Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al kolekto-paĝo pri E.C.O.


BIANCA CAPELLO

de
Émile Souvestre

( Elektronika reeldono de la Esperanta traduko de 1922 )


Venezia standardo

komenci → Titolpaĝo ← komenci
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


Kelkaj vortoj pri Bianka Kapelo,
romano de Émile Souvestre
kaj la elektronika reeldono

Jen interreta reeldono de Bianca Capello, mallonga am- kaj aventur-romano, franclingve verkita de Émile Souvestre ĉirkaŭ 1839, rakonto kiu plaĉos al la aprezintoj de "Angélique, Marquise des Anges" ("Anĝelika, Markizino de l’Anĝeloj") de Anne Golon kiu mortis antaŭ kelkaj tagoj.

La Esperanta versio de Bianca Capello aperis felietone en 1922 en la gazeto France-Esperanto eldonita de la Esperantista Centra Oficejo. La felietono estis presita suplemente al la gazeto, inter Aprilo kaj Novembro 1922. Kunigitaj per du vinktoj, la ses kajeroj konstituas poŝlibreton da 48 paĝoj, de formato 17 × 8 cm. Ne estas menciitaj la nomoj de la tradukintoj, certe membroj de la Grupo Esperantista de Parizo.

Iom pli pri Émile Souvestre

La antaŭparolo en paĝo 2 klarigas pri Émile Souvestre, jam iomete forgesita en 1922.

Souvestre naskiĝis en 1806 en Morlaix, urbo de Bretonio, sed, pro politikaj ideoj modernaj, li preferis translokiĝi en Parizon, kie li mortis en 1854.

Souvestre multege verkis : poeziojn, recenzojn, romanojn, novelojn, teatraĵojn, ankoraŭ librojn pri la popolaj tradicioj de Bretonio.

Li praktikis plurajn literaturajn genrojn : romantikan poezion, moralan rakonton, etnografian skizon, komedion, dramon, vodevilon. Kiel Saint-Simon, li ĝenerale opiniis ke Arto devas eduki por progresigi la socion.

Plue, liaj verkoj estis tradukitaj en la Germana kaj la Angla. Oni asertas ke liaj franclingvaj tekstoj estis uzataj en Germanujo kaj en Britio por instrui la francan.

Nuntempe la verkoj de Souvestre estas legeblaj en la retejo Gallica de la Biblioteko Nacia de Francio. La adreso de Bianca Capello estas : gallica.bnf.fr — lernu la francan kun akompano de juna Venezianino….

Preseraroj

Dank’al BNF estis eble kompari la tradukon kun la originalo, kiu estas fidele sekvita, kaj korekti kelkajn kopi-erarojn :

[vorto forgesita] ,   vorto erara :
•  Ĉapitro I : "…la konsciencriproĉo haltis kontraŭ tiu [ne] malfermigebla animo."
•  "Nek la heredaĵon de bravulo…" : "kadavro" pli ĝuste tradukus "dépouille" ol "heredaĵo", kiu estas "dépouilles".
•  "Bianca alproksimiĝis por preni al li la manon, sed la maljunulo malakceptante antaŭpaŝis sin[ŝin]."
•  Ĉap. II : "Mateo ekkriis : [— Ĉu vere ?]"
•  Ĉap. IV : "Kruelajn vortojn vi elparolis, mia patro, ŝi diris, tamen ilin mi ne meritas."
•  Menciindas en la ĉap. III la frazo : "Eble li estus malafable respondanta, kiam tria trinkanto proponis ludkubetojn." Tiu frazo malaperigas mokon lanĉitan al Casini, kiu ĵaluze prigardas sian Madalena’n : la moko, lanĉita de la mulisto, estas ke Casini malakceptis horoskopon proponitan de la bredisto, malakceptis maltrafe, ĉar bredisto de bovoj tute certe kompetentas pri kornbestoj — "kornhava" oni kvalifikis viron, kiu estas trompata de sia nefidela edzino…
•  Estis korektitaj ankoraŭ kelkaj malgravaj eraroj kiaj "muelisto" anstataŭ "mulisto"…

La sep ĉapitroj legeblas en dismetitaj paĝoj, kies inter-titoloj estis skribitaj por la elektronika reeldono.

Agrablan legadon !   → komenci la legadon…

Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert – Julio 2017. Esperanto Biblioteko Hippolyte Sebert


Venezia standardo

komenci → Titolpaĝo ← komenci
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


al kolekto-paĝo pri E.C.O.

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

http://arkivo.esperanto-france.org/eco/capello/bianka.htm