Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la prezenta paĝo en Esperanto


INTERNACIA KODO LUGAGNE


Ligiloj en ĉi-tiu paĝo :

Antaŭparolo

Ekzemplo de frazo

Uzmaniero

Sendo de Telegramo

Ricevo de Telegramo

Rimarkoj kaj praktikaj Konsiloj

9 Ekzemploj de telegramoj

Konjugacio de la Verboj

Tabelo pri Konjugacio

Pruva Litero

Tabelo de la Pruva Litero

Korektado de Eraroj


ANTAŬPAROLO

La starigo de tiu grava verko trudis al ni laboron malfacile takseblan. Elektita laboristaro devis sin dediĉi al ĝi dum pluraj jaroj, kaj nur dank’al multaj oferoj ni povis ĝin plenumi. Tial, publikigante ĝin, ni kun ĝojo opinias, ke ni faris ĉion eblan por atingi la perfektecon. Ni estas konvinkitaj, ke ne vana estos nia penado. Justan rekompencon ni trovos en la servoj, kiujn faros tiu verko.

Per la INTERNACIA KODO LUGAGNE oni telegrafas kiel oni parolas, kaj oni samtempe parolas 7 lingvojn, nome :

FRANCA, ANGLA, HISPANA, GERMANA, PORTUGALA, ITALA, ESPERANTA.

La ekspedanto ne zorgu pri la traduko ; li bezonas koni nur la patran lingvon.

La konvenciaj vortoj de la INTERNACIA KODO LUGAGNE mem tradukiĝas sub la okuloj de la adresato, aŭtomate en lian lingvon aŭ en kiun ajn lingvon laŭ lia plaĉo. Tiamaniere tiu verko ebligas al ĉiu ajn sin komprenigi tutmonde.

La negocistoj bezonis antaŭ ĉio racian kaj praktikan verkon ; tiun bezonon respondas la INTERNACIA KODO LUGAGNE.

La nuntempaj ĝeneralaj kodoj baziĝas sur la principo de tute pretaj frazoj. Tiu principo estas malĝusta, ĉar ĝia apliko permesas nur la starigon de verkoj en kiuj oni tre malofte trovas la frazon, kiu precize esprimas la difinitan ideon transmetotan. El tio sekvas ŝanceliĝoj, esploroj, tio estas perdita tempo, plej ofte sen rezultato.

Tiu ĉefgrava maloportunaĵo estas unu el la kialoj de la INTERNACIA KODO LUGAGNE. Dank’al ĝi ne plu ekzistas ia ŝanceliĝo, esploro, tempoperdo : ĝi ebligas ĉion diri precize kaj simple, ĉar la ideoj ne plu estas premataj en kliŝaj frazoj ; per ĝi ili retrovas la forton kaj la precizecon, la flekseblecon kaj la subtilecon. Ĝi estas simpla, rapida, fidela kaj preciza organo de ĉiuj cirkonstancoj.

La INTERNACIA KODO LUGAGNE estas la fotografilo kaj la interpretilo de la parolo :

SUBJEKTO (aŭ alia) : 3 literoj
VERBO je tempo (aŭ alia) : 3 literoj
KOMPLEMENTO (aŭ alia) : 3 literoj

La tiel formita konvencia vorto finiĝas per deka litero kiu permesas konstati kaj korekti aŭtomate ĉian eblan eraron en la transmetado.

ĉiuj indikoj (vortoj, verboj, esprimoj, datoj, kvantoj, produktoj, propraj nomoj, ktp) povas sendiference esti grupigataj tiel ke, en certaj okazoj, la ideoj de du plenaj frazoj tradukiĝas per unu sola vorto.

Tiu principo estis jam spertita en la CODE ENCYCLOPÉDIQUE G. L. redaktita nur en franca lingvo. La sukceso de tiu verko instigis nin al la starigo de la INTERNACIA KODO LUGAGNE.

Al ni profitas ne nur la sperto de niaj antaŭuloj, sed ankaŭ nia propra sperto, kiu entute ebligas al ni publikigi verkon perfektan principe kaj aplike.

Ĉiu grupo de tri literoj signifas vorton ; tiu vorto estas tradukita sur la sama linio de nia kodo france, angle, hispane, germane, portugale, itale, esperante. El tio sekvas ke niaj konvenciaj triliteraj grupoj formas kvazaŭan internacian lingvon.

La klasigo de la vortoj estas kiel eble plej simpla kaj rapida por la esploroj : pure alfabeta vico kiel en la vortaro.

La tre zorgaj studoj, kiujn ni devis fari por difini severe ekzaktajn tradukojn de la komercaj esprimoj (tiaj tradukoj estas troveblaj en nenia verko) montras la superecon de nia kodo, kiel komerca vortaro.

Kun ĉiuj esprimoj, teknikaj kaj komercaj vortoj, la INTERNACIA KODO LUGAGNE estas vasta universala komerca vortaro.

La ideo de tia verko estas simpla kaj maltima.

ĝia realigo prezentis grandegajn malfacilaĵojn, kiuj feliĉe povis esti tute venkitaj dank’al la intima kunlaborado de lingvistoj, komercistoj, ŝipekipistoj, industriistoj, financistoj, inĝenieroj, plej bonaj profesoroj de lingvoj kaj specialistoj de la koda scienco.

La malnovaj ĝeneralaj kodoj liveris maksimume 100.000 frazojn. La INTERNACIA KODO LUGAGNE donas senliman kombinadon de vortoj.

Por senkonteste montri la superecon de nia kodo, sufiĉus la profitoj de ĝia simpla kaj facila uzado, la senlimeco de la kombinaĵoj, la sekureco pro la korektado de la eraroj, la kuno de la esprimoj en 7 lingvoj. Al tio oni ankoraŭ devas aldoni la ŝparon, kiu rezultas el la principo mem de l’kodo kaj de ĝia perfekta efektivigo : la INTERNACIA KODO LUGAGNE garantias ŝparon de almenaŭ 40 % je la malnovaj ĝeneralaj kodoj.

Krom tio, ĝi enhavas :

1°  En blanko kodon kiu ebligas komerciistojn telegrafi kion ili bezonas kun la maksimumo da ŝparo ;

2°  Sciigojn pri telegrafa korespondado ;

3°  Tabelon de ekvivalenteco de la ĉefaj monaj sistemoj ;

4°  Tabelojn unuecigantajn la ĉefajn pezojn kaj mezurojn.

Per ĉi tio ni celis ke l’INTERNACIA KODO LUGAGNE fariĝu vera internacia ligilo, kaj estu necesega en ĉiu oficejo kaj eĉ ĉe privatuloj ne nur kiel kodo sed ankaŭ kiel komerca Vortaro kaj Enciklopedio.

Tia prezentiĝas nia verko. Ni havas la certecon, ke ĝi respondas la bezonojn, kiuj trudis ĝian kreadon.

Nia tasko nun finiĝis. Ni atendas de ĉiu kaj de ĉiuj helpon por doni al ĝi la propagandon kiun meritas ĝia valoro kaj ĝia intereso.

————————

La starigo kaj la presado de tiu verko postulis plej detalajn zorgojn. Tamen, ni insiste petas ke oni bonvolu senprokraste nin informi pri ĉiu konstatita eraro.

 


 

kun 32caw 
nia +32ovy 
kodo +25eor 
 =89= f} cawovyeorf
ŝpar(aĵ)o, ekonomio38ikt 
kvardek +40sul 
procento (%) +23dyc 
 =101= s} iktsuldycs
minimumo 29ofl 
atingi,
ating(ita)-(inta)a
+35ozy 
sur, pri +43wep 
 =107= y} oflozywepy
ĉiuj 28xai 
malnova,
maljuna
+27awi 
kodo +25eor 
 =80= w} xaiawieorw
vi povas 32ryb 
ankaŭ +15bye 
korespondi,
korespond(ita)-(inta)
(leteroj, k.t.p.)
+35gaw 
 =82= y} rybbyegawy
kun 32caw 
ĉiuj +28xai 
lando +48pzu 
 =108= z} cawxaipzuz

cawovyeorf iktsuldycs oflozywepy xaiawieorw rybbyegawy cawxaipzuz

Kun nia kodo ŝparo 40 % minimumo atingita sur ĉiuj malnovaj kodoj. Vi povas ankaŭ korespondi kun ĉiuj landoj.

 


UZMANIERO

—————

1° Sendo de Telegramo

Redakti telegrafotan tekston en la plej konciza maniero, kvazaŭ se ĝi devus esti sendota sen la helpo de kodo (1).

(1) La ekspedinto ne bezonas zorgi ĉu lia korespondanto konas la lingvon en kiu la telegramo estas redaktita je sendo. Per ĝia taŭga aranĝo, nia kodo aŭtomate donos tradukon en lingvo de la ricevanto.

Ekzemple tiu frazo :

« Se vi ne estos interkonsentite vi petos vendadon per aŭkcio de la difektita maizo. »

povas esti resumata ĉi tiel sen ŝanĝo de la senco :

« En la okazo de malkonsento petu aŭkcia vendo difektita maizo. »

Serĉi PARTO I (paĝoj 8 ĝis 77) ĉe ĝia alfabeta loko ĉiun el la vortoj aŭ esprimoj konstruantaj transsendotan frazon ;

Enskribi kontraŭe la grupojn kaj nombrojn de du ciferoj kiuj korespondas :

En la okazo de dui        17 
malkonsento    hme   30 
petu         hfa23 
 duihmehfa70= l
aŭkcia vendo yam        23 
difektita    cav   31 
maizo.         nob28 
 yamcavnob82= y

Aranĝi kiel ĉi supre tiujn grupojn triope por konstrui konvenciajn vortojn po 9 literoj kaj adicii valorojn.

Al ĉiu vorto oni devas aldoni dekan literon (pruva litero).

Sin returni pri ĉi tio je PARTO I, paĝo 7.

—————

2° Ricevo de Telegramo

Dismeti ĉiun konvencian vorton ricevitan, per triliteraj grupoj komencante maldekstre :

duihmehfal   {   dui / hme / hfa / l

yamcavnoby   {   yam / cav / nob / y

Sin alturni je PARTO A (paĝoj 8 ĝis 213), kie tiuj grupoj estas klasigitaj en alfabeta ordo.

Preni ilian signifon el tabelo de la lingvo kiun oni konas :

17duiEn la okazo de
30hmemalkonsento
23hfapetu
70= l 
23yamaŭkcia vendo
31cavdifektita
28nobmaizo
82= y 

Aranĝi kiel ĉi supre la grupojn, ilian tradukon kaj la valoron de ĉiu el ili kaj adicii la valorojn.

Sin alturni poste je PARTO I (paĝo 7), al tabelo de la pruva litero por kontroli ĉu la telegramo estas rekte transdonita.

 

3° Apartaj rimarkoj kaj praktikaj konsiloj tre gravaj

En blanko. — Nia verko devas utili al tre multe da diversaj komercoj, tiamaniere ĝi ne povis enhavi krom la specaraj nomoj de precipaj produktoj, la nomojn de subproduktoj kiujn oni uzas en la komerca fako.

Ni do rezervis je la fino de ĉia ekkomenca litero marĝenon de 5 grupoj en blanko, por ke la komercistoj kiuj uzas nian kodon povu aldoni la nomojn de produktoj aŭ teknikajn vortojn specialajn por ilia negoco.

Por utili tiujn en blanko interspacojn, estos do necese ke la komercistoj antaŭe interkonsentu kun iliaj korespondantoj pri la elekto kaj loko de la aldonotaj vortoj.

Vortoj en parentezoj. — La parentezoj kiujn oni renkontas en nia verko, sciigas ke la vortoj tie enfermitaj povas esti prenataj aŭ ne, laŭ la senco de la frazo aŭ la neceso de ĝia gramatika konstruado :

Ekzemple :  (kun) balasto ;  (ili) aĉetas

Verboj. — Ni tute konjugaciis la helpajn verbojn, kaj en la ĉefaj tempoj, la plej uzatajn de la komercistaro.

De la aliaj verboj, ni nur donis infinitivon kaj pasintan participon kontraŭ sama grupo trilitera.

Preskaŭ ĉiam, tiu infinitivo kaj pasinta participo sufiĉas kaj la senco de la frazo montras kiun el ili oni devas preni.

Ekzemple :  afero (konkludi, konklud(ita)-(inta))
ĉu vi povas (konkludi, konklud(ita)-(inta)) aferon ?

La pasinta participo povas esti uzata kune kun unu el la formoj de helpa verbo :

Ekzemple :  ni estas (konkludi, konklud(ita)-(inta)) aferon

Tamen, estos ĉiam eble al niaj klientoj montri per aldono de trilitera grupo, je kia formo, tempo kaj persono, devos esti uzata la nekonjugaciita verbo, aŭ neplenume konjugaciita en nia kodo. Sin alturni pri tio al tabelo de konjugacio de la verboj, je PARTO I (paĝo 79).

Konvencia vortfarado. — Kiam, konvencia vorto kiel estas klarigita ĉi supre, ŝajnas malfacile prononcebla, sufiĉas por ke ĝi fariĝu elparolebla :

1° ĉu renversi la ordon de la grupoj, farantaj tiun vorton ;

2° ĉu anstataŭi unu el tiuj grupoj per alia grupo samsenca ;

3° aŭ intermeti en taŭgan lokon, la grupon  oue 11  kiu estas rezervita pri tio.

Tiun grupon oni ĉiam bezonas uzi kiam unu el aŭ aliaj rimedoj ĉi supre eldiritaj ne estas utila.

Ni rimarkigas ke, plej ofte, la nombro de la transsendotaj grupoj, ne estanta dividebla laŭ 3, la lasta vorto fariĝas nur per unu aŭ du triliteraj grupoj.

La intermeto de la grupo  oue  (eĉ dufoja) en la aron de tia telegramo do plikarigas preskaŭ neniam la koston de transsendo.

Alisencaj vortoj lokataj kontraŭ sama grupo. — Nia klientaro iafoje trovos en vortareto, aldonite kun la vorto serĉita kaj kontraŭ sama grupo, alian vorton alisencan.

Nin trudis fari tion la vorto, kiun respondas la sama grupo en vortareto de alia lingvo, kiam estas dusenca.

Oni ne bezonas zorgi pri tio ĉar la senco de la frazo montros al la korespondanto, kiun el la du vortoj li devas preni.

Reciproke nia zorgo pri absoluta interkorespondeco de traduko inter la lingvoj, kondukis nin iafoje, precizigi vortojn per klarigo en parentezoj per malgrandaj skribsignoj.


ESPERANTAJ EKZEMPLOJ


1a Ekzemplo

Ĉu vi ekspedos jot38  
ĉiuj elspezoj enkalkulitaj kov40  
krom jio20  
  98= o} jotkovjioo
transportelspezoj dny32  
je nia kosto eci13  
respondo antaŭ 24 horoj ufa16  
  61= c} dnyeciufac

2a Ekzemplo

En la okazo se dui17  
tribunalo xir46  
Hamburgo let38  
  101= s} duixirlets
kompetentaeyp26  
atingi ozy35  
enoficigon oty31  
  92= i} eypozyotyi
ekspertizisto jro36  
necesega maj30  
prokrasto arn37  
  103= u} jromajarnu
por aog16  
dokumentaron ien22  
prepari sej35  
  73= o} aogiensejo

3a Ekzemplo

Granda laj29  
kinematografo eky22  
Brindisi dga21  
  72= n} lajekydgan
tute iru27  
detruita hri34  
brulado lwy44  
  105= w} iruhrilwyw
imputebla luy26  
elektro imi22  
granda laj29  
  77= t} luyimilajt
paniko pou27  
multnombraj oto29  
viktimoj ydo19  
  75= r} pouotoydor

4a Ekzemplo

Naŭcent ori26  
dekunu mil kvincent pfo32  
naŭdektri sze47  
  105= w} oripfoszew

5a Ekzemplo

Proponu al ni firme
por respondo post 48 horoj
pem36  
(sen signifo) oue11  
moruoleon lku34  
  81= x} pemouelkux
ni havus cij24  
aĉetanton aja15  
surloke rji35  
  74= p} cijajarjip

6a Ekzemplo

Ni havas cej23  
intencon min36  
morgaŭ hev36  
  95= l} cejminhevl
renovigi uco17  
aeroplano anl33  
vojaĝon yox34  
  84= a} ucoanlyoxa
Nice osi27  
Alĝero ary26  
telegrafu wry48  
  101= s} osiarywrys
tagmezo odi16  
ĉu vcu35  
bela vetero wua29  
  80= w} odivcuwuaw

7a Ekzemplo

Aljuĝo amb24  
velŝipo yja20  
ĵaŭdo msy42  
  86= c} ambyjamsyc
telegrafu wry48  
instrukciojn mhy34  
Dakar gru35  
  117= i} wrymhygrui

8a Ekzemplo

Ni estas jak28  
devigitaj oze31  
interrompi wio30  
  89= f} jakozewiof
pro duy20  
striko lax40  
sendojn isu28  
  88= e} duylaxisue
avisu ced19  
agentojn aom21  
eksterlande jai17  
  57= y} cedaomjaiy

9a Ekzemplo

Kontraŭuloj ank32  
akceptas aeh15  
interkonsentan akordon bhe21  
  68= j} ankaehbhej
kondiĉe ke fes32  
afero anr37  
(sen signifo) oue11  
  80= w} fesanrouew
lundo nit41  
aranĝita bhi22  
telegrafu wry48  
  111= c} nitbhiwryc
viajn ylz46  
proponojn sod33  
kompromiso xax49  
  128= u} ylzsodxaxu

TABELO PRI KONJUGACIO DE VERBOJ

—————

Tiu tabelo ebligas konjugacii plenume la verbojn, kiuj estas nur parte en nia kodo, kaj nur kies infinitivon kaj pasintan participon ni donis.

————————

UZMANIERO

———

Preni el ĉi kontraŭa tabelo la grupon al kiu respondos la formo, modo, tempo kaj persono kiun oni deziras uzi, kaj ĝin kunmeti kun la grupo kiu prezentas la infinitivon de la elektita verbo.

Ekzemploj :

Lui = 14 aod
ni luos = 14 + 20 aodyud
ne luu = 14 + 31 aodywe
ĉu li luis = 14 + 36 aodyxy
Patenti = 25 dfy
ni patentis = 33 + 25 ytydfy
ĉu vi patentos = 33 + 25 yzedfy
ili ne patentu = 32 + 25 ywidfy

NOTA. 1° — La grupoj de tiu tabelo povos esti kunmetataj kun la grupo prezentanta la infinitivon, ĉu antaŭe, ĉu poste, kiel montras la ĉi supraj ekzemploj ;

2° Ĉar la infinitivo kaj pasinta participo estas prezentitaj per unu grupo en nia kodo, ni volis ke niaj klientoj povos, en tre maloftaj okazoj, sed kiam ŝajnos necese, precizigi per tiu tabelo kiun el la du tempoj estas prenota.

 

TEMPO FORMO
 Jesa Nea Demanda
Estanteco 1 persono 30   yti 31   yus 31   yxa
 2 persono 31   yto 32   yut 32   yxe
 3 persono 32   ytu 33   yuv 33   yxi
Estinteco 1 persono 33   yty 35   yux 34   yxo
 2 persono 18   yub 36   yuz 35   yxu
 3 persono 19   yuc 29   yva 36   yxy
Estonteco 1 persono 20   yud 30   yve 32   yza
 2 persono 21   yuf 31   yvi 33   yze
 3 persono 22   yug 32   yvo 34   yzi
Kondiĉa modo 1 persono 23   yuh 33   yvu 35   yzo
 2 persono 24   yuj 34   yvy 36   yzu
 3 persono 25   yuk 30   ywa 37   yzy
Imperativo 2 persono 26   yul 31   ywe  
 3 persono 27   yum 32   ywi  
Estanteca participo 28   yun 33   ywo  
Estinteca participo 29   yup 34   ywu  
Infinitivo 30   yur 35   ywy  

 


PRUVA LITERO

———

Tiu pruva litero ebligas telegrafi kun tuta certeco ke la konvenciaj vortoj ne estos difektitaj dum la transsendo nescie de la ricevanto. ĝi ankaŭ ebligas lin korekti facile kaj aŭtomate la kutimajn erarojn de traduko, sen la ripetoj, kiuj faras tempoperdon malutile al aferoj, kaj embarasas, malprofite al ofico telegrafajn fadenojn.

————————

UZMANIERO

———

1° Je Sendo

Post kiam oni adiciis la valorojn de la triliteraj grupoj kiuj konsistigas ĉiun konvencian vorton, preni el la ĉi kontraŭa tabelo la literon respondantan al trovita sumo kaj ĝin almeti al konvencia vorto. Ekzemple :

dui=17
hme=30
hfa=23
Sumo : =70

70 respondas en la tabelo la literon  l

La transsendota vorto estos do : duihmehfal

———

2° Je Ricevo

Post kiam estas adiciitaj la valoroj de la 3 nombroj respondantaj la 3 grupojn de ĉiu vorto, rigardi en la ĉi kontraŭa tabelo, ĉu la deka litero de ĉiu el tiuj vortoj respondas la sumon de la adicio. Ekzemple :

dui / hme / hfa / l
dui=17
hme=30
hfa=23
  70

70 estas unu el la valoroj de  l

La vorto estas do korekte transsendita.

Se, male, la pruva litero ricevita ne korespondas kun la sumo, sin alturni je PARTO C (korektado de la eraroj), paĝoj 13-14.

Tabelo de la pruva litero

a9345984109134159
b10356085110135160
c11366186111136161
d12376287112137162
e13386388113138163
f14396489114139164
g15406590115140165
h16416691116141166
i17426792117142167
j18436893118143168
k19446994119144 
l20457095120145 
m21467196121146 
n22477297122147 
o23487398123148 
p24497499124149 
r255075100125150 
s265176101126151 
t275277102127152 
u285378103128153 
v295479104129154 
w305580105130155 
x315681106131156 
y325782107132157 
z335883108133158 

 


KOREKTADO DE ERAROJ

————————

Se la pruva litero ne korespondas kun la suma valoro de grupoj de la vorto kiun ĝi finigas, tiu vorto estas malbone transsendita

Plej ofta eraro konsistas pro anstataŭigo de litero per alia. Tiu eraro estas ĉiam facile kaj rapide korektebla.

Ekzemple :  slasgexhyc kozthoylef  ricevita depeŝo (1).

Ĝia traduko donas :

36 sla   Ni promesas
33 sge   premio
42 xhy   tridek mil
111 egalas c (ĝusta vorto.)
43 koz   frankoj
37 tho   seka vinbero
23 yle   ŝtelisto
103 ne
egalas
f (erara vorto.)

Oni rimarkas :

1° Ke en la 2a vorto, la traduko de la grupo  tho  nenion signifas en la frazo ; do  tho  estas la erara vorto ;

2° Ke en la tabelo de la pruva litero la valoroj de  f  kiuj, plie malplie, alproksimiĝas al ricevita sumo 103, estas 89 kaj 114.

(1) Ni estas feliĉaj konstatigi specialan meriton kiu devenas el la fundamento nova de nia kodo. Ĉiu konvencia vorto prezentas 3 distingajn ideojn. Kiam vorto estas difektita pro telegrafa transsendo, nur unu el tiuj tri ideoj ne aperas al ricevinto. La aliaj konservas sian signifon ĝuste kaj ekmontras la sencon de la difektita grupo.

Tiel, pri donita ekzemplo, la adresato, kiu jam konas la faritan ŝtelon malprofite al lia korespondanto, neniel ŝanceliĝas ricevante la depeŝon, li estas certa ke nur la vorto "seka vinbero" ne estas laŭteksta.

Ne estas same en kompletvortaj kodoj, ĉar kiam vorto estas difektita, la tuta signifo ne kompreniĝas.

————————

Rimedo por trovi kaj korekti la eraron

Adicii la valorojn de la du grupoj ĝuste transsenditaj ;

Tiel :

43 koz frankoj
+ 23 yle ŝtelisto
= 66    

Subtrahi tiun sumon el la du valoroj de  f,  89 kaj 114 (plej proksimaj al 103).

89      114
- 66     -  66
= 23      = 48

Sin alturni je PARTO C (paĝoj 15 ĝis 42) al la "Tableaux" 23 kaj 48 ĉi supre montritaj de la rezultatoj kaj tie serĉi la grupojn kiuj havas nur unu literon malsame de la grupo  tho.

Tiel :  th-,  t-o,  -ho

La "Tableau" 23 donas tiun solvon :
bho  signifanta aresto

La "Tableau" 48 donas alian :
two  signifanta reformi, reform(ita)-(inta)

La senco de la frazo klare montras ke  bho  signifanta aresto estas sendita (1).

(1) Ni intence elektis okazon kiu donas solvojn el du diferencaj tabeloj, sed pli ofte okazas ke la serĉoj estas lokalizataj en unu tabelo.

Eblaj solvoj estas nur 3 ; sed pli ofte okazas ke solvoj estas nur 2 (okazo de la ekzemplo), kaj eĉ 1, kiu tiam estas necese bona.

Kompreneble, se konvencia vorto ricevita erare konsistas el 4 aŭ 7 literoj, la rimedo por trovi eraron estas same kiel ĉi supre elmontrita.

————————

Aliaj eblaj eraroj

Tiuj eraroj estas maloftaj ; ni tamen volas klarigi pri tio kaj doni rimedon de korektado :

1° Pruva litero erara. — Povas okazi ke la pruva litero mem estas arara.

En tiu okazo la konvencia vorto estas ĝuste tradukebla kaj komprenebla.

2° Du eraraj literoj en sama grupo. — Procedi kiel por unu erara litero, sed serĉi en la tabeloj, la grupojn kiuj per du literoj diferencas, de la ricevita erara grupo.

3° Du eraraj literoj en du grupoj. — La fraza senco montras ke du grupoj nenion signifas en la erara vorto. Subtrahi nur el la du sumoj plej proksimaj al la pruva litero, la valoron de la grupo.

Poste procedi provŝanceliĝante kaj interpartigante la rezultaton de la subtrahoj tiel faritaj, inter la du aliaj grupoj.

4° Du literoj inversigitaj en sama grupo. — Povas ankaŭ okazi, sed tre malofte, ke du literoj estas inversigitaj en sama grupo.

En tiu okazo, la pruva litero ne montras la eraron, sed la telegramo estas nekomprenebla.

La korektado estas tre simpla ; sufiĉas inversigi la literojn de la sensignifa grupo, kaj oni ricevas du solvojn el kiuj unu estas necese bona.

5° Du inversigitaj literoj fine kaj ekkomence en du intersekvaj vortoj. — La pruva litero ne montras la eraron, sed la du grupoj estas sensignife. La korektado estas tre facile.

Anstataŭigi la finan literon de la unua grupo per la ekkomenca litero de la dua grupo kaj reciproke. La signifo de la du novaj grupoj estas necese ĝusta.

6° La ricevitaj vortoj konsistas el 2, 6 aŭ 9 literoj.

7° La ricevitaj vortoj konsistas el 5, 8 aŭ 11 literoj.

En tiuj du okazoj, eraro devenas el tio ke telegrafa oficisto malbone signifklarigis la signojn de la MORSE alfabeto aŭ forgesis transsendi literon.

Post kiam oni lokalizis la eraron en la grupo konsistigata el 2 aŭ 4 literoj, sin alturni al la specialaj tabeloj je PARTO C (paĝo 43) kie ni remarkigis ĉiujn erarojn kiuj devenas el malĝusta signifklarigo de signoj de la MORSE alfabeto.

kodo Morse

 

 


retroiri al la prezenta paĝo en Esperanto

arkivo.esperanto-france.org