Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al prezento-paĝo pri la 10a


               → post

DEKA UNIVERSALA
KONGRESO DE ESPERANTO

PARIS 2-9 Aŭgusto 1914

MANLIBRO
DE LA
KONGRESANO

[1/5]


Kovropaĝo

Plilarĝigi (400)


ANTAŬPAROLO

——

La gvidlibroj diras tute prave, ke por bone viziti Paris’on oni bezonas almenaŭ tri semajnojn. Sekve estas neeble organizi rimedojn por montri detale al la Kongresanoj la tutan urbegon dum la daŭro de la Kongreso.

Sed ni pripensis, ke ĉiu vizitanto interesiĝas prefere pri iu aŭ alia vidindaĵo, kaj ni provis solvi la demandon, donante al ĉiu Kongresano rimedon por viziti la vidindaĵojn, kiuj speciale interesas lin. Por tion atingi, ni prezentos al la Kongresanoj sufiĉe grandan nombron da vizitoj kaj promenadoj, kaj ĉiu Kongresano faros mem sian programon.

 

Ni ne publikigis kongresan libron ; tiu libro, se ĝi devus doni la priskribon de Paris, estus dikega volumo kaj estus multekosta ; aliparte ĝi estus parte senutila, ĉar gvidlibroj de Paris ekzistas en multaj naciaj lingvoj kaj certe multaj Kongresanoj alportos tiajn librojn aŭ aĉetos ilin en Paris mem.

Ni sekve disdonas al la Kongresanoj malgrandan " Manlibron ", en kiu tiuj, kiuj ne havas gvidlibron, trovos sufiĉe precizajn sciigojn, kaj en kiu la aliaj trovos resumon klaran de la ĉefe necesaj sciigoj.

Ni ankaŭ donas al ĉiu Kongresano planon de Paris, kiu ebligos, ke ili ne perdiĝos en la granda urbo.

En la Manlibro troviĝas :

Plano de Paris montranta ĉiujn stratojn kaj monumentojn, kaj la liniojn de la urba fervojo (Metro kaj Nord-Sud) ;

Konsiloj kaj diversaj ĝeneralaj sciigoj ;

Sciigoj pri la diversaj irrimedoj (veturiloj, " autobus " oj, Metro, k. t. p.) ;

Sciigoj pri la restoracioj, teatroj, aŭ fantaziaj spektakloj, k. t. p. ;

Listo de la muzeoj kaj vindindaĵoj, kun resumaj sciigoj pri ilia entenaĵo kaj la tagoj kaj horoj de vizito ;

Listo de la promenadoj rekomendataj ; tiuj promenadoj estas aranĝitaj tiamaniere, ke ili ebligos la vizitadon de la ĉefaj vidindaĵoj.

Tiujn vizitojn kaj promenadojn la Kongresanoj povos fari sen gvidantoj, uzante la sciigojn liveritajn de la Manlibro. Sed, ĉar ni devas plej multe klopodi por ke la samideanoj kuniĝu en ĉiuj cirkonstancoj, rendevuo estas ankaŭ fiksita por ĉiu el tiuj vizitoj kaj promenadoj, tiel ke la Kongresanoj, kiuj tion ŝatas, povos fari ilin grupe. Ni zorgos por ke en ĉiu el tiuj rendevuoj troviĝu pariza samideano, kiu gvidos la partoprenantojn.

Okazos ankaŭ promenadoj aranĝitaj laŭ speciala vidpunkto ; artista, teknika, k. t. p., kondukitaj de kompetentaj samideanoj.

Fine rezervitaj veturiloj promenigados grupe la Kongresanojn tra la urbo, tiamaniere, ke ili povos havi ideon de la ĝenerala aspekto de la diversaj kvartaloj antaŭ ol komenci viziti ilin detale.

La tagoj kaj horoj de tiuj gviditaj promenadoj estos montrataj sur la definitiva programo de la Kongreso, kiu estos disdonata al ĉiu Kongresano. Sur tiu programo ankaŭ troviĝos sciigoj pri la aranĝoj, kiujn oni fiksos lastmomente. Aliparte la " Kongresa Gazeto " konigos ĉiutage la eblajn ŝanĝojn.

Simbola bildo de la Kongreso : 
"EIKX" enskribita en stelo
               → post
  al prezento-paĝo pri la 10a  


retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.

arkivo.esperanto-france.org