Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.


 al prezento-paĝo 
antaŭ ←        → post

MORALA EDUKADO
DE
LA POPOLA INFANO.

2/7

Nun ni eniru kun ili en la halojn :

Ĉiu infano salutante la sinjorinojn montras siajn manojn. Se ili estas puraj, se la vestoj estas bone ordigitaj, ĝi ricevas rekompencan ateston nomatan france : Bon point ; kaj ĉiu okupas sian lokon. En la komenco « La Garderie » estas ĉiam iom brua kaj movplena ; toi daŭras ĝis la haloj estas tute plenaj.

Kiel aŭ kial postuli absolutan silencon ? La gelernantoj ĵus forlasas la lernejon kaj tuj devas skribi siajn ekzercojn, kaj lerni siajn lecionojn.

Apenaŭ ili trovis sufiĉan tempon por la manĝeto, kiun ili preskaŭ forgesis, petolante tra la stratoj.

Sed baldaŭ iom post iom ĉio silentas, kaj la halo havas ŝajnon pli trankvilan (Vidaĵo 3a).

Jen la lecionoj estas parkere ellernitaj ; sed pri la problemoj, ofte tre malfacilaj, niaj junaj amikoj bezonas pliajn klarigojn : ĉiu helpas al la afero.

Vidu tie nian vic-prezidantinon, kiu igas knabinon ripeti ian versaĵon (Vidaĵo 2a).

Vidaĵo 2a.

Knabinoj je sia leciono kaj ekzercoj

Plilarĝigi (1024)

Vidaĵo 3a.

Knaboj je sia leciono kaj ekzercoj

Plilarĝigi (1024)

Kiam la infano fervore laboris, kiam ĝi ne partoprenis la petolaĵojn de la najbaro, ĝi meritas du aliajn « Bons points ».

Ĝi kolektas ilin zorge kaj du fojojn ĉiujare okazas la vendo de la rekompencoj. En tiu tago la ĉambregoj de Garderie fariĝas vastaj bazaroj. Tie amasiĝas la vestoj, trikotoj faritaj de ĉiuj el vi, Sinjorinoj, okupante tiamaniere la familiajn vesperkunvenojn aŭ eble dum la someraj monatoj, kiujn vi pasigas ĉe la marbordo, prizorgante viajn infanojn, kiam ili ludas sur la sablo.

Dank’al tiuj Bons points, ĉiu infano, akompanata de sia patrino, aĉetas utilajn aferojn : pantalonojn, ĉemizojn, robojn, tolaĵon aŭ luksaĵetojn. Ekzemple : mantelo kostas tricent Bons points — robo, ducent — ŝtrumpoj, kvardek — naztuko, dudek.

Estas malfacile priskribi la ĝojon de la feliĉa posedanto kunportanta en la brakoj la rekompencon de siaj fervoraj klopodoj.

Bedaŭrinde mi ne fotografigis tiun vidindaĵon, kiu estas tute speciala.

Tiu ĉi rekompenco por fervora diligenteco estas nur reciproka interŝanĝo ; ĉar, akcepti donacon ne merititan ŝajnas ĉiam malnoble ; kaj male, rekompenco estas multe pli dolĉa, kiam oni gajnis ĝin konscie.

Ni opinias, ke tiu maniero estas la plej bona ago por instigi la infanon al la utileco de la laboro. Aĉetante per siaj Bons points la infano estas konvinkita, ke la posedo devenas senpere de la konstantaj klopodoj ; kaj ĝi estas pli nobla, kiam ĝi devenas ne de almozo, sed de laboro.

*
*   *

 al prezento-paĝo 
antaŭ ←        → post


retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.

arkivo.esperanto-france.org