Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert


al la tabelo de la libro

← VI. Kiel aspektas la bankizo

Mapo de Spitzbergo →


Polusaj glacioj
sub noktomeza suno
de Joël Thézard

    ☼    

VII

KIEL EBLE PLEJ NORDEN

La glacitavolego devenas de la solidiĝado de l’maro. Kial ĝia supraĵo ne estas nepre glata ? Kaj kial male ni vidas sur ĝi tiomajn kavaĵojn kaj tiomajn tuberaĵojn ?

Tial ke multaj fenomenoj senĉese modifas la reliefon de la ice-pack. Dum la vintro, neĝo falas sur la glacion, kaj sube la akvo glaciiĝas. Dum la somero, parto el la glacio forfluidiĝas.

Tiuj varioj de volumeno kaj de pezo rompas la glacibenkon, kaj igas fendojn. En tiujn fendojn eniras la maro. Dufoje ĉiutage alfluo kaj refluo frakasas la glacimason. Kaj, dum ŝtormoj, glaciblokoj estas amasigitaj sur la supraĵon fare de la ondegoj.

Antaŭ la nekomparebla vidaĵo de la glacitavolego, la fotografistoj plenĝoje fotografas.

Glacitavolego
La polusa glacitavolego je la tria matene.

Kaj la sciemuloj ekvidas — aŭ elpensas — detalojn, kiuj estos propraj memoraĵoj.

Unuj vidas fokojn, iom malproksime, en la ombroj de glaciegoj. Mi ne vidas fokojn, sed kiel ĉiuj mi vidas sur la glacio, tie kaj tie, la lokojn, kie ili restadis, kaj kie ili lasis precizajn… sed tre malpurajn postsignojn.

Ŝipiranto vidis — asertas, ke li vidis — malproksime, tre malproksime, ĉe la horizonto de la senglacia maro, grandegan balenon… tre malgrandan pro malproksimeco.

Aliaj vidas pingvenojn. Sed la strangetaj birdoj, kiuj staras rektavice sur la glacio, ne estas pingvenoj : estas « marpapagoj ». La lasta el la arktikaj pingvenoj estis mortigita en 1844. Kaj pajloŝtopite, ĝi staras en Oslo’a Muzeo.

Hodiaŭ, « la suno transpasos la malsupran meridianon je la dudek-tria kaj kvindek kvin. Ĝia alteco estos 11°40'. »

Estas maldika nebulo. La suno, tiun ĉi fojon, aperas proprapersone kaj ne nur per simpla lumreflekto : jen ĝi traboras la nebulon, pala kiel vintrosuno, blanketa kiel la luno, lumanta sen brilo.

Mi notas gian altecon per ĉi tiu esprimado malpli matematika ol « 11°40' » : mezurante per la brako etendita, kiel faras desegnistoj, mi konstatas, ke inter suno kaj horizonto estas iom pli ol kvin fingroj da larĝo.

Tiun ĉi fojon, ni vidis la noktomezan sunon ; palaĉan, mi konsentas ; sed ni povas diri, ke ni ĝin vidis.

Tio, kion mi ankaŭ vidis, kaj kion mi esperis vidi, estas la direkto de l’sunirado. Noktomeze, la suno estas plennorde. Pripensante, tio ŝajnas tre natura, — precipe, kiam oni tion vidis. Sed mi konstatas, ke nenia libro antaŭsciigis min pri tio. Mi havas poŝkompason : ĝi bone montras la sunon norde. La kompaso de l’ŝipego, sur la malantaŭa ferdeko de l’duaklasa manĝoĉambro, akordas kun mia kompaseto.

Samtempe, mi konstatas, ke, haltigitaj de la netransirebla barilo, ni ĉesas ŝipiri norden.

Ni alproksimiĝis la 80-an gradon de Norda latitudo. Ekzakte, nia ŝipo vojturnis, kiam ni estis je 79°45'. De tie ĝis la poluso, estis nur mil kilometroj. Ĉe la Norda poluso, ni farus kuriozajn konstatojn : ĉiuj direktoj aliras Suden ; kaj turniĝinte du aŭ trifoje, oni ne scius kien aliri, por iri Eŭropon prefere ol Amerikon aŭ Azion !

Ĉe la poluso, ankaŭ, ĉiuhore tage aŭ nokte, suno ĉiam estas sude : ĉiam do estas la dek-dua horo !

Post tiu asertaĵo, kiu ne estas ŝerca, mi fermas tiun ĉi notlibreton.

Enlitiĝo je la dudek-kvara kaj duono. Ŝipdirektiĝo ĝuste suden, al Spitsbergo.


← VI. Kiel aspektas la bankizo

Mapo de Spitzbergo →


Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert