Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

de E. Deligny


Pri Ernest Deligny — 1864-1950

Jen malnovaj artikoloj pri E. Deligny.


El Historio de la Nordfranca Esperanto-federacio (E-a traduko de la originala Histoire de la Fédération Espérantiste du Nord de la France de E. Deligny, 1935, tajpita traduko, ĉ. 1976, far Lucien Bourgois kaj Georges Odent kiuj aldonis ĉi-tiun biografian tekston, kies enhavo grandparte devenas de artikolo de 1937.)

Pri la aŭtoro : Ernest DELIGNY (1864 - 1950)

Modesta homo, klara intelekto, apostola animo, tiel aperas S-ro DELIGNY, honora prezidanto de la Nordfrancia Esperanto-Federacio.

Li naskiĝis la 9-an de decembro 1864 en Fauquembergues, ĉarma urbeto en Artezo. Tre juna, li eniras la liceon de Saint-Omer por sia duagrada lernado. En 1886, li iĝas help-profesoro en tiu sama liceo, kie li deĵoros ĝis 1928. Post emeriteco, li iĝis direktoro de la grava urba biblioteko.

En 1900, S-ro DELIGNY konatiĝas kun Esperanto. De 1901, li fariĝas ĝia apostolo kaj kreas kurson en Saint-Omer. La sekvan jaron, li fondas en la liceo unu el la unuaj lernejaj grupoj en Francio. Ĉu bezone diri ĉiujn malfacilaĵojn, kiujn li renkontas, ĉiujn sarkasmojn, kiujn li suferas, kaj ankaŭ ĉiujn venkojn kiujn li gajnas kun tiu trankvila kuraĝo kiu estis unu el la ĉefaj trajtoj de lia karaktero ! Je kosto de obstinaj klopodoj, li sukcesas iom post iom enradikigi la esperantistan ideon ĉirkaŭ si.

Sed baldaŭ la kampo de lia urbo ne plu sufiĉas al li. En 1904, li kun sia grupo partoprenas la internacian renkontiĝon en Kalezo, preparadon de la unua universala kongreso en Bulonjo, kies help-organizanto li fariĝas. Poste venas la daŭriga serio de grandaj internaciaj kongresoj, kiujn regule ĉeestas S-ro DELIGNY kaj kies laborojn li partoprenas.

Intertempe, li instruas, tradukas (1), skribas, paroladas, akiras valorajn helpojn, kreas ekspoziciojn, organizas festojn, unuvorte sin tute dediĉas al la esperantista movado.

En 1908, li aperigas la federacian bultenon, "Norda Gazeto" kaj redaktas ĝin ĝis julio 1914. Pro la unua mondmilito ĉesas aperi tiu informilo ĝis 1931. S-ro DELIGNY denove redaktas ĝin ĝis 1933. Li tiam transdonas la taskon al S-ro BENOIT, la tiama prezidanto de la esperantista grupo de Dunkerque.

Li estis elektita prezidanto de la federacio en 1911 por unu jaro kaj denove de 1930 ĝis la 10-a de junio 1934. En 1935, li iĝis ano de la "Lingva Komitato" kaj publikigis franclingve la Historion de la Nordfrancia Esperanto-Federacio. La verkaĵo estas jam delonge elĉerpita. Ekzemplero troviĝas en la Urba Biblioteko de Saint-Omer (Esperanto-fako), bedaŭrinde ne vizitebla de la publiko (2). En 1943, li ankaŭ verkis membiografion : "Mia esperantista vivo".

Ankoraŭ en 1937, kvankam grandaĝa, S-ro DELIGNY nelacigeble daŭrigis sian pioniran laboron. Oni vidis lin en Béthune, Desvres, Dunkerque, Lille, ĉie, kien oni lin vokis, senzorge pri la malboneco de la vetero : je ĉiaj ventoj li semis la bonan grajnon. Li plu gvidis du publikajn E-kursojn en sia malnova urbo, Saint-Omer, kaj plie, dufoje en ĉiu semajno, li alportis sian necesegan helpon al la kurso de la liceo.

Li posedis riĉan kolekton da Esperantaj libroj, revuoj, dokumentoj, kaj herede donacis ĝin al la Biblioteko de Saint-Omer. Pro sia multflanka agado, S-ro DELIGNY postlasos neviŝeblan spuron en la Esperanto-movado ĝenerale kaj en Norda Francio aparte.

(1) Nekredeblaj Aventuroj de Sinjoro RADAMANTO (prozverko). Ranratbatalo, herokomika poemo de aŭtoro nekonata (traduko), en 1907. Tri Rakontoj el Impresoj de Vojaĝo, de Aleksandro DUMAS (traduko), en 1932.

(2) Vizito estas principe aranĝebla per antaŭa kontakto kun la bibliotekestr(in)o Telefon-numero : 21 38 35 08.


Frontartikolo de Nordfranca Esperantisto, n° 5, Marto 1937, 2a Serio, 14a Jaro :

Niaj Pioniroj…

Ernest DELIGNY

Modesta homo, klara intelekto, apostola animo, tiel aperas S-ro Deligny, honora prezidanto de nia Nordfranca federacio de 1934.

Lia vivo estas kiel rekta kaj neta vojo, kiun oni ĉirkaŭrigardas per unu okulvido, sed kiu malkovras, kiam oni ĝin trapasas, mil ĉarmojn komence neviditajn.

S-ro Deligny naskiĝis la 9an de decembro 1864 en « Fauquembergues », ĉarma urbeto de nia ridetanta Artezio. Tute juna, li eniras liceon de « Saint-Omer » por sia duagrada lernado. En 1886, li fariĝas helpa profesoro en tiu sama liceo, kie seninterrompe li deĵoros ĝis 1928, ĝuante la simpation de siaj kolegoj kaj la respektplenan korinklinon de siaj lernantoj. Post sia emeriteco, li ricevas la direktadon de la grava urba biblioteko, tute proksima de la kara malnova liceo…

Jen ĉio… Sed ĉe pli detala rigardado, kiel admirinda vivo plena je paciencaj laboroj, riĉa je plej belaj rikoltoj ! Oni ne povas doni en kelkaj linioj eĉ raporteton pri lia abunda kaj fruktodona agado en la kampoj de instruado, edukado, sportoj kaj postlernejaj laboroj. Mi rezignu priskribi tre mallonge lian karieron en nia movado.

En 1900, S-ro Deligny konatiĝas kun Esperanto kaj — ĉu povus esti alimaniere ? — tuj li estas allogata de la simpleco, harmonio kaj alta idealo, kiuj eliĝas el tiu nova lingvo. De 1901 li fariĝas ĝia apostolo, kaj kreas kurson en « Saint-Omer ».

Postan jaron, li fondas en la liceo unu el la unuaj lernejaj grupoj en Francujo. Ĉu oni bezonas diri ĉiujn malfacilaĵojn kiujn li renkontas, ĉiujn ironiojn kiujn li suferas kaj ankaŭ ĉiujn venkojn kiujn li gajnas kun tiu trankvila kuraĝo kiu estas unu el la ĉefaj trajtoj de lia karaktero ! Je kosto de obstinaj klopodoj li sukcesas iom post iom enradikigi la esperantistan ideon ĉirkaŭ si.

Sed baldaŭ la kampo de lia urbo ne plu sufiĉas al li. En 1904, li partoprenas kun sia grupo la internacian kuniĝon en « Calais », preparadon de la unua universala kongreso en Bulonjo, kies li fariĝas helpa organizanto. Kun kia emocio li ŝatas rememorigi tiun unuan kaj tamen konvinkan etapon ! Nun venas la daŭriga serio de grandaj internaciaj kongresoj, kiujn ĉeestas regule S-ro Deligny kaj kies laborojn li sekvas. En ĉiuj grandaj urboj de Eŭropo, de Kambriĝo al Budapeŝto, de Barcelono al Helsinko, li trenas siajn sandalojn de esperantista pilgrimanto kaj de nelacebla komercvojaĝisto de la Granda Ideo.

Intertempe li instruas, tradukas, skribas, paroladas, akiras valorajn helpojn, kreas ekspozicion, organizas festojn, unuvorte sin donas tutan al la esperantista movado, kiun li faris la pasio de sia vivo. Tiel menciinde li aperigas en 1908 la revuon Norda Gazeto, kuraĝan antaŭulon de nia bela Nordfranca Esperantisto. En 1935 li fariĝas ano de la « Lingva Komitato » kaj publikigas la historion de nia federacio.

Kiom da entuziasmoj li naskas, kiom da samideanoj li formas ! Neeble precizigi : centojn kaj eble milojn.

La jaroj pasas, sed S-ro Deligny restas ĉiam sur la breĉo, kun la trankvila rideto kaj klara rigardo, kiujn ni ĉiuj konas. Kvankam la aĝo kaj la laciĝo pezas ĉiutage pli kaj pli sur liaj ŝultroj, li nelacigeble daŭrigas sian penigan pioniran laboron. En lia kurado al la verda stelo, nenio lin haltigas ; oni lin vidas en Betuno, en Devro, en Dunkerko, en Lilo… ĉie, kien oni lin vokas, senzorge de la malboneco de la vetero : je ĉiaj ventoj li semas la bonan grajnon…

Pasintan jaron, li estis en Arnhemo, ĉiam plena de vervo, korjuna, animklara, mirinda ekzemplo de fervoro, kiu neniam ŝanceliĝis de pli ol triono da jarcento…

Ankoraŭ nun, li daŭrigas direkton de du publikaj kursoj de Esperanto en sia malnova urbo de « Saint-Omer » kaj plie, dufoje en ĉiu semajno, li alportas sian necesegan helpon al la kurso de la liceo. Ha ! Se vi povus lin vidi, meze de liaj kvardek lernantoj, klinantan sian blankan kapon al iliaj junaj cerboj, gvidantan kun ĉarma karesemo la unuajn paŝojn de tiuj esperantistaj buboj, kiel vi estus samtempe mirigitaj, emociitaj kaj entuziasmigitaj !

Ni deziru, ke nia movado konservu longatempe tiajn homojn, kies radiadpovo akiras tiom da spiritoj kaj koroj al nia afero !

Ili meritas nian respektegon.

Nian ardan agemon.

Andreo D.


El Enciklopedio de Esperanto, de L. Kökény kaj V. Bleier (1933) :

Deligny, Ernest

("Dölinji"), franco, licea prof. Nask. 9 dec.1864 en Fauquembergues (apud Boulogne-sur-Mer). Direktis dum 30 jaroj sportajn societojn.

Estis Volapükisto ; li fariĝis E-isto en 1900. Propagandisto, fondis grupojn kaj, kun kelkaj samideanoj, la Nordfrancan federacion (1908), kies prez. li estas. Kreis en 1908 la Norda Gazeto, kiu ĉesis aperi en 1914 kaj reaperis en 1930. Ĝen. sekr. de la XII. U. Kongreso (Hago,1920) ; organizis 4 E-ajn ekspoziciojn en Saint-Omer kaj Boulogne-sur-Mer.

Li verkis Cours élémentaire d'Esperanto, 1905 ; Traduko el la greka lingvo : Ranratbatalo, 1908 ; La Vivo de liceano, dialogoj 1925 ; Traduko de Dumas : Tri rakontoj 1933.


de E. Deligny

Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert