Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo


BIANKA KAPELO

de  Émile Souvestre

II

Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


BIANCA CAPELLO

II

La dudeka de l’ mezonokto jam de longe sonis ĉe la horloĝo de Sankta Marko ; sub ĉielo malhela, nebulo superkovris lagunojn ; tri enmantelitaj viroj kies vizaĝon kaŝis feltĉapelo, kuniĝis antaŭ la palaco Capello. Ili intersanĝis gestojn, signalvorton, kaj reciproke interkoniĝis

— Nenio nova ? demandis unu al la du aliaj.

— Nenio Beppo.

— Ĉu vi vidis iun, haltanta proksime de la palaco ?

— Neniu.

— Bone. La tri sbiroj (1) malrapide paŝadis sur la kajo. Unue marŝis tiu, kiu ŝajnis esti estro.
(1)  Agentoj de sekreta polico en Italujo.

— Mi plezure scius, fine diris unu el la du sekvantoj, kial la Konsilantaro tiel speciale deziras informiĝi pri kio okazas ĉe Capello ; maljunulo kaj knabino ne povas konspiri kontraŭ Respublikon.

Beppo lin returnen rigardis.

— Francesko, li diris.

La spiono alproksimiĝis.

— Ĉu ci volas de mi ricevi konsilon ?

— Kian ?

— Ĉion vidi, ĉion aŭdi, sed neniel paroli. En nia profesio danĝerega estas tio. Cia antaŭulo ankaŭ estis en tiu stranga frenezo ĉiam koni pri kio li agis. Ĉi tio ne estis favore akceptita de la Moŝtuloj de l’ Dekaro.

Beppo sin senĉapeligis.

— Tiele, por ke lia scivolemo iom ripozu, oni lin sendis…

— En karceron ? demandis Francesko timegigita.

— Ne, en la Adriatikon.

La sbiro malantaŭen eksaltis, kaj Beppo kviete reiradis.

Post kiam ili preterpasis la palacon, denove li returnen rigardis.

— Ĉio estas trankvila, li diris, kaj senŝipa la laguno ; la rendevua horo pasis. Ni povas foriri. Tra la placo de Sankta Marko, knaboj.

Kaj ili malalproksimiĝis.

La unua sonis.

Tiam bruo de remiloj aŭdiĝis ; tra nebulo glitis gondolo, kiu albordiĝis la kajon de Madono, kaj el ĝi eliris viro gondoliste vestita. Estis Mateo.

Subite la palaca pordo malfermiĝis, kaj Bianca aperis.

Samtempe la geamantoj sin reciproke ekvidis, kaj sin ĵetis unu al la alia. Mateo prenis manon de la junulino, kaj ĝin premante :

— Jen vi ! li diris ameme. Fine jen vi, kiun mi povas vidi, Bianca !

— Silentu, murmuretis ŝi, mi timas !

— Kio timigus vin ? Nun ĉio dormas. Eĉ la laguno silentiĝis, kaj silkofaritaj ŝtupetaroj ne plu pendas de senhomaj balkonoj… Kial do tiamaniere tremi ?

— Se iu venus !…

— Nune, kiu povus veni ?

Kaj dum la junulino ĉiam ĉirkaŭen observadis, ŝin li altiris al si, kisante la manon, kiun li tenis.

— Fine al mi vi kompatas ! mildavoĉe li rediris. De vi ĝis nun mi vane petis kunparoladon dum kiu, for de la homoj, sin malŝarĝiĝas koroj…, kaj hodiaŭ ni kunestas kaj solaj… Tion apenaŭ mi kredas : foje mi min demandas ĉu mi maldormas, ĉu mi estas Mateo, ĉu vi estas Bianca. Ho Dio ! Kiam mi tiel amata min sentas, pri estonteco mi ne plu dubas, ion mi ne plu timas. Ŝajnas, ke Dio mem de mi ne plu povos vin depreni.

— Ho ve ! tion fari oni provos, diris Bianca.

Mateo ektremis.

— Jes, aldonis la junulino. Pro tio mi volis vidi vin, Mateo… Morgaŭ oni edzinigos min !

— Potenca ĉielo ! Ĉu vere ? ekkriis la junulo.

— Hieraŭ, dum la balo, tion konigis mia patro. Morgaŭ alvenos Lorenzo Barbarini.

— Morgaŭ… Lorenzo Barbarini !

— Ĉi tie li alvenos je la horo de edziĝo.

— Ha ! tro frue por ke mi antaŭe lin mortigu !

— Kion vi diras ?

— Ĉu ci preferas, ke li forprenu cin de mi, Bianca ! ekkriis la senesperigita junulo. De kie devenas tiu viro, kiu al ci la manon prenas, de ci la koron ne petinte ? Kiel ! Li, kiun ci ne elektis, li, kiun ci ne amas, li nur per dekreto de la Dekaro deprenus cin de miaj brakoj. Ha ! per mia ponardo mi tiun dekreton alnajlos al lia koro.

— Vi pereigus vin kaj ne savus min ! respondis Bianca, kun ploroplenaj okuloj. Grandvalora estas la momento… Aŭskultu, Mateo ; vi estas nobelo…

Mateo ekmoviĝis.

— Iru al mia patro ; diru, kion mi jam scias, ke vi venas de Ferrara, malaltrangule vestita, ĉar la enirado en la Respublikan teritorion estas malpermesita al familio Corsini. Tiun famoplenan nomon konas mia patro kaj ĉiuj. Kiam li scios, ke tia nomo estas la via, li atente aŭskultos vin. Se necese, ni nin ĵetos al liaj piedoj, lian kompaton ni petegos. Eble li estos kortuŝita.

— Tute egale ! diris Mateo kapskuiĝante, la Dekaro decidis pri via edziniĝo ! Kion povus kontraŭ tia potenca volo, eĉ la volego de maljunulo ? La Veneziaj nobelinoj al la Respubliko apartenas, ne al sia patro !

La junulo amare ridetis.

— Vi do nescias, ke niaj regantoj estas senkoraj homoj ? li respondis ; apud ili neniel efikos viaj larmoj. Konstante ili vidas larmojn, kaj al tio ili alkutimiĝis. Ne, ne ! for la vanaj esperoj ! La Dekaro parolis, kaj via patro en la manon de Barbarini enmetos la vian, kvankam glaciiĝontan por ĉiam.

— Sed, kia salvorimedo ekzistas ? diris Bianca konsternegita.

La okuloj de Mateo plivigliĝis.

— Ekzistas unu, li respondis, unu sola, sed ĝin uzante ni ne devas esti certaj pri ia ajn kompato. En niaj manoj estas nia sorto kondiĉe, ke ni plenkonfidu al ni mem.

Kaj al la junulino alprenante la manojn :

— Bianca, li diris, ĉu ci plenfidas al mi ?

— Kion vi volas diri ? ŝi petis.

— Ĉi tie, aldonis Mateo, sklavino de la Dekaro ci estas. La liberigon mi proponas, la liberigon kun senlima amo… en la mondo, kiu antaŭ ni tutmalfermiĝas. Bianca ! Jen gondolo !… Ni foriros kune.

La junulino malantaŭen paŝis.

— Foriri kun vi ! ŝi diris.

— Jen la sola rimedo por asekuri nian feliĉon.

— Mian honton ankaŭ, Mateo.

— Ĉu ci ne estos la laŭkora edzino ? pastro sanktigos nian geedziĝon.

— Kaj mia patro, mia patro, kiun mi forlasos ĉi tie, mia patro sola kaj senhonorigita… Ho ! neniam !…

Mateo kunigis la manojn kaj rigardante ŝin malsevere kaj senespere :

— Tiam, li diris, kion vi intencas fari ? Vi edziniĝos kun Lorenzo Barbarini.

— Mi mortos, respondis la knabino konfuzegita.

Li maldolĉe ridetis.

— Do vi pli ŝatas la morton ol ekzilon kune kun mi ? li daŭris ; kaj tamen, Bianca, vi diras, ke vi amas min, ke mi estas ĉio por vi.

— Kaj mi diris la veron, ŝi balbutis plorante.

— Tion ne rediru, ekkriis Mateo, per Kristo ! tion ne rediru ! Vi amas min, kaj vi edziniĝas kun alia. Mi estas por vi ĉio, kaj pli ol min vi ŝatas la patran fieregecon… Ha ! ne plu parolu al mi pri amo, Sinjorino. Konfesu, ke momente vi kompatis al mi, kaj ambaŭ ni kredis, ke tiu kompato estas korinklino.

— Mateo ! ekkriis Bianca.

Sed premegata de malespero li ne plu aŭskultis ŝin.

— Malsaĝulo mi, daŭris Mateo alfrapante al sia brusto, mi, kiu kredis, ke tuj kiam oni minacus disigi nin, Bianca Capello sin ĵetus en miajn brakojn kriante : ci forprenu min ! Ĉu do ne jam sufiĉis, ke Bianca Capello, la bela Venezianino, momente mallevis siajn okulojn al mi ?

Tiujn vortojn li elparolis tiel maldolĉe kaj malgaje, ke la junulino pli emociiĝis ol koleriĝis. Ŝi rigardis Mateon per ploroplenaj okuloj, kaj kunigante la manojn :

— Ho ve ! mi tute ne komprenas vin, ŝi diris, dolĉe kaj malĝoje. Kial pro honto Venezian nobelinon ruĝigus Ferrara nobelo ?

Ŝajnis, ke tiuj vortoj anstataŭ pacigi Mateon, revigligis ian vundon en lia koro.

— Efektive, li respondis, la nobelon el Ferrara nur oni amas ĉe Mateo.

— La unuan tagon, kiam Mateo sin prezentis al mi, pri liaj titoloj mi nenion sciis, kaj lin mi amis, respondis la junulino kun nobla naiveco.

La junulo estis kortuŝita.

— Nu, li diris, denove premante la manojn de Bianca, ci respondu al mi, kaj tute senartifike : Kion ci estus farinta, se Mateo ne apartenus al nobelaro kiel ci ? Se li nur estus popolano, sed sufiĉe amoplena por skui la mondon ?… Kion ci estus dirinta, se li venus ĉi tie, kiel mi petegante, ke ci amu lin ?

Kiel respondo Bianca sin allasis al lia brusto.

— Ho ! dankon, diris Mateo de larmoj sufokigita, dankon ; ci pardonu, ke mi cin suspektis ; mi freneziĝas, sed mi tiom cin amas !

— Pri mi neniam ci dubu Mateo, diris la junulino ; sed permesu, ke mi provu konvinki mian patron. Mi estas lia nura infano, kiam li ekscios, ke de lia decido dependas por mi ĉu vivo, ĉu morto, li eble kortuŝiĝos, almenaŭ tion mi esperas. Se li ne havus la rajton disponi pri mi, nu, eble li permesus, ke mi foriru for de Venezio, kaj mi fariĝus cia edzino alilande.

— Kaj se li malakceptus cian petegon ?

— Tiam… Dio min sugestiigos ! Nenion de mi ci ne plu petu ; ĉu mi scias, kion mi faros ? Unu vorton mi nur diras al vi, Mateo : Vin mi amas !

Mateo ŝin premis sur sia koro.

— Kiam cin mi revidos ? li demandis.

— Ĉi tie, morgaŭ, je la sama horo.

— Kaj se ĉi tie ci ne povus veni ?

— De Julia, mia nutristino, la sindono por mi estas granda. Per ŝi ĉion ci scios. Sed adiaŭ ; mi timas, ke oni ekrimarku mian forestadon. Adiaŭ.

Ili enprofundiĝis en longdaŭra kiso.

Fine Bianca sin deprenis de la brakoj de Mateo ; ŝi estis ĵus rehejmiĝanta, kiam bruo de paŝoj aŭdiĝis. La geamantoj rifuĝis malantaŭ niĉo de Madono lokita kontraŭ la palaco. Baldaŭ aperis viro, singardeme ironta : li estis Martelli al lia rendevuo alvenanta. Li momente laŭiris la palacon Capello, renkontis la pordon, kiun Bianca lasis duone malfermita, kaj konvinkita, ke tiu antaŭzorgo estis intence alprenita, li rapide eniris.

Tuj kiam la bruo de paŝoj ĉesis, la geamantoj eliris el sia rifuĝejo.

Post lasta ĉirkaŭbrakigo, lasta kiso, Bianca alkuris al la pordo.

Sed ŝi estis ĵus apoginta la manon al ĝi, ke ŝi malantaŭeniĝis, terurigita.

— Fermita ! ŝi diris.

— Ĉu eble ? ekkriis Mateo.

— Rigardu.

— Fatalaĵo ! estas vere ! Nin iu perfidis.

Bianca delire alprenis al si la kapon per la du manoj.

— Perfiditaj !… sed mi estas perdita, ŝi diris. Mateo savu min.

— Heziti ni ne plu povas, diris la junulo. Mia gondolo estas tute proksima. Ni forveturu.

— Forveturi ! rediris Bianca delire.

— Restante ĉi tie, ni ambaŭ estas pereontaj. Ci venu !

— Ho ! ne, ne, mi volas resti.

— Nu, mi restas apud ci ; oni min pereigos apud ci.

Bianca elĵetis krion.

— Ni forkuru, Mateo. Ni forkuru, ŝi diris.

Ŝi kuntrenis lin al la laguno ; kaj, haltante ŝi sin turnis al la palaco.

— Ho ! mia patro, mia patro ! ekkriis ŝi ploregante, kia vekiĝo por ci !

— Rapidu, rapidu Bianca !

Ŝi etendis brakojn al la palaco.

— Jes, ŝi diris, adiaŭ al mia patro, adiaŭ al mia urbo… Nun mi estas Ferraranino kaj ne plu Venezianino ; nun mi estas Bianca Corsini.

Tiun nomon aŭdante, Mateo subite haltis, kaj defaligis la manon de Bianca, kiun li estis ekkaptinta.

Bianca surprize rigardis lin.

— Kio okazas, Mateo ? ŝi demandis. Kial tiu nomo malkvietigas cin ? ĉu ĝi ne estas la nomo, kiun mi de nun ricevos fariĝonte cia edzino ?

— Venu, venu, diris la junulo maltrankviligita. Sed ŝi haltis kaj paliĝis.

— Kial ci ne respondas ?

Kaj kvazaŭ suspekto ia trairas ŝian animon.

— Mateo, ekkriis ŝi, amo kaj fatalo min enĵetis en cian potencon, sed ci ne povas trouzi mian fidon, tio estus tro malnobla ! Ne, ci ne trompis min, ci ne trompas min, ĉu ne ?

— Ektagiĝas, Bianca, ektagiĝas !

— Ha ! venu la tagiĝo, venu mia patro. Honton kaj morton mi preferas ol dubon… Mateo !… je la savo de cia animo ĵuru, ke ci kondukas min al cia nobela familio ; ĵuru, ke mi ricevos per edzeca rajto la nomon de Corsini… Nenion ci respondas !… ci deturnas la okulojn… unu vorton, nur unu vorton diru…

— Malbenu min ! murmuris la junulo kaŝante la kapon en siajn manojn… Mi trompis cin !

— Min trompis ci ?…

— Corsini mi ne estas !

— Ci !… ekkriis Bianca malantaŭiĝante, kiu do vi estas ?

— Popolano, via Sinjorina Moŝto, diris Mateo per humila kaj venkita voĉo ; mizeregulo, kiu rajtas nek vidi kiom bela vi estas, nek eksenti apud vi, ke li havas koron ; mizeregulo, kiu tamen kuraĝis levi la okuloj al vi. Ha ! se vi scius kiom da noktoj sub viaj fenestroj mi pasigis ploranta kaj rediranta vian nomon ! Tiu mizeregulo ne povis iri ĝis vi, fiŝkaptiste vestita ; tiam li vendis la patran heredaĵon por aĉeti kavalirajn vestojn, li maskis sian nomon, kaj prenis famoplenan nomon. Por vidi vin, por paroli al vi, Sinjorino, li estas fordononta sian animon al demono !… Ceteron vi scias, ĉion vi nun scias. Ne, mi ne estas Corsini, mi nur estas viro, kiu amas vin.

— Kaj kial vi ne seniluziigis min ? demandis la junulino.

— Ha ! ofte tion fari mi intencis, Sinjorino ; eĉ antaŭ kelkaj minutoj. Sed vi ne scias, kiom estas malfacile elparoli la vortojn, kiuj por ĉiam frakasas esperon ; la mano tremas, kiu ĵus estas mortiganta la feliĉon. Mi sciis, ke la tagon, kiam mi diros : mi estas Mateo fiŝkaptisto, forflugos mia revo, tiel dolĉa, tiel necesega ! ĉar mi tiom vin amas, ke ĉi tie nun kulpigata, malestimata de vi, nenian penton mi trovas en la fakto, ke mi trompis vin. Mi tiom amas vin, ke nun mi bedaŭras pri mia mensogo, kiu igis min tiel feliĉa, kaj pri mia konfeso, kiu rompas mian vivon.

Bianka gestis.

— Ho ! pardonu, rediris Mateo. Mi freneziĝas tiel parolante al vi. Mia amo, kiu antaŭ kelke da momentoj feliĉigis vin, nun vin malhonorigas. Pardonu min… Adiaŭ !

Bianca aŭskultis kun grandiĝanta emocio ; ŝajnis, ke en ŝia animo estis batalado. Agitege ŝiaj manoj iris laŭvice jen al la kapo, jen al la brusto, kvazaŭ por subpremi suferon ; sed aŭdinte la vorton : « adiaŭ » ŝi sin ĵetis al Mateo, kaj falinta en liajn brakojn :

— Mi cin amas, ŝi diri, forkonduku min.

Mateo ekkriis : — Ĉu vere ?

— Ektagiĝas…, forkonduku min, rediris la junulino.

— Anĝelo ! ekkriis Mateo ĵus falonta je ŝiaj genuoj.

Sed ŝi ekkaptis lian manon, kaj lin kurigis al gondolo. Ili ĵus eniris ĝin, kiam palaco de Capello subite eklumiĝis.

— Ni forkuru, por ke ni ne estu kaptitaj, Bianca diris.

Rapide la gondolo glitis sur maro. En la sama momento la palaca pordo bruege malfermiĝis, kaj Martelli alvenis, sekvita de la grafo kaj de servistoj armilportantaj.

— Tien, ĉe la ekstremaĵo de la laguno, ekkriis la spiono montranta fornaĝantan barkon. Maljuna Capello kaj liaj servistoj kuris al gondoloj ŝnurfiksitaj al kajo de la Madono, sed la barko de Mateo estis malaperinta.


Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
sekvo → III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia ← sekvo
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

http://arkivo.esperanto-france.org/eco/capello/bianka.htm