Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Reiri al E.C.O.-paĝo


« Kvazaŭ ia abdiko »


Dro L. L. Zamenhof
Varsovio, str. Dzika N° 9

22/VII  12

Kara Sinjoro !

Ke la Centra Oficejo volus tuj presigi mian kongresan parolon kaj disdoni ĝin dum la kongreso mem, tio estus – laŭ mia opinio – granda eraro, kiu povus alporti al la generalo malagrablaĵojn.

Mia Krakova parolo estos ja kvazaŭ ia abdiko ; ni povas sekve antaŭvidi, ke la malamikoj de la Centra Oficejo certe dirus, ke „al la abdikado puŝis min generalo Sebert, por ke li restu la sola reganto” !

Tial laŭ mia opinio estus tro danĝere, se la esperantistoj vidus, ke la Centra Oficejo jam alportis Krakovon presitajn ekzemplerojn de mia parolo.

Por eviti tian danĝeron, estus multe pli bone, se la presitaj ekzempleroj de mia parolo venos Krakovon ne el Parizo, sed el Varsovio.

Tial mi intencas publikigi mian parolon en la organo de la Loka Komitato, t. e. en „Pola Esperantisto”, nome en tiu numero, kiu etus ricevebla en Krakovo la sekvantan tagon post la malfermo de la kongreso (sekve jam en la dua tago de la kongreso ĉiuj kongresanoj povos havi mian parolon en siaj manoj).

Mi esperas, ke, pripensinte la aferon, la generalo konsentos, ke mi estas prava.

Via

Zamenhof


« Kvazaŭ ia abdiko »

Pri la parolado de D-ro Esperanto en la Kongreso de 1912 en Krakovo

En Krakovo, okaze de la oka Universala Kongreso de Esperanto, D-ro Zamenhof, la inicinto de la tiam 25-jara lingvo Esperanto, anoncis sian volon esti konsiderata simple unu el la Esperantistoj.

Zamenhof vere estis modesta idealisto kaj malŝatis la troigan vorton "Majstro" per kiu li estis nomita. Li ankaŭ opiniis ke, 25-jara, la movado estas sufiĉe vigla kaj ne plu bezonas lin kiel gvidanto. Li ankaŭ pensis ke internacia lingvo estas nur parto de lia granda celo. Zamenhof tute ne eksiĝis el la movado, male, li intencis vivi pli normalan enmovadadon.

Sed, en 1912, estis la Esperanto-movado tiom forta, kiom malforta : la internacia lingvo multe progresis per la nombro kaj per la aktiveco, tamen, tiuj sukcesoj naskis certajn privatajn ambiciojn, bedaŭre ĥaosigajn.

La krizo pro reformoj en la lingvo ("Ido" en 1907) estis grandparte tia : ĵaluzoj, luktoj por potenco, t.e. ludado kiel ĉe mafiemaj framasonoj. La artikoloj de la gazeto "Vekiĝo!" lumigas ĉion-ĉi sen ombro.

Tiam, multaj Esperantistoj timis, ke la Krakova kongreso estu pereiga. Tute male. Zamenhof plene meritis siajn nomojn "Doktoro Esperanto" kaj "La Majstro". Li pledis por konkordo kaj fine eliris el la scenejo en la kongresanaron, petante ke oni vidu lin kiel unu el la kongresanoj.

La letero reproduktita ĉi-supre estis sendita al Gabriel Chavet, unu el la du konstantaj dungitoj de la Esperantista Centra Oficejo, privata oficejo organizita de Generalo Sebert en Parizo. Unu el la taskoj de la E.C.O. estis organizi la Universalajn Kongresojn, pri kiuj raportis Chavet.

Tiu letero montras prudenta Zamenhof, konanton de la homoj. Des pli respektinda aperas lia dumviva senlaca agado, espero.


Reiri al E.C.O.-paĝo

arkivo.esperanto-france.org