Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

12
LA GANTISTO

Gantisto

Sur tiu bildo ni vidas gantiston, kiu klopodas por logi sian klientinon akiri kelkajn parojn da gantoj. Lia eksteraĵo estas duone tiu de franca magistrato pro liaj belaj vangharoj nigraj, liaj bone razitaj lipoj kaj mentono — duone de hispana toreadoro pro liaj tro videble koloritaj vestoj ĝustalfaritaj kaj multbutonaj. Lia jako blua, lia ruĝa vesto, kaj blanka ĉemizantaŭaĵo igas lin kvazaŭ franca standardo. Tamen liaj belaj haroj frizitaj, liaj grandaj okuloj nigraj kaj lia agrabla rideto ŝajnas logi la aĉetontinon. Tiu ĉi, vestita laŭ la modo de niaj avinoj, havas bluan robon kun falbalo, surjupon ruĝan ornamitan per flava kaj lignokolora punto ; ŝia blua ĵaketo surbrodita per pasamento montras ankaŭ nigran veluran poŝon tre ĉirkaŭtranĉitan, kaj blankajn manikojn broditajn. Ŝia kaŝtankolora kaj grandampleksa harligaĵo subportas ridindan ĉapeleton flavan. La magazena tablo, kiu disigas tiujn ambaŭ personojn, estas ornamita antaŭe kaj flanke per oritaj tabuletoj ; sur la tablo mem kuŝas kartona kesteto enhavinta la gantojn. En la fundo de la butiko estas granda fakaro, kies fakoj estas provizitaj per dikaj preniloj. La gantisto kaj lia klientino ne estas akorde ; unu laŭdas la kvaliton de sia komercaĵo, la alia reatakas pri ĝia kareco ; sed ili ne longe disputos, kaj nepre la saĝeco de tiu sinjorino estos venkita de ŝia koketeco.

DEMANDARO

12. — Kie ni vidas gantiston ? Kial li klopodas ? Ĉu la klientino jam aĉetis gantojn ? Kiu havas trikoloran veston ? Al kiu plaĉas lia eksteraĵo ? Ĉu tiu ĉi sinjorino estas ĉarme vestita ? Priskribu ŝian vestaron ? Kiel estas ŝia harligaĵo ? Kiom da personoj disigas la tablo ? Ĉu la kesteto enhavas gantojn ? Ĉu ĝi enhavis ilin ? Kies fakoj estas prenilhavaj ? Ĉu la du personoj estas akorde ? Ĉu ili akordiĝos ? Post kiom da tempo ? Kia eco estos pli forta ĉe la sinjorino ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org