Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo


BIANKA KAPELO

de  Émile Souvestre

I

Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


BIANCA CAPELLO

I

La briloj de kandeloj ekpaliĝis ; la muziko fariĝis malpli energia, la dancoj malpli viglaj ; lacigitaj de lumo kaj bruo, la invititoj disiris malrapide, kaj la maskitaj paroj por intimaj paroladoj serĉis la misteron de ĝardenoj.

Estis horo, kiam okuloj de patro aŭ de edzo lacigitaj de longa maldormo fariĝas malpli atentaj ; horo de disiĝo, kiam amo pli laŭte parolas en la malserenigitaj animoj, kiam mano en alian premitan manon ellasas bukedon velkitan sur koro, kiam tremantaj lipoj murmuras amkonsenton en kaŝita kiso… Dolĉa horo, kiam Romeo apud Julieto forgesas ĉion ne aŭdinte alaŭdon kaj ne vidante la naskiĝon de la taglumo.

La Sinjoro Juliani, kies en domo okazis festo foriris ankaŭ el dancohaloj, kaj sidiĝis ĉe fundo de galerio apenaŭ lumigita, sed li ne estis en senbruo kaj malhelo kondukita de ampensoj ; Juliani neniam amis ; ambicia kaj malindulga li vivadis por intrigoj ; konante homojn nur per iliaj malvirtoj, li malamegis ilin ; neniam kompato tuŝis lian koron kvazaŭ el bronzo ; lia mano, kiel la fingroj de la Komandora statuo, nur premis por mortigi ; eĉ lia justeco, kiel hakilo, konatiĝis nur samtempe frapanta.

Al li, konsilanto de la Dekaro, estis komisiita realiĝado de senkompataj decidoj kaj de senpardonaj misioj. Sango glitis sur lia glacia mano, kaj ne makulis ĝin ; la konsciencriproĉo haltis kontraŭ tiu ne malfermigebla animo.

Li ĵus sidiĝis, kiam maskita viro singarde eniris. Juliani rekonis lian paŝmanieron.

— Ni estas solaj, — li diris, — ci povas antaŭeniri, Martelli.

La viro alpaŝis kaj senmaskiĝis.

— La Sinjoro Juliani igis min demandi, — li respondis kun voĉo profunde respektoplena.

— Ci ne forlasis la feston, ĉu ne ? Kion ci aŭskultis ? Kion ci vidis ? — Nenion gravan… Kelkajn virinajn intrigojn. — Morgaŭ ci diros iliajn nomojn al la Dekaro. — Kiel ? la nomojn de virinoj, kiuj… — Jes, kiam per iliaj sekretoj virinojn ni tenas, de ili ni povas ĉion postuli, kaj scii, kion pensas iliaj edzoj, patroj kaj amantoj… La Konsilantaro decidas de nun ekscii pri tiaj aferoj. — Grandega estos la kalkulregistrado, rimarkigis serioze Martelli. Tamen mi obeos. — Kaj la filino de la maljuna Capello ? demandis Juliani ; ĉu tie ŝi estis ? ĉu ci nenion rimarkis ? — La sama viro, sub malsamaj maskovestoj, ĉiam postakompanis la Sinjorinon Bianca.

La Dekarano levis la kapon.

— Kaj sen eraro li estas tiu, kiun oni ĉie retrovas ŝin sekvanta, de post ŝia reveno en Venezio ? li diris. — Li mem, Sinjoro. — Li estas neniu el niaj junaj patricioj, ĉu ci povas tion certigi ? — Tion mi certigas. — Neniu el la fremdaj altranguloj, kiuj troviĝas en nia urbo ? — Neniu.

Juliani enprofundiĝis en meditadon.

De post unu semajno efektive, ĉiuj spionoj de la Dekaro estis erarigitaj de tiu nekonatulo ; oni nur sciis, ke li alvenis Venezion la tagon, kiam la juna Kapelidino revenis ĉe sia patro, post sufiĉe longa veturado sur la kontinento.

La speciala mistero, en kiu la Respubliko ĉiam envolvigis sian kontroladon, malebligis al ĝi la senperajn kaj malkaŝitajn klopodojn. Mateo (tiel nomiĝis la fremdulo) neniam estis oficiale demandata ; la Dekaro, kvankam ĝi volis sciiĝi pri la intencoj de ĉiuj alirantaj Venezion, neniam afekte informiĝis pri ili. La ĉefa principo de tiu estraro estis : ĉion koni ruze aŭ surprize, sed nenion demandi.

La sekretajn interrilatojn inter Bianca kaj Mateo starigitajn baldaŭ oni rimarkis, sed nenio ĝis nun divenigis, kia estas tiu viro sin kaŝanta sub nomo kaj vestoj tiel vulgaraj.

Post sufiĉe longa silento Juliani levis la kapon.

— Ĉu ci vidis lian vizaĝon ? li demandis al la spiono. — Tute neeble ; li nur elhejmiĝas vespere kaj preskaŭ ĉiam maskita. Cetere hodiaŭ nokte mi esperas ricevi pli bonajn sciigojn. — Kaj kiamaniere ?…

— Al sia nutristino la Sinjorino Bianca plene konfidas. Sen ia dubo la nutristino konas Mateon. — Poste !… — Mi opinias, ke al tiu maljunulino, pro aĝo kaj malbeleco devas manki amindumantoj ; kaj sekve de tri tagoj mi estas ŝia duonfreneza amanto. — Nu ? — Nu… hodiaŭ nokte ŝi akceptos min. — Kaj ci esperas, ke ŝi devige konfesos, kion ŝi konas ? — Pri tio mi estas certa, respondis Martelli sen ia modesteco. — Ducent ormonerojn al ci mi donos, okaze de sukceso. — Laŭ mia kristana fido, tio ne estos troa por sin riski kun la maljunulino, ekmurmuretis Martelli.

En la momento, kiam eliris la spiono, en la galerio eniris grafo Capello.

Maljunulo li estis, de kriplaĵoj kurbigita, sed kies kapo konservis specon de respektinda nobeleco ; cetere mezvalora inteligentulo kaj komuna bravulo, unu el tiuj homoj, kiuj akceptas la starigitan tiranecon kaj ordinarajn maljustaĵojn.

Li ekvidis la Sinjoron Juliani, kaj de li forpermeson prenante, Capello gratulis la Dekaranon pri lukso kaj eleganteco de la festo.

— Ĉu via grafa Moŝto opinias, ke la Sinjorino Bianca prenis en ĝi kelkan plezuron ? demandis Juliani.

— Kia junulino malcedas la ekscitegecon de tia muziko, kaj de tiaj dancoj ! respondis Capello.

— Mi scias, ke la Sinjorino malĝojas de post sia reveno, diris la Dekarano. — Kiu rakontis al vi tion ? demandis la maljunulo, malkvieta.

Juliani ridetis.

— La Respubliko atentas ĉion, via grafa Moŝto, li diris. Ĝia okulo, al virina okulo simila, ekvidas tion, kio eble sin forkaŝas de la malpli profunda patra observado… Cetere, vi mem rimarkis tiun malĝojecon !…

— Vere, diris Capello, sed en ĝi mi vidis nur tiun amsopiregon, kiu tre ofte malkvietigas senmotive ŝiajn samaĝulinojn. Bela, riĉa, libera en la esprimo de siaj deziroj, kian ajn motivon de malĝojo havus Bianca ?

— La plej gravan el ĉiuj, eble !

— Vi do ĝin konas ?

Juliani geste jesis. La maljunulo ŝajnis atenta kaj konsternita.

— Via grafa Moŝto bonvolu aŭskulti min, diris la magistrato, montrante apogseĝon al Capello. Mi devas paroli al vi je la nomo de la Dekara Komitato.

La grafo paliĝis, sed respekte sin klinis kaj sidiĝis. Juliani restis staranta.

— Vi scias tion, grafo Capello, li daŭrigis trankvile ; Venezio ne nur defendas siajn limojn kontraŭ la malamikoj, kaj kontraŭ la ribelo siajn leĝojn ; la famaj nomoj por ĝi ankoraŭ estas sankta bieno. En nia Respubliko honoro de nobelaro, ĝiaj kuniĝoj estas politikaj aferoj, kaj la Dekaro estas ne nur gvardisto de la ŝtata potenco, sed ankaŭ kuratoro de ni ĉiuj ; ĝi decidas pri edziĝoj de altranguloj kontraktotaj por utilo de patrujo. Kaj kiel alilande reĝo, tiel en Venezio estas patricio ; ĉar liaj agoj ne estas laŭvolaĵoj, sed ŝtataj necesoj.

— Mi konas ĉiujn leĝojn, respondis Kapelo, kaj ofte mi pruvis mian obeon al ili. La Konsilantaro devige fianĉinigis Bianca’n al Lorenzo Barbarini, kaj kvankam Lorenzo estas konata nek de mi nek de mia filino, mi senhezite akceptis.

— La Konsilantaro konfesas la meriton de via obeemo, grafo Capello, sed vi konas la gravecon de tiu edziĝo. Pro sia braveco Barbarini estas unu el niaj plej utilaj defendantoj ; kaj oni povas esperi, ke li sola fariĝos inda posteulo de niaj generaloj ; bedaŭrinde li ne naskiĝis en Venezio. Genova, Ferrara, Milano jam klopodis por alpreni lin al ni, kaj tiuj urboj eble sukcesus, se ni ne alligus lin per nerompeblaj ligiloj. Nepre necesas, ke glora edziĝo igu lin Veneziano ; kaj nur via grafa Moŝto povas lin firmligi al ni per la boparenceco.

— Ĉiujn tiujn pravojn oni jam klarigis al mi, kaj mi cedis, respondis Capello : la edziĝo de Barbarini kun mia filino okazos post unu jaro…

— Post unu jaro, estos tro malfrue !

La maljunulo surprize ekgestis.

— Kiel ! li diris.

— Tiun malĝojon de la Sinjorino Bianca… ĉu vi ne scias, kio ĝin okazigis ?… Ŝi amas.

— Kion vi diras ! ekkriis Capello.

— Ĉu via grafa Moŝto ne ja ekrimarkis, ke de post sia reveno ŝi elturniĝas el la festoj ? Ĉu vi neniam aŭdis, nokte, sub la balkonoj de via palaco nek de gondolo brueton, nek de voĉo ian kanton ? Hodiaŭ vespere mem, la amanto de la Sinjorino estis ĉi tie… Lin oni konigis al mi…

— Neeble, ekkriis la grafo leviĝanta.

— Rigardu, diris Juliani.

Kaj milde trudpelante la grafon, por ke li transturniĝu, Juliani montris al li en proksima galerio du gemaskitojn alkliniĝintajn unu al la alia, kaj mallaŭte kunparolantaj.

— Bianca ! ekkriis la maljunulo, rekonante la kostumon de sia filino.

— Kaj la viro estas tiu, kiu sekvas ŝin ĉiuloken.

La grafo ekmoviĝis por sin antaŭenĵeti al ili, sed Juliani lin haltigis.

— Neniom da skandalo, li diris trankvile ; tio senhonorigus vian filinon, kaj neniel rebonigus la aferon.

— Sed ĉu vere estas ŝi ? rediris Capello, rigardante la maskitinon, kiu alpaŝis al ili.

— Pli facile estas fariĝi certa, murmuretis Juliani.

Kaj prenante la manon de la grafo, li altrudis ke ili ambaŭ malantaŭeniru en la mallumo de la kolonaro.

Tamen la geamantoj, nur en amparoloj okupataj, nenion vidis. Alvenante en la mezo de la galerio, la kavaliro ĉirkaŭen rigardis kaj haltis.

— Ĉi tie ni estas solaj, li diris. Je l’ nomo de l’ ĉielo, vi aŭskultu min, Bianca !

— Iu povas veni, respondis la junulino, ektremetanta.

— Sed ĉu mi iam povos paroli kun vi sen ĝeno, diri al vi kiom vin mi amas ! Kiaj estas tiaj kaŝitaj konfesoj mallaŭte murmurataj, kaj sub ĉies rigardo ! Bianca, vi ne scipovas la malesperon, kiu traboras mian koron, kiam vin mi ne plu vidas ! Ĉiufoje kiam mi vin forlasas, ŝajnas ke estas la lasta fojo. Mi pli longe ne povas vivi, tiel senigita de ĉiu espero.

— Sed, kion do vi volas, mia Dio !

— Nur havi la certigon, ke mi kelkfoje vidos vin ; vi difinu al mi por rendevuo lokon kaj horon, ke mi parolu al vi nevidite.

— Ĉu tion mi povas ?

— Nun permesu, ke mi serĉu la eblon… promesu, ke vi akceptos min, kiam mi sukcesos aliri al vi.

— Ne eble, Mateo ! ekkriis la junulino. Ne, tion mi ne volas ; ne faru al mi tiajn petojn ; la pli malgranda senprudentaĵo perdus nin. Kiu scias, ĉu oni ja ekperfidis nin, ĉu oni ne observis nin ĉi-tie ? Lasu, ke mi reeniru la balon… Mi ektimas.

Tiel parolante, Bianca alproksimiĝis al la dua galerio. Mateo ŝin sekvis, kaj ambaŭ malaperis. Dum ilia ĉeesto Juliani ne deprenis la manon de Capello, geste kaj rigarde lin moderiganta. Post ilia malapero senpasie li nur diris al la maljunulo :

— Nun via grafa moŝto ne plu dubas !

Capello nenion respondis, sed kaŝkovris al si la okulojn.

— Kiu estas tiu Mateo ?, li demandis post sufiĉe longa silento.

— Ĝis nun mi nescias, respondis Juliani, sed kiu ajn li estas, urĝas, ke oni de li forprenu vian filinon.

— Kion fari ?

— Pri ĉio antaŭzorgis la Dekaro. Post tri tagoj Lorenzo Barbarini alvenos Venezion por edziĝi kun la Sinjorino Bianca ; kun ŝi li tuj foriros, kaj tiam, via grafa Moŝto, ŝia honoro estos protektata de edzo, kies okulo ju pli juna estos des pli vigle atenta. Ĝis tiu momento, nenia vorto, nenia gesto divenigos al via filino, ke vi konas ŝian sekreton. Danĝeroplenaj estus riproĉoj, kiuj ŝin instigus al senespera decido : tion cetere deziras la Konsilantaro.

— Mi obeos, respondis Capello.

Interparolante, la grafo kaj Juliani alvenis dancejon ; tie ili renkontis Bianca’n, ŝi estis sola.

Juliani aliris al ŝi.

— Al via patro, Sinjorino — li diris — mi ĵus sciigis ion, kio vin interesos. La paco, de Respubliko ĵus kontraktota, rapidigos, tion mi esperas, la revenon de niaj generaloj.

La junulino ekskuiĝis.

— Ĉu la Sinjoro Lorenzo Barbarini estas baldaŭ atendota ? ŝi demandis voĉtremante.

La grafo ne preterlasis, ke Juliani respondu ; li unupaŝe aliris al sia filino kaj ŝin per rigardo fiksante :

— Sinjorino Capello, li diris sen mildeco ia, post du tagoj vi edziniĝos kun Sinjoro Barbarini.

Bianca ekkriis, kaj per la du manoj apogis sin sur brakseĝo. Juliani surprize kaj malkontente ekmoviĝis ; sed preskaŭ samtempe li haltigis la geston, kaj sin turnante al la grafo :

— Nek la heredaĵon de bravulo, nek la revenon de forestanto oni rajtas promesi, li diris kun rideto. La reveno de Lorenzo estas eble pli malfrua ol vi supozas : kial en la koron de via filino enŝovi emocion, kiu nun ĉesigas ŝian gajecon ? En balo tute ne decas pensema vizaĝo.

Kaj al Bianca premante la manon :

— Vi ŝuldas al mi tiun tutan nokton ; venu, vin mi mem kondukos inter la dancistoj.

Senkonscie la junulino sin apogis sur la brako de Juliani kaj ambaŭ eniris la balejon.

Nun sola, maljuna Capello sidiĝis kaj al brusto alklinis la kapon. Tio, kion li ĵus eksciis ekstremofendis lian fieregecon. De lia filino la amo al fremdulo, sendube malinda je tiu prefero, jam dolorege ĉagrenis lin, sed pli hontiganta estis penso, ke tiun amon oni divenis, ke la malgloro de lia raso estis konata de aliaj.

Cetere li komprenis, ke lia honoro mem fariĝis bieno de la Dekaro, kiu jam nun ĉion de li postulus, ne nur ordonpove, sed rekompense pro ĝia diskreteco.

Longatempe li restis malĝojege meditanta ; blankaj taglumetoj ekeniĝis en galeriojn. Juliani revenis kun Bianca.

La grafo leviĝis, venigis sian gondolon, kaj adiaŭis al Juliani. Bianca alproksimiĝis por preni al li la manon, sed la maljunulo malakceptante antaŭpaŝis ŝin. Tiel ili alvenis al ŝtuparo de la palaco apud la laguno.

Ĵus kiam Capello eniris la gondolon, viro envolvita en mantelo aperis, kiel fantomo, flanke de Bianca. Ŝi ektremis kaj sin klinante al li :

— Proksiman nokton, je la unua, sur la kajo de Madono…

En tiu momento Capello postenturniĝis. La junulino ensaltis en gondolon, kaj la fantomo malaperis malantaŭ la palaca kolonaro.


Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
sekvo → II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello ← sekvo
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

http://arkivo.esperanto-france.org/eco/capello/bianka.htm