Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.


 al prezento-paĝo 
               → post

MORALA EDUKADO
DE
LA POPOLA INFANO.

(GARDEJOJ, SOMERAJ KOLONIOJ.)

PAROLADO
de Sino Baronino de MÉNIL.

————

LA FEMME DU MONDE
ET
L’ENFANT DU PEUPLE.

(GARDERIES, COLONIES DE VACANCES.)

CAUSERIE
de Mme la Baronne de MÉNIL.

——————

 

PARIS
ESPERANTISTA CENTRA OFICEJO
Rue de Clichy, 51

1907

PREZO : 1 franko.


MORALA EDUKADO
DE
LA POPOLA INFANO.

LA FEMME DU MONDE
ET
L’ENFANT DU PEUPLE.


Tiu parolado estis farata en la « Esperantistaj Mondumaj Kunvenoj »
51, rue de Clichy, Paris,
kaj en la « Tria Kongreso de Esperanto ».

———

Cette causerie a été faite aux « Réunions Mondaines Espérantistes »
51, rue de Clichy, Paris,
et au « Troisième Congrès d’Esperanto ».


MORALA EDUKADO
DE
LA POPOLA INFANO.

(GARDEJOJ, SOMERAJ KOLONIOJ.)

PAROLADO
de Sino Baronino de MÉNIL.

————

LA FEMME DU MONDE
ET
L’ENFANT DU PEUPLE.

(GARDERIES, COLONIES DE VACANCES.)

CAUSERIE
de Mme la Baronne de MÉNIL.

——————

 

PARIS
ESPERANTISTA CENTRA OFICEJO
Rue de Clichy, 51

1907

PREZO : 1 franko.


MORALA EDUKADO
DE
LA POPOLA INFANO.

1/7

 

Sinjorinoj, Sinjoroj.

En ĉi-tiu epoko, kiam la sociala demando okupas tiel grandan lokon en la ideoj, konversacioj, kaj precipe en la politiko, ekzistas ia socialismo pli modesta, kiu, apogante sin ne sur la egaleco de la klasoj, sed sur iliaj ĉiutagaj interrilatoj, povas ludi tre gravan rolon en la evolucio de la progreso.

Dum, sur la tribunoj de la kluboj, aŭ en la trinkejoj, ekscitiĝas homoj pri dubaj efektivigoj, la virino, per malpli da bruo, kaj pli da dolĉeco, celas ebenigi la nivelajn diferencojn, kiujn nun apenaŭ disigas la ĉiam mallarĝiĝinta fosaĵo de la socialaj decoj.

Unu el la elpensintinoj de la ideo, pri kiu mi hodiaŭ intencas paroli al vi, iam diris : « La malama disigo de la klasoj, frukto de iliaj egoismoj, estas dolorega sufero en nia epoko… kaj ni volas sur tiun-ĉi batalejon, alportante iom da pacaj sentoj, alporti multe da amo (1) ».
(1) Parolado de Baronino Andrée Piérard ĉe la ĝenerala kunsido de la Maison Sociale, la 14an de Junio 1904. [ Legi (franclingve) ]

Ĉiuj patrinoj travivas la samajn ĝojojn, la samajn dolorojn : por luli la karegajn idojn ili zumas ja la samajn kantetojn, trovante la samajn gestojn por ilin kvietigi.

Mi tute ne celas en tiu paroladeto laŭdegi la enmiksiĝon de la virino en la socialan demandon, sed mi provos elmontri la interesan agon de la mondumulino pri la popola infano.

Tion mi do tre simple priskribos, kion mi observis, komprenis dum miaj longaj ĉeestadoj ĉe tiuj interesindaj kunvenoj, en kiujn vi, dum kelkaj momentoj, bonvolas min sekvi.

*
*   *

Certe, dum la malbela sezono, okazis ke la vido de infanoj, trablovataj de la vento, kaj frostataj de l’neĝo, premis vian koron ! Al vi demandantaj kial ili vagas tra la stratoj, la geknaboj respondis : « Paĉjo laboras en la fabrikejo kaj Panjo ĉeestas la lavejon ! » k. t. p.

Ĉi-tiuj respondoj instigis kelkajn popolamulinojn krei en la malriĉaj kvartaloj, diversajn ejojn, en kiuj por ŝirmi la infanaron, sinjorinoj aŭ fraŭlinoj konsentas momente anstataŭi la forestantajn patrinojn.

Jam ĉi-tiu ideo estis efektivigita en Anglujo kaj en Ameriko. Sed dum, en ĉi-tiuj du landoj la Settelment celante la releviĝadon de la malriĉaj klasoj al la inteligenteco kaj moraleco, sin turnis precipe al la maturaj homoj, en Francujo oni prefere prizorgis la infanaron.

Du rimedoj tre bone taŭgas por trafi ĉi-tiun celon. La unuan ni nomas France Garderie la duan Colonie de Vacances.

Nun mi deziras klarigi al vi kio estas La Garderie (Gardejo).

Ĉiun tagon de la semajno, kiam la infanoj eliras el la lernejo, malfermiĝas en lokoj speciale difinitaj por tiu celo, grandaj haloj, malvarmetaj dum la somero, komforte hejtataj dum la vintro.

La nomo Garderie devenas de tio, ke oni gardas la geknabojn kaj prizorge defendas ilin de la malŝatindaj kunuloj sur la strato kaj ankaŭ de la malsanoj, kiujn la malbona vetero naskas.

Nun, rigardu la geknabojn alvenantajn en la gardejon je la duono de la kvina. Tiu-ĉi fotografaĵo montras apenaŭ la kvaronon aŭ eĉ la kvinonon de niaj ĉiutagaj gevizitantoj (vidu Vidaĵon 1an).

Vidaĵo 1a.

Infanaro en la korto de gardejo

Plilarĝigi (1024)

 al prezento-paĝo 
               → post


retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.

arkivo.esperanto-france.org