Pri klasifikado
de Esperantaj bibliotekoj
Eklego : kial tiu longa neamuza paĝo por kompari manierojn klasifiki ?
Historio kaj teorio : de kiam datumas E-aj bibliotekoj, kiel oni klasifikas ?
Komparoj : inter la principoj, faroj, de Sebert, Butler kaj aliuloj.
Komparoj ĝeneralaj : estas malsamoj negravaj, kvankam ĝenaj.
Klasifikoj sen UDK : ĉu vere eblas...
Redaktado de la slipoj : temo, aŭtoro, titolo, eldoninto...
Ĉu en, ĉu ekster ? : kiel klasifiki temojn pli-malpli rilatajn al E-o ?
Pri la biografioj : malbone lokigitaj en ĉiuj bibliotekoj.
Pri la vortaroj : sur kiun breton meti vortaron dulingvan ?
Pri sciencoj, specialaj fakoj : prefere klasifiki ekster E-o.
Pri la literaturo : separo inter la originala kaj la tradukita.
E-o : "La Movado" (nombroj de formo) : netaŭgeco de la sistemo.
E-o : rilate al... : klaso ambaŭ "en" kaj "ekster" La Movado.
E-o : La Lingvo : ĉu Butler ne volis tro multajn detalojn ?
Nombroj de loko kaj de lingvo : aspektas kriptografiaj.
Sugestoj : legu almenaŭ ĉi-tion !
Ĉi-tiu teksto estas ia raporto pri iu aspekto de bibliotekado : klasifikado. Estas komparoj inter faroj de kelkaj Esperantaj bibliotekoj, ĉefe pri Universala Dekuma Klasifiko.
La aŭtoro estas amatoro kiu okupiĝas memvole en la arĥivoj de Unuiĝo Franca por Esperanto, de antaŭ kelkaj monatoj.
Tiu teksto prezentas nur la opiniojn de la aŭtoro ; ne respondecas Unuiĝo Franca por Esperanto.
La klasifiko-sistemoj estas malsimplaj, la laborantoj en Esperanto-kluboj estas amatoroj, ĉi-tiu raporteto ambaŭ eksplikas, rimarkas, riproĉas, demandas, proponas, troas...
La bibliotekoj tre gravas por E-o :
1 Por la interna kultura vivo de La Movado kaj de la Esperantistoj.
2 Por pruvi al la ekstero la ekziston de Esperanto kiel lingvon.
Iomete traktata ankaŭ estas redaktado de slipoj, kiel selekti kaj montri la diversajn menciojn, notaĵojn.
Sed ceteraj aspektoj de bibliotekado : libroflegado, legebleco, pruntebleco, financado, ne estas pritaktataj. Analizo de verkoj, recenzado, literatura bibliografiado ankaŭ ne.
Bonvolu helpi al la Esperanta klasifiko-arto de bibliotekoj !
La unuaj libroj publikigitaj en Internacia Lingvo de D-ro Esperanto aperis dum la jaro 1887. Malmultaj libroj kaj revuoj estis eldonataj dum la komencaj jaroj. La unua granda biblioteko estis certe de G. Davidov en Rusujo, kiu probable pereis. La unua provo por klasifiki estis fare de Generalo H. Sebert, kiu fondis kun D-ro Ĵaval en Parizo, en 1905, la Esperantista Centra Oficejo. Tiu privata oficejo celis kunordigi la Esperantistaron, eldoni oficialajn dokumentojn pri Esperanto, organizi la Universalajn Kongresojn, oferi publikan bibliotekon. Centra Oficejo ja sukcesis ĝis ĉ 1922.
Generalo Sebert estis konata sciencisto, ano de la Franca Scienca Akademio. Li estis fondinto en Bruselo de Institut International de Bibliographie, kies celo estis oferi la tutan liston de ĉiuj libroj publikigitaj ĉie, ĉiam. Internacia Instituto de Bibliografio uzis decimalan klasifikon, sistemon derivitan de la Decimala Klasifiko de M. Dewey. La sistemo de IIB estas konata per la nomo Universala Decimala Klasifiko aŭ Universala Dekuma Klasifiko.
La sistemoj Dewey, IIB kaj UDK uzas saman ĝeneralan principon per internacia dekcifera kodo. Ekzemplo (el IIB en 1905) :
En la 10 grandaj bazaj klasoj, la klaso "4" temas pri lingvo-scienco,
en tiu klaso estas (inter aliaj) sub-klaso "0" pri variaj lingvistikaĵoj,
en tiu sub-klaso estas (inter aliaj) sub-klaso "8" pri diversaj neordinaraj lingvoj,
en tiu sub-klaso estas (inter aliaj) sub-klaso "9" pri artefaritaj lingvoj,
en tiu sub-klaso estas (inter aliaj) sub-klaso "2" pri Esperanto,
en tiu sub-klaso estas sub-klasoj pri lingvoj derivitaj de Esperanto,
cetere, ekzistas por lingvoscienco specifaj listoj de kodoj (ĉiuj komencantaj per "-") esprimantaj vortojn kiel "ortografio", "sintakso", "gramatiko", ktp., kaj sublistoj por "alfabeto", "akuzativo", ktp.
la sistemo posedas ankaŭ tutan liston de nombroj (ĉiuj komencantaj per "0") por esprimi ĝeneralajn vidpunktojn, teoriojn, formojn de organizado kaj de publikigo, kiel "teorio pri", "enciklopedio pri", "artikolo el revuo", "societo propaganda", "kongreso", "muzeo", "lernolibro", "historio", ktp.
cetere, la sistemo kapablas montri rilaton inter aĵoj, temoj, ideoj, precizigi lokon, daton...
Ni posedas la tri jenajn librojn de la epoko de Sebert pri klasifikado :
- Bibiographie de l'Espéranto et Classification décimale universelle, Édition française, Paris, Office central Espérantiste, 1908.
- Manuel du Répertoire bibliographique universel, Extraits limités aux parties plus spécialement applicables à la bibliographie de la langue auxiliaire internationale Espéranto, Institut International de Bibliographie, 1908.
- Modela klasifiko de Esperantaj bibliotekoj laŭ la sistemo de la Decimala klasifiko uzata por la Universala bibliografia repertorio, de Generalo Sebert, Esperantista centra oficejo, 1910.
Ni posedas ankaŭ la du librojn eldonitajn de C.O., kiuj listas entute pli ol 500 detalajn slipojn de libroj, la unua pri la periodo 1887-1903, la dua pri la jaro 1913 :
- Bibliografio de Esperanto, Kajero dek-sepa, Septembro 1912, Parto unua, Volumo unua, 1912.
- Bibliografio de Esperanto, Kajero dudek-sepa, Julio 1914, Parto unua, Volumo deka, 1914.
La komplementaj volumoj pri la periodo 1904 ĝis 1912 tre probable neniam estis eldonitaj, pro la milito, kvankam la biblioteko de Aalen mencias ĉi-tiun :
- Bibliografio de Esperanto : julio 1911. III Bibliografia parto. - Paris : E-ista Centra Oficejo, 1911. - 94 p. - ( Esperantista Dokumentaro ; 17 ),
kiu, kiel la unua, estas nombrita "17" (?).
La sistemoj Dewey, IIB kaj UDK estas tre samaj. UDK estas pli preciza, ebligas nuancojn, precizigojn, kiujn Dewey ne celis. Hodiaŭ la ordinaraj bibliotekoj uzas ĝenerale Dewey. Pluraj E-aj bibliotekoj uzas UDK.
Aliaj klasifiko-sistemoj ekzistas, laŭ sama ĝenerala principo (strikte enskatoliga, hierarkia), aŭ laŭ "facetoj" (aspektoj), aŭ per bazaj vortolistoj (latine : "thesaurus"). Specialistoj pri Interreto (Web 2.0) eĉ opinias, ke la uzantoj per siaj klakadoj, komentoj, aĉetoj, estas la klasifikistoj !
La modernaj komputilaj sistemoj por dokumentado fidas nek al Dewey, nek al UDK. Ili pli-malpli miksas specialajn klasifikojn kaj ĉefe funkcias per serĉado de vortoj. La Interretaj serĉiloj serĉas vortojn kaj uzas ankaŭ klasifikojn kies ĉefaj eniraj dividoj estas : Artoj, Beletroj, Komerco, Informadiko, Lernado, Spektaklo, Estraro, Juro, Farto, Informado, Ludo, Sporto, Referencoj, Regionoj, Scienco, Sociologio, Kulturo, Hejmo. Pliaj katerioj aperas laŭ landoj : Sekso, Vojaĝo, Socialaj helpoj, Aŭtomobilo...
La principo de vorto-serĉado datumas jam de la jaroj 1960, pro la klasifikosistemoj jam ne bone kontentis en fakaj temoj scienc-teĥnikaj, kiuj evoluas pli rapide ol la klasifiko, kaj pro la komputiloj ekde tiam kapablis serĉi mem.
Ankaŭ riproĉoj al hierarkiaj arbobranĉaj Dewey-UDK estas unu-dimensieco kaj nelibereco reordigi laŭbezone, interpreti. Ekz. : la klasifiko de sunhorloĝo estas en "Astronomio", (scienco pura), kial ne "Horloĝo" (teĥniko) ? La problemo estas tre malevidenta pri ideoj klasifikeblaj en pluraj parencaj dividoj, kiel Filozofio, Religio, Sociologio... La klasifikoj Dewey k UDK evidente estas laŭmense okcidentaj, eĉ Usonaj ; ĉu ne ĝene en Esperantujo ?
La du grandaj principoj : sistema klasifikado kaj vortoserĉado aspektas tre malsamaj. La unua aspektas tre metoda kaj organizita, la dua aspektas iom stulta pro ĝi estas komputila serĉado de liter-aroj, kiujn nur la homoj nomas "vortojn".
Sed ankaŭ la komputila serĉado bezonas organizecon : specialaj listoj de vortoj ("dokumentadolingvo") estas uzataj por aŭtomate serĉi parencajn vortojn, kaj aŭtomataj sistemoj selektas la respondojn laŭ principoj pli-malpli komplikaj kaj efikaj ĉar la respondoj tre multnombras. Slipo de libro, de artikolo, estas listo de pluraj vortoj, kiujn la katalogisto (aŭ la komputilo) selektis. Kelkafoje, tiu listo de "ŝlosilvortoj" legeblas sur la unua paĝo de la libro aŭ artikolo. La interretaj pagoj tute ebligas registri liston de vortoj, kiujn legas aŭtomataj serĉiloj.
La biblioteko de Unuiĝo Franca por Esperanto estis organizita de P. Royer dum la jaroj 1960. Ĝi funkciis per kartonaj slipoj tajpitaj per skribmaŝino, ordigitaj laŭ temoj kaj laŭ aŭtoroj, en lignaj tirkestoj kaj en la paperaj libroj.
P. Royer uzis verkon de Brita Esperantisto, pli ampleksa ol tiuj de Centra Oficejo :
- Klasifo de Esperantaj temoj, de M. C. Butler, Esperanto Film-Grupo, Bergen Op Zoom, 1950.
La biblioteko de UFE ĉesis dum la jaroj 1970 pro translokiĝo de la asocio en malvastan lokon. Post daŭrega senzorgo en la kelo, la kolekto estis reordigita en februaro 2010. Sekve, estis konstatita, ke la arkivoj posedas ankoraŭ multajn malnovajn librojn, inter kiuj estas (parto de) la kolekto de Centra Oficejo de Sebert. Tiu kolekto estas klasifikita per la sistemo IIB (ne ĉiuj libroj). La reordigado de tiuj broŝuroj kaj libroj estas komencita...
Por organizi ĉion-ĉi, por kunfandi la kolektojn de UFE, por kontinuigi la klasifikadon, por plibonigi se eblas, ni bezonas kompreni kaj kompari la sistemojn...
La ĉi-suba tabelo estas komparo inter la ĉefaj dividoj de Sebert (el la tabeloj metodaj en la lastaj paĝoj de la du Bibliografio de E-o) kaj de la UFE-a biblioteko Royer laŭ la verko de Butler. La kodoj prezentitaj ĉi-tie estas nur ĉefaj dividoj kaj subdividoj de ambaŭ sistemoj. La uzo de krampoj {} ne estas Butler-a sed por komputilado. Facile videblas, ke samas la du sistemoj.
Sebert |
Butler |
Fakoj |
|
{0} |
ĜENERALAĴOJ |
0 |
|
Ĝeneralaĵoj. |
|
{00} |
Metodologio. Progreso. |
00 |
|
Prolegomenoj. |
|
{01} |
Bibliografio. |
01 |
|
Bibliografio. |
|
{02} |
Bibliotekado. |
|
{03} |
Enciklopedioj, ĝenerale. |
033 |
|
Enciklopedio. |
|
{04} |
Esearoj, ĝenerale. |
|
{05} |
Periodaĵoj, ĝenerale. |
|
{06} |
Societoj. Agado kolektiva. |
|
{07} |
Ĵurnaloj. Ĵurnalismo. |
|
{08} |
Poligrafio. Kolektoj. |
|
{09} |
Manuskriptoj. Maloftaĵoj. |
|
{1} |
FILOZOFIO |
1 |
|
Filozofio. |
|
{11} |
Metafiziko. |
|
{12} |
Diversaj temoj metafizikaj. |
|
{13} |
Menso kaj korpo. |
|
{14} |
Filozofiaj sistemoj. |
|
{15} |
Psikologio. |
|
{16} |
Logiko. Dialektiko. |
|
{17} |
Etiko. |
|
{18/19} |
Filozofoj antikvaj. Filozofoj modernaj. |
|
{2} |
RELIGIO |
2 |
|
Religio. |
|
{21} |
Natura teologio. |
|
{22} |
La Biblio. |
|
{23} |
Dogma teologio, doktrino. |
|
{24} |
Morala teologio, persona praktikado. |
|
{25} |
Pastra teologio. |
|
{26} |
Katolika eklezio. Teologio kaj societo. |
|
{27} |
Historio de la Eklezio. |
|
{28} |
Konfesoj, sektoj, kristanaj. |
|
{29} |
Religioj nekristanaj. |
|
{3} |
SOCIOLOGIO |
3 |
|
Socialaj sciencoj. |
|
{31} |
Statistiko. |
|
{32} |
Politiko. |
|
{327} |
Internacia politiko. |
|
{329} |
Politikaj partioj. |
|
{33} |
Ekonomio politika. |
|
{34} |
Juro. |
341 |
|
Internacia leĝo. |
|
{35} |
Administrado publika. |
|
{36} |
Asocioj, Institucioj, sociaj. |
|
{37} |
Edukado. |
|
{38} |
Komerco. Komunikaĵoj. |
38 |
|
Komerco. Transporto. |
|
{39} |
Kostumoj. Moroj. Folkloro. |
|
{4} |
LINGVISTIKO |
4 |
|
Filologio - Lingvoscienco. |
|
{41/410} |
Movado internacilingva. Tipoj de internaciaj lingvoj. |
41 |
|
Artefaritaj lingvoj. |
410 |
|
Ĝeneralaĵoj kaj ĝeneralaj projektoj. |
41.01 |
|
Ĝeneralaj konsideradoj pri la ebleco de lingvo internacia. |
|
{411} |
Aprioraj, arbitraj, filozofaj projektoj de internaciaj lingvoj. |
411 |
|
Volapük. |
|
{E} (=412) |
ESPERANTO |
412 |
|
Esperanto. |
|
{E:0/9} |
E-o laŭ vidpunkto de, rilate kun, en... |
|
{E:06} |
E-o rilate al societoj. |
|
{E:1/2} |
E-o rilate al filozofio, religio. |
|
{E:3} |
E-o rilate al socio, edukado, komerco. |
|
{E:4} |
E-o rilate al lingvistiko. |
|
{E:5/6} |
E-o rilate al scienco, teknologio, komerco. |
|
{E:7/8} |
E-o rilate al belartoj, literaturo. |
|
{E:9} |
E-o rilate al historio, geografio. |
|
{E01/09} |
La Esperanta movado. |
|
{E01} |
Teorio. |
412(01) |
|
Teorio de Esperanto. |
412(011) |
|
Amplekso de Esperanto. |
412(013) |
|
Propagando de Esperanto. |
412(018) |
|
Kritiko de Esperanto. |
|
{E02} |
Manlibroj. Informiloj sistemaj. |
|
{E03} |
Alfabetaj verkoj (instruaj, teknikaj). |
|
{E04} |
Okazaj traktaĵoj pri E-o. |
|
{E041} |
Broŝuroj. |
|
{E042} |
Paroladoj, prelegoj. |
412(042) |
|
Paroladoj pri Esperanto. |
|
{E043} |
Tezoj, disertaĵoj, eseoj. |
|
{E044} |
Korespondaĵoj, leteroj. |
|
{E045/046} |
Artikoloj en gazetoj, ĵurnaloj. |
|
{E047} |
Informoj, raportoj, novaĵoj. |
|
{E048} |
Recenzoj, bibliografiaĵoj. |
|
{E049} |
Aliaj traktaĵoj. |
|
{G} (=E05) |
Periodaĵoj, gazetoj primovadaj aŭ ĝeneralaj nefakaj. |
|
{G1} |
Gazetoj internaciaj. |
|
{G2} |
Gazetoj Britaj. |
|
{G3} |
Gazetoj Germanaj, Aŭstriaj. |
|
{G4} |
Gazetoj Francaj. |
|
{G5/9} |
Gazetoj el aliaj landoj. |
|
{E058/059} |
Jarlibroj, adresaroj. Almanakoj. |
412(058) |
|
Jarlibroj esperantistaj. |
412(059) |
|
Esperantaj kalendaroj. |
|
{E06} |
Agado kolektiva (societoj, kongresoj, kunvenoj, k.a.). |
|
{E061} |
Akademio, Lingva Komitato. |
|
{E062} |
Diversaj formoj de societoj, rondoj, fakoj, komitatoj (ĝenerale). |
412(062) |
|
Esperantaj societoj. |
|
{E063} |
Kongresoj, konferencoj, kunvenoj. |
412(063) |
|
Esperantaj kongresoj. |
|
{E064/065} |
Ekspozicioj portempaj, foiroj, bazaroj. Establaĵoj komercaj, industriaj, financaj. |
|
{E066} |
Universala Esperanto Asocio. |
|
{E066.1} |
Internacia Esperanto-Ligo. |
|
{E067/069} |
Kunvenoj apartaj. Aliaj societoj. Diversaj anaroj, istaroj, ktp. |
|
{E07} |
Instruo, lerno, studo. Instruarto, metodoj. Ekzamenoj. |
|
{E08} |
Aliaj prezentoj. |
|
{E09} |
Historio. Kresko. Disvastiĝo. Propagando. |
412(09) |
|
Historio de Esperanto. |
|
{E1/9} |
La Esperanta lingvo. |
|
{E1} |
Ortografio. Prononco. Punktado. |
|
{E2} |
Etimologio, derivo. Strukturo. Evoluo. Vortteorio. Afiksoj.Kunmetitaj vortoj. Semantiko. |
412-2 |
|
Vortodeveno. Etimologio. |
|
{E3} |
Vortaroj Esperantaj. |
412-3 |
|
Esperantaj vortaroj. |
|
{E3-1/-9} |
Specialaj vortaroj E-aj : oficialaj, etimologiaj, pri neologismoj, konkordanco, vortuzado, laŭ ideolistoj. |
|
{E30} |
Vortaroj plurlingvaj. |
|
{E31} |
Vortaroj tute en Esperanto. |
|
{E32/33} |
Vortaroj de E-o al la Angla aŭ Germana lingvo. |
|
{E34} |
Vortaroj de E-o al la Franca. |
|
{E349-39} |
Vortaroj de E-o al alia lingvo. |
|
{E4} |
Sinonimoj, antonimoj, homonimoj, vortludoj. |
|
{E5} |
Gramatiko. Sintakso. Kazoj. Frazanalizo. Substantivoj, adjektivoj, verboj, ktp. |
412-5 |
|
Gramatiko de Esperanto. |
412-52 |
|
Sintakso de Esperanto. |
|
{E6} |
Prozodio, versfarado. |
|
{E7} |
Reformoj. Plibonigismo. |
|
{E8} |
Instrulibroj. Lernolibroj. Legolibroj. |
412-81 |
|
Unua libro por legado. |
|
{E82} |
Lernolibroj elementaj. |
412-82 |
|
Esperantaj lernolibroj. |
412-825 |
|
Esperantaj frazlibroj. |
|
{E821} |
Lernolibroj en Esperanto. |
|
{E822} |
Lernolibroj en la Angla. |
|
{E823} |
Lernolibroj en la Germana. |
|
{E824} |
Lernolibroj en la Franca. |
|
{E825} |
Lernolibroj en la Itala. |
|
{E826} |
Lernolibroj en la Hispana aŭ en la Portugala. |
|
{E827/829} |
Lernolibroj en aliaj lingvoj. |
|
{E84} |
Frazlibroj, frazaroj, konversaciaj libroj. |
|
{E85/89} |
Legolibroj, krestomatioj. Korespondo. Ekzercoj. |
412-86 |
|
Elementa legolibro. |
412-87 |
|
Esperanta antologio. |
412-89 |
|
Esperantaj kursoj kaj ekzamenoj |
|
{E9} |
Tropoj, stilo. |
|
{412.9/419} |
Ido. Variantoj, imitaĵoj. Volapuko. Aliaj internaciaj lingvoj aposterioraj. |
4183.9 |
|
Ido. |
|
{42/49} |
Frazaroj, vortaroj de naciaj lingvoj al E-o. |
|
{42} |
Angla. |
|
{43} |
Germana. |
|
{44} |
Franca. |
|
{45/49} |
Itala. Hispana, Portugala. Latina, Greka. Slavaj, aliaj lingvoj. |
47 |
|
Latina lingvo. |
|
{5} |
SCIENCO |
5 |
|
Ekzaktaj sciencoj. |
|
{5(03/05)} |
Sciencaj ĝeneralaj enciklopedioj, revuoj. |
|
{51} |
Matematiko. |
51 |
|
Matematiko. |
|
{52} |
Astronomio. Navigado. |
52 |
|
Astronomio. |
|
{53} |
Fiziko. |
|
{54} |
Kemio. |
54 |
|
Kemio. |
|
{55/56} |
Geologio. Meteorologio. Paleontologio. |
|
{57} |
Biologio. Etnologio. |
|
{58/59} |
Botaniko. Zoologio. |
|
{6} |
TEKNOLOGIO - SCIENCO APLIKATA |
6 |
|
Aplikataj sciencoj. |
|
{61} |
Medicino. Fiziologio. |
61 |
|
Medicino. |
|
{62/63} |
Inĝenierado. Agrikulturo. |
63 |
|
Kampkulturo. |
|
{64/65} |
Ekonomio hejma. Mastrumado. Komerco. Transporto. |
64 |
|
Hejma ekonomio. |
651 |
|
Organizo de la oficejoj. |
651.3 |
|
Komerca korespondo. |
653 |
|
Stenografio. |
|
{66/69} |
Industrioj kemiaj. Fabrikaĵoj. Metioj. Instrumentoj. Konstruado. |
67 |
|
Industrio. |
|
{7} |
BELARTOJ |
7 |
|
Belartoj. |
7.01 |
|
Estetiko. |
|
{71/77} |
Planado urba, ĝardena. Arkitekturo. Skulptado. Desegnado, dekorado. Pentrado. Gravurado. Fotografado. |
72 |
|
Arkitekturo. |
769 |
|
Gravuroj. |
77 |
|
Fotografarto. |
|
{78} |
Muziko. |
78 |
|
Muziko. |
784 |
|
Esperantaj kantoj. |
|
{79} |
Amuzaĵoj. Sporto. |
79 |
|
Ludoj. Sportoj. Amuzaĵoj. |
|
{8} |
LITERATURO |
8 |
|
Literaturo. |
|
{80} |
Kolektoj, verkaroj. |
|
{L} (=812) |
Originala Esperanta literaturo. |
812 |
|
Esperanta literaturo. |
|
{LG} (=812.05) |
Literaturaj gazetoj. |
|
{L1} |
Poezio. |
|
{L2} |
Dramo, teatraĵo (proza). |
|
{L3} |
Romano, novelo, rakonto, historio, fikcio. |
|
{L4} |
Eseo. |
|
{L5} |
Parolado, prelego, oratoraĵo. |
|
{L6} |
Leteroj.Korespondo. |
|
{L7} |
Humoro (satiro, parodio, burlesko). |
|
{L8} |
Poligrafioj (verkoj plurgenraj). Miksaĵoj. |
|
{L9} |
Literaturaj fakoj. |
|
{82/89} |
Tradukoj. |
|
{82} |
Anglalingvaj literaturoj. |
82 |
|
Angla literaturo. |
|
{83} |
Germanlingvaj literaturoj. |
83 |
|
Germana literaturo. |
839.31 |
|
Holanda literaturo. |
839.32 |
|
Flandra literaturo. |
839.7 |
|
Sveda literaturo. |
8398.2 |
|
Norvega literaturo. |
|
{84} |
Franclingvaj literaturoj. |
84 |
|
Franca literaturo. |
|
{85} |
Itallingvaj literaturoj. |
|
{86} |
Hispanlingvaj kaj Portugallingvaj literaturoj. |
|
{87} |
Latina kaj Greka literaturoj. |
|
{88} |
Slavaj literaturoj. |
88 |
|
Greka literaturo. |
|
{89} |
Alilingvaj literaturoj. |
891.71 |
|
Rusa literaturo. |
891.83 |
|
Kroata literaturo. |
891.85 |
|
Pola literaturo. |
894.511 |
|
Hungara literaturo. |
8951 |
|
Ĥina literaturo. |
899.992 |
|
Orienta literaturo. |
|
{9} |
GEOGRAFIO - BIOGRAFIO - HISTORIO |
9 |
|
Historio. |
|
{91} |
Geografio, vojaĝoj. |
91 |
|
Geografio. |
|
{914} |
Eŭropo. |
|
{915/919} |
Aliaj kontinentoj. |
|
{92} |
Biografioj. |
92 |
|
Biografio. |
|
{93/99} |
Historio. |
|
{FINO} |
Fino de la katalogo. |
La du sistemoj estas samaj. Nur en detaloj estas malsamoj en kodoj de lingvo aŭ lando aŭ dato, aŭ pro Butler uzis la ĝisdatigitan UDK. Ni diru rekte, ke la malsamoj ekzistas pro Butler "klasif"-as, kaj Sebert "klasifik"-is... La kodoj de UDK hodiaŭ estas iomete ŝanĝitaj.
En paĝo 6 de sia libro, Butler eksplikas, ke Sebert uzis IIB (pra-UDK), kaj iomete ŝanĝis ĝin por krei klasojn : 412 (Esperanto, anstataŭ 41 kiu originale estas kompara filologio, ĉi-lastan li notis 4-1), 81 (literaturo internacia, anstataŭ usona), 812 (literaturo Esperanta).
Butler eksplikas, ke la sistemo de Sebert montriĝis tro longa kaj komplikita en 1922, kiam fondiĝis la biblioteko de BEA. Li citas (p. 6) ĉi-tiun solan ekzemplon :
- La Seberta klasifiko de Enciklopedia Votaro de Wüster estas : 412-3 (031) "1923" x12-3x.
- Pli simple kaj sufiĉe estas skribi laŭ Butler : E 33 S3.
Tio ja ne malveras, sed nepras ekspliki :
- 412 (=Esperanto) estas anstataŭita per E (bona ideo), kvankam rimarkindas : jam Sebert anstataŭis 4.0892 (=Esperanto en klasifiko de IIB) per 412 por simpligi,
- la kodo -3 (=vortaro) estas anstataŭita per 3 (=vortaro, sen streketo), sekvita de 3 (=lingvo germana) ; la duaspekta uzo de sama cifero estas tre konfuziga,
- sekve, la IIB-a lingvo-kodo x12-3x (Esperanto-germana) estas neutila,
- la kodo (031) (=vortaro je granda formato) neniam estas uzata de Butler, kvankam li povis,
- la jaro "1923" (kvankam Sebert malofte citis la daton) estas anstataŭita per S3 (bona kriptografio).
La simpligoj de Butler aspektas tre relativaj ! Lia sistemo estas IIB-UDK sen grandaj ŝanĝoj, sed kun multaj etaj ŝanĝoj. Lia libro montras multajn ekzemplojn (ne sufiĉe !), kelkafoje pli-malpli oponaj. Lia libro ne memsufiĉas, ĉar precizigoj necesas pliajn precizigojn...
Kvankam, tre interesa kaj utila estas lia verko. Ĝi vere estas klasifiko de Esperantaj temoj, ne nur utila por bibliotekado, ankoraŭ por metoda studo de Esperanto, esperantologio.
Estonta unuigo de la du sistemoj, IIB de Sebert kaj UDK de Butler eblos. Ĝi ne urĝas jam, ni atende prezentos la du kolektojn separe. Necesos solvi kelkajn problemojn, kiel :
La Sebert-a kodo : 412-825 Esperantaj frazlibroj
konfuziĝas kun Butler-a : E825 Lernolibroj en la Itala
pro la lernolibroj en la Itala devus normale esti : E82=5, sed Butler preferis simpligi per forigo de la "prefikso" de lingvo "="...
Laŭ Butler, la kodo de E-aj frazlibroj estas E84.
Ŝajnas, ke ia retroiro al la Sebert-a sistemo aŭ al pli strikta uzo kaj pli rekta prezento de la UDK-aj kodoj ne estus malbone...
En la paragrafoj pri la
historio kaj teorio de klasifikosistemoj estas menciitaj pluraj principoj ne similaj al Dewey-UDK. Dewey estas certe la plej uzata de ordinaraj biliotekoj. UDK estas iom pli nuancopova, do pli malfacila. La sistemo per facetoj estas tre intelekta. Vorto-serĉadi estas facile per komputilo. Uzo de specialaj vortolistoj kaj sinonimoj ankaŭ tre helpas. Ideale, estus miksi ĉiujn tiujn principojn !Jen kelkaj ekzemploj de E-aj bibliotekoj kiuj uzas propran sistemon :
La sistemo IIB de Sebert estas ja malfacila ; ne pli ol UDK. Ne ĉiuj 3000 libroj de la biblioteko de Centra Oficejo estis indeksigitaj. Ili estis reordigitaj (oni ne scias kial, kiam, de kiu) laŭ la jenaj fakoj :
- A : Oficiala Gazeto, Oficiala Dokumentaro, diversaj publikaĵoj de CO (55 volumoj).
- B : Jarlibroj (70 vol.).
- C : Oficialaj raportoj pri la UK-oj kaj kongreslibroj (85).
- D : Lernolibroj (335).
- E : Vortaroj (140).
- F : Propagandaj broŝuroj (600).
- G : Socialaj sciencoj, filozofio, juro, religioj, ktp (300).
- H : Sciencoj puraj kaj aplikataj (220).
- I : Komerco, turismo, internaciaj foiroj (320).
- J : Literaturo (600 verkoj).
- K : Gazetoj (240 vol.).
Tiuj 11 bazaj klasoj tre sufiĉas al ordinaraj privataj aŭ klubaj bibliotekoj. Internaj subklasoj ne estis kreitaj.
En Ĝenevo inter la du mondmilitoj la biblioteko de UEA estis organizita laŭ jenaj 8 klasoj (laŭ Enciklopedio de Esperanto, 1933) :
1. Helplingvo: (H) entenas propagandilojn, lernolibrojn kaj vortarojn naciajn-internaciajn, entute la lernadon.
2 Literaturo kaj Arto: (L) entenas la tutan beletristikon, tradukan kaj originalan.
- Subdivido: Poezio kaj muziko.
3. Scienco kaj Tekniko: (S) entenas sciencajn verkojn en tre larĝa kompreno, plie teknikaĵojn.
4. Periodaĵoj: (P) entenas la E-gazetaron.
- Fako por periodaĵoj ne-E-aj sed kun E angulo aŭ aldono.
5. Oficialaĵoj: (O) entenas statutojn, dokumentarojn, raportojn de naciaj kaj int. organizaĵoj E-aj, tiom kiom ili estas publikaj kaj riceveblaj.
6. Uzado de E: (U) estas nova klaso, kiu entenas dokumentojn pri la praktika uzado de la lingvo (komerco, turismo, ktp.).
7. Aliaj mondlingvoj: (X) estas la klaso, kiu reunuigas ĉion pri tutmondaj lingvoj. Dokumentoj pri 150 sistemoj de L. I. iafoje fragmentoj, sed plejofte ankaŭ gramatiko.
8. Diversaĵoj: (D) kio ne trovas lokon en la aliaj klasoj, estas klasigata sub D.
Ĉiu klaso posedis propran koloron.
Ĉi-tiuj du sistemoj, malgraŭ neobeo al UDK, aspektas sufiĉe logikaj, efikaj, simplaj, ĉu ne ?
Vizito en Interreto montras tre grandajn katalogojn tute sen temo-klasifiko, alfabete ordigitaj laŭ la titoloj :
- Japana biblioteko de Esperanto-Instituto (7370 ekzempleroj) : titolo, aŭtoro, eldonisto, jaro, nombro da paĝoj.
- Biblioteko de Marc Vanden Bempt (6113 eroj) : titolo, subtitolo, (viconumero), aŭtoro, eldonloko: eldonisto, jaro, (paĝoj, centimetroj), menciindaĵoj. Ankaŭ estas alfabeta listo laŭ aŭtoroj. Ankaŭ estas listo de la revuoj kaj listo de la mankoj !
Malgrandaj bibliotekoj ĝenerale ne uzas indekson teman. Kvankam, la E-o-klubo de Dunkerque enhavas 390 librojn, prezentitajn per du listoj : aŭtoroj aŭ viconumeroj. La tabeloj montras : numeron, titolon, aŭtoron, genron, nivelon. La genroj estas : La Movado, Poemoj, Romano, Teatraĵo, Novelo, Eseo, Antologio, Infanlibro, Bildstrio, Filozofio, Scienco, Historio, Vojaĝo, Lernolibro, Diversaĵoj. La divido "nivelo" estas tre interesa ideo, sed ne plenigita...
La Tuluza E-a biblioteko (1400 eroj) prezentas 4 tabelojn per Word, laŭ titoloj, aŭtoroj, temoj, temoj kaj aŭtoroj. Jen la prezento : fako (per speciala kodo) / loko (b = en la biblioteko, r = en la rezervo) / titolo (+ subtitolo, tradukinto, serio) / eldono (+ jaro + paĝoj). La temokodoj estas specifaj :
1 Literaturo - 10 Facilaj legaĵoj - 11 Romanoj - 12 Noveloj, novelaroj, fabeloj, ktp. - 13 Antologioj, krestomatioj, miksita literaturo - 14 Poezio, kantaroj - 15 Teatro.
2 Lingvo Esperanto - 21 Lerniloj - 22 Frazaroj - 23 Vortaroj, vortlistoj - 24 Gramatiko - 25 Lingvaj komentoj - 26 Literaturaj komentoj.
3 Movado - 31 Aktuala Movado, Lingvo-problemoj - 32 Esperanta historio, biografioj - 33 Movadaj studoj - 34 Malnovaj informiloj - 36 Ludovikito.
4-8 Fakoj - 40 Socio, politiko, historio - 50 Filozofio, teologio, psikologio - 60 Scienco, teknologio - 70 Turismo, vojaĝoj - 80 Diversaĵoj.
La sistemo de la Libraro Ludovika (1758 libroj) en Nova Skotio, Kanado, estas malsimpla. Ĝi uzas multajn kodojn por la lingvoj, la eldonisto, la eldonurbo, la dato, la bindmetodo, la kompostaspekto, la farto de la libro, la gazetotitoloj. La plej multaj kodoj estas duliteraj por la temoj, jen mallongigo :
A : Vortaroj, esprimlibroj kaj terminaroj. 21 dividoj laŭ lingvoj aŭ temoj.
B : Referaĵlibroj. 8 dividoj por enciklopedioj, bibliografioj, jarlibroj...
C : Lernolibroj kaj simplaj legolibroj. 13 dividoj.
D : Gramatiko kaj interlingvistiko. 8 dividoj.
E : Pri La Movado. 17 dividoj :
- EA : Ĝenerala.
- EB : Historio.
- EC : UEA.
- ED : Universalaj kongresoj.
- EE : KEA (Kanada E-o Asocio).
- EF : ELNA (E-o Ligo de Norda Ameriko).
- EG : Kiel organizi.
- EH : Kiel informi la publikon.
- EI : Esperantistaj biografioj kaj aŭtobiografioj (krom Zamenhof).
- EJ : Verkoj pri Zamenhof.
- EK : Verkoj farite de Zamenhof.
- EL : Esperantistaj biografetaroj.
- EM : Esperantaj spertoj kaj vojaĝoj.
- EN : Informlibroj por la publiko, en la angla.
- EO : Informlibroj por la publiko, en pluraj lingvoj (inkluzive la anglan).
- EP : Informlibroj por la publiko, en lingvoj krom la angla.
- EQ : Informlibroj por la publiko, en Esperanto kaj la angla.
F : Literaturo, ĝenerale. 6 dividoj por miksaĵoj, antologioj, kulturo.
G : Poezio. 11 dividoj por genroj kaj mondopartoj.
H : Teatraĵoj. 6 dividoj por genroj.
I : Novelaroj. 7 dividoj por genroj.
J : Romanoj. 9 dividoj por genroj.
K : Humuro (kiu ne povas esti klasifikita en GU, ID aŭ JD).
L : Revuoj kaj gazetoj, bindigitaj. 5 dividoj :
- LA : Pri E-o.
- LB : Ĝeneralaj.
- LC : Kulturaj.
- LD : Sciencaj aŭ fakaj.
- LE : Lokaj aŭ naciaj.
M : Revuoj kaj gazetoj, nebindigitaj. 5 samaj dividoj.
N : Pri sciencoj kaj teknikoj, ĝenerale.
O : Pri kosmo kaj Tero. 5 dividoj.
P : Matematiko kaj statistiko.
Q : Komputoroj, kiberniko, informadiko. 7 dividoj.
R : Fiziko kaj ĥemio.
S : Biologio. 6 dividoj.
T : Pri homoj. 15 dividoj : ĝeneralaĵoj, filozofio, antropologio, historio, sociologio, politiko, komunikado, ekonomio, psikologio, pedagogio, vojaĝo-fremduloj, komunismo, amo-amoro, paco/milito, aventuroj.
U : Artoj, amuzoj, sportoj. 17 dividoj.
V : Malfikcio por junularo.
W : Aktualaj aferoj.
X : Biografioj, aŭtobiografioj, memoraĵoj. 2 subdividoj.
Y : Konsilo kaj memhelpo.
Z : Aŭskultaĵoj kaj vidaĵoj. 11 dividoj laŭ temoj.
Tiu klasifikosistemo estas ĝenerala kaj kompleta ! Kaj pli Esperantema ol Dewey-UDK !
La katalogo de la libroservo de UEA uzas tiun liston :
Antologioj / Bibliografioj / Bildrakontoj / Biografioj / Brokantaĵoj / Diversaĵoj / DVD-oj / Eseoj / Filatelaĵoj / Filozofio / Fotolibroj, albumoj / Geografio, vojaĝoj / Historio / Kantaroj, muziko / Kasedoj / KD-oj / Komp. programoj / Legolibroj / Lerniloj, vortaroj / Lerniloj alilingvaj / Lingvistiko / Ludoj / Mistika literaturo / Movado / Periodaĵoj / Poezio originala / Poezio tradukita / Politiko / Prozo originala / Prozo tradukita / Religio / Teatraĵoj / Simplaj legaĵoj kaj infanlibroj / Scienco kaj tekniko / Terminaroj / Videobendoj / Zamenhofa verkaro.
Ĉu ne ankoraŭ logikaj dividoj ? Ili eĉ katalogas DVD-ojn kaj komputilajn programojn.
Pluraj retaj paĝoj oferas elektronikajn librojn, legeblajn per la komputilo. La katalogoj estas simplaj listoj de ligoj (aŭtoro + titolo, en kelkaj grandaj dividoj) al la verkoj kaj ĝenerale mencias la bajtan pezon. Per klako, la verko aperas, ĉu per la formatoj PDF (ĉu fotokopio, ĉu teksta eldono), ĉu per HTML (teksto retajpita aŭ skanita-re-tekstigita). La formato PDF neniam devus esti uzata se nur teksto sen bildo ; la normala formato en Interreto estas HTML-XML.
Tiuj reeldonoj estas facile alireblaj, la vizitantoj ne bezonas precizajn slipojn kaj preferas klaki por vidi, antaŭ ol analizi, kaj poste kopii en sian komputilon. Menciindas Gutenberg, Gazetoteko Lanti, Inko, e-Librejo, Veb...
Ĉi-supre estas cititaj la faroj de diversaj bibliotekoj, por prezenti sian katalogon, libroliston. Katalogoj estas slipolistoj, laŭ la temoj, laŭ la aŭtoroj, laŭ la titoloj, ktp. Kvankam ne plu kartonaj, la slipoj ankoraŭ ekzistas, ilia enhavo estas tre utila kaj ne ŝanĝiĝis.
En la slipoj estas ambaŭ bibliografiaj universalaj notaĵoj (temo, aŭtoro, titolo...), kaj lokaj propraj notaĵoj de la biblioteko (viconumero, nombro da ekzempleroj...). La legantoj serĉas librojn per la listoj bibliografiaj ; la bibliotekistoj uzas la kodojn, la nombron da paĝoj kaj la alto en cm por identifii la trovotajn ekzemplerojn... Jen la nuanco : libro estas verko, ekzemplero estas paperaĵo...
Slipo de biblioteko ne estas legoslipo, bibliografia komentado de verko. Slipo estas aro de bibliografiaj aspektoj de la libro (aŭtoro, titolo...) kaj de elaspektaĵoj de la ekzemplero (eldoninto, paĝoj...), plus propraj bibliotekaj notaĵoj.
Slipo de biblioteko estas tute neŭtrala. Kvankam, la maniero klasifiki, iafoje aspektas neneŭtrala, ekz. : multaj literaturaj verkoj miksas filozofion, religion, politikon, historion, multaj vojaĝorakontoj temas malpli pri geografio ol pri sociologio... Redakti slipon estas pli facile ol klasifiki per UDK...
En la komputila katalogo (2009) de la biblioteko de UFE en Parizo estas uzataj jenaj mencioj :
VIC : viconumero, enirordo kronologia, de 0001 ĝis 2589.
EST : ekzemplero retrovita (+), aŭ perdita.
KLA : klasifiko-kodo, laŭ Butler-UDK.
TRI : tri komencaj literoj de la aŭtornomo, aŭ de la titolo.
AUT : aŭtoro (Nomo, Antaŭnomo) ; kunaŭtoro.
TIT : titolo.
MEN : plia(j) mencio(j) printita(j) (subtitolo, tradukinto, ilustraĵoj).
LIN : lingvo(j).
ELD : eldoninto, presisto, kolekto, serio.
JAR : jaro.
PAG : paĝoj.
Ĉiuj tiuj kampoj devas precize respeguli la printitajn menciojn (eĉ erarajn). Suplementaj mencioj fare de bibliotekisto eblas akompani ĉiujn kampojn aŭ "rikorderojn", ekz. por precizigi nomon se kromnomo estis uzita, nombron de bildoj, memskribaĵo, sendo de la aŭtoro, ekzemplero bindita, ktp. Suplementaj mencioj estas [ inter vertikalaj kroĉoj ] por signifi, ke ili ne estas legeblaj sur la komencaj kaj lastaj paĝoj.
Por la komputila Germana katalogo de Aalena biblioteko, Martin Weichert uzis (1987-1989) ĉi-tiujn kampojn :
NUM: numero kuranta
KLA: klasifo laŭ Universala Dekuma Klasifo (UDK)
SIG: siglo
AUT: aŭtoro
TIT: titolo
SUB: subtitolo
KON: kontribuantoj
LOK: eldonloko
ELD: eldonis
JAR: eldonjaro
PGX: paĝoj
FMT: formato (alto)
FRM: formo: bros^(uro), bind(ita), fald(folio), s(en) k(ovrilo)
SER: serio
SNR: volumo, numero en serio
ISB: ISBN, internacia norma libro-numero
EKZ: nombro de ekzempleroj, se > 1
MUN: ĉu havata en Munkeno
BAV: ĉu havata en Baden-Virtembergo
IDN: identignumeroj
RIM: rimarkoj
M. Weichert redaktis detalan regularon por ekspliki kaj konsili. Tiom da rikorderoj estas normale uzataj en la urbaj bibliotekoj ; oficialaj normoj ekzistas pri ili. La rikorderoj NUM, SIG, FMT, FRM, EKZ, MUN, BAV, IDN ne aperas en la publikigita katalogo de Aaleno.
La Aalenaj slipoj celas precizecon, kvankam strange mankas la rikordero "lingvo"... La Parizaj slipoj celas sufiĉecon. La katalogo de Aaleno enlistas 20000 librojn. Informadikaj programoj ekzistas por bibliotekoj, samkiel por kuirarto... La amatoroj povas krei simplan tabelon per simpla programo.
En Parizo la baza tabelo estas per ordinara tekstoprogramo, per kiu estas farataj ĉiuj modifoj. Retajpi unu kartonan slipon necesas du minutojn. Krei slipon bezonas plian daŭron : necesas trovi ĉiujn utilajn menciojn (komencaj kaj lastaj paĝoj), kompreni pri kio temas (estas rapide), krei la kodon laŭ UDK (estas malrapide)...
La plej universala informadika formato por datumoj estas XML. Jen ekzemplo de unu libro en la XML-a katalogo de UFE, preskaŭ komprenebla (escepte la Unikodoj de ĉapelitaj literoj) de ne-informadikistoj :
Kelkaj grandaj E-aj bibliotekoj (Vieno, Kortrijk, La Chaux-de-Fonds) oferas interretan serĉilon per kiu slipoj estas troveblaj per aŭtoronomo, per vorto el la titolo. Pli interese kaj alloge vidi la tutan katalogon. Kopii katalogojn ankaŭ faciligas krei propran liston.
Ĉu en, ĉu ekster la klaso E ? La problemo pri separo :
Kvankam Butler skribis (paĝo 3), ke eblas dividi librojn laŭteme en du grupojn :
- grupo 1 : temoj neesperantaj, klasifeblaj laŭ iu ajn sistemo,
- grupo 2 : temoj Esperantaj (pri la movado aŭ la lingvo),
li ne apartigis strikte la du grupojn.
Kvankam Sebert jam menciis tion en Modela klasifiko, p.17, li ne disigis klare la du grupojn. Dum lia epoko la kvanto da libroj de la dua grupo (precipe literaturo, ĉu originala, ĉu tradukita, kaj kkaj sciencaĵoj) ne estis pli ampleksa ol la unua grupo (propagando, lernolibroj).
La problemo pri separo estas diversa, laŭ la temo :
Fakte, nek Sebert, nek Butler, nek ŝajne aliaj E-aj bibliotekoj, nete disigas la du grupojn. Bedaŭre, tio malklere miksigas la biografiojn :
- La biografioj de Zamenhof estas ĉiuj en la klaso 92, kiu estas la ordinara klaso por biografioj, t.s. miksitaj kun biografioj de neesperantistoj.
- Pli logike estus relokigi ilin en la klaso E09 (=historio de E-o) kie (Butler p. 34) estas la indeksoj E09-2 por biografioj kaj E092-23 por aŭtobiografioj.
- Sed Butler citas (p. 131) duan eblon : 92:412 (=biografio rilate al E-o).
- Butler citas (p. 131) trian eblon : biografio de Bacon = 92 BAC, biografio de Zamenhof = 92 ZAM.
- Kvara eblo ekzistas : E:92...
La problemo estas iel sama, citita en Bibliographie de l'Espéranto et Classification décimale universelle. En paĝo 14 ni legas (franclingve), ke la vortaroj E-aj estas klasifikataj en la klaso pri la lingvo E-o, sed se temas pri vortaroj pri teĥnikaĵoj aŭ sciencaĵoj, la klasifiko estas per la kodo mem de la fako, ekzemple E-a vortaro pri foto estas en klaso 77. Tiu principo estas iu ĝenerala regulo de la klasifiko.
En Modela klasifiko, p. 23-24, Sebert temas pri la teknikaj vortaroj : ili estas indekseblaj, ĉu kiel E-aĵoj, ĉu kiel sciencaĵoj, ekz. :
412-3(0382)x12-4x : 61 por mezgranda teknika vortaro de medicino, kun Franca (=4) traduko de la E-aj (=12) vortoj, kaj
412-3(0382)x4-12x : 61 por simila reciproka vortaro kun E-a traduko de la Francaj vortoj.
Sed oni povas ankoraŭ klasifiki tiun vortaron per 61(0382)x4-12x en la klaso 6.
Tiu lasta maniero estas hodiaŭ ĝenerala.
Sebert ankaŭ citas la problemon pro la terminaroj, kiuj estas vortaroj ne-alfabetaj, sed eksplikaj, kaj pro ili estas redaktitaj kiel lernolibroj, oni klasifiku ilin per la kodo de la scienco mem, ekster la klaso 4.
La problemo pri vortaro de nacia lingvo al E-o estas ankaŭ laŭvole solvebla. Sebert (p. 21-23) klasifikas ĝin ĉe la vortaroj de E-o al nacia lingvo (en 412), kvankam li konsentas, ke oni povas klasifiki ĉe la filologio de la koncerna lingvo (en 44 por la franca, en 49185 por la pola, ktp.).
Butler (p. 55) preferas klasifiki vortaron Angla-E-an en 42. Li konsilas disponigi reciprokajn vortarojn en ambaŭ bretoj. Manuel du Répertoire... eksplikas la samon en paĝoj 14-15.
Sebert citas ankoraŭ (p. 21) la kazon de Franca gramatiko por Esperantistoj, de Bourlet, logike klasifikita en 44 (lingvo franca).
Pri sciencaj, specialaj fakoj :
Laŭ sama vidpunkto la specifaj uzoj de E-o por ĉiuj ajn fakoj estas troveblaj en ĉiuj tiuj fakoj, ne grupe en la klaso E : E-a stenografio estas en 653 ; kial ne en E, ĉar tio estas specifa uzo de E-o ?
La helpeco de E-o al paco, scienco, komerco, edukado, estas ofte en la respektivaj klasoj, ekster la klaso pri E-o. Bona maniero klasi estas ekz. : E:06 (=E-o rilate al societoj) por libroj kiuj temas pri la uzo de E-o en societoj, asocioj. La uzo de ":" estas montrita en "
E-o rilate al...".La libroj senrilataj al E-o kiuj temas pri paco, pri sciencaĵoj, pri komercaĵoj, pri eduko, devas normale resti ekster la E-a klaso. Estas pli logike, ke la libroj rilatantaj al E-o lige al aliaj aferoj, kiuj montras la helpecon de E-o aplikata al fakoj, metioj, ideoj, estu troveblaj komence en klaso pri E-aĵoj (en 4), kaj poste, suplementaj ekzempleroj en la separaj fakoj (ekster 4).
Tiu problemo estas citita en Manuel du Répertoire bibliographique. En paĝo 4 oni legas (franclingve), ke oni enklasigos laŭbezone, ĉu en klaso de Esperanto, ĉu en faka subklaso ekster 4, libron E-lingvan kiu temas pri speciala temo, eĉ ne rilata al E-o. La decido dependas de la biblioteko : E-a, aŭ ne-E-a.
Ekzemplo estas citita : libro Esperantlingva pri sunhorloĝo estas klasifikebla, ĉu per E:52978 (=Butler-igo de la tiama kodo, kiu signifas E-o rilate al sunhorloĝo), ĉu per 52978=12 (sunhorloĝo, en lingvo E-o). La Butler-a maniero estas simple per 52978 (sunhorloĝo) en la klaso 52 (astronomio). Ĉi-tiu maniero estas logika en E-a biblioteko, duonlogika en ne-E-a biblioteko kie la E-aj libroj estu prefere grupitaj.
En Bibliografio de Esperanto de 1912 estas gravaj eksplikoj (p. 5 ĝis 8) pri tiu problemo : pro la internacia lingvo estas nun sufiĉe enradikigita por ke oni devu agi same pri ĝi, kiel pri la naciaj lingvoj, oni konkludos, ke tiaspecaj verkoj, kiuj ne havas ekskluzivan lingvosciencan karakteron, devas prefere ricevi nur la indeksojn rilatajn al ilia naturo, t.e. al la pritraktita temo, kaj eventuale al ilia deveno (ekster 412).
Tial, oni metis sub la dividon 412 (Filologio de Esperanto) nur la verkojn, kies naturo estas vere filologia.
La katalogo de la germana biblioteko en Aalen uzas la dividon 412 nur por verkoj strikte pri la lingvoscienco de E-o. La aliaj aspektoj de E-o kaj E-aĵoj, estas grupitaj en speciala klaso "E", ĉe fino de la katalogo. Tiu klaso aspektas ekster UDK, kvankam interne ĝi uzas la kodojn de UDK. En "E" estas du specoj de verkoj : pri la movado E-a (jarlibroj, asocioj, kongresoj, historio, ktp.), pri la rilatoj de E-o al (ĉefe sociologiaĵoj).
En la Katalogo de la Hungarlanda Esperanto-Biblioteko (1967) estas ekstrema apliko de la principo "ekster", ĉar ne nur la sciencaĵoj, fakaĵoj nerekte E-aj estas ekster la klaso de E-o (=40892), sed ankaŭ la vivo de la Movado. Tiel, la jarlibro (=058) de UEA ne estas en 40892(058), sed en 058 en la klaso "0". La klaso 40892 temas nur pri filologio de E-o, escepte unu subklaso pri la historio de E-o, kiun oni ne metis en la grandan klason "9"...
La E-aj bibliotekoj aplikas la normalan principon por literaturoj, kiu estas ordigo laŭ la originala lingvo. La klaso "8" aspektas tiel : post komenco per ĝeneralaĵoj, estas la originala E-a literaturo, indekso "L", sekvita de la tradukitaj literaturoj (Angla, Germana, Franca, Hispana, Itala, ktp.).
En ĉiu subklaso de lingvo eblas esti subsubklasoj laŭ genroj : -1 Poezio, -2 Teatro, -3 Romano, -4 Eseo, -5 Parolado, -6 Leteroj, -7 Humoro, -8 Miksaĵo, -9 Aliaj genroj.
En Parizo ekzistas subklaso "LG" en "L" por la literaturaj gazetoj (La Revuo). La klaso L estas dividita inter L1, L2, L3, L4, L5, L6, L7, L8, L9, sed ne la klaso LG !
La Movado, nombroj de formo "0" :
En la Katalogo de la Hungarlanda Esperanto-Biblioteko, jam citita, kies principo estas strikte "eksterigi", la klaso pri E-o (nombrita 40892), estas prezentita simple subdividita tiel-ĉi :
40892 Pri E-o, en E-o,
40892=20 ĝis 94511 : Pri E-o, en la Angla k aliaj lingvoj ĝis la Hungara,
40892(091) Historio de E-o,
40892-07 Lernolibroj (plus pluraj subklasoj laŭ naciaj lingvoj),
40892-5 Gramatikoj (plus pluraj subklasoj laŭ naciaj lingvoj).
En tiu biblioteko la klaso pri E-o temas nur pri lingvaĵoj laŭ malgranda, kvankam sufiĉa, kvanto de subklasoj. En ĝi estas subklaso pri la historio de E-o, kiu ne estis klasifikigita en la granda klaso "9" (kial tiu escepto ?). La primovadaj aspektoj de E-o estas troveblaj ekster la klaso 4, en la klaso "0" pri ĝeneralaĵoj.
Laŭ la baza regulo de la klasifikosistemo, la klaso 0 ja povas utili tiel. Ankaŭ, alimaniere kaj laŭregule, la kodoj "01/09" povas utili kiel sufiksaj helpokodoj interne de aliaj klasoj, k precipe la klaso pri E-o. Ĉi-tiel konsilas Sebert kaj Butler.
En Bibliografio de Esperanto de 1912 oni legas (p. 6-7), ke krom la verkoj, kies karaktero estas klare lingvoscienca, oni klasifikis ankaŭ en la subdividojn de 412 pri la Filologio de Esperanto, pro manko de alia speciale rezervita loko en la tableloj de IIB, la verkojn pri la propagando, la societoj, la kongresoj, la ceteraj ĝeneralaj temoj rilataj al Esperanto, kaj la historiaj faktoj, kiuj koncernas la disvastiĝon de la lingvo ; tiujn verkojn oni montris per kunmetitaj nombroj, formitaj per la indeksoj de la Tabelo de komunaj subdividoj, skribitaj inter krampoj.
Per la suba tabelo eblas kompari Sebert kaj Butler en tiu parto :
Sebert, paĝoj 8 ĝis 11. |
Butler, paĝoj 17 ĝis 37 (mallongige). |
Nombroj de formoj aŭ ĝeneralaĵoj. |
E 01/09 La Movado Esperanta. |
(01) Ĝenerala teorio pri... |
01 Teorio. |
(011) Difino de la scienco, deveno, celo, programo, ktp. |
011 Difino, naturo. Kio ĝi estas (ne estas). |
|
012 Amplekso. Fakoj, subdividoj, klasifo. |
(013) Graveco, uzo, defendo kaj laŭdo de la scienco. |
013 Neceso. Kialo, pro-kio. |
(014) Lingvo, terminologio. |
014 Terminologio. |
(015) Sciencaj teorioj pri la temo. |
015 Filozofio. Teorio scienca. |
|
016 Organizo. |
|
017 Evoluo, disvolviĝo (interna kresko). |
|
018 Konsilo. |
|
019 Polemiko ĝenerale. Atako, opono, plendo. Apologio, defendo, refuto. |
(02) Traktatoj pri... |
02 Manlibro. Informilo sistema. |
(021) Grandaj traktatoj. |
|
(022) Mezgrandaj traktatoj - Elementaj verkoj. |
|
(023) Malgrandaj traktatoj - Verketoj - Ŝlosiloj. |
023 Verketo elementa. Aboco, resumo, epitomo, ŝlosilo. |
(024) Verkoj por specialaj personoj (ekz. por blinduloj). |
024 Por aparta kategorio ( per : ). |
(025) Demandlibroj - Libroj redaktitaj per demandoj kaj respondoj. |
025 Demandaro. Katekismo. Demandoj k respondoj. |
(026) Specialaj verkoj pri iu scienco |
|
(027) Terminaroj. |
|
(03) Enciklopedioj pri... |
03 Alfabeta verko (instrua, teknika). |
(031) Grandaj enciklopedioj aŭ vortaroj. |
031 Enciklopedio (alfabeta). |
(032) Mezgrandaj vortaroj. |
|
(033) Malgrandaj vortaroj. |
|
|
037 Terminaro teknika (alfabeta aŭ ne). |
(038) Teknikaj vortaroj. |
038 Teknika vortaro (alfabeta). |
(04) Diversaj verkoj pri... (eseaj verkoj). |
04 Okaza traktaĵo. |
(041) Broŝuroj, elpresaĵoj. |
041 Broŝuro, verketo, kajero (pli ol 8-paĝa). |
(042) Paroladoj, instrukcioj. |
042 Prezento buŝa. Parolo. Prelego. |
(043) Tezoj, proponoj, parolaj diskutoj. |
043 Prezento skriba. |
(044) Leteroj, korespondoj. |
044 Korespondaĵo. Letero. |
(045) Artikoloj el revuoj. |
045 Artikolo en gazeto, periodaĵo. |
(046) Artikoloj el gazetoj. |
046 Artikolo en ĵurnalo. |
(047) Malgrandaj sciigoj - Kronikoj - Informoj. |
047 Informo. Kroniko, sciigeto, raporto, novaĵo. |
(048) Bibliografiaj artikoloj, recenzoj. |
048 Verko pri verko. Studo bibliografia. Recenzo. Komentaro. |
|
049 Aliaj formoj. |
(05) Periodaj publikaĵoj pri... |
05 Periodaĵo. |
|
058 Jarlibro ("jaro"). |
|
059 Almanako. Kalendaro. |
(06) Societoj, institucioj, grupoj pri... |
06 Agado kolektiva. |
(061) Oficialaj institucioj (regnaj aŭ urbaj). |
061 Akademio. Lingva Komitato. |
(062) Liberaj institucioj. |
062 Div. formoj de societo (ĝenerale). |
(063) Kongresoj. |
063 Kongreso. Konferenco. Kunveno. |
(064) Tempaj ekspozicioj. |
064 Ekspozicio portempa. Foiro. Bazaro. |
(065) Firmoj, komercaj entreprenoj. |
065 Establaĵo komerca, industria, financa. Kompanio, firmo. |
(066) Propagandejoj. |
066 UEA. |
(067) Personoj koncernataj. |
067 Kunveno aparta. |
|
068 Aliaj societoj. |
|
069 Anaro. Istaro. Interesitoj. Partianoj. |
(07) Lernejoj, Studoj, Sciencaj domoj pri... |
07 Instruo, lerno, studo. |
(071) Lernejoj - Programoj. |
071 Organizaĵo pedagogia. |
(072) Esplorejoj - Laborejoj - Institutoj. |
072 Institucio por observo, eksperimento, studo. |
|
073 Praktika sperto pri instruado. |
(074) Muzeoj - Kolektejoj. |
074 Kolekto de objektoj por instruo. Muzeeto faka. |
(075) Klasikaj lernolibroj. |
075 Libroj lernejaj ĝenerale. |
(076) Problemoj - Demandoj. |
076 Problemo studenda, temo esplorenda. |
(077) Pedagogiaj metodoj. |
077 Instruarto. Metodoj. Principoj. |
(078) Iloj - Instrumentoj. |
078 Instruiloj, objektoj. |
(079) Konkursoj, premioj, medaloj. |
079 Ekzameno. |
(08) Multopaj verkoj, miksaĵoj pri... |
08 Aliaj prezentoj. |
(081) Multopaj verkoj de unu aŭtoro. |
081 Verkaro unuaŭtora pri la temo. |
(082) Multopaj verkoj de diversaj aŭtoroj. |
082 Verkaro pluraŭtora pri la temo. |
(083) Formuloj - Priskriboj, Tabeloj. |
083 Tabelo. (+subklasoj). |
(084) Bildoj, kartoj. |
084 Ilustraĵo. (+subklasoj). |
(085) Komercaj eldonaĵoj - Prezaroj - Cirkuleroj, propektoj, reklamoj. |
085 Komerca dokumento. Prospekto, cirkulero. (+subklasoj). |
|
086.1 Etikedo gumita. |
|
087.1 Verkoj de E-istoj. |
(088) Kuriozaj dokumentoj. |
088 Kuriozaĵo. (+subklasoj). |
|
089 Verko felietona, pokajera. |
(09) Historio pri... |
09 Historio, kresko, disvastiĝo. |
|
091 Frua historio. Komenco, origino, genezo, Fondo. |
|
092 Propagando. Reklamo. Disvastigo. |
|
093 Flugfolio (ĝis 8-paĝa). |
|
094 Objekto koresponda (pri aŭ en E-o). |
|
095 Esperanta nomo de (aŭ sur) objekto. |
|
096 Utiligo, servo, sperto. E-o en praktiko. |
|
097 Disvastiĝo. Kresko, (mal)progreso, stagno. |
|
098 Profetaĵo, sorto. Estonteco. Morto. Venko. |
|
099 Utopio. Projekto fantazia aŭ nerealigita. |
Ekzistas tre malgrandaj malsamoj inter Sebert kaj Butler. Sebert uzis IIB, kaj post pluraj jaroj Butler uzis UDK. (la "universalaj" klasifiko-kodoj ne estas porĉiamaj...).
La superaj dividoj estas eltiritaj el la ĝeneralaĵoj "01" kaj el la formdividoj "02/09" de la klaso "0", kaj estas ĝenerale uzeblaj kiel sufiksoj ĉe ĉiuj ajn temoj. Ili ne estis pensitaj por E-o aŭ E-aĵoj, sed por ĉiuj sciencoj, temoj, fakoj, metioj, okupoj, sitemoj, ktp., ĝenerale.
Sebert selektis malmultajn dividojn, rekte rilateblaj al diversaj aspektoj de E-o (escepte lingvo-scienco, traktata en la klaso 4).
Butler prezentis pli detalan liston, kiun li iomete adaptis al kkaj E-aĵoj, kaj nomigis ĝin "La Movado", eĉ malgraŭ la listo uzeblas ĉe kuirarto, boataj vojaĝoj, piedpilko, Interreto...
La listo de Butler el UDK estas multe tro detala (k iomete malhodiaŭa) por nia afero. La supera tabelo ne montras la tutajn detalojn, ekzemplojn, kontraŭekzemplojn, resendojn al aliaj paĝoj aŭ al Brita Esperantisto, kiujn Butler mencias. Li mencias ankaŭ kiam kaj kiel uzi alispecajn kodojn por dato, loko, lingvo.
Ĉio-ĉi estas tre interesa, sed tro malfacila por amatoroj. Kvankam, ĉiuj tiuj detaloj estas utilaj se temas ne pri libroj, sed pri artikoloj pri specifaj temoj, kio estas la esenco de UDK. Jes ja, Dewey estas probable iom pli simpla ; jes ja, simpligo de UDK produktas la samon.
En la temaj katalogoj de ĉiuj bibliotekoj estas samaj nekoheraĵoj, eĉ stultaĵoj : kial la biografioj de E-istoj ne estas ĉi-tie ? Kial la jarlibroj devus esti klasigitaj ekster la subklaso de la asocio mem ? Kial la asociaj revuoj ne estas en la klasoj de la asocioj mem ? Kial SAT ne estas ĉi-tie ? Kial la diversaj tipoj de E-asocioj estas miksitaj ? Kial la raportoj de la Akademio estas ĉi-tie kaj ne en la subklaso pri la lingvoscienco ? La respondo estas simpla : la bibliotekistoj obeis al doktrino.
Pro la nekompleteco de la klaso "La Movado", kies strukturo ne estis ellaborita por E-o, la klasifikistoj uzas la eblon de UDK (kiu ne ekzistis en Dewey) montri rilaton inter du temoj, per iliaj kodoj separitaj per duobla punkto ":".
Sebert ne eksplikis tion. Kvankam, la slipoj de Centra Oficejo montras jenajn normalajn uzojn : libroj kiuj komparas kun Volapuko, pri interlingvistiko, montras amplekson, utilecon de E-o por kongresoj de societoj, por internacia leĝoscienco, debato de Universala Kongreso de Paco, por turismo, por Bahaismo, por flegado de militvunditoj, por studentoj, por la matematikistoj. La kodoj ofte komencas per : 412(011) (amplekso de E-o).
Butler citas tutan paĝon (p. 10) de ekzemploj kaj eksplikas per la vortoj "E-o kaj X", "E-o en rilato (servo) al X", "E-o aplikata (uzata) de X", la skribon : "E:X". Li konsilas krei duplikaton "E:X" de la slipo.
Butler citas ankaŭ (p. 11) kelkajn retroajn ekzemplojn de "X:E" kun signifo "E-o prezentita en la formo de X", "X pri E-o" : 069:E (muzeo pri E-o), 252:E (prediko pri E-o), 725.94:E (munumento pri E-o), ktp.
La klaso "E-o rilate al..." estas malmulte kaj diverse plenigita de la bibliotekistoj, pro ne ĉiuj temoj estas evidentaj : ĉu en, ĉu ekster la Esperantaĵoj ? Tre oftaj uzoj rilatas al sociologio.
La klasifiko de IIB-UDK pri la lingvo-scienco, filologio, en klaso 4 estas tre rapide prezentita de Sebert (p.20-21) :
412-1 Ortografio de E-o.
412-2 Etimologio - Derivado.
412-3 Vortaroj - Leksikologio.
412-4 Sinonimoj - Homonimoj.
412-5 Gramatiko - Sintakso.
412-6 Prozodio - Versfarado.
412-7 Dialektoj.
412-8 Lernado de la lingvo.
Sebert konsilas komplementi tiujn 8 subklasojn per helpa nombro de formo, laŭ la tabelo de ĝeneralaĵoj aŭ komunaj subdividoj. Ekz. : (075) montras klasikan lernolibron, sekve, 412-5(075)x4x montras lernolibron de E-a gramatiko por Francoj (x4x = la lingvo franca).
Pli kompleta estas Manuel du Répertoire... de paĝo 9 ĝis 12 pri la kodoj de artefaritaj lingvoj, kaj de p. 13 ĝis 20 pri la filologio de la artefaritaj lingvoj, kun subdividoj interne de -1 ĝis -8.
Tiujn subdividojn ni retrovas, ne ĉiujn ekzakte samajn, ĉe Butler, Parto III, de p. 38 ĝis 111, kun multemultaj detaloj kaj speciala apliko al la lingvo E-o. Tiuj paĝoj estas vere lia originala laboro.
Tiom da precizo ne necesas por klasifiki librojn, sed utilas por artikoloj pri specifaj aspektoj de la lingvo. La listo de ĉiuj tiuj subdividoj aspektas kiel tabelo de enciklopedio de la lingvo Esperanto.
Oni povas devini, ke pro simpligo, Butler ne uzas la streketon kiel Sebert : kie Sebert notas 412-5, Butler notas E5. Li uzas streketon nur ĉe E3, ĉe kazoj de paĝo 38, kaj ĉe naciaj lingvoj. Oni devinas, ke li neniam uzas la formo-kodon (075) citita de Sebert por lernolibro (li ne malpravas). Li ofte konsilas uzi (01), (012), (019), (02), (03), (043.1), (08), kaj la nombrojn de lingvo.
La Katalogo de la Hungarlanda Esperanto-Biblioteko prezentas simplan, kvankam sufiĉan, subdividadon :
E Pri E-o, en E-o,
E=20 ĝis E=94511 Pri E-o, en la Angla k aliaj lingvoj ĝis la Hungara,
E(091) Historio de E-o,
E-07 Lernolibroj (plus pluraj subklasoj laŭ naciaj lingvoj),
E-5 Gramatikoj (plus pluraj subklasoj laŭ naciaj lingvoj).
Nombroj de loko kaj nombroj de lingvo :
Alia problemo koncernas la akompanan kodon de la gazetoj de la klaso G (G=E05). Butler (p. 20) citas ekzemplon : E05(52) = E-a gazetaro de Japanujo, la kodo (52) estas la lokonombro de Japanio. Ankaŭ Sebert eksplikas, ke la lokonombro sekvu la kodon (05) de la gazetoj. Sed Butler en sama p. 20 citas G2 = Angla gazeto E-a, G3 = Germana, G4 = Franca, G51 = Ĉina... malgraŭ la loknombroj (p.13) : 42=Anglujo, 43=Germanujo, 44=Francio, 51=Ĉinujo. Butler konfuzigis la loknombrojn kaj lingvonombrojn (aŭ li imagis novan simpligon) ĉar 2=la angla, 3=la germana, 4=la franca, 951=la ĉina. La konfuzo reaperas p. 139 : G4 FE = Franca Esperantisto (uzo de lingvonombro), G46 HE = Hispana Esperantisto (uzo de lokonombro)...
Butler bone sukcesis plibonigi la Universalan Decimalan Kriptografion...
Antaŭ ĉio, nepre ne forgesi :
- Esperantujo ankoraŭ daŭre restos kampo de amatoroj.
- Redaktado de la slipoj pli gravas ol preciza temoklasifikado.
- La ordo sur la bretoj eblas neobei al la temoklasifiko.
- Hierarkia klasifiko ne estas la ununura principo de dokumentadoscienco.
- Sistema klasifiko parencas ambaŭ al Esperanto kaj al kriptografio. Kvankam, Esperanto estas malkriptografio.
- La E-aj bibliotekoj ne posedas centmilojn da libroj, kaj neniam posedos, ĉar E-o estos oficialigita antaŭ !
- Kia ajn la klasifiko, kia ajn la slipo, la katalogo ne diras, ĉu la verko estas interesa...
La du problemoj de la lokonombro kaj de la lingvonombro estus tre facile, rapide, klare, simple solvitaj per rekta uzo de la nomoj tutlitere aŭ per ordinara litera kodo. Tiuj kodoj ekzistas kaj estas tre konataj, ekz. : F = Francio, fr = lingvo franca, UK = Britujo, en = lingvo angla, SU = Soveta Unuiĝo, ru = la rusa, CH = Svisio, US, P, pt, I, it, NZ, ktp. Tio tre malkriptografiigus la klasifikadon.
La problemo de la dato estas pro fantazia invento de Butler kaj Biscoe. Retroriro al la normala maniero nepras.
La logika klasifiko de biografioj de E-istoj ne estas "92", sed ŝajnas esti (Butler, p. 34) : "E09-2".
La fakoj ne-E-aj prezentitaj per helpo de E-o, aŭ adaptitaj al/per E-o estas hezitigaj. Oni ne certe vidas, ĉu klasifiki en klaso E, ĉu ekster. Publikigo de modela listo de tiaj temoj ne malutilus.
La klaso pri Esperanto
La klaso pri E-o estas nia ĉefa problemo. Per UDK aperas tri partoj en ĝi : E-o rilate al eksteraj temoj (uzoj), La Esperanta Movado (kulturo), La Lingvo Esperanto (lingvistiko).
En la katalogo de UFE, la paĝo de la klaso E montras pli ol 60 subklasojn (pliaj subklasoj k subsubklasoj ne montritaj). Ĉu ĉiuj subklasoj estas montrindaj ? Ĉu ne estas subklasoj malĝuste klasifikitaj ? Ĉu ne mankas interesaj subklasoj ? Ĉu la ordo estas logika ?
La Germana biblioteko de Aaleno lokigas la klason "E" eskster la klaso "4". En "E" estas la tri partoj (kvankam ne disigitaj) : "La Movado", "La Lingvo", "E-o en rilato al...". En "4" restas nur "41" (interligvistiko).
Ĉu ne pli logike : "La Lingvo" en "4", kaj "La Movado" kun "E-o rilate al" en "E" ekster ĉiuj klasoj ? Krom, UDK translokigis la klason "4" en "8", ĉe literaturo...
Sebert, kvankam li kunfondis IIB, konfesis : pro manko de speciale rezervita loko en la tabeloj, la verkojn pri la propagando, la societoj, la kongresoj, la ceteraj ĝeneralaj temoj rilataj al E-o, kaj la historiaj faktoj, kiuj koncernas la disvastiĝon de la lingvo ; tiujn verkojn oni montris per kunmetitaj nombroj, formitaj per la indeksoj de la Tabelo de komunaj subdividoj, skribitaj inter krampoj. (Bibliografio de Esperanto, 1912, p. 6-7).
Hodiaŭ, post cent jaroj, retroe, ni plibone vidas nian aferon. Ĉu ni ne rajtas organizi nian propran sistemon ? La UDK-aj tabeloj de komunaj subdividoj estas ja granda helpo, sed ne devo. Menciindas, ke aliaj tiaj tabeloj ekzistas en aliaj klasifiko-sistemoj ol Dewey-UDK, ke ĉi-lastaj, malpli certe ol antaŭ 100 jaroj, imponiĝas...
Ĉu ne evidentas, ke E-o aspektas laŭ siaj kvalitoj, siaj Esperantistoj, siaj aplikoj, sia gramatiko :
- La esenco de E-o, Esperantismo, Interna Ideo, celo : aspektoj laŭ moralo, filozofio, religio, sociologio, politiko, juro, neŭtraleco, komunumeco, kultura historio.
- La Movado E-a : unuopuloj kaj societoj, laŭ aspektoj historiaj, geografiaj, kulturaj, politikaj, propagandaj, organizadaj.
- La uzado, efiko, pruvo, influo de E-o : Nacioj, metioj, komerco, turismo, societoj, kulturo, beletro, ankaŭ la influoj ricevitaj.
- La lingvistiko : komparoj interlingvistikaj, aliaj IL, teorio de E-o, lernado de E-o, historio, provado.
Ni kuraĝe prezentas ĉi-tiun tabelon...
Ĝeneralaj komunaj prezentadoj de E-o |
La Interna Ideo de E-o Moralaj, filozofiaj, religiaj, sociologiaj aspektoj : - Celo de E-o. Neceso de lingvo internacia. - Neŭtraleco (malneŭtraleco) de E-o. - Nacieco kaj sennacieco de Esperantismo. - Elitismo kaj egalecismo de E-ismo. Entempaj, enlandaj aspektoj de E-ismo. Kontraŭ-bataloj, naciismo, militismo, malegalecismo. Ceteraj aspektoj. |
La Movado, la Esperantistoj laŭ ĝeneralaj vidpunktoj Historio de la lingvo E-o : - Ĝenerale, inkluzive aliaj Internaciaj Lingvoj. - Provado kaj pruvado de la lingvo. - Raportoj de la E-a Akademio. - Oponoj, krizoj, en E-o aŭ kun aliaj IL. Historio de la movado E-a : - La diversaj epokoj, mondskale, landskale. - Kultura geografio de La Movado. - Biografioj de E-istoj. La kultura vivo en E-ujo. Faktoj. - Bibliografioj de E-o. - En asocioj, ĝenerale. Krizoj. Malsukcesoj. Ceteraj aspektoj. |
Asocia vivo de La Movado - Ĝeneralaĵoj. - Statutoj, buĝeto. - Kultura vivo (revuoj, kongresoj, Interretado, ktp). - Propagando, varbado. - Kursoj, ekzamenoj. - Rilatoj eksteraj. - Krizoj. Malsukcesoj. - Ceteraj aspektoj.) La asocioj, ĝenerale, sennome. (organizado, komparoj, konsiloj...) Asocioj por-E-aj : Asocioj internaciaj. (CO, UEA, IEL) (Ĉiu asocio posedas subdividojn laŭbezone :) - Ĝeneralaĵoj, diversaĵoj (statutoj, historio). - Jaraj kolektoj (revuo, ktp). Asocioj landaj, provincaj, urbaj. (Laŭ samaj subdividoj). Asocioj per-E-aj. Fakasocioj. (SAT, IEASH,...) (Laŭ samaj subdividoj). |
Disvastiĝo, lernado, uzado de E-o, E-o rilate al - Pruvado de E-o. - La Movado kaj la Nacioj. Kursoj. Uzadoj, Esperantistoj ĉe aŭ ekster La E-a Movado. - Nekomercaj societoj, kulturaj asocioj. - Metioj, komerco, scienco, teĥniko. - Arto, beletro, muziko. - Turismo, vojaĝo. - Interreto. |
Tia listo aspektas relative logika, certe pli ol rekopio de la tabelo "0" de UDK, kiu separas prefere laŭ la formo de la verkoj (libro, parolado, kongreso, asocio, aliaj traktaĵoj), ol laŭ la vivo, laŭ la ideoj, laŭ la fortoj. La dividoj cititaj de Butler en "01" estas plej utilaj. Utilaj ankaŭ estas la bazaj "facetoj" de la sistemo de Ranganathan : ereco / esenco-substanco / energio-ago-efiko-influo / loko-geografio / tempo-historio.
La ĉefaj aspektoj de E-o estas pli-malpli kiel : moralo, dialogo, sociologio, kulturvivo, memevoluado/eduko, individueco/komunumeco, elitismo/egalecismo, Historio, Nacioj/sennacieco, lingvistiko, propagando, provi, pruvi...
Krei kaj organizi tiajn listojn estas relative facile : sufiĉas rekopii la enhavtabelojn de niaj libroj kaj revuoj pri-movadaj ! Poste, nur poste, la specialistoj pri klasifikado serĉu la necesajn kodojn !
Modela tabelo simpla, kia la supra, malebligus miskromprenojn, misjuĝojn, misinterpretojn. Strange, la asocio SAT kaŭzas problemon, ĉar en neniu biblioteko SAT estas klasifikita en "La Movado". SAT kaj SAT-aĵoj troviĝas ĉe "Socialismo" en klaso "3"...
Kia eraro ! Kiuj E-istoj imagas nian E-an Movadon sen SAT ? La klasifikado devas observi jenan nuancon : aŭtora verko pri socialaĵoj, eldonita de SAT aŭ de kia ajn eldonisto, estu logike klasifikita en klaso 3 ; verko, pri kia ajn temo, kiun SAT eldonas propranome, estas verko eldonita el La Movado, klasifikenda en ties subklaso. Oni bone komprenu la nuancon inter "eldonita el La Movado" kaj "eldonita de La Movado" ; neniu, nenia asocio, estas "La Movado". Krom, kiu kredas, ke SAT estas Socialismo !
La asocio IEASH (Internacia Esperanta Asocio por SunHorloĝoj) ankaŭ estas aktiva parto de La Movado, ĉar hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis la tago, kiam Esperanto oficialiĝos Internacia HelpLingvo, tiu asocio estas aktiva parto de La Esperanta Movado. Post la esperata dato, IEASH estos sciencamatora asocio, kies revuo, Esperantlingva kiel multaj aliaj, troveblos sur breto en klaso "52" (astronomio). Siafake samtempe, la raportoj de Akademio de Internacia Helplingvo estiĝos neamuzaj lingvistikaĵoj, klasifikendaj en la tro multnombraj subsubklasoj 412-1/-9...
Hodiaŭ, tre malmultaj societoj, movadoj, entreprenoj, unuopuloj, uzas E-on, favoras al E-o, tute sen rilati kun La Movado aŭ kun la Interna Ideo.
La subklasoj pri la lingvistikaj aspektoj de E-o, 412-1/-9, estas la ĉefa ofero de Butler al la klasifikoarto per adapto de la listoj de UDK. La alfabeta indekso en la Interreta eldono estas tre utila kaj ebligas uzi la sistemon de Butler ! Kvankam : ĉu tia modela klasado vere taŭgas por nia lingvo ? Ĉu ĝi ne tro estis kopiita el UDK ? Ĉu ne necesas reorganizi tiun klason tiel, kiel niaj lernolibroj ? Separi lernadon kaj lingvosciencon ? La supra tabelo ne provis...
Eskster la klaso pri Esperanto
La katalogado de novaj libroj estas malfacila tasko ; kiun sistemon uzi ? Pluraj grandaj E-aj bibliotekoj uzas simplan klasifikon, eĉ ne uzas. Kial ne imagi uzi enciklopedian vortaron (PIV) kiel simpla klasifiko-sistemo...
Butler eksplikis, ke la libroj ekster la klaso E estas klasifikeblaj per ia ajn sistemo. Ja, sed ĉu oni devas precizigi detalojn per longaj kodoj kiuj tre certe post jardekoj estos ŝanĝitaj (ĉar UDK k Dewey ŝanĝiĝas) ? Ĉu multaj uzantoj bezonas tiujn kodojn ?
Kial malŝpari tempon por serĉi la precizan kodon de iu afero, kial ne skribi litere kaj E-e la nomon de la afero mem ? Kial ne uzi nur la ĉefajn dividojn de la klasifikoj kaj precizigi per vortoj en E-o mem ? Tia mikso de la du grandaj principoj (klasifikado kaj vortoserĉado) estus simpla, efika, moderna, internacia, portempa. Tian mikson oferas bibliotekoj kiuj deziras precizigi la literaturajn temojn de la romanoj.
Tiel, libro pri sunhorloĝoj estus klasifikita per sola 52 (=Astronomio), plus aldono de la vorto "sunhorloĝo" (eĉ ne necesa pro ĝi aperas en la titolo mem) plus vortoj "suno" kaj "horloĝo". Se necese, oni aldonus pliajn vortojn eksplikajn :"memfaro", "teorio", anstataŭ la kodoj de ĉi-tiuj ideoj.
Tia maniero fari ne oponas al la principo de UDK, ĉar :
- la bibliotekistoj rajtas klasifiki nur per la 2 aŭ 3 komencaj ciferoj,
- la klasifiko estas nur parto de la katalogado, parto de la slipoj,
- la bibliotekistoj rajtas enskribi helpajn menciojn [ inter vertikalaj kroĉoj ] sur la slipoj.
Klasifiki per du ciferoj ne estus domaĝa, ĉar escepte la bretoj de sociologiaj temoj, ne estas multaj libroj en niaj bibliotekoj E-aj. En Parizo pluraj dividoj estas malplenaj.
Klasifiki per du ciferoj ankaŭ aspektigus la katalogon plibone ordigitan, ĉar la libroj estas ordigitaj laŭ la aŭtornomoj en ĉiuj sinsekvantaj subklasoj. Tial, hodiaŭ la sinsekvado de la aŭtornomoj aspektas ĥaosa inter du dividotitoloj (la dividotitoloj estas po ducifera subklaso, ne po ĉiu subsubklaso).
La hodiaŭa maniero serĉi informojn estas serĉi normalajn vortojn per informadika serĉilo. Tiu nova maniero estas pli rapida kaj pli facila por la plejmulto ol per sistema klasifiko, hierarkia aŭ faceta, kvankam tio aspektas pli logika, eĉ pli bela por intelekto.
Konklude
La problemo pro klasifikado estas ĝena, sed ne tre grava. Pluraj bibliotekoj ne posedas klasifikadon laŭteman, aŭ uzas tre simplan. Sur la bretoj la libroj estas ordigitaj, ĉu per temo, ĉu per aŭtoro, ĉu per titolo, ĉu per kronologia enveno. Simpla informadika listo de libroj sufiĉas, komputilo ebligas tre efike serĉi per vorto, nomo.
La katalogoj de pluraj E-aj bibliotekoj estas konsulteblaj per Interreto. La verko de Butler, kun interesaj notoj kaj (post longa atendo) la necesa indekso, estas ankaŭ konsultebla. Voloj por Esperantaj bibliotekoj senteblas malgraŭ malfacilaĵoj pro amatoreco, izoleco, ambicio, aŭ manko de ambicio...
Bibliotekoj publikigu sian katalogon, ekspliku siajn farojn, tio ebligus iom raciigi la praktikojn, renovigi la E-an bibliotekadon. Katalogoj laŭ Unikodo (preferi XML ol PDF) tre faciligus renaski kaj krei bibliotekojn, ĉar per simplaj informadikaj iloj eblas rapide trovi, kopii, ordigi la slipojn kaj la librojn sur la bretoj. Tion deziris M. Weichert jam en 1996 !
Elektronikaj bretoj multobligos niajn librojn. Mondskala Esperanta elektronika biblioteko ne estas virtualaĵo. Jam multaj libroj kaj revuoj estas rekte legeblaj per Interreto, ĉu per fota kopio (PDF), ĉu per tekstaj paĝoj (HTML). La idealista Generalo Sebert probable neniam revis je tia biblioteko, kvankam li facile komprenus la principon se li revenus hodiaŭ. Kion li revus ? Kion li farus ?
La kampo de la Esperanta kulturo kresku per la bretoj !
Elbret.
Marto 2010.
(nenia kopirajto)
Klakadu ! :
Gutenberg.org
Biblioteko Butler
Gazetoteko Lanti
Biblioteko de Aalen
E-a Muzeo de Vieno
Kultur' Centro Tuluz
Japana E-o Instituto
Marc Vanden Bempt
E-o Artikoloj (EBEA)
Biblioteko de Kortrijk
Dunkerque-Esperanto
Radio Arkivo de AERA
Virtuala E-o biblioteko
Hispana E-o Federacio
Esperanto Radio Arkivo
Elektronika Librejo (pdf)
Centre Culture E-o Yonne
Elektronikaj libroj (INKO)
Scienco k Tekniko (STEB)
Libraro Ludovika - Kanado
Biblioteko H. Hodler (UEA)
La Chaux-de-Fonds (CDEL)
Unuiĝo Franca por Esperanto