Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la komenco de la artikolo


← klarigoj de la pedelo

K. Bein (Kabe) →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

Émile Boirac

Émile Boirac
Plilarĝigi

Malrapide, per solenaj paŝoj, eniris la Akademianaro. Antaŭ ĉiuj marŝis la prezidanto, Rektoro BOIRAC, respektinda kaj respektata majstro, kies frunto sulketiĝis pro komprenebla konsciado de lia malfacila tasko. Kiam li min preterpasis alirante la tablon, li « monadologis » t. e. parolis kun si mem, kaj mallaŭte subdiris, ke kompatinda estas veturigisto de ĉaro, kies ĉevaloj tiras, unuj dekstren kaj aliaj maldekstren… En la plej larĝa seĝego li sidigis siajn ambaŭ korpojn ; ĉiuj ja scias, ke li havas du korpojn, unu homan kaj unu eksterhoman nevideblan.


← klarigoj de la pedelo

K. Bein (Kabe) →


retroiri al la komenco de la artikolo

arkivo.esperanto-france.org