Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

19
LA GLADISTINO

Gladistino

Tre kontentan mienon havas tiu ĉi gladistino. Sendube ŝi ĝoje kantas ian gajan melodion, dum ŝi lerte ŝovas la glatigan gladilon tien kaj reen sur la pura tolaĵo. Hela sunlumo plenigas la ĉambron, kiu ŝajnas tiel pura kaj blanka kiel la gladata tuko. Tamen estas vintra tago, kaj la forno, sur kiu hejtiĝas la gladiloj, dissendas komfortan varmon tra la ĉambro. La laborema gladistino estas simple vestita per ruĝa jupo kaj blua korsaĵo. La tablo, sur kiu ŝi gladas, estas kovrita per tablotuko blanka, kiu ĉirkaŭpendas malsupren. Je la dekstro de la laborantino estas pelvo aŭ taso, kiu kredeble enhavas akvon disŝprucotan sur la gladotajn tukojn. Apud tiu pelvo staras fera gladilportilo. Sur la kaheloj, antaŭ la tablo, staras malprofunda ligna kuvo, kies plataj flanktabuloj estas kunmetataj per tri ĉirkaŭnajlitaj feraĵoj. En la kuvo kuŝas amaso da tukoj, tolaĵo, vestaĵo, kaj iu tre videbla ruĝa drapaĵo. Dekstre oni vidas grandan klinrandan fajencan pelvon. La forno estas post la gladistino. Ĝi konsistas el cilindra fajrujo staranta sur kvar piedetoj, kovrita supre per sesflanka kvazaŭĉapelo, kiu, tre varmiĝinte, varmegigas la kontraŭapogitajn gladilojn. Fleksita kamentubo, farita el mallongaj cilindroj, forkondukas la karbofumon. Post la forno, ĉe la muro, estas breto surhavanta altan kruĉon kaj diversajn skatolojn aŭ kestetojn, kaj tra la ĉambro, apud la plafono, pendas ŝnuro portanta diverskolorajn gladotaĵojn.

DEMANDARO

19. — Kiu kantas ? Kiel kantas la gladistino ? Kion ŝi kantas ? Kien ŝi ŝovas sian gladilon ? En kia sezono ni estas ? El kio estas farita la kufo de la gladistino ? Kio estas disspruĉota sur la tukon ? Kiom da kuvoj estas tie ? Kiu el la du havas feraĵojn ? Post kiu estas la forno ? Por kio estas uzebla la kvazaŭĉapelo de l’ forno ? Al kio estas apogitaj la gladiloj ? Kio estas en la kruĉo sur la breto ? Ĉu la tuta tolaĵo estas gladita ? Kio estas gladota ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org