Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo


BIANKA KAPELO

de  Émile Souvestre

III

Venezia standardo

Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


BIANCA CAPELLO

III

Kelkaj viroj kaj virinoj sidiĝis ĉe tablo de trinkejo en Ostiglia.

— Estas via vico, Madalena, kanzonon ! diris grasa vilaĝano, kies gamaŝoj kaj bastono kun pikilo lin facile konigis kiel brediston de bubaloj.

Sed la junulino rigardis ŝipiston sidanta flanke de ŝi, kaj respondis, ke nenian kanton ŝi konas.

— Jen mensogo, kiun al la konfesprenanto vi deklaros, mia amikino, diris mulisto sidanta apud ŝi. Iam vi kantadis kiel alaŭdo.

— Tiam ŝi faris kion plaĉis al ŝi, diris la ŝipisto per malafabla voĉo.

— Kaj nun ŝi faras nur kion plaĉas al ci, daŭrigis la bredisto de bubaloj ridante.

— Per Dio ! ĉu vere ci estas ĵaluza, malfeliĉa Casini ?

Ĉi tiu eklevis la ŝultrojn. Eble li estus malafable respondanta, kiam tria trinkanto proponis ludkubetojn.

Oni alportigis vinon, la vetoj estis riskitaj. La ludo komencis, kaj neniu plu atentis pri Madalena kaj ŝia fianĉo.

Dume, viro kun vizaĝo duonkaŝita de mantelo, ĵus eniris. Li unue serĉis per okuloj la trinkejmastron, kiu diskutis pri kalkulo kun bredisto ; majstro Bompardo lin ekvidis, kaj iris al li.

— Via moŝto deziras ion ? li demandis demetante ĉapon de nedifinebla koloro, kaj de graso makulita.

La nekonatulo aparte lin altiris.

— Ĉu mi estas efektive en Ostiglia, sur la limo de Veneziaj ŝtatoj ? li demandis.

— Certe, via moŝto.

— Por eliri el la Respublika teritorio, ĉu ekzistas en tiu regiono alia vojo ?

— Neniu, dekstre kaj maldekstre estas arbaroj kaj marĉoj.

— Kaj antaŭe, ĉu estas rivero ?

— Je ducent paŝoj. Nur tiun ĉi gastejon oni trovas en Ostiglia kaj se vi atendas vojaĝantojn, kiuj elvenas el Venezio aŭ aliras Venezion, ili sen ia dubo haltos ĉi tie por ripozi aŭ peti ĉevalojn.

— Bone, diris la nekonatulo sidante.

Majstro Bompardo rigardis lin kun surprizo miksita de seniluziiĝo.

— Ĉu via moŝto postulas ion ? li fine demandis.

— Per Dio, ci vidas, ke li postulas sciigojn, diris la mulisto, tuj elirinte el la ludtablo.

La nekonatulo ne ŝajnis aŭdi tiun ŝercon. Levante kapon, post momenta pripensado :

— Kiujn vojaĝantojn vi gastis hodiaŭ matene ? li demandis al la hotelisto.

Sed tiu ĉi vidante, ke oni demandis nek trinkaĵon, nek manĝaĵon, remetis ĉapon kaj reiĝis malbonhumora.

— Spiono mi ne estas, li respondis malafable.

La fremdulo ektremis ; li rigardis Bompardo’n, malrapide leviĝis, lin kondukis aparte, kaj montris al li ion, kio ekkriigis lin :

— Via moŝto pardonu al mi, li balbutis. Se mi ekscius, ke la Dekaro…

— Silentu, murmuris la nekonatulo. Ĉu juna virino akompanita de juna kavaliro jam haltis ĉi tie hodiaŭ ?

— Ne, via moŝto, mi ĵuras sur Evangelio.

— Tio sufiĉas… Ci ne eliros el tiu ĉambro… Ci diros al mi la nomon de ĉiuj enirantoj, kiujn ci konas… Por ĉia ajn demando al ci farita, rigardu min antaŭ ol respondi, kaj nenion faru sen mia ordono.

— Mi ne forgesos tion.

— Nun forlasu ĉu komplezojn, ĉu konsiderojn, kiuj min suspektigus, servu min kvazaŭ ci ne scius, kiu mi estas.

— Jes via Moŝto.

— Vinon sur tiun tablon… kaj lasu min.

— Bone.

La hotelisto rapide plenumis la ordonojn, kiujn al li ĵus oni donis, dum Beppo (ĉar li estis) ekzamenis la raportojn al li donitajn.

Tuj kiam la malapero de Bianca estis konita, la Dekaro sendis policanojn sur ĉiuj vojoj por persekuti la geforkurintojn. Havinte la ŝancon retrovi iliajn postsignojn, Beppo tuj akiris certecon, ke baldaŭ ili alvenos en Ostiglia. Sekve li embuskigis sbiron, dum li mem starigis sian observejon en la sola gastejo, kie la geamantoj povus halti antaŭ trapasi la venezian limon.

Malfeliĉe, de Beppo estis konitaj nek Mateo, nek Bianca. La policano ĵus ekzamenis ilian priskribon, kiun oni donis al li, kiam virino subportita de du kavaliroj eniris en la gasteja ĉambro.

Bompardo alproksimiĝis al li :

— Nekonitaj, li murmuris.

Beppo stariĝis ; sed la virino estis vualita, kaj la du akompanantoj ŝajnis de sama mieno, staturo kaj aĝo. Ili kondukis la junan virinon ĉe tablo, kaj helpis, por ke ŝi sidiĝu.

Ili mallaŭte interparolis, kaj poste nur unu el ili sin turnante posten, vokis la gastigiston. Bompardo embarase alproksimiĝis :

— Ĉevalojn ! ordondiris la junulo.

La gastigisto rigardis Beppo’n, kiu faris signon :

— Ĉevalojn ni ne havas, li diris.

— Serĉu iajn, respondis la fremdulo, ĵetante sur tablo du ormonerojn. Dume, alportu trinkaĵon.

Bompardo alportis Ĉipran vinon, kaj la du kavaliroj altabliĝis.

Dume, la embaraso de Beppo estis grandega.

Se tiu virino estis Bianca, kial du kondukantoj ? Kiu el ili estis Mateo ? Se li arestus ilin, ĉu li ne estus riproĉita de la konsilantaro, kiu volas, ke senbrue, senhezite, senerare, oni agu tiamaniere, ke oni pruvu, ke nenio restas kaŝita de ĝia observado.

Li pripense sin demandis, kiamaniere ekscii la veron, kiam disputo okazis inter la kubludantoj. Jam aŭdiĝis insultoj, kaj sendube eĉ frapoj ekpretiĝis, Beppo duonoficiale sin intermetis.

La afero okazis pri duba rezulto, kaj koncerne al botelo da vino, kiun neniu volis pagi. La sbiro deklaris, ke li pagas ĝin kaj alportigis novan kruĉon.

— Per Sankta Marko, diris la bubalbredisto, ni trinku je la sano de tiu nobelulo, Madalena ; oni ne trinkas vinon donacitan de iu ne farante bondeziresprimon al li.

— Lia Moŝto eble preferus kison ol deziresprimon, diris la mulisto.

La junulino timete ekmoviĝis.

— Tro sovaĝa vi estas, kvankam tiel beleta, mia kolombino, diris Beppo kun altranga tono.

— Nobelulino de Venezio ŝi ne estas, rimarkigis Casini malkontenta.

— La Venezianaj sinjorinoj efektive, estas pli flirtemaj, daŭris Beppo.

— Ĉu vi elvenas el la senstrata urbo, Sinjoro Kavaliro ? demandis la mulisto.

— El tie mi venas.

— Kion nova ?

— Nenio : multaj amintrigoj, kiel kutime… plie amforrabo.

— Amforrabo ? rediris Madalena fariĝinte pli atenta.

— Jes, mia ĉarma sovaĝulino… Junulino de altrangeco, beleta kiel vi, malaperis kun iu viro, kiun neniu konas. Oni parolas pri mistera maskovesto dum balo, pri nokta rendevuo, ĉe la pordo de la patra palaco… vera romano.

— Kaj kiel vi nomas la heroinon ? — Bianca Capello, mi kredas.

Aŭdinte la nomon de Bianca Capello la du kavaliroj samtempe leviĝis ; la virino malantaŭen defaligis sian kapon, kaj ŝajnis eksveni.

Unu el la fremduloj fiere alpaŝis al Beppo.

— Kiu maltime senhonorigas la nomon de Capello ? li diris.

— Sinjoro, diris la dua kavaliro, lasu, ke mi postulu de li la klarigon de tia supermezurega ofendo.

Kaj alpaŝante al Beppo :

— Kiu insultas virinon estas malnobla senkuraĝulo, li diris. Rediru do denove, kion vi jam diris, kaj, je mia animo, viajn lastajn vortojn vi estos elparolinta.

— Senkulpigu min viaj Moŝtoj, respondis Beppo maltrankviliĝanta. Mi nur rediris, kion mi aŭdis… Eble mi eraras koncerne la nomon.

— Sendube, diris la unua kavaliro ; la Sinjorino Capello estas la plej saĝa, kiel la plej bela el la Venezianinoj, kaj kiu pri tio dubas motivigos al mi sian diron.

La sbiro silente kliniĝis kaj aliris la tablon, kie li antaŭe trinkis.

La ekmovo de la vualita virino unue firmigis lian suspekton. Sed, kiu el ili estas la rabanto ?

Ambaŭ ekleviĝis, ŝajne pretaj ŝin defendi. Vidante nenian rimedon por klarigi siajn dubojn, Beppo decidis, ke ilin ambaŭ li arestos.

Dume la trinkintoj estis foririntaj ; la sbiro ordonis mallaŭte, ke la hotelisto bone ekzamenu la novenirantojn, kaj eliris por venigi siajn kunulojn.

Tiun foriron rimarkis la juna virino, kaj la kavaliro sidanta flanke de ŝi.

— Tiun viron mi vidis jam, ŝi diris duonvoĉe. Li rekonis nin. Je la nomo de l’ ĉielo, ni foriru.

— Ĉu tion ci povos ? prizorge demandis la kavaliro.

— Mi esperas ; proksima estas la limo.

— Sed kiel transiri la riveron ?

— Oni ja parolis pri proksima ponto, ĉu ne ?

La kavaliro sin turnis al la kunulo, kiu dum tiu mallaŭta parolado diskrete malproksimiĝis.

— Laŭ la vojo, sur kiu vi suriris, kiam mi renkontis vin, li diris, certe vi jam trapasis la ponton de Ocagna ?

— Antaŭ du horoj.

— Je kia distanco de Ostiglia ?

— Ĉirkaŭ unu mejlon.

La kavaliro protestekkriis :

— Kaj ĉu ĝi estas la nura vojo ? li demandis.

— La nura, Sinjoro, ĉar vi ne havas barkon.

— Barkon mi trovos, ekkriis la junulo, kaj sin turnante al la kunulino : post kelkaj momentoj, li diris, mi revenos.

— Ci lasas min ! ŝi diris.

— Estas necese.

— Kaj se tiu viro revenus, se oni min rekonus, kiu min defendus, Mateo ?

Li haltis, emociita, hezitanta ; poste tuj sin decidinte, li iris rekte al la kunulo, kiu diskrete restas je kelkaj paŝoj.

— Sinjoro, li diris, kiam vi nin renkontis antaŭ kelkaj mejloj, vi demandis nek de kie ni venas nek kien ni iras. Vi proponis, ke la Sinjorino, tro malsana kaj tro laca por daŭrigi la vojon, sidiĝu sur via ĉevalo. En alia okazo, ni estus nin forlasantaj kun saluto, kaj dirante : « Dio vin gardu ». Sed mi ankoraŭ bezonas vian helpon, kaj ne hezitas tion diri al vi.

La kavaliro prezentis la manon.

— Dankon, li diris, parolu ; ĉion fareblan mi faros.

— Ni forkuras, Sinjoro. Sub niaj piedoj tremas la Venezia grundo. Ĉi tie, ĉiu vizaĝo estas malamika vizaĝo, ĉiu rigardo nin persekutas kaj spionas. Ĉi tie estas por ni honto, malliberejo, eĉ morto. Sur la alia bordo, feliĉo kaj libereco. Ni ne forkuras timante punon kiel kulpuloj ; ni ne estas krimuloj ; nenian verŝitan sangon ni intencas kaŝi. Ne, ploroj, bedaŭroj, projektoj de venĝo, jen kion ni lasas malantaŭe ! Nu, aŭskultu : se post unu horo ni ne estas sur la alia bordo, ni estos perditaj. Mi iras al la rivero por trovi barkon kaj nin forsavi de ĉiuj persekutoj : jen nia lasta savoŝanco ! Ĉu jes aŭ ne, vi bonvolas protekti la Sinjorinon dum mia malesto, Sinjoro ?

— Jes, respondis la kavaliro.

La vualita virino ekmoviĝis, kvazaŭ ŝi volus haltigi sian kondukanton. Sed li ne lasis al ŝi tempon, kaj prenante la manon de sia kunulo :

— Vi bone komprenas, kion mi petas, li diris ; se mi konfidus al vi mian tutan havon, nur sufiĉus al mi la promeso, kiun vi donis al mi ; se mi dirus : prigardu la vivon de mia patro, la honoron de mia fratino, nun mi forirus trankvila. Kaj se, je mia reveno, vi dirus al mi : « Mi batalis por defendi la deponitaĵon de vi konfiditan, kaj mi ĝin perdis… » mi premus denove vian manon de kuraĝulo. Sed la trezoro, kiun mi konfidas al vi estas pli grandvalora. Ne akceptu, se vi opinias la ŝarĝon tro peza. Tiu pordo povas malfermiĝi dum mallonga foresto ; oni eble provos forrabi de vi la virinon, kies defendon al vi mi konfidas ; ĉu per forto, ĉu per ruzo, necesas, ke ŝin vi savu, necesas, ke, revenante, ŝin mi retrovu… Ankoraŭ unu fojon, diru jes aŭ ne ?

— Sinjoro, diris la kavaliro metante la manon sur sia brusto ; mi estas samaĝa kiel vi ; mi amas kiel vi, eble mi estos amata kiel vi ; jen la garantio de mia parolo. Mi scias, kion mi riskas donante mian honorvorton, kaj mi ĝin donas.

— Kaj ĝin mi akceptas, ekkriis la junulo ; Dio vin protektu kaj rekompensu. Nenion timu, Sinjorino ; post kelkaj minutoj, ni estos savitaj.

Kaj li foriris. La kavaliro sekvis lin per la okuloj :

— Mi dezirus, ke li estu mia frato, li diris duonvoĉe.

— Vi agis, kvazaŭ li havus tian feliĉon, respondis la juna virino.

— Jes, diris la nekonatulo kun sopireto ; kaj post kelkaj minutoj, devige ni disiĝos kaj neniam plu nin revidos. La laŭkoraj parencoj sin renkontas tiel en vivo, havante nur tempon por reciproke premi al si la manon, kaj adiaŭi !… poste forgesi…

— Ha ! ne kredu, ke iam ni forgesos, kion vi faris por ni, diris la juna virino.

La kavaliro alproksimiĝis.

— Donu al mi la eblon vere meriti vian dankemon, li rediris kun tutsincera koreco. Kiam vi estos sur alia bordo, en kiu itala urbo vi intencas rifuĝi ?

— Mi nescias. Ĉien li min kondukos, tien mi lin sekvos.

— Mi proponas al vi rifuĝejon.

— Vi ?

— Sendanĝera rifuĝejo, kie vi vin forsavos de ĉiuj esploradoj. Mia familio estas riĉa ; laŭ rekomendo mia, Sinjorino, ĝi vin akceptos. Mi posedas apud la rivero Arno kastelon, kiun mi donos dote al mia fianĉino. Tie vi vivos nekonata de la tuta mondo, kaj poste, kiam mi iros tien kun ŝi, ni revidos nin. Do iru Firenzon ĉe grafo Barbarini.

— Barbarini !

— Estas la nomo de mia patro.

La juna virino ekleviĝis kun terurkrio.

— Kion vi havas, Sinjorino, demandis la kavaliro mirigita.

Sed ŝi ekkuris al la pordo.

Subita ekkompreno ŝajnis naskiĝi en la cerbo de Barbarini.

— Restu, li diris, haltigante ŝian eliron. Pro kio tiu terurkrio ? Mi aliras Venezion por edziĝi la filinon de grafo Capello, kaj vi forkuras for de Venezio ; mi defendas mian fianĉinon , tion ankaŭ faras via akompananto. Mi min nomas, kaj vi maltrankviliĝas ! Kiu do vi estas ?

— Lasu min, Sinjoro, lasu min…

Sed la kavaliro ne plu aŭskultis. Per unu mano li serĉis portreton kuŝantan sur lia brusto ; dume per alia mano li levis la vualon kaŝantan la trajtojn de la juna virino.

— Estas ŝi !… li diris.

Ŝi ekmoviĝis por forkuri, sed li kaptis ŝin per la du manoj.

— Bianca Capello ! Ĉi tien Dio min kondukis… Vi ne plu forlasos min.

Tamen la duonfreneza junulino provis ekfuĝi, vokante Mateo’n.

Ekstere bruo de paŝoj fariĝis aŭdebla.

— Li ! ŝi diris.

— Li venu ! ekkriis Barbarini ; al li mi raportos pri responditaĵoj koncerne la depono, kiun li konfidis al mi !

Kaj li altrenis Bianca’n al ĉambreto, kien perforte ŝin li enirigis.

En tiu momento Mateo aperis sur la sojlo ; li spiregis kaj en la mano tenis epeon. Li ĵus ekaŭdis kriojn de la junulino.

— Kie ŝi estas ? li demandis, sin ĵetante al la juna kavaliro.

Ĉi tiu montris ĉambreton :

— Tie, li respondis. Sed vi ne elkondukos ŝin !

— Kion vi diras ?

— Mi estas Lorenzo Barbarini.

Mateo malantaŭenpaŝis kun krio ; sed samtempe li rapidege kuris al la pordo kaj ĝin ŝlosis ; poste, sin turnante al Lorenzo :

— Nu, li diris, el ni ambaŭ unu eliros nur mortinta. Defendu vin, Sinjoro !

Lorenzo elingigis sian glavon.

Sed dum la dua atako, la epeo de Mateo rompiĝis en la ripoj de la juna patricio, kiu terenfalis.

La fiŝisto eksaltis al la ĉambreto, prenis en siaj brakoj Bianca’n duonsvenintan kaj rapidirante al la pordo, kiun li malŝlosis, li sin trovis kontraŭ Beppo, kiun ĉirkaŭis sbiroj.


Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
sekvo → IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas ← sekvo
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

http://arkivo.esperanto-france.org/eco/capello/bianka.htm