Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


← al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo →


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

3
LA KUDRISTINO

Kudristino

Tie virino sidas sur blanka seĝo ; la piedojn ŝi havas sur flava benketo.

Vestita per ruĝa jupo, flava korsaĵo kun nigraj butonoj kaj blanka antaŭtuko, la kudristino kudras bluan robon ; oni vidas eĉ la fadenon de ŝia kudrilo, kiun tiras ŝia dekstra mano ; ŝi havas frizitajn harojn kaj ŝajnas tre laborema. Apud ŝi staras ligna tablo, sur kiu kuŝas bobeno, tondilo, pinglujo, butonoj kaj flava ŝtofo ; sub ĝi oni vidas korbon kaj en ĝi ruĝan ĉifonon. En la fundo de la ĉambro, dekstre kaj maldekstre de la spegulo, du « kvazaŭhominoj » staras, vestitaj unu per blua robo, la alia per ruĝa ĵaketo riĉe brodita.

DEMANDARO

3. — Sur kio sidas la kudristino ? Kie estas ŝiaj piedoj ? Kiel estas la benketo ? Ĉu la kudristino havas jupon ? Ĉu la antaŭtuko havas butonojn ? Kio havas butonojn ? Kiu tiras la kudrilon ? Per kiu mano ? Ĉu la kudristino havas belajn harojn ? Kiel ili estas ? Kiu ŝajnas laborema ? Ĉu la bobeno estas sub la tablo ? Ĉu la tondilo estas ligna ? Kie kuŝas la pinglujo ? Kiom da butonoj kuŝas sur la tablo ? Kion ni vidas dekstre de la spegulo ? Ĉu ambaŭ kvazaŭhominoj estas dekstre de la spegulo ?


← al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo →


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org