Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al prezento-paĝo pri la 10a


antaŭ ←        → post

DEKA UNIVERSALA
KONGRESO DE ESPERANTO

PARIS 2-9 Aŭgusto 1914

MANLIBRO
DE LA
KONGRESANO

[4/5]

III. — SPEKTAKLOJ, RESTORACIOJ, k. t. p.

Spektakloj.

La teatroj kaj spektakloj estas multenombraj en Paris kaj mondfamaj pro la valoro de la verkoj kaj ankaŭ pro la talento de la aktoroj, kiuj ofte trakuras la mondon, ludante plej famajn parizajn teatraĵojn.

Bedaŭrinde ĉe la momento de la Kongreso, kelkaj el tiuj teatroj estas fermitaj, ĉar la teatra vivo estas plej vigla dum vintro kaj printempo.

La prezentadoj okazas plej ofte je la duono post la oka vespere ; ĵaŭdon kaj dimanĉon posttameze okazas ankaŭ prezentadoj nomitaj matinées (elp. matine).

La programoj de la teatroj estas publikigitaj de ĉiuj ĵurnaloj ĉe la lasta paĝo ; kaj estas montritaj per afiŝoj algluitaj sur specialaj kolonoj, kiuj troviĝas en la bulvardoj aŭ larĝaj aleoj.

Por ĉeesti spektaklon, oni povas lui sidlokon ĉu en la teatro mem, ĉu en specialaj oficejoj. Sinjoroj ofte troviĝas antaŭ la pordo de la teatro kaj proponas sidlokojn por prezoj malpli karaj ol la regula tarifo : kelkafoje tiu komerco estas perfekte honesta, sed ankaŭ kelkafoje ne ; kaj ĉiuokaze estas preferinde eviti tiun farmanieron.

La spektakloj estas diversspecaj :

1-e  Teatroj.

a)  Estas teatroj, kie oni ludas muzikajn teatraĵojn : operojn, duonoperojn kaj operetojn. La plej fama estas la Opéra [F. 10] (1), kie oni ludas nur grandajn muzikajn verkojn ; la prezentadoj okazas lundon, merkredon kaj vendredon. La prezo de la lokoj estas sufiĉe alta ; tamen oni povas trovi sidlokojn ne tre karajn, kie oni bone aŭdas, kaj tio ebligas viziti la monumenton, kiu estas belega. Poste venas Opéra-Comique (place Boïeldieu) [F. 10], Gaîté Lyrique (square des Arts et Métiers) [G. 12], kie oni ludas operojn kaj duonoperojn.

(1)  Tiu litero montras la horizontalan bandon, kaj tiu cifero la vertikalan kolonon de la plano de Paris — kiu troviĝas en la koverto de la Manlibro, — ĉe kiuj kuŝas la monumento ; ili sekve ebligas trovi tiun monumenton sur tiu plano.

b)  Estas teatroj, kie oni ludas senmuzikajn teatraĵojn, verkojn en prozo aŭ versoj. La plej fama estas la Théâtre Français [G. 10], kie oni ludas la klasikajn francajn ĉefverkojn aŭ altvalorajn modernajn verkojn ; poste Odéon [J. 11], Gymnase (38, boulevard Bonne-Nouvelle) [F. 12], Vaudeville (boulevard des Capucines) [F. 10], Porte Saint-Martin kaj Renaissance (boulevard Saint-Martin) [F. 13], Théâtre Antoine (boulevard de Strasbourg) [F. 13], Théâtre Réjane (17, rue Blanche) [D. 10], Théâtre Sarah-Bernhardt (place du Châtelet) [H. 12], Ambigu (2, boulevard Saint-Martin) [F. 13], kie oni ludas plej ofte dramojn. En la teatro Palais-Royal [G. 10] estas ludataj amuzegaj kaj iom malĉastaj teatraĵoj.

c)  Estas ankaŭ aliaj teatroj, kiujn oni nomas parize petits théâtresthéâtres de genre, en kiuj oni ludas operetojn aŭ neseriozaĵojn, kaj kelkafoje tre spritajn kaj satirajn teatraĵojn : ili estas Variétés (boulevard Montmartre) [F. 11], Bouffes-Parisiens (65, passage Choiseul) [F. 10], Cluny (boulevard Saint-Germain) [J. 11], Apollo (rue de Clichy) [D. 10], k. t. p.

d)  Fine, granda teatro, nomita Châtelet (place du Châtelet) [H. 12], ludas tre luksajn kaj elmontrajn teatraĵojn, ĝenerale tute difinitajn por amuzi infanojn.

2-e  Cirkoj.

Tre malmultenombraj : en ili oni vidas akrobatojn aŭ diversajn dresitajn bestojn, aŭ klaŭnojn. Ili estas : Nouveau-Cirque (251, rue Saint-Honoré) [G. 9], Cirque Médrano (62, boulevard Rochechouart) [D. 11] ; la prezo de la sidlokoj estas ĝenerale malgranda.

3-e  Cafés-Concerts (elp. Kafe-Konser).

Varieteaj teatroj, ĉe kiuj oni ĉefe kantas aŭ ludas specialajn teatraĵojn nomitajn Revues, kies paroloj interesas nur la parizanojn pro iliaj aludoj al lokaj okazaĵoj, sed kiuj estas ĝenerale lukse kaj artiste aranĝitaj. Estas speciale vidindaj Eldorado, La Scala (boulevard de Strasbourg) [F. 12, 13] kaj tiuj, kiuj estas en la Champs-Élysées kaj troviĝas en libera aero : Ambassadeurs [G. 8], Alcazar, Jardin de Paris [G. 8] (kie oni ankaŭ dancas).

4-e  Music-Hall (elp. Müzikol).

Varieteaj teatroj, en kiuj oni vidas ĉefe akrobatojn ĉiuspecajn kuriozaĵojn, kelkafoje kantistojn. Folies-Bergères (32, rue Richer) [E. 11] ; Olympia (boulevard de la Madeleine) [F. 9] ; Moulin-Rouge (Place Blanche) [C. 10] prezentas kelkafoje tre luksajn Revues, sed la publiko, precipe en la promenejo, estas iom nemonduma, kaj estas pli bone por la familioj ne eniri ilin. Alhambra (rue du Château-d’Eau) [F. 14] estas tre alirebla por familioj.

5-e  Parkoj.

Estas ĝardenoj, en kiuj estas kunigitaj diversaj elmontraĵoj kaj amuzigaĵoj, kie oni promenadas kaj trinkas aŭdante muzikon. La eniro estas tre malkara, sed oni devas pagi por uzi aŭ vidi la aliajn distraĵojn (attractions). Ili estas Magic-City (quai d’Orsay) [G. 6] kaj Luna-Park (Porte Maillot) [D. 4].

6-e  Baloj.

Kie oni dancas : Bullier (33, avenue de l’Observatoire) [K. 10, 11], en la latina kvartalo, t. e. la kvartalo de la studentoj ; Tabarin (rue Victor-Massé) [D. 10, 11] ; Moulin-Rouge (Place Blanche) [C. 10] kaj Jardin de Paris (Champs-Élysées) [G. 8]. Estas preferinde por la " seriozaj " personoj, kiuj facile ofendiĝas, ne eniri tiujn amuzejojn.

7-e  Artistaj trinkejoj.

Multnombraj precipe en la kvartalo Montmartre, ili estas trinkejoj aŭ pli bone malgrandaj teatroj, en kiuj poetoj kaj aŭtoroj deklamas siajn verkojn. Pro siaj tute specialaj aludoj, ili estas amuzigaj preskaŭ nur por tiuj, kiuj tre bone konas la francajn, kaj eĉ parizajn lingvon kaj vivon.

8-e  Muzeo Grévin.

Kolekto de vaksaj figuraĵoj, kiuj reprezentas famajn personojn de pasinta aŭ nuna epoko ; kelkaj estas grupigitaj en tre lerte aranĝitaj scenoj. Tre interesa vidindaĵo. En tiu muzeo estas ankaŭ teatro kaj kinematografo.

9-e  Ĝardenaj koncertoj.

Dum la somero okazas posttagmeze en kelkaj publikaj ĝardenoj : Tuileries, Palais-Royal, Luxembourg, k. t. p. koncertoj de militista muziko, kiujn ĉeestas multnombra publiko.

En la ĝardeno Tuileries okazas ĉiuvespere, je la dudek-unua, koncertoj kun kantoj kaj eĉ teatraĵoj : la enirprezoj estas 1 fr. 50 kaj 0 fr. 30. La ĵurnaloj sciigas pri la programoj de tiuj koncertoj.

Restoracioj.

Estas du ĉefaj kategorioj de restoracioj :

I. — Restoracioj en kiuj la manĝado kostas fiksitan prezon ; estas du specoj de tiaj restoracioj :

1-e  La restoracioj, ĉe kiuj oni povas elekti la manĝaĵojn el listo : en tiu okazo oni rajtas nur difinitan nombron da ĉiu speco da manĝaĵoj (ekzemple supo, viando, legomoj, deserto). En preskaŭ ĉiuj, oni rajtas botelon da vino aŭ biero ; la pano estas liverata laŭvole. Plej ofte la prezo estas tre malkara : kelkafoje nur 1 fr. 25 ; sed evidente la manĝaĵo estas nek tre bona nek tre granda.

2-e  La restoracioj, ĉe kiuj oni ricevas manĝaĵon fiksitan : oni nomas ilin table d’hôte (elparolu : tablödot), kaj ili troviĝas plej ofte en la hoteloj ; kelkafoje ĉe ili oni pagas la trinkaĵon plie. Inter tiuj restoracioj estas kelkaj, ĉe kiuj oni manĝas nur ovojn kaj trinkas nur lakton kaj kafon aŭ teon ; oni nomas ilin Crêmerie (elparolu : kremri) ; en ili la prezo de la manĝaĵo estas tre malkara. Ankaŭ en kelkaj kafejoj aŭ biertrinkejoj (france : brasseries ; elparolu : brasri), oni povas manĝi unu aŭ du manĝaĵojn nomitajn france plat du jour (elparolu : pladüĵur), sed ne aliajn (aŭ oni pagas ilin tre kare).

II. — Restoracioj, en kiuj oni elektas sur listo la manĝaĵojn, kiujn oni deziras ; france oni diras, ke oni manĝas à la carte (elp. alakart). Verdire en kelkaj el la restoracioj de la unua kategorio oni ankaŭ povas manĝi tiamaniere, sed se oni tion intencas, oni devas antaŭsciigi pri tio la kelneron. En tiu kategorio estas :

1-e  La tiel nomita france bouillons (elp. bujô). Ili estas multenombraj kaj apartenas al tri ĉefaj firmoj : Duval, Chartier kaj Boulant (la du unuaj estas la plej multenombraj). La nutraĵo estas bona ; kelkafoje unu porcio sufiĉas por du personoj. Ĉe Duval kaj Boulant la servado estas farita de virinoj. Enirante, oni ricevas karteton, sur kiu la servistino poste markas la manĝaĵojn prenitajn. Forirante oni prezentas tiun karteton, kaj oni pagas ĉe la kasejo ; kiam tiu karteto estas stampita de la kasisto, oni donas ĝin al kontrolisto apud la elirpordo.

2-e  a luksaj restoracioj, en kiuj oni perfekte bone manĝadas laŭ la mondfama franca maniero ; oni komprenos, ke en tiuj restoracioj la prezo de la manĝado estas sufiĉe alta. Sekvantaj estas inter la plej fame konataj :

Café de Paris (41, avenue de l’Opéra) ; Champeaux (13, place de la Bourse) ; Voisin (261, rue Saint-Honoré) ; Maire (18-14, boulevard Saint-Denis) ; Paillard (2, rue de la Chaussée-d’Antin) ; Ledoyen (avenue des Champs-Élysées), k. t. p.

Aliaj malpli karaj estas :

Marguery (34, boulevard Bonne-Nouvelle) ; Lucas (9, place de la Madeleine) ; Peters (24-30, passage des Princes) ; Bœuf à la Mode (8, rue de Valois), k. t. p.

III. — Estas ankaŭ kelkaj restoracioj havantaj specialan karakteron.

1-e  Naciaj restoracioj, t. e. ĉe kiuj oni manĝas laŭ tiu aŭ tiu ĉi nacia gusto ; plej ofte la nomo de tiuj restoracioj montras la naciecon de iliaj manĝaĵoj. Jen kelkaj el ili : Itala restoracio (8-10, boulevard des Italiens) ; germana biertrinkejo Spiess (boulevard Poissonnière) ; English Tavern (rue d’Amsterdam) ; Hispana restoracio (23, boulevard Montmartre) ; hebrea, Ochs (46, rue Richer), k. t. p.

2-e  Antialkoholaj restoracioj, kiuj estas nur du en Paris ; jen iliaj adresoj : boulevard Saint-Germain ĉe la angulo de la rue Saint-Jacques kaj 168, avenue de Clichy.

3-e  Ekzistas du vegetaranaj restoracioj, ĉe " Union Chrétienne ", rue de Trévise, kaj 7, rue Notre-Dame-des-Champs. Aliparte estas tre facile, en ĉiuj " bouillons " aŭ aliaj restoracioj je fiksita prezo, manĝi laŭ antialkohola aŭ vegetarana maniero, kaj jen kial ĉe Paris tre malmultaj estas tiaj manĝejoj.

Amuzeta desegnaĵo de kelnero

En ĉiuj restoracioj oni donas trinkmonon al la kelnero (france pourboire, elp. purboar) ; ĝenerale ĝi estas la dekono de la elspezita sumo. Oni donas ĝin senpere al la kelnero, kiu servis ; oni nenion donas al la servisto, kiu kelkafoje alportas trinkaĵon.

antaŭ ←        → post
  al prezento-paĝo pri la 10a  


retroiri al la listo de dokumentoj de E.C.O.

arkivo.esperanto-france.org