Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

8
LA ORGENISTINO

Orgenistino

Antaŭ la duobla klavaro de sia orgeno sidas la orgenistino. Tiu ĉi virino surmetis bluan robon tute sen ornamaĵo, krom surjupo flava nigre strekita kaj ĉirkaŭita per brodita borduro samkolora ; ŝia ĵaketo ankaŭ estas ornamita per nigraj pasamentoj ; same, unu el la poŝoj videbla dekstre. Ŝia maniko prezentas ĉe la supra parto ŝtofan epoleton kaj malsupre puntajn manumojn. El ŝia kaŝtankolora harligaĵo eliras kelkaj harbukloj, kiuj flugetas post ŝia kolo ; ŝi sidas sur kvarpieda benketo, kaj tre atente rigardas sian notkajeron, sur kiu ni vidas dek notskalojn. Tiu libreto kuŝas sur stableto. Ĉe la fundo de l’ orgeno staras kelkaj dikaj orgentuboj. Sur la maldekstra flanko de la tribuno ni vidas feran balustradon, kies kolonetoj tre maldikaj estas videble fiksitaj per ŝraŭboj aŭ ŝraŭbingoj. La supra parto prezentas feran forĝitan galerion kun ligna apogilo. Eble la orgenistino ludas en ia preĝejo, kaj tiu ĉi tribuno permesas al ŝi observi la diversajn partojn de la diservo, por ke ŝi ĝustatempe plibeligu ĝin per dia muziko.

DEMANDARO

8. — Kiu sidas ? Antaŭ kio sidas la orgenistino ? Ĉu la orgenisto estas juna ? Kiel estas la robo de tiu ĉi virino ? Ĉu ŝi brodis mem sian surjupon ? Kiom da poŝoj estas videblaj ? Ĉu la dekstra ? Kiam estos blankaj la haroj de la orgenistino ? Ĉu la benketo estas kvarpieda ? Al kiu apartenas la notkajeron ? Kio estas sur stableto ? Ĉu ĝi estas granda ? Kie estas la orgentuboj ? Ĉu la galerio estas ligna ? Ĉu la apogilo estas fera ? Kion faras la orgenistino ? Kie ŝi estas ? Kien ŝi iros poste ? Kial ŝi ludas muzikon ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org