Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo


ESPERANTA UNIVERSALA BIBLIOTEKO
—— REDAKTORO : A. MARICH. ——
---------- N° 9. ----------
(ARMENA SERIO III).

AJCATUR
(ARMENA FABELO)
TRADUKIS
GEORGO DAVIDOV

—— 1908 ——

Ornamajho liro-aspekta


Kovropaĝo de "Ajcatur"
Kovropaĝo de "Ajcatur"


Al la ĉapitroj : I, II, III, IV, V, VI, VII


Ajcatur.

I.

Iam estis richa komercisto. Iafoje nokte li haltis kun sia karavano, che unu vilagheto. Li vekighis noktmeze, kaj chirkauiris sian karavanon, ordonante al la gardistoj, por ke ili ne dormu kaj gardu la karavanon ; subite li ekvidis du homojn elirantajn el la vilagheto kiuj renkontis kun tria homo, kiu demandis ilin.

— Kian sorton vi antaudifinas al jhusnaskita knabo ?

La sorton de l’ komercisto, respondis ili kaj rapide malaperis. Ekaudinte tion, la komercisto konsideris, ke ili estis angheloj, antaudifinantoj de l’ sorto de l’ homo, kaj plu li ne povis ekdormi. Tuj kiam matenighis, li ekrapidis en la vilagheton, ekscii, che kiu dum la pasinta nokto naskighis infano. Kiam al li oni montris la domon, li eniris kaj ekvidis en la lulilo belegan, sanplenan infanon kaj li proponis al la gepatroj doni al li sian infanon.

— Mi, li diras, posedas grandan richajhon, kaj heredonton mi ne havas. Vian infanon mi filigos kaj donos al li mian tutan havajhon, kaj samtempe mi garantios vin.

Kvankam por la gepatroj estis treege kordoloraj [vortoj], tamen la malricheco devigis ilin. Konsentis la gepatroj, kaj donis sian infanon al la komercisto kontrau kelke da oraj moneroj. La komercisto alportis la infanon en la karavanon kaj tiuj daurigis sian vojon. Chu longe, chu mallonge ili migradis, fine ili haltis sur verda herbejo. „Tiu chi loko estas tute dezerta, pensis la komercisto, tie chi mi povas la knabon mortigi kaj kashi kaj mi ekvidos kiel li forprenos mian felichon ! ?“

Li alvokis sian fidelan serviston kaj diris al li : „Prenu tiun chi infanon kaj mortigu lin, poste ties koron kaj pulmojn alportu al mi.“

Nur havante ilin, li povus estis trankvila pri sia felicho.

II.

Somero estas senpluva kaj seka. Sed la verda, luksa herbejo kushis en la monta loko kaj de tial, malgrau la sekeco, ghi prezentas sin kiel bonega pashtejo por la brutaro. La servisto de la komercisto forportis la infanon malproksimen de l’ karavano kaj trairinte la monteton, li ekvidis grandan aron da shafaro.

— Ne, sentaugulo, mi ne povas plenumi vian malkompateman deziron — diris la servisto, kaj metis la infanon sub la arbetajhon, lasante ghin al Chio-pova. La servisto iris al la pashtistoj, achetis che ili malgrandan shafidon, buchis ghin, kaj la koron kaj la pulmojn li forportis al sia mastro. La komercisto rostis ilin kaj manghis, poste li trankvilighinte daurigis sian vojon.

III.

La brutaro iom post iom disirighis al chiuj flankoj kaj atingis fine la arbetajhon, sub kiu kushis la infano ; che unu melkebla kaprino, estis tiel multe da lakto, ke estis necese ghin forigi. Tie chi ghi rimarkis la knabon, kiu kriadis, kiel shafido, alproksimighis al li kaj komencis nutri lin.La sanplena kaj forta knabo, elsuchinte la tutan lakton, tre kontentighis, kaj ankau kaprino. De tiu tempo nutradi la knabon, farighis kutimo por la kaprino, kaj kie ajn estu la brutaro ghi chiutage, en la difinita tempo, kuradis al la knabo.

Tiu chi kaprino apartenis al iu maljunulo, kiu kelkajn tagojn estis senigita de l’ lakto, char la kaprino revenadis hejmen sen la lakto. Fine, la maljunulo, ekkoleris kaj insultis pashtistojn.

— Vi melkas mian kaprinon, la maljunulo kulpigis ilin, kaj ili do respondadis, „Dio estas atestanto, ke ni nenion scias ; se ni ekdezirus melki, ni ne melkus vian solan kaprinon, kaj elektus alian. Sed via kaprino kutimighis forkuradi ien ; ni rigardas kaj subite ghi malaperas, sed ni ne scias kien ghi malaperas ; se vi deziras, alvenu al ni iam, por vi mem vidu.“

La maljunulo iafoje iris kun sia kaprino al la brutaro kaj chiam li ne lasis sian rigardon de l’ kaprino. Tagmeze, kiam la kaprino eksentis la superfluan lakton, ghi komencis iom post iom malproksimighadi al la knabo.

La maljunulo, senchese sekvis ghin. La kaprino haltis sub la arbetajho kaj post kelka tempo revenis sen lakto. La maljunulo alproksimighis al la arbetajho kaj ekvidis la belegan knabon. Lia ghojego estas senlima.

Estas bonege, ke mi estis kelkajn tagojn senigita de la lakto, diris li, anstatau ghi. Dio sendis al mi la filon, lin mi forportos hejmen, nutros ghin ; kaj kiam li kreskos li mem nutros min.

Li prenis la knabon, ekbanis lin en la rivereto, kovris per sia vestajho kaj chiam kisante alportis lin hejmen. La knabo altkreskis, kaj efektive li farighis por li apogo. Char li estis en la komenco nutrita de l’ kaprino, tial oni lin nomis „Ajcatur“, tio signifas „Donita de kaprino“.

IV.

Ajcatur farighis deksepjara junulo kaj li estis amata de chiuj. Li estis bela, sagha kaj energiema junulo. En la sama tempo la komercisto haltis kun granda karavano en tiu chi vilagho ; gastemaj vilaghanoj renkontis lin kun grandaj honoroj.

Antau chiuj, alpashis al li Ajcatur, li prenis la bridojn de la chevalo, kaj helpis al la komercisto malsuprensalti de l’ chevalo kaj poste li komencis ghin konduki, por ghi ripozu de l’ laceco. Doninte la fojnon al la chevalo, li komencis preparadi manghajhon kaj servi al la alveninto. Al la lasta tre ekplachis la junulo ; lia ghentila parolado, lia lerteco tiel logis la komerciston, ke li ekdeziris restigi lin che si. Li komencis demandi Ajcaturon ; la junulo sincere rakontis al li pri sia deveno, kiel li mem audis tion de aliaj homoj, kaj por pruvi la verecon de siaj vortoj, li diris sian nomon. La komercisto tuj konsideris : Tiu chi estas, eble la sama knabo, kiun mi prenis ; kaj ghuste en tiu chi loko mi ordonis mortigi lin ; kaj la jaroj tute konformas al tiu tempo. Sekve mia servisto ne plenumis mian ordonon.

— Filo mia, diris li, chu vi volas resti che mi ? Vi estos la plej chefa direktoro je chiuj miaj havajhoj. Vi, vershajne, estas sagha kaj vi povas havi belegan estontecon.

— Tiun chi felichon mi tute ne rifuzos, diris Ajcatur, por via afableco al mi, mi penos esti tre dankema kaj mi esperas, ke mi ne shuldos al vi.

Kompreneble la intencoj de la komercisto estis malbonegaj : li deziris al Ajcatur ne felichon, sed morton. Ajcatur esperiginte sian maljunulan favoranton, ke li ne lasos lin sola kaj baldau revenos, adiauis kun li kaj forveturis kune kun la komercisto.

V.

La komercisto posedis senfinan richajhon, de unu fino de l’ karavano estis ne eble vidi la alian finon. Miloj da kameloj, chevaloj kaj muloj disportigadis komercajhojn en chiujn urbojn. Iafoje li dum jaroj nerevenadis hejmen ; okazis tiel, ke li tutajn monatojn pasigis en la vojo, traveturante el Indostano en Horasan’on, el Horasano en Tiflis’on, el Tifliso en Astrakan’on. Li vivis vere, kiel caro. Sultanoj kaj Shahoj prunteprenis de li monon, atendis de li multkostajn donacojn. Li havis edzinon kaj solan filinon, kiu estis belega, bona kaj sagha ; shi estis dekkvinjara, entute ; Goharik estis inda fianchino. La komercisto jam revenadis de l’ vendado kaj post kvin tagoj li devis alveni hejmen. Li skribis leteron kaj ordonis Ajcaturon veturi kun ghi antauen, doninte al li belan chevalon.

— La leteron tradonu vi mem al mia edzino, diris li. Ajcatur kiu serchis nur la okazon, por senkontrau parole, obeeme kaj rapideme plenumi la ordonon de sia mastro, prenis la leteron, sidighis sur la chevalon kaj fulmrapidiris al la domo de l’ mastro. En la alia tago li atingis la domon. Estis somero kaj varmega tago. Li lasinte la chevalon flanken alpashis al la domo ; tie chi li trovis fermitajn pordojn ; ne dezirante maltrankviligi la mastrinon, li kushighis che la muro, kaj je l’ okazo de l’ granda laceco, tuj li ekdormis. Dio scias, kion Ajcatur songhis, nur li rughighis, kaj tute krovrighis per la shvito sub la varmegaj radioj de l’ suno, kiel maja rozo kovrita per perla roso. Li dormis sub la fenestro de l’ chambro de Goharik. Io, kvazau pushis la fraulinon, malfermi la fenestron ; subite shi ekvidis Ajcaturon ; longe shi ne povis deiri de l’ fenestro, shi staris, kiel ensorchita ; dum tuta sia vivado shi neniam vidis similan belegan junulon. Kaj char li dormis, shi povis libere rigardi lin. Subite Goharik ekvidis la chevalon kaj shi tuj divenis.

— Vershajne la patro sendis lin por antausciigi pri sia revenado, pensis la fraulino. Shi malsupreniris, mallaute prenis la leteron el la posho de Ajcatur kaj rapideniris en sian chambron. Shi malkovris la leteron kaj tralegis jenan : „Kara edzino ! La junulon, kiu alportas al vi tiun chi leteron, vi devas akcepti, kiel eble plej afable, por ke li ion, neniam suspektu, kaj poste tuj do ordonu, por ke oni mortigu lin, per ia ajn objekto. Post kvin tagoj mi estos hejme ; ke jam mi ne devu vidi lin viva. Via edzo“.

Goharik tralegis tiun chi leteron, kaj shi kredis nek al sia okuloj nek al siaj oreloj.

— Ne eble la patro deziris vere la jenon ; kaj shi automate skribis la sekvanton. „Kara edzino ! Tuj kiam la junulo, kiu alportas al vi tiun chi letero, tuj do edzinigu nian filinon kun tiu chi junulo tiel, kiam mi alvenos, por ke chio estu finita. Via edzo“.

Goharik skribis tiun chi leteron senkonscience, kaj forportis ghin, ree metis ghin en la poshon de Ajcatur. Post tio shi revenis sian chambron, ekbrulis, shi gaje kuris en la chambron de l’ patrino dirante :

— Panjo, rigardu, che niaj pordoj dormas nekonata junulo ; li alvenis sur la chevalo de l’ patro ; vershajne, tiu chi estas sendito de la patro ; necese estas lin veki kaj alvoki supren. Char proksime ne okazis servisto, la patrino mem iris kaj vekis Ajcatur’on.

Junulo petis pardonon che la mastrino kaj donis al shi la leteron. Shi tralegis ghin, kaj rigardante Ajcaturon, eksentis ian apartan ghojegon.

— Chu vi scias, kio estas skribita en tiu chi letero ? demandis shi.

— Ne, al mi estas ne konata, mastrino.

— Jes, mi vidas, ke ghi estas ne konata al vi, se vi povis dormi. Ni iru supren, kaj mi diros al vi.

Shi deziris vidi, kian impreson faros je la filino la volo de la patro. La aminda akcepto de la mastrino, kuraghigis Ajcaturon ; kvankam li kiel infano de l’ naturo, chiam estis hontema kaj senghema.

Kiam ili supreniris, ilin renkontis Goharik, kaj shi demandis Ajcaturon pri la patro, poste demandis la patrinon, kion li skribas. Ajcatur sciis nur per la fabeloj pri similaj belulinoj, kaj li estis treege felicha, se li farighus shia fidela servisto. Li ech ne havis penson, ke li povus farighi por shi pli ol servisto, kaj iam nomi shin, sia edzino.

— Kio estas via nomo ? demandis la mastrino.

— Ajcatur, diris li, hontante sian nomon.

Ajcatur … nu vi sciu, mia edzo skribas, por ke mi tuj, kiam vi alvenos, edzinigu al vi mian filinon ; jen estas shi ! Mi ne povas iri kontrau la deziro de mia edzo, do por la gefianchiĝo ne estas malhelpo. Se vi au shi ne konsentos pri tio, vi mem estos kulpaj.

Dirinte tion, la patrino transdonis la leteron al la filino… Ajcatur pensis, ke li songhas, kaj de l’ mirego li ne povis ech vorton diri. Goharik komencis.

— Mi estas kontenta plenumi la volon de la patro, sed mi ne povas perforte posedi la koron de de la junulo ; eble, li tion ne deziras. Ajcatur ekvidis, ke tio estas ne songho, kaj oni kun li ne shercas, kolektis chiujn fortojn kaj respondis. — Mi ankau obeas al la deziro de mia mastro.

— Sekve chio estas finita, diris la mastrino ; shi alvokis la pastron, montris al li la leteron de la edzo, kaj shi petis lin, kiel eble plej baldau finigi la ceremonion.

VI.

Post kvin tagoj revenis la komercisto. Tuj, kiam li eniris en la domon li ekvidis Ajcaturon kaj sian filinon. Gajaj kaj felichaj ili promenadis kune je la luksa balkono. „Kion signifas tio ?“ ekpensis li. Vershajne, kontrau mia ordono ili geedzighis ; nu mi shajnos, kiel se mi mem tion deziris. Li eniris ankau gaje, salutis chiujn, kaj poste sin turnante al sia edzino, demandis, chu li povas gratuli la gejunulojn.

— Jes, jes, respondis la edzino. Kiel vi skribis, antau via reveno, la ceremonio estu finita ; tiel mi plenumis vian deziron.

La komercisto enpensighis, li suspektis Ajcaturon je la falsigo de l’ letero kaj li decidis venghi al li. En la alia tago li iris ghardenon kaj li ordonis al la ghardenistoj elfosi profundan kavon kaj la tutan nokton en ghi bruligi la fajron.

— Morgau do, frumatene diris la komercisto, mi sendos tien chi homon ; tiuj kiam li eniros, ekkaptu lin kaj jhetu en tiun chi kavon, poste, surmetu ankorau de supre la fajron kaj bruligu lin.

VII.

Dum la vespermangho la komercisto sin turnis al Ajcatur.

— Char vi al mi tre plachas, kaj de tial mi petis, edzigi vin, kiel eble plej baldau, ech ne atendante mian alvenon ; nun do mi vidas, ke mi tre ekrapidas. La urbanoj eble diras, ke tion mi faris dank’ al mia avareco, por inviti neniun. Morgau devis esti granda festo, mi mem zorgos pri chiuj preparoj. Vin do mi petas iri ghardenon, por vidi, kiel oni deprenas la freshajn fruktojn por la deserto (fruktajho) ; kaj ne forgesu ordoni, por ke oni preparu kiel eble plej multe da floroj. En alia tago Ajcatur, vekighis matenfrue, sin vestigis kaj iris en la ghardenon. Dum vojiro, preterpashante preghejon li rememoris, ke hodiau estas dimancho, kaj la tuta popolo preghas. — Mi ankau iros, por preghi Dion ; ankorau estas frue, mi sukcesos prepari chion ghis la tagmangho.

Ajcatur eniris en la preghejon kaj longe tie li staris. La komercisto dum tiu chi tempo tre forte ekscitighis ; chiu horo shajnis al li kvazau jaro. Fine li iris ghardenon ekscii, chu oni plenumis lian ordonon. Li apenau eniris, oni ekkaptis lin kaj jhetis en la kavon kaj ankorau surjhetis lignajhojn, por forte bruligi la fajron. Longe li kriadis, petegis la ghardenistojn, ke li estas mastro, sed chio estis vana, shajnis ke la chirkauantoj estas surdaj kaj blindaj. Post du horoj alvenis Ajcatur. Lin oni akceptis kiel mastro, ili diris al li, ke la ordono estas plenumita. — Kia ordono ? Li demandis kaj eksciis, ke la komercisto farighis ricevinto de sia malbona intenco.

Tiuj kiuj rakontis al mi tiun chi rakonton, ke la ghardenistoj akceptis Ajcaturon anstatau la mastron, kaj la mastron ili ne rekonis, ili diris ankau : ke de la sorto neniu forkuros, kaj se vi fosas la kavon por la alia, vi mem enfalos ghin.

Georg Davidov.

Floro


Noto de 2016.

La originala teksto montras vortojn kiel : "nokte li haltighis" […haltis] – "konsentighis la gepatroj" [konsentis…] – "ili haltighis sur verda herbejo" [haltis…] – "mortigu lin, poste kies koron kaj pulmojn alportos al mi" […ties koron kaj pulmojn alportu al mi] – "nur havante ilin, li povas estis trankvila pro mia felicho" […li povus esti trankvila pri sia felicho] – "lasante ghin al Chiu pova" […al Chio-pova] – "kie ajn ne estu la brutaro" [kie ajn estu…] – "la kaprino haltighis sub la arbetajho" [la kaprino haltis…] – "kiam li kreskighos" [kiam li kreskos] – "ekbanigis" [ekbanis] – "la knabo alkreskighis" […altkreskis] – "la komercisto haltighis" […haltis] – "la jaroj tute konformighas al tiu tempo" […konformas…] – "chu vi volas restighi che mi" […resti] – "la patro sendis lin, por ke antausciigi" [la patro sendis lin por antausciigi] – "shi automate skribis la sekvanton." […sekvon :] – "tuj do edzinighu nian filinon" [edzinigu…] – "shi revenis sian chambron, ekbruligis" […ekbrulis] – "li estis treege felicha, se li farighis shia fidela servisto" […farighus…] – "li ech ne havas penson, ke li povas farighi por shi pli ol la servisto" [li ech ne havis penson, ke li povus farighi por shi pli ol servisto] – "kiel estas via nomo" [kio estas…] –"edzinigu vi mian filinon" [edzinigu al vi…] – "de Via fiancho ne estas malhelpo" [por la gefianchiĝo ne estas malhelpo] – "la patrino tradonis la leteron" […transdonis…] – "eble, li tiu ne deziras" […tion ne deziras] – "kontrau mia ordono ili edzighis" […geedzighis] – "ghis via reveno, la ceremonio estu finigota" [antau via reveno, la ceremonio estu finita] – "mi montros la vidon, ke mi…" [mi shajnos, kiel se mi…] – "ghis via reveno, la ceremonio estu finogita" [antau via reveno, la ceremonio estu finita] – "ekkapti lin kaj ghetu" [ekkaptu lin kaj jhetu] – "priparadoj" [preparoj] – "shajnis ke la chirkauantoj estis mutaj kaj blindaj" [shajnis ke la chirkauantoj estas surdaj kaj blindaj] – "ordo plenumita" [ordono…] – "la komercisto farighis ofero de sia malbona intenco" […ricevinto…] – "la ghardenistoj akceptis Ajcaturon anstatau la mastro" […mastron].


al la antaŭa paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org