Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo


BIANKA KAPELO

de  Émile Souvestre

V

Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


BIANCA CAPELLO

V

Nokto venis. Pala kaj muta, Bianca sidis funde de sia preĝoĉambro. Ŝi ne plu preĝis, sed enprofundigita en malpreciza revado ŝajnas, ke ŝi forgesas teron kaj vivon. Subite regula remilbruo fariĝis aŭdebla, proksime, sub la malfermita fenestro.

La junulino ektremis ; la horo estas do jam alveninta, ŝia patro kaj Lorenzo baldaŭ aperos. Tremante ŝi leviĝis, kaj al sia brusto metis manon por kvietigi la korbatojn. Subite, voĉbruo aŭdiĝas : sur balkono vidiĝas malpreciza formo.

Bianca ekkriis ; Mateo aperis.

Rapidege la geamantoj sin reciproke interpremadis ; dum kelkaj momentoj estis nur aŭdeblaj iliaj nomoj elparolitaj tra ploroj kaj kisoj.

Fine Bianca, duone sin eltirante el la brakoj de l’ junulo :

— Ci, ŝi diris, ci… tie… ĉu vere ?

— Mi atendis la noktiĝon por veni ĝis tiu preĝoĉambro, en kiu mi cin vidis, respondis Mateo.

— Ili do cin liberigis ?

— Ne, mi sukcesis forkuri.

— Kion ci diras ?

— Apenaŭ kelkajn tagojn mi pasigis en karcero.

— De longatempe ci estas libera, ekkriis Bianca ; do ili min trompis.

— Kiel ?

— Hodiaŭ, ili deklaris, ke ili cin mortigus, se mi ne akceptus edziniĝi kun Barbarini.

— Kion ci faris ?

— Mi volis cin savi.

— Ci akceptis !

— Post kelkaj minutoj, ĉi tie ili estos por konduki min al la preĝejo.

— Tro malfrue ili venos ! ekkriis Mateo. Benata estu Dio, kiu ĝustatempe min kondukis ! Milfoje, sed vane, mi provis eniri en tiu venezia palaco, kie ci estis kaŝita ; de kelkaj tagoj nur, mi eksciis, ke ci estis ĉi tie. Bianca, mi ne plu estas la malfeliĉulo, kiun oni povus senpune piedpremi. Ekziluloj, popolanoj, lacigitaj pro la tiraneco de nobeloj, kuniĝis kun mi ; kiel estron ili min elektis. Mi estas la Nigra Korsaro.

— Ci ?

— Jes… estro ĉi tie mi regas ; mia ŝipo estas tie preta por nin forporti.

— Ĉu eble ?

— Venu, Bianca, daŭris la Korsaro ; adiaŭu tiujn orumitajn malliberujojn, adiaŭu tiujn kaŝitajn turmentadojn, adiaŭu tiun larmoplenan vivon : de nun, libereco kaj maro estas niaj. Sed eble tiu aventura vivado cin timigas…, ni iros sur iu trankvila marbordo kaj tie ni vivos feliĉaj pro nia senfamo kaj nia amo.

— Ho jes, ekkriis Bianca allogegita, tiel mi volas vivi.

Sed ĵus dirinte tion, ŝi ekstaris terurigita.

— Kion ci havas ? diris Mateo.

— Ha ! mi forgesis, diris la junulino, kun frenezaj okuloj.

— Bianca, ekkriis la junulo, ci min terurigas ; Bianca, respondu je l’ nomo de Dio ; kial ci paliĝas ?

— Mi suferas, ŝi diris.

— Sed kia subita doloro subite cin premas ?

Ŝi rigardis lin kun grandega senespero.

— Aŭskultu, ŝi balbutis ; ili diris al mi, ke por cin savi estus necese, ke mi fariĝu la edzino de Barbarini.

— Mi scias…

— Mi kredis, ke mi ne plu cin revidos… Mateo, se por ĉiam ci perdus min, kion ci farus ?

— Mi mortus.

— Nu ! mi mortas…

— Malfeliĉulino, ci estas venenita !

Bianca faris signon kaj ŝanceliĝis ; la Korsaro surgenue falis provante ŝin subteni.

— Bianca, li diris, rekonsciiĝu… ne rigardu min tiamaniere… Bianca.

— Cian manon, ŝi diris ; pardonu min.

Sed li ekleviĝis freneza pro malespero.

— Ne, mi ne pardonos cin, ke ci mortas ; mi volas, ke ci vivu, Bianca ; mi volas, ke ci vivu… Helpon ! helpon !

Li kuris al pordo de la ĉambro.

— Silentu, diris la junulino provante iri al li. Se oni venus, ci estus perdita.

Sed tro malfrue ; la pordo malfermiĝis, kaj grafo Capello eniris.

— Forkuru, Mateo, diris la junulino irante al sia patro.

Kaj kvazaŭ tiu lasta movo elĉerpigis ŝiajn fortojn, antaŭ la piedoj de l’ grafo ŝi falis balbutante nekompreneblajn vortojn.


Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
sekvo → VI – Paroloj de la Nigra Korsaro ← sekvo
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

http://arkivo.esperanto-france.org/eco/capello/bianka.htm