Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la komenco de la artikolo


← A. Lopez Villanueva

Enhavo →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

S-ro Boirac, svingante sonorileton, ekkriis : « La kunsido estas malfermita ! »

Tiam petis la parolon S-ro Moch kaj, kiel pacifisto, proponis, ke oni malpliigu nian armilaron, ke oni forigu la kaskojn de la literoj, ke oni liberigu la substantivon de l’ akuzativo, kiun li komparis kun peza senutila kuglego, ke oni disrompu la sklavajn katenojn, en kiuj ĝemas la adjektivo, k. t. p.

Kelkaj Akademianoj, el kiuj la prezidanto mem, duone kapjesis, kiam subite fulma zigzago trakuris la ĉambron, dum eksplodis tondraĵo terura. Ekkrakis ĉiuj fenestraj vitroj kaj apenaŭ mi ne falis teren renversite ; tamen ekstere pura kaj sennuba restadis la ĉielo. Nu, Sinjoro, la fulmo nur eliris el la okuloj de S-ro Cart kaj la tondro el lia buŝo : « Ni fosu nian sulkon, li kriadis, svingante sian fosilon, ni restu fidelaj ! ». Kaj ĉe tiuj vortoj fariĝis nepriskribebla tumulto. Unuj sin ŝovis sub la tablon kaj penante ĝin renversi, nur ĝin ŝancelis kun krioj : « Ni disbatu la Fundamenton ! ». S-ro Moch forŝiris de l’ muroj la verdajn steletojn, kiuj ŝajne ekbluiĝis ; S-ro Boirac tordis al si la brakojn, petegante pri paciĝo ; S-ro Cart minace frapis per la fosilo sur la tablon ; S-ro Kabe kriadis : « Ni estas en la fundo de l’ mizero ! » ; S-ro Evstiféieff prenis siajn valizojn kaj rapidis al la pordo ; vane, per raŭkiĝinta voĉo mi penis laŭtigi mian : « Silentu, Sinjoroj ! » ; min mem mi ne aŭdis ; sur la planko diskuŝis ĉapeloj, steloj, cirkuleroj, libroj, turtaj plumoj, pecoj de okulvitroj… Fine, per lasta bato de l’ Cart’a fosilo la « trafendita tablo » tiel brue krakegis, ke… mi vekiĝis…

Apud mi, en amika interparolado, pace konversaciis kelkaj Akademianoj, legante leterojn de siaj malproksimaj kolegoj ; ĉu en la konversacio, ĉu en la leteroj, du vortoj ĉiam revenadis : « Unueco, Fideleco ». Plenkore mi ĝojis, ke nur malbona sonĝo prezentis al mia imago tiun teruran kunsidon. Ĝi ja estis la unua, kaj ĉar ĝi ne okazis, mi ne scias, ĉu iam kunsidoj okazos… Pripensu, Sinjoro, ke multo da mejloj apartigas la diverslandajn Akademianojn ; en tiaj kondiĉoj kuniĝado estas malfacila, sed aliparte per interĵetado de cirkuleroj oni ne povas fari aŭ ricevi tre gravajn kaj nekuraceblajn vundojn… »

— « Mi ankaŭ ĝojas, pedelo, ke ĉio bone finiĝis ; sed diru al mi : rakontante vian sonĝon, vi neniel parolis pri Doktoro Zamenhof… »

— « Mi lin ne konas », respondis la pedelo.

Era.


← A. Lopez Villanueva

Enhavo →


retroiri al la komenco de la artikolo

arkivo.esperanto-france.org