Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


La drinkejo maljunaĝa …

La drinkejo maljunaĝa
Staras ĉe l’ river’ vilaĝa,
Kiu tiun respegulus,
Se la nokto ne nebulus.

Sed la nokto jam aliĝis
Kaj la mondo kvietiĝis
Sur la pram’ ne estas zumo
Kaj silentas la mallumo.

Sed interne la cimbalo
Sonas laŭte ĉe l’ pokalo
Kaj junuloj kun plezuro
Krias, ke tremadas muro.

« Ho estrino ! Belulino !
Jenen kun la bona vino !
Vi alportu plej maljunan,
Ĝi enhavu fajron sunan ! »

« Laŭte ludu, muzikanto !
Komenciĝu gaja kanto !
Ĉar mi dancos per tutforto
Kaj kantados ĝis la morto. »

Oni frapas la fenestron :
« Lasu dormi l’ vilaĝestron !
La bruado ĝene sonas,
Ne plu kriu, li ordonas. »

« La diablo lin disŝiru
Kaj Vi en l’ inferon iru !
Muzikant’, pli fortan tonon,
Se Vi havi volas monon ! »

« Malpli laŭte, mi Vin petas »,
Sur la pordo nun frapetas
Vilaĝana belulino :
« Malsaniĝis la patrino. »

Ili plue ne parolas,
Trinki jam neniu volas,
La junuloj « haltu » diras
Al ciganoj, hejmen iras.

Tradukis Rudolfo Rajczy.


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Al la prezenta paĝo pri la Esperanta Universala Biblioteko

arkivo.esperanto-france.org