Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo


BIANKA KAPELO

de  Émile Souvestre

IV

Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


BIANCA CAPELLO

IV

Unu jaro forpasis depost la aresto de la geforkurintoj. Mateo’n oni lokis en la karcero de la Dekaro kaj neniu sciis pri lia sorto. Bianca, redonita al sia patro, mortfaladis pro malrapida sufero. Dume Barbarini, post la resanigado de sia vundo, denove komandis la armeon, kaj zorgdaŭris pri la surkontinenta regado de l’ Sankta Marka leono.

Bedaŭrinde Venezio malpli bone sukcesis, dum surmara milito kontraŭ Genovanojn. Ĝi perdis siajn koloniojn, ŝiparon, kaj plej lertajn maristojn ; devige ĝi petis de la malamiko interpacigon, kiun ĝi karege aĉetigis de la Respubliko ; kaj tiu interpaco ne alportis la petatan kvietecon.

Pirataj atakadoj anstataŭis la genovan militon, kaj la Respubliko malgaje konstatis la neniigon de sia komerco, kaj la ruinojn de sia marbordo, kiun rabadas multnombraj korsaroj.

Precipe depost kelkaj monatoj, la maltimo de Uskokoj (1) ne estis haltigebla. El ili iu nomita la Nigra Korsaro terurigis tutan Adriatikon.
(1) Uskokoj, el la serba vorto Uskok, kiu signifas milittranskurinto aŭ elmigrinto (itale uscocco). Tiel oni nomis la Serbojn, kiuj forkuris for de Serbujo por sin forsavi de la turkaj ĉikanegoj. Ili ofte almilitis Venezion, kaj fine kunmiksiĝis kun la Serbo-Kroatoj. G. Sand, kiu tre bone konis Venezion, verkis romanon titolita L’Uscoque. (Noto de la tradukintoj.)

Kun miro, oni rimarkis, ke li nur rabadas la bienojn de la Dekoj, kvazaŭ li pli precize minacus Respublikon, atakante ĝiajn estrojn. Juliani precipe suferis pro tiu stranga prefero, kaj ĉiuj liaj bienoj estis, ĉu rabitaj, ĉu fajre detruitaj.

La afero tiel graviĝis, ke nur en la muregoj de la urbo oni povis trovi sendanĝeran rifuĝon koncerne la piratajn entreprenojn, kaj ĉiuj plezuraj kasteloj, sur la kontinento, unu post la alia, estis ellasitaj de la bienhavantoj.

En tiu epoko precize la maljuna Capello decidis forlasi Venezion kaj enloĝi en kampodomon, kiun li posedis sur la Padua teritorio.

La ĉiam pli malboniĝanta farto de Bianca instigis al li la neceson de tiu vojaĝo. Li opiniis, ke pli pura aero, pli ĝoja pejzaĝo resanigos la junulinon. Sed la teruraj postuloj de l’ Konsilantaro ne permesis, ke li longe konservu tian esperon.

Nur de post ok tagoj, li loĝis sur la kontinento, kiam li sciiĝis, ke Sinjoro Juliani deziras viziti lin. Komprenante la celon de tiu intervidiĝo, Capello ektremis.

Juliani eniris kun same neemociebla vizaĝo. Post komplimentaj salutoj, li demandis la grafon, ĉu fine lia filino intencas obei la Konsilantaron ?

— Ĉiajn konvinkorimedojn vane mi provis, balbutis Capello.

— Pasis de nun la limtempo, kiun vi mem petis, Grafo, respondis Juliani, kaj alvenas la epoko fiksita por ŝia edziniĝo.

— Tion mi scias, via Moŝto, sed obstine ŝi rifuzas.

— Necese do estos venki tiun obstinemon, diris Juliani per timige milda voĉo. Same kiel nin, tio interesas vian grafan Moŝton. Kvankam oni prizorgis pri tio, malagrablaj rakontaĉoj trakuras Venezion. Mallaŭte oni aludas pri forkuro de nobelino ia kun gondolisto, kaj el kelkaj buŝoj eliras la nomo de via filino.

Capello dolore gestis.

— Oni eble silentigos maldiskretulojn, tion mi scias, daŭris Juliani ; sed ne pensojn, kaj nur parolojn silentigas la ekzekutisto. Por rehonorigi vian filinon, ne sufiĉus mutigi opinion, necese estas ĝin aliigi. Barbarini scias, ke nur neprudentaĵo estis la kulpo de via filino. Ŝin li amas, kaj estas preta al ŝi doni sian nomon. Ĉiujn dubojn dispelos tiu kuniĝo, kaj laŭtege kontraŭdiros al la kalumnioj ; neniu kuraĝos suspekti virinon, kiun tiamaniere Veneziana nobelo deklaros pura kaj inda je li.

— Tion mi scias, diris Capello, sed min terurigas la malespero de Bianca… kvar idojn mi havis, Sinjoro Juliani ; tri jam mi vidis entombigi en la maŭzoleon de Capello !… Nur ankoraŭ vivas ĉi tiu filino, kies frunto ĉiutage plipaliĝas. Vi ne scias, kiom oni amas sian lastan idon, Sinjoro.

Tiel parolante la maljunulo ploris.

Al li Juliani direktis siajn ŝtonsimilajn okulojn.

— Do, vi ne insistis, por ke ŝi obeu ? li diris malvarme. Via korinklino tro estimas doloron, kiu fine kvietiĝos, Grafo. Tempdaŭro kaj malĉeesto resanigas ĉiujn amojn.

— Tiel ni kredas, ni maljunuloj, kies sango glaĉiiĝas, kies koro cindriĝas. Sed la junuloj sentas per sia animo, ne per la nia.

— Aŭskultu, diris Juliani post mallonga silento, estas necese, ke tiu edziĝo okazu ; estas necese por la Respubliko kaj por vi mem. Mi komprenas vian malfortecon, kaj ĝin mi senkulpigas, sed lasu, ke mi antaŭsciigu al Sinjorino Bianca, kion de ŝi ni postulas.

— Kiel ? diris Capello, maltrankviligita.

— Ŝi venu, mi havas rimedon, por ke ŝi konsentu.

Kaj al la grafo ankoraŭ hezitanta :

— Ĉi tie mi estas je l’ nomo de Dekaro, diris Juliani malŝerceme.

La maljunulo venigis sian filinon, kaj sin turnante al la Konsilanto :

— Sinjora Moŝto, li diris, ŝi tuj venas ; sed je la Dia nomo, vi estu por ŝi malsevera. Jen unu jaro kiam mi ŝin vidas, horo post horo, mortanta, kaj tamen de unu jaro miaj lipoj ne tuŝis ŝian frunton, miaj manoj ne karesis ŝian hararon. Ŝin mi senheredigis de mia amo en la celo obei la decidon de Konsilantaro, kaj obteni, kion de ŝi oni postulas… Je l’ nomo de tio, kion mi faris, kion mi suferis, Sinjoro, indulgu ĉi tiun infanon.

Tiel parolante la Grafo kunigis la manojn kaj mallevis la kapon.

Lin rigardis Juliani samtempe ironie kaj surprize.

— Nenion timu, fine li diris. Neniel oni perfortos la volon de la Sinjorino. Ŝi mem donos la konsenton, kiun ni deziras.

Sammomente Bianca eniris. Ekvidante la Sinjoron Juliani, ŝi haltis kaj paliĝis.

— Sinjorino, diris la Konsilanto salutante, mi ĵus venas por ekscii de la grafo, kion li elpetegis de sia filino.

— Kaj kion al via Moŝto respondis mia patro ? demandis Bianca per tremoplena voĉo.

— Ke lia filino ne havas pli da kompato por li, ol da prudento por si mem.

Ŝi sin turnis al la maljunulo.

— Kruelajn vortojn vi elparolis, mia patro, ŝi diris, tamen ilin mi meritas.

— Per unu vorto, al la grafo vi povas redoni honoron kaj ĝojon, daŭris Juliani. Kial do pli longa malkonsento ? Tiu, kiu de vi forgesigis altrangecon kaj obeon, pri tio ne ricevus profiton ; ne plu esperu tion.

— Ne, diris Bianĉa, kies trajtoj palokovriĝis ; ne Sinjoro, tion mi ne plu esperas, ĉar tiu, pri kiu vi parolas, estas en via potenco, kaj mi konas la juĝopovon de la Dekaro. Anstataŭ pesilon, hakilon en ambaŭ manoj ĝi tenas. Tial, ne al vivulo mi konservas mian amon, sed al mortinto, kaj de tio min nenio povos liberigi.

— Senutila estas ruzo, kviete respondis Juliani ; vi scias, ke Mateo ne ĉesis vivi.

Capello ekmoviĝis, kaj Bianca ekĵetis krion.

— Ĉu vere ? ŝi diris.

— Kiel dubi pri tio ? Mateo vivas ! Li vivas, rediris Juliani ; kaj tion se vi ne scius, vi malpli forte malcedus.

— Kiel ?

— Aŭskultu, Sinjorino, diris Juliani kun ordona gesto. Ni ne deziras ekscii, kiamaniere oni informis vin pri la sorto de tiu viro ; ne estas grave. Via malkonsento pruvas vian esperon. Sed ju pli la Respubliko estas malsevera pri la eraroj, des pli senkompate ĝi punas la obstinan malobeon. Timu, ke fine ĝi laciĝu, kaj vidante en la vivo de ĉi tiu malliberulo malhelpaĵon al la plenumo de siaj voloj, ĝi ne prenu la decidon frakasi la baron.

— Kion vi intencas ? ekkriis Bianca terurigita.

— Oni decidis, Sinjorino, ke Mateo ne pli longe malhelpos la plenumon de edziĝo necesa por la Respubliko. Obeu, se vi deziras, ke li vivu.

— Kiel ! Vi kuraĝus…

— La utilo de Venezio estas superega leĝo, diris la bronzkora viro per terure kvieta voĉo.

Bianca lin rigardis.

— Neeble, ŝi diris ; oni ne havus la malkuraĝon iun puni pro mia malakcepto… Vi volas min timigi, Sinjoro. La vivo de Mateo ne endanĝeriĝas.

— Nur de vi ĝi dependas, diris malvarme Juliani.

— Ne, tio ne estas ebla, ekkriis la junulino ekscitegita ; mi rifuzas, mi rifuzas…

Juliani ekleviĝis.

— Tiam, vi preĝu al Dio por li, Sinjorino.

Kaj alproksimiĝante al la junulino deliranta :

— Fatala por tiu viro vi fariĝis, Bianca Capello, li diris per solena voĉo. Antaŭ ol vin koni, feliĉa li vivadis en sia senfameco. Unu el viaj rigardoj perdigis lian kvieton, lian liberecon. Ĉu vi pensas, ke tio ne sufiĉas ? Nu !… ankoraŭ pli al li vi perdigos.

Deliregante, la junulino etendis la manojn al Juliani.

— Ne, ŝi diris, ne, mi ne volas… savu lin…

— Poste, ĉu vi obeos ?

Ŝi rigardis ĉirkaŭen, ŝajnis kunigi ĉiujn siajn fortojn, kaj respondis mallaŭte : Mi obeos.

Tiujn vortojn aŭdante, Capello, kiu angore observis la diskuton, malfermis siajn brakojn. Ŝi ĵetis sin al lia brusto, kaj ambaŭ restis momente interpremantaj.

Fine la junulino ree ekstaris.

— Mi obeos, ŝi rediris, sed kondiĉe…

— Kondiĉe ke ?

— Ke li estos libera… ne por resti en Venezio, vi lin mortigus, sed por foriri.

— Tiel estu, diris Juliani.

— Subskribu la ordonon lin liberigi !

La ano de la Dekaro hezitis unu momente, poste, li decidis fari, kion ŝi petis.

Bianca prenis la paperon, kiun li ĵus skribis, kaj alproksimiĝante al Capello, ŝi surgenuiĝis.

— Mia patro, ŝi diris, ĉe viaj piedoj mi estas preta por obei al vi. Sed antaŭe, akordu la favoron, kiun mi petas. Ho, mia patro ! prenu tiun leteron. Mi pagis ĝin per mia tuta feliĉo, per ĉiuj miaj esperoj. Mi konfidas ĝin al vi, petante surgenue, ke vi realigu la instrukcion skribitan en ĝi. Vi ne volus ke mia ofero restu senutila ; vi ne trompos malfeliĉan filinon, kiu al vi kiel al Dio sin turnas !

— Ne, mia infanino, diris Capello kortuŝita, per mia honoro, mi ne vin trompos.

Si leviĝis.

— Nun, ŝi daŭris, alproksimigu tagon ; alproksimigu momenton, Sinjoroj, mi atendas viajn ordonojn.

— La grafo kun mi venos Venezion por preparigi la aktojn, diris Juliani ; hodiaŭ vespere, ni revenos kun Lorenzo Barbarini, kaj via edziĝo estos benita en kapelo de kastelo.

— Mi estos preta.

Capello prenis la manon de sia filino.

— Bone, li diris, mi ne forgesos mian promeson ; Bianca, ne forgesu la vian.

Li ekmoviĝis por sekvi la Konsilanton Juliani.

— Mia patro, ekkriis la junulino emociegita, de tiel longatempe, vi ne kisis min !

Capello ŝin premis sur sia brusto ; ŝi alpendiĝis al lia kolo, per freneza amegsento, kaj lin kovrante per kisoj :

— Mia patro ; ŝi daŭris, kisu min ankoraŭ… Mia patro, vi amas min ankoraŭ, ĉu vere ? Se mi nun mortus, vi ne kolerus al mi, vi min pardonus !…

— Jes, jes mia filino, diris Capello kortuŝita ĝis plorado. Sed kial tiaj pensoj al morto ? Vi ankoraŭ vivos por feliĉo, ĝis tiu vespero.

Li kisis ŝin sur frunto, kaj liberiĝante el ŝiaj brakpremoj, li eliris kun Juliani.

Bianca vidis lin enirantan en ŝipeton, etendis lastfoje siajn manojn al li, kaj revenis en sian ĉambraron.


Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
sekvo → V – Bianca Capello preĝas ← sekvo
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

http://arkivo.esperanto-france.org/eco/capello/bianka.htm