.

Ankaŭ el o-vortoj, kiuj lokon signifas — ni faras e-finaĵan lokokomplementan vorton. Ekzemple, el la vortoj interno, hejmo, ni kreas : interne, hejme. — Mi estas interne. Mi iras internen. Mi estas hejme. Mi iras hejmen. Lokon kvalifikantaj a-vortoj ankaŭ estas taŭgaj por krei lokokomplementan vorton. Ekzemple : proksime, supre — el la vortoj : proksima, supra.

Krom tiuj ĉi plej ofte uzataj lokokomplementaj vortoj ni ofte trovas en niaj tekstoj kunprepoziciajn e-vortojn. Ekz. : survoje. — Mi tiom vojaĝis dum la libertempo, ke mi kredas, ke ankoraŭ ĉiam mi estas survoje (sur vojo, en vojaĝo).

Ekzemploj al la demando : kie ? La ĉapelo estas tie (en tiu loko [malproksime de la parolanto]). — La ĉapelo estas tie ĉi (en tiu ĉi loko [proksime al la parolanto]). — Li ne trovas la ĉapelon, tamen ĝi devas esti ie (en iu loko : iuloke). — Li serĉas la ĉapelon ĉie (en ĉiu loko : ĉiuloke), — sed li trovas ĝin nenie (en neniu loko : neniuloke). — La patro laboras interne (en la interna parto de la domo : en la interno). — La patro laboras hejme (en la hejmo). — La fraŭlino loĝas proksime (en proksima loko : en la proksimeco). — Aleksandro vojaĝas nuntempe for (en malproksima loko). — Rigardu, la kato sidas supre (en supra [alta] loko). — Nun la kato promenas malsupre (en malsupra loko [sur la tero]).

Ekzemploj al la demando : kien ? La ĉapelon mi metis tien (en tiun lokon : tiuloken). — La ĉapelon ŝi formetis (de tie) ĉi tien (en tiun ĉi lokon : tiuĉiloken, proksimen al la parolanto). — Dum la libertempo mia amiko vojaĝos ien (en iun lokon : iuloken). — Oni ne povas vojaĝi samtempe ĉien (en ĉiun lokon : ĉiuloken). — Dum sia libertempo ŝi vojaĝis nenien (en neniun lokon : neniuloken). — La infanoj kuras eksteren (ekster la domon). — La infanoj kuras internen (en la internon). — En tagmezo la lernantoj iras hejmen (en sian hejmon). — La fraŭlino vojaĝis malproksimen (en malproksiman lokon : foren). — Aleksandro ankaŭ forvojaĝis, sed li vojaĝis nur proksimen (en proksiman lokon : malforen). — La kato grimpas supren (en supran lokon). — La kato revenis malsupren (en malsupran lokon : sur la teron).

En la supraj ekzemploj la aganto ankoraŭ ne estas en tiu loko, kiun al ni la per n finiĝantaj lokokomplementaj vortoj indikas, sed la agantoj de tiuj ĉi frazoj nur faras la movon (metas, grimpas), por ke ili mem, aŭ iu objekto metata de ili — estu en tiu loko, kiun montras komplemento finiĝanta per n.

Ekzemploj al la demando : de kie ? Ŝi metis la ĉapelon de tie (de tiu loko) en la ŝrankon. — Li formetis la ĉapelon de tie ĉi (de tiu ĉi loko) aliloken (en alian lokon). — Ili ambaŭ serĉis la ĉapelon, sed ne trovis ; finfine ŝi triumfe portis ĝin de ie (de iu loko) al li. — La fraŭlino ĉiutage ricevas leteron de ĉie (de ĉiu loko ; el ĉiu parto de la mondo, ekzemple). — Li ricevas leteron de nenie (de neniu loko). — La infanoj kuris de ekstere (de ekster la domo) internen. — La infanoj rekuris de interne (el la interna parto de la domo) eksteren. — En Francujon multaj homoj vojaĝas de malproksime (de for = el malproksimaj lokoj [landoj]). — Li ne estas laca, li venas de proksime (de proksima loko). — La kato saltis de supre (de la supra loko) malsupren. — La kato resaltis de malsupre (de malsupra loko, de la tero, ekzemple) supren.

Lokokomplementaj frazoj. — Ofte, ne per ordinara loka komplemento (o-vorto, antaŭ kiu prepozicio estas), aŭ ne per lokokomplementa vorto (per e finiĝanta vorto, kiu lokon signifas), sed ni kompletigas niajn frazojn ankaŭ per duarangaj, dependaj, lokokomplementan ideon esprimantaj frazoj.

Ekzemploj : Ne serĉu la ĉapelon tie, kie ĝi ne estas (Kie ne serĉu la ĉapelon ? — Tie, kie ĝi ne estas). — Li venas de tie, kie la homoj estas saĝaj (De kie ? — De tie, kie la homoj estas saĝaj). — Li vojaĝos tien, kien eĉ birdoj ne flugas (Kien vojaĝos li ? — Tien, kien eĉ birdo ne flugas). — Li vojaĝos tien, kie eĉ birdoj ne ekzistas (Kien li vojaĝos ? — Tien, kie eĉ birdoj ne ekzistas). — Petro loĝas tie, de kie vi ricevis la leteron (Kie loĝas Petro ? — Tie, de kie vi ricevis la leteron). — Petro vojaĝos tien, de kie vi ricevis la leteron (Kien vojaĝos Petro ? — Tien, de kie vi ricevis la leteron). — Petro vojaĝos al tiu urbo (al tio), al kiu urbo vi vojaĝis lastan jaron (Al kiu urbo [al kio] vojaĝos Petro ? — Al tiu urbo [al tio], al kiu urbo [al kio] vi vojaĝis lastan jaron). — Petro vojaĝos tien, al kiu urbo vi vojaĝis en la lasta jaro (Kien vojaĝos Petro ? — Tien, al kiu urbo vi vojaĝis lastan jaron). — Petro vojaĝos tien (al tiu urbo), kiun vi vizitis lastan jaron (Kien [al kiu urbo] vojaĝos Petro ? — Tien [al tiu urbo], kiun vi vizitis en la lasta jaro). — Petro vojaĝos ĝis tie, ĝis kie (ĝis kio : ĝis kiu punkto) ankoraŭ neniu vojaĝis (Petro vojaĝos ĝis kie ? — Ĝis tie, ĝis kie ankoraŭ neniu vojaĝis).

La kunligaj vortoj de lokokomplementaj frazoj. — La demandaj vortoj de lokokomplementaj frazoj estas : Kie ? Kien ? De kie ? Al kio ? Ĝis kio ? kaj ĉiuj aliaj demandaj vortoj de ordinara lokokomplemento. Ĉiuj, tiuj ĉi demandaj vortoj estas ankaŭ la kunligaj vortoj de komplementaj frazoj de loko. Ankaŭ aliajn kunligajn vortojn ni povas uzi por kompletigi lokokomplementan ideon (Petro vojaĝos al tiu urbo [en tiun urbon], kiun vi vizitis).

Resumo. — Lokokomplemento estas tiu o-vorto, antaŭ kiu loka prepozicio estas ; lokokomplemento estas la fundamentaj lokokomplementaj vortoj (tie, ĉi tie, ie, for, plu) kaj tiuj lokokomplementaj vortoj, kiujn ni per e finaĵo formas el vortoj, kiuj lokon signifas. Kiam direkton ni esprimas, tiam ni aligas la literon n al la postprepozicia o-vorto aŭ al la komplementa vorto, kiu per e finiĝas. Forigon aŭ foriĝon esprimas la prepozicioj de kaj el.


al ĝenerala tabelo de "Postkursa libro"

□ 8 <-- al antaŭa paĝo

al posta paĝo --> □ 10


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org