Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.


 al prezento-paĝo 
antaŭ ←        → post

MORALA EDUKADO
DE
LA POPOLA INFANO.

4/7

Ankaŭ mi aŭdas la ĝojajn kriojn, kiam vespere ili eniris la dormejon kaj ekvidis siajn blankajn litojn !

Por ke ili pli bone ĝuu la kamparan aeron, kiel eble plej ofte, ili vivadas tute ekstere. Ili ludas, kuras la tutan tagon. Ili vekiĝas je la sepa. Preskaŭ ĉiu el ili aranĝas sian liton (vidaĵo 5a), krom la malgrandaj, kompreneble. — Unu post la alia ili banas sin rapide en granda zinka kuvo angle nomata : « Tub ».

Vidaĵo 5a.

Knabinoj en dormoĉambro

Plilarĝigi (1024)

Post matenmanĝo, kiu konsistas el pansupo aŭ legoma supo, la plej maljunaj plenumas la mastrumajn oficojn, balaante, ŝovelante, malplenigante la tualetajn sitelojn, helpante la kuiristinojn k. t. p.

La tagmanĝo okazas je la dekdua horo (vidaĵo 6a). Buljono, rostita viando kun legomoj, fruktoj aŭ fromaĝo estas la ordinara menuo. Nek vino, nek biero, sed pura akvo aŭ lakto por la malfortuloj, trankviligas ilian soifon. Ili mem lavas siajn telerojn, manĝilarojn, glasojn sed mi konfesas, ke por miaj propraj aferoj mi preferas aliajn lavantojn.

Vidaĵo 6a.

Tagmanĝo en ĝardeno

Plilarĝigi (1024)

Per tiuj amuzaj servoj, ili, iom post iom, kutimiĝas la hejmajn zorgojn ; kaj kiam ili revenas domen, la patrinoj ofte skribas al ni kortuŝantajn leterojn, per kiuj ili dankas kaj gratulas pri la bonegaj kutimoj, kiujn la infanoj ricevis dum la libertempo.

 al prezento-paĝo 
antaŭ ←        → post


retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.

arkivo.esperanto-france.org