Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la komenca paĝo


antaŭ post

GVIDLIBRO
TRA
CHATEAU-THIERRY

☆☆☆

Ĝeneralaj Informoj.

 

Regno : Franclando, respubliko.

Departemento : Aisne.

Enlanda lingvo : Franca.

Enlanda monunuo : Franko (1 fr. = 0 Sm. 400).

Loĝantaro : 7771 loĝantoj.

La loĝantoj de Château-Thierry nomiĝas : Kastel-Teodorikanoj.

Esperanto-Oficejo : 2, rue Drugeon-Lecart, kontraŭ la Poŝtoficejo.

Delegito : S-ro Georges Delanoue, direktoro de la kreditkanka agentejo " Société Générale ", 2, rue Drugeon-Lecart. (Kontulo ĉe la Ĉekbanko.)

Konsulino por virinoj : F-ino J. Pagès, profesorino.

Esperanta Grupo : Prezidanto : S-ro L. Borson, en Amiens.
Vic-Prezidanto : S-ro H. Blétry, 38, avenue de Soissons, en Château-Thierry.

La urbo interspaciĝas je 95 kilometroj ĝis Paris kaj ĝin trafluas la rivero Marne, kies valo, en la departemento Aisne, estas tiel ĉarma.

Poŝt-Telegraf-Telefonoficejo : rue Drugeon-Lecart.

Fervojoj : Orienta Kompanio (fervojo Paris-Strassburg).

Subprefektejo : rue Saint-Crépin, kontraŭ la preĝejo.

Urbdomo : place de l'Hôtel-de-Ville.

Preĝejo : katolika diservo, rue Saint-Crépin.

Kreditbanko : " Société Générale ", 1, place du Champs de Mars.

Muzeo : " Johano de La Fontaine ", ĉiutage vizitebla.

Malnova Kastelo : ĉiutage vizitebla ; belega panoramo.

Iniciativa Societo : Sekretario, S-ro Charles Delanoue, 9, rue Vallée, apud la placo de l'Hôtel de Ville.

<<<  egigi  >>>

Ĝenerala vidaĵo

Château-Thierry.   Ĝenerala vidaĵo.

<<<  egigi  >>>

 

Devena Historio.

Château-Thierry estas, post Vervins, la plej malgranda el la Subprefektejoj de la Departemento Aisne.

Ĝia ĉarma kaj agrabla pejzaĝo kaj ĝia historia karaktero instigas al restado en tiu ĉi regiono, tiel agrabla, kiel interesa, kies klimato estas plaĉanta kaj bonaera.

Konstruita sur la deklivo estas la urbo ; ĝin parte superas la restaĵoj de fortika kastelo, el kiu devenas ĝia nomo. Tiu kastelo estis konstruita de la landsinjoro Hugues Thierry, vasalo de la Champagne'aj grafoj, ĉirkaŭ la jaro 1060, sur la restaĵoj de fortika kampodomo kiu, laŭ rakonto, estis la loĝejo de la lasta franca Merovida reĝo Théodoric, kiu ankaŭ nomiĝis Thierry IV. Komencita dum la XI-a jarcento, tiu kastelo estis finita nur dum la XIII-a.

Tial la loĝantoj nomiĝas : Kastel-Teodorikanoj.

 

Vizitado de la urbo.

Elirante el la stacidomo per la arbostrato de la Gare, kaj maldekstren per la arbostrato de la République, vi atingas la arboplacon Carnot kaj, dekstren, la ponton super la Fausse-Marne, nevera rivero, kiu baldaŭ fariĝos komerca kanalo.

La strato Carnot, kiu kondukas al la ponto super la rivero Marne, pasigas proksime al la hotelo " du Cygne " (dekstraflanke) kaj per la maldekstra strato du Collège, ebligas vin viziti la urban kolegion " Jean de La Fontaine ", antaŭe okupitan de la " Fratoj de la Krista Doktrino ". Estintece ĝi estis kapucena monaĥejo kaj poste apartenis al Sparnacia (d'Epernay) familio Galice.

La arboplaco Thiers prezentas al vi vastan ĝeneral-vidaĵon, de la urbeto Essômes maldekstre, ĝis trans la urbeto Brasles dekstre. Kontraŭe kuŝas la urbo, kiu etendiĝas sub la malnovaj muraĵoj de la antikva feodala fortikaĵo. Tuj antaŭ la ponto, kiu estis konstruita en la jaro 1768, estas rimarkindaj du kuglegoj enboriĝintaj en la fasadon de la du lastaj domoj dum la militagadoj de 1814.

Je la ekstrema flanko de la ponto staras la marmora statuo de la tutmondfama fablisto Johano de La Fontaine ; ĝi estis donacita de la reĝo Ludoviko XVIII-a kaj inaŭgurita la 6-an de Novembro 1824 dum la regado de reĝo Karolo X-a.

La fablisto naskiĝis en Château-Thierry la 8-an de Julio 1621 ; li mortis en Paris la 13-an de Aprilo 1695. Vi rimarkos, ke la skulptisto (Laitié) volis kapti vian atenton, lokinte je la piedoj de la fablisto unu leporon kaj unu testudon, por ke, laŭ la tiel bone konata fablo, vi memoru pri tiu proverbo :

Neniel utilas kuri,
Oni devas ĝust'ekiri.


ĈIU VIZITONTO
NE FORGESU TIUN ADRESON :
AUBERTIN
Kukisto-Konfitisto

46, rue Carnot   ◦◦◦◦◦◦◦◦◦◦◦◦◦◦◦

◦◦◦◦◦◦◦◦◦◦◦◦◦◦◦   en Château-Thierry


Specialaj kukoj : " Visitandines "


HOTEL DU CYGNE

5, rue des Filoirs  -  Château-Thierry  -  rue des Filoirs, 5

proksime al la Strato Carnot.     —     Telef. : 62

A. CAMUS, hotelestro

Premiita de la Bonhotelestraj Konkursoj.


Komfortaj ĉambroj  —:—  Elektra lumo  —:—  Centra hejtado
Tegmentata Aŭtomobiltenejo  —  Omnibuso ĉe la stacidomo
Rekomendata de Franca Turisma Klubo (T. C. F.)

Ĉambroj depost 2 fr. 50.  —  Matenmanĝo 1 fr.
Tagmanĝo 3 fr. (kun vino), Vespermanĝo 3 fr. 50 (kun vino)
(por nekomuna tablo : plipago 0 fr. 50 nur por tagmanĝo).

antaŭ post


al la komenca paĝo

arkivo.esperanto-france.org