Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.


 al prezento-paĝo 
antaŭ ←        → post

MORALA EDUKADO
DE
LA POPOLA INFANO.

3/7

Alia demando : kiam vi rapide trapasis Parizon dum la varmega somero, forlasante la marbordojn kaj irante al la altaj montegoj, ĉu vi neniam pripensis pri tiuj malfeliĉaj infanoj, kiuj ludas vespere sur la sojlo de sia pordo, vidante, kiel Oceanon, la kotan rivereton, kiel horizonton, la mallarĝan strateton, kiel verdaĵon, la sekajn arbojn de la bulvardo ?

Vidaĵo 4a.

Geknaboj antaŭ la domego de la somerkolonio

Plilarĝigi (1024)

Ili tamen bezonas ripozon, kiel viaj karuloj ; ili ankaŭ bezonas ĉerpi novan energion por la venonta vintro.

Jam de longe la pariza urbestraro kondukigas sur la kamparon dum la somero la lernantojn de siaj lernejoj… sed oni elektas nur dekjarulojn aŭ dekdujarulojn ; kaj kiom da pli junaj bubetoj ploris pro sia hejma restado !

Por tiuj knaboj kaj knabinoj nia komitato fondis somerkoloniojn. La unuan jaron nia kolonio konsistis modeste el kvardek infanoj ; nun, dank’al bonkora kaj riĉa feino, dum la lasta somero pli ol ducent infanoj pasigis kvin semajnojn sur la kamparo : la knaboj en Julio, la knabinoj en Aŭgusto.

Mi multe dezirus, ke vi iam vizitu tiujn somerajn ejojn ! Mi estas certa ke vi ĝuus, kiel la ĉeestintoj, la feliĉon la plej grandan, la plej sinceran.

Estas impresoj ne forgeseblaj ! Mi ĉiam vidos antaŭ miaj okuloj ian mizeran, malfortikan bubon, kiu, la unuan tagon, kisante la herbejon, ekkriis : « Nun, mi ruliĝos sur vera, verda herbo ! »

 al prezento-paĝo 
antaŭ ←        → post


retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.

arkivo.esperanto-france.org