Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

5
LA SERURISTO

Seruristo

La seruristo laboras en malgranda butiko fermita per muro kaj larĝa fenestro, tra kiu oni vidas la straton. Li havas nigrajn harojn kaj brovojn sed nenian barbon. Li estas vestita per blanka ĉemizo, blua antaŭtuko, kaj ruĝa pantalono. Li staras antaŭ stablo, sur kiu kuŝas kelkaj seruroj kaj ŝlosiloj. Sur la rando de tiu stablo estas fiksita premilego, kies makzeloj premas seruron, kiun la seruristo glatigas per fajlilo.

En la fundo estas la fajrujo, kiun superas kamenkapuĉo por elkonduki la fumon, kaj granda blovilo, kiun oni movas per ĉeno kun fera ringo. Sur la dekstra flanko de la stablo oni vidas kelkajn ilojn, nome : liniilon, ĉizilon, ŝraŭbturnilon kaj tranĉilon. Tiuj iloj estas subtenataj per tabuleto, najlita je la tablo. Ĉe la muro estas apogita la tenilo de dika martelo.

DEMANDARO

5. — Kie staras la seruristo ? Ĉu la butiko estas larĝa ? Ĉu tra la muro oni vidas la straton ? Kiu havas nigrajn harojn ? Ĉu ili ĉiam estos nigraj ? Ĉu li sidas antaŭ la stablo ? Kio kuŝas sur la stablo ? Kie kuŝas la seruroj ? Ĉu la ŝlosiloj kuŝas tere ? Kio superas la fajrujon ? Kien iras la fumon ? Ĉu per ĉeno oni movas la blovilon ? Kion oni vidas sur la flanko de la stablo ? Ĉu dekstre ? Kion oni faras per liniilo ? per ĉizilo ? per ŝraŭbturnilo ? per tranĉilo ? Kio estas najlita je la tablo ? Kie la tabulo estas najlita ? Kiu najlis la tabulon ? Ĉu la muro estas apogita je dika martelo ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org