Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al E.C.O.-paĝo


antaŭ post

 

Centra Oficejo
de la
Internaciaj Asocioj

PUBLIKAĴO
N-RO 19

La Centra Oficejo de la Internaciaj Asocioj havas celon krei konstantajn rilatojn inter la Asocioj kaj agi, kiel plenumanta organo de la Monda Kongreso. Ĝi administras la Internacian Muzeon, koopera fondaĵo de la Asocioj, de la Kongresoj, kaj de la oficialaj Institucioj, kies celo estas grupigi internaciajn kaj komparajn kolektojn de objektoj difinitaj je ilustrado kaj elmontrado de sciencoj, artoj, administrado, sociala ekonomio, tekniko, industrio kaj komerco. La kolektoj de la Muzeo kaj la servoj de la Oficejo estas en rilato kun la servoj de Dokumentado de la Internacia Instituto de Bibliografio.

 

INTERNACIA  MUZEO


NOTO KAJ RESUMA KATALOGO
PRI LA
Internacia Muzeo de lingvo Esperanto
organizita de la
ESPERANTISTA CENTRA OFICEJO


 

708 (∞)
40892 (074) (∞)

— 1910 —


 


La Internacia Muzeo


La Internacia Muzeo estas fondita en Bruxelles, de la Monda Kongreso de la Internaciaj Asocioj (majo 1910).

Ĝi estas fondaĵo de la grupigo de la Asocioj kaj Kongresoj, kun la koopero de administraj, sciencaj, artaj, ekonomiaj kaj socialaj institucioj.

La materia administro de la Muzeo estis alkonfidita al la Centra Oficejo de la Internaciaj Asocioj, konstanta organo de la Monda Kongreso.

Ĝiaj kolektoj estas en rilato kun la Servoj de Dokumentado, organizitaj de la Internacia Instituto de Bibliografio kaj Dokumentado, kaj de la aliĝintaj grupoj.


Sidejo de la Muzeo : Palais du Cinquantenaire, Bruxelles (oni eniru per la Arkaĵo).

Sidejo de la Oficejo : Palais des Beaux-Arts (3 bis, rue de la Régence, Bruxelles).

Sidejo de la Instituto : Reĝaj Muzeoj (1, rue du Musée, Bruxelles).

 

Vidu, sur la dorsa flanko de la kovrilo, la liston de la publikaĵoj de la Muzeo.



GRAVA AVIZO.


La verkojn kaj objektojn, kiujn oni deziras lokigi en la Internacian Muzeon de la Internaciaj Asocioj, Fako de la Muzeo de la lingvo Esperanto, oni bonvolu sendi, po du ekzempleroj, al la Esperantista Centra Oficejo, 51, rue de Clichy, Paris.


<<<  egigi  >>>

Plano de la Internacia Muzeo

Plano de la Internacia Muzeo.

<<<  egigi  >>>


MALDEKSTRA PARTO

Maldekstra parto

DEKSTRA PARTO

Dekstra parto


Fotografaĵo de la Ekspozicio de la lingvo Esperanto en la Internacia Muzeo.


Palaco de la "Cinquantenaire"

Palaco de la " Cinquantenaire ".


47518. – PARIS, Imp. GAUTHIER-VILLARS,
55, quai des Grands-Augustins.

 

antaŭ post


Reiri al E.C.O.-paĝo

arkivo.esperanto-france.org