Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo


BIANKA KAPELO

de  Émile Souvestre

VI

Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko


BIANCA CAPELLO

VI

La grafo kaj Mateo ambaŭ apud Bianca falis sur genuoj, penante ŝin revivigi.

Ambaŭ, dum kelkaj minutoj dubis pri ilia malfeliĉo ; sed fine, ili komprenis, ke ĉio estis finita. Tiam, ili samtempe levis kapon, kaj iliaj rigardoj sin renkontis.

— Grafo Capello, diris la Korsaro, sama doloro nin samrangigis. Ni estas ambaŭ surgenue apud la sama kadavro. Tiu virino, kiu nun kuŝas tie, rajtus esti vivanta, bela, feliĉa ; sed ci ne volis, ke ŝi estu mia, ci plivolis, ke ŝi mortu.

— Malfeliĉulo, diris la maljunulo ; ci kuraĝas insulti mian senesperon.

Mateo tuj ekleviĝis :

— Ne parolu pri senespero, Capello, li ekkriis, ĉar ci pensigis min pri la mia. Kie estas la Dekaro ? Kie staras Barbarini ? Kie sin kaŝas ĉiuj, kiuj mortigis Bianca’n ? Kiel mi ne povas ilin piede frakasi !

Kaj okulojn direktante al la junulino, li kormoliĝis :

— Ho ve ! li diris, se ŝi naskiĝus en fiŝista kajuto, ŝi almenaŭ estus havinta unu horon da amo, unu horon da feliĉo… Ho ! mi venĝos ĉiujn ĝojojn al ŝi forrabitajn ; jes, mi ilin venĝos.

Li surgenue refalis tenante en brakoj la korpon de Bianca.

— Mia filino ! ekkriis Capello volante ŝin elpreni.

— Filinon ci ne plu havas, diris Mateo ; Bianca malakceptis vivi por eliĝi el ciaj persekutoj. Morto farigis ŝin mia fianĉino.

Kaj premante kadavron ĉe sia koro delirante :

— Venu, li diris, malfeliĉa infanino, kiun ili tiom suferigis ; ili rifuzis cin al mia amo dum cia vivo… mi edzinigas cin mortintan, kaj neniam ili forgesos tiun teruregan fianĉiĝon.

Li leviĝis, tenante la kadavron en siaj brakoj, alkuris al la pordo kaj malaperis.

Kelkajn tagojn poste, la nobeluloj de Venezio sekvis al tombejo la korpon de nobela grafo Fernando Capello, mortinta sepdek-jara, la lasta de sia familio.

Pri Mateo, ĉiuj esploradoj por lin trovi estis senrezultaj.

Du monatoj forpasis kaj la Nigra Korsaro ne reaperis sur la marbordoj.


Titolpaĝo
Émile Souvestre
I – Balo ĉe la Dekarano Juliani
II – Noktaj rendevuoj ĉe Palaco Capello
III – Ĉirkaŭ tablo en la trinkejo de Ostiglia
IV – Juliani kaj Grafo Capello interkonsilas
V – Bianca Capello preĝas
VI – Paroloj de la Nigra Korsaro
fino → VII – Edziĝo de Doĝo kun Adriatiko ← fino


al la prezenta paĝo pri Bianka Kapelo

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

http://arkivo.esperanto-france.org/eco/capello/bianka.htm