Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj pri la Unua Kongreso


Raporto pri la Unua Kongreso de Esperantistoj
Boulogne-sur-Mer – 1905
 de  Paul Fruictier  

Jen interreta reeldono de raporto de Paul Fruictier pri la unua internacia kongreso de Esperanto, en Bulonjo-ĉe-Maro, en Aŭgusto 1905.

Tiu raporto estis originale publikigita ĵus post la kongreso en speciala eldono de la revuo Lingvo Internacia, la 15-an de Aŭgusto 1905, n-ro 124, paĝoj 357 ĝis 387, formato : 20×12½cm.

Aldonita estas la definitiva teksto de la Deklaracio, el la paĝoj 397-398 de la n-ro 125, kaj resuma raporto pri la fakaj kunvenoj, en paĝoj 444-445 de n-ro 127.

La originalaj tekstoj estas kompletaj kaj ricevis hipertekstajn ligilojn kaj internajn titolojn (verdajn) por pli facile legadi per komputilo.

B.H.S.



Kovropaĝo de Lingvo Internacia

vidi larĝan kovropaĝon


PAUL FRUICTIER

—————

RAPORTO
PRI LA
UNUA KONGRESO
DE
ESPERANTISTOJ

(Boulogne-sur-Mer 1905)

Eltirita el « Lingvo Internacia »

PARIS
PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE, 33

1905

Prezo: 50 centimoj


X-a jaro                                               N-ro 124-a

Lingvo Internacia

Duonmonata organo en Esperanto

Redakcio kaj administracio : PARIS, 5-e Arr., 33, rue Lacépède, 33

——————————

15 aŭgusto 1905

——————————

Al niaj legantoj

Pro la eksterordinara okazo, la Kongreso en Boulogne-sur-Mer, ni dediĉis tiun ĉi tutan numeron al ĉefaj raportoj pri ĝi.

Ceteraj sciigoj kaj ordinaraj rubrikoj estos troveblaj en nia 125-a numero.

Ni denove dankas  Doktoron ZAMENHOF  kaj aliajn parolintojn en la Kongreso, kaj la Boulogne-an Grupon, ĉar ili aŭ afable komunikis al ni la tekston de siaj paroladoj, aŭ helpis nin per diversaj sciigoj kaj informoj.

LA REDAKCIO


TRA LA MONDO ESPERANTISTA

———

La Kongreso en Boulogne-sur-Mer.

Resumo

Kredeble, eĉ kredinde, ĉiuj legantoj de L. I. jam sciiĝis per sia ĉiutaga gazeto, ke la Kongreso estis sukcesplena ; aŭ se ili tion ne sciiĝis per sia gazeto ĉiutaga, mi konsilas al ili, ke rapide ili malabonu tian malbone informatan ĵurnalaĉon. Tamen, en la okazo se estus kelkaj tiaj personoj inter miaj legantoj, mi ripetas kaj ĝojege skribas, ke la Kongreso, estis granda, grandega sukceso por nia tuta afero en ĉiuj rilatoj kaj vidpunktoj !

Dum pli ol du semajnoj, homoj el ĉiuj plej diversaj landoj kaj lingvoj travojaĝis Eŭropon kaj eĉ Amerikon, kunvenis en kelkajn urbojn, parolis pri la plej multflankaj temoj, kantis, deklamis, ludis plej diversajn verkojn el kelkaj dekoj da lingvoj, kaj tion ili faris en unu sola artefarita lingvo sen ia peno nek malfacilaĵo, sin komprenante unu la alian tute klare, kaj sentante unu por la alia nur amikan, fratan amon, kiel estas inter du egale liberaj kaj bonfaremaj homoj.

Kaj la kreinton de tiu movado ili vidis inter si, egale ĝojantan kaj fratecan, kiel ili ; post longaj disaj klopodoj, ili fine renkontis unu la alian, preskaŭ ĉiuj samideanoj, kiuj povis konatiĝi ĝis nun nur skribe ; kaj ĉiuj, apogantaj sin reciproke, fine konsoliĝis ĉiujn mokojn kaj batojn suferitajn kaj ĵetis al la mondo la bonfareman rebatan krion de ĝojo, montrantan, ke tiuj estas pravaj, kiuj kuraĝe sin apartigis de la ceteraj homoj por starigi alten sian standardon verdan kaj feliĉigan idealon ! Ha, jes, ili povas sin nomi la « feliĉaj, enviindaj homoj », tiuj, kiuj travivis tiujn neforgeseblajn, tro rapide forflugemajn tagojn.

*
*           *

Antaŭkongresa semajno

La unuaj Esperantistoj, kiuj komencis ekvivi tiun « grandan semajnon », estis niaj Berlinaj amikoj. D-ro ZAMENHOF ja, forirante el Varsovio haltis unue en Berlino, kie li pasigis tri tagojn, vizitante la urbon kaj kunparolante kun la tieaj Esperantistoj, kaj aparte kun S-ro J. BOREL, nia konata propagandisto. Poste D-ro ZAMENHOF venis Parizon tra Lieĝo. Lin akceptis kaj loĝigis en sia hejmo D-ro JAVAL, membro de la Medicina Akademio, lia oftalmologia kolego, kaj unu el niaj plej fervoraj parizaj samideanoj. En Parizo, kompreneble estis granda ĝojo kaj festoj inter Esperantistoj, ke ili posedas inter si dum kelkaj tagoj la aŭtoron de Esperanto ; sed la raporto, kiun mi devas fari estas tiel longa, kaj la spaco al mi lasita de la Redakcio estas tiel malgranda*), ke mi kontraŭvole devas nur rapide resumi la ĉefajn okazintaĵojn. D-ro ZAMENHOF, kune kun generalo SEBERT, membro de la franca Instituto, D-ro JAVAL kaj S-ro BOURLET, prezidanto de la Grupo Esperantista Pariza, estis akceptata de S-ro BIENVENUE-MARTIN, ministro de la publika instruado ; poste ili vizitis la urbestrejon, kie akceptis ilin S-ro BELLAN, sindiko de la pariza urbestraro kaj prezidanto de la Societo de moderna instruado.

*)  Ni lasas al la aŭtoro respondecon de lia diro !   N. d. l. R.

En la nur Esperantista sfero, la parizaj Esperantistoj estis organizintaj ĉefe du kunvenojn por festi la ĉeeston de la aŭtoro de Esperanto. La unua okazis dimanĉon 30-an de julio, matene, kaj estis solena disdonado de premioj al lernantoj de Esperantaj Kursoj en Parizo kaj ĉirkaŭaĵo. D-ro ZAMENHOF prezidis, kaj apud li estis generalo SEBERT, riprezentanta la francan Turing-Klubon ; S-ro CART, riprezentanta la francan Societon por propagando de Esperanto, kies prezidanto, S-ro BEAUFRONT, estas bedaŭrinde malsana ; S-ro BOURLET, prezidanto de la Grupo Pariza ; S-ro HUET, direktoro de la kursoj de la Grupo ; kaj aliaj konataj personoj : S-roj BENOIT, direktoro de la Internacia Oficejo de Pezoj kaj Mezuriloj ; Gaston MOCH, membro de la Internacia Komisio por la Paco, en Berno, Gabriel CHAVET, V. CHAUSSEGROS, P. FRUICTIER, Ch. DEVOUCOUX ; M. de MÉNIL, k. a. k. a. Estis kompreneble diversaj paroladoj, kaj militista muziko ludis intertempe.

Post tiu ĉi solenaĵo, D-ro ZAMENHOF jen ricevadis vizitojn de Esperantistoj, jen vizitadis la urbon, ne forgesante la Presan Societon, kiel la legantoj jam scias el la lasta n-ro de L. I. Li ankaŭ vojaĝis ĝis urbo Rouen, kie li vizitis S-ron de BEAUFRONT.

Mardon, 1-an de aŭgusto, vespere estis granda festeno, kiun partoprenis ĉirkaŭ 250 personoj, en salonego de Hôtel Moderne.

Dum la vespero, oni organizis koncerteton, kie diversaj personoj muzikis, kantis Esperantaĵojn, deklamis, ktp. Ankaŭ S-roj WARNIER kaj GROSSET ludis kun granda sukceso spritan salonan komedieton, Edziĝo per Telefono, kaj fine oni komencis dancadi.

Tiuj vizitoj, akceptoj kaj ceremonioj kompreneble estis okazo por komenci favoran agitadon en la gazetaro kaj pretigi ĝin multe priparoli la Kongreson. En multaj parizaj gazetoj aperis notoj, kiuj represiĝis en diversaj provincaj aŭ fremdaj ĵurnaloj. Aparte en Écho de Paris, S-ro F. de MÉNIL enpresigis artikoleton kun ĝia traduko en Esperanto apude. Tion ĉi represis multaj provincaj gazetoj ; sed bedaŭrinde, ĉar ne estis montrita, ke la  j, n, c,  k. a. ne elparoliĝas en Esperanto, kiel en franca lingvo, multaj gazetoj akre kritikis la lingvon, dirante, ke ĝi estas terura ĵargono.

Tio ĉi estu okazo por signali tie ĉi tion, kion mi jam longe spertis persone : neniam enpresigu Esperantan tekston en francan gazeton, se vi ne povas samtempe klarigi, kiel oni devas elparoli nian lingvon ; alimaniere la rezultato estos kontraŭa je la dezirita.

Sed ĉiuj tiuj aferoj estis nur kvazaŭ « apertivoj » kiuj antaŭsciigis kaj dezirigis la grandan okazon, la Kongreson.

*
*           *

Sabato, 5-a de Aŭgusto

Sabato, matene

Al Boulogne veturis multaj samideanoj el Parizo sabaton 5-an matene, ĉar la kongreso oficiale estis komenconta la saman tagon vespere. Jam en la « Norda », stacidomo komencis sonadi laŭte kaj mirige nia lingvo. Laŭeble ĉiuj samideanoj klopodis por rizervigi al si aŭ trovi tute malplenajn vagonfakojn ; la entuziasmo kaj ĝojo briligis la okulojn kaj laŭtigis la voĉojn ; sur la vagonfenestrojn oni gluigis afiŝojn kun la nomo « Esperanto » kaj ĉe ĉiuj haltoj de la vagonaro, oni eliris el la vagonoj kaj reciproke sin vokis en Esperanto, je granda miro de ceteraj vojaĝantoj.

Alveninte en Boulogne, oni tuj vidis, ke la urbo estas pretigita por la kongreso : ĉe multaj fenestroj elpendis grandaj standardoj verdaj kun blanka angulaĵo kaj sur ĝi verda kvinpinta stelo. Verdaj stelformaj paperlanternoj vidiĝis ĉe multaj magazenoj, kafejoj, domoj, kaj antaŭpromesis gajan lumigadon dum la vespero ; en ĉiu strato oni vidis kelkajn butikojn kun afiŝoj « oni parolas en Esperanto », kaj ĉiuminute oni renkontis nekonatajn personojn evidente diversnaciajn, kun verda steleto sur la vestaĵo. Eksonis « Bonan tagon », kaj baldaŭ formiĝis grupoj, fariĝis konatiĝo, komenciĝis babilado, kaj la preterirantoj kun miro aŭskultis kaj diris unu la alian : « vidu, jen estas Esperantistoj ; ili parolas la novan universalan lingvon ; tamen tio ĉi estas vera ! oni povas paroli Esperanton ! »

Sabato, posttagmeze

Dum la posttagmezo tiel estis diversaj renkontiĝoj, konatiĝoj kaj apartaj kunvenoj. Unuj iris al la kunveno de la komitato de la franca Societo por la propagando de Esperanto ; aliaj vizitis S-ron MICHAUX, la sindoneman prezidanton de la Boulogne’a grupo, dank’ al kies klopodadoj la sukceso estis tiel plena kaj granda ; aliaj fine vizitadis la ekspozicion esperantan en la teatro lertege aranĝitan de S-ro DELIGNY, la konata sekretario de la grupo en Saint-Omer kaj de F-inoj BRANDE kaj JOIRET, el Boulogne. Oni povis aliri la ekspozician salonon per du ŝtupegaroj, kies muroj estis tegitaj per diversaj vidaĵoj, dokumentoj, afiŝoj kaj poŝtkartoj el ĉiuj landoj ; ankaŭ estis sciigo pri nia lingvo en diversaj naciaj lingvoj. En la ekspozicia salono mem estis granda amasego de ĉiuj eldonaĵoj esperantistaj, inter kiuj estis tre maloftaj kaj nun tute elĉerpitaj libroj el la komencaj jaroj de Esperanto ; tiuj ĉi lastaj estis preskaŭ ĉiuj senditaj de la biblioteko de la Pariza Grupo, kaj ĵus revenis el la San-Luiza Ekspozicio, kune kun granda Esperantista geografia karto, kolektoj da kelkaj miloj da poŝtkartoj, ktp. Tie estis ankaŭ eldonaĵoj de « Kolekto Aprobita », de la « Presa Societo », de « Espero Katolika », ĉiuj esperantistaj gazetoj, ekspozicio aranĝita de la nova revuo « Tra la Mondo », la propagandaj « ŝlosiletoj » eldonitaj en Londono de S-ro Ĉefeĉ kaj « The Vixol-Syndicate », kelkaj novaj eldonaĵoj ĵus aperintaj, kiel la versaĵo « Homa Doloro », dediĉita al la kongreso de S-ro F. ZAMENHOF, la lernolibroj de S-roj MICHAUX kaj BOULET, MATTON, ktp. ktp. Ankaŭ oni vidis diversajn esperantajn komercaĵojn : krajonojn, plumojn, gumskrapilojn « Esperanto », teleraron kaj grandan pleton kun portreto de D-ro ZAMENHOF, diversajn likvorojn, biskvitojn, sapojn « Esperanto », ktp. ktp. Mi ne devas forgesi unu el plej rigarditaj originalaĵoj : elektran instruilon por Esperanto, kie estis enskribitaj frazoj kaj la gramatikaj finiĝoj de nia lingvo ; per du kontaktiloj, oni serĉadis kian finiĝon oni devas uzi en tiu aŭ alia okazo, kaj sonorilo sciigis, kiam oni tuŝis la ĝustan.

Entute la ekspozicio estis rimarkinde organizita, kaj mi povas varmege gratuli la sindonemajn personojn, kiuj prenis sur sin la grandegan zorgon aranĝi ĝin. Plej efikan impreson ĝi faris al ĉiuj ne ankoraŭ Esperantistaj vizitintoj, kal ĝi tute entuziasmigis la esperantistajn. Cetere, sufiĉis vidi, ke ĉiam la salono estis plenega de personoj kaj aĉetantoj, por esti certa pri ĝia grandega sukceso.

*
*           *

Sabato, vespere

En la vespero estis la unua solena kunsido de la kongresanoj. La urba teatro, kiu estis afable metita je la dispono de la Boulogne’a Grupo Esperantista por la kongreso, estis plenega, kiam leviĝis la kurteno. Sur la scenejo staradis D-ro ZAMENHOF, PÉRON, urbestro, S-ro BILBOCQ, vic-estro, S-ro FARJON, prezidanto de la komerca ĉambro, S-ro MICHAUX, prezidanto de la Boulogne’a Grupo, kaj la riprezentantoj de la tri asocioj patronintaj la kongreson : S-ro generalo SEBERT, membro de la franca Instituto, riprezentanta la francan Turing-Klubon, S-ro Th. CART, vicprezidanto de la franca Societo por propagando de Esperanto, S-ro Ch. BOURLET, prezidanto de la Pariza grupo de tiu Societo. Orkestro ludis la Marseillaise, dum tondro da aplaŭdoj salutis D-ron ZAMENHOF kaj liajn akompanantojn. Poste, multaj sinjorinoj kaj fraŭlinoj ekkantis « La Espero » laŭ nova muziko verkita de S-ro de MÉNIL. S-ro MICHAUX, je la nomo de la organizantoj de la Kongreso, prezentis la personojn starantajn sur la scenejo. La urbestro de Boulogne, prezidante, leviĝis kaj eldiris bonan akcepton al la Kongresanoj en la nomo de la urbo ; tiu ĉi parolado, france dirita de la urbestro, estis tuj tradukata Esperanten de S-ro BOULET, sekretario de la Boulogne’a grupo. Poste stariĝis la prezidanto de la komerca ĉambro kaj komencis paroladi en Esperanto, en tute komprenebla maniero, kvankam, li diris, li konatiĝis kun la lingvo nur antaŭ tri monatoj. « La unua universala kongreso en la mondo, diris sprite la parolanto, estis la konstruo de la Babela Turo. De tiu tempo multenombraj internaciaj kunvenoj okazis, sed ĉiu el ili tre similis la unuan, ĉar ĉiam estis neeble sin kompreni reciproke. Nur hodiaŭ, por la unua fojo, komenciĝas tutmonda kongreso ĉe kiu ĉiuj kunvenintoj parolos unu saman lingvon kaj senpene sin komprenos reciproke… Tio ĉi estas fakto memorinda en la historio de la civilizado, kaj urbo Boulogne rajtas esti fiera, ke ĝi estas elektita por tio… »

Parolado de Doktoro Zamenhof

Sed siavice stariĝas D-ro ZAMENHOF. En la ĉeestantaro fariĝas granda movado : multaj personoj leviĝas el sia seĝo, aplaŭdegas, krias, levas la ĉapelojn, poŝtukojn, ventumilojn, ktp. Iom post iom, trankvilo renaskiĝas kaj la aŭtoro de Esperanto povas komenci la legadon de sia parolado, kies manuskripton li afablege transdonis al nia redakcio kaj kiu estas sube presita :

ESTIMATAJ SINJORINOJ KAJ SINJOROJ !

Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas. (aplaŭdado). Mi salutas vin ankaŭ, glora lando Francujo kaj bela urbo Bulonjo-sur-Maro, kiuj bonvole oferis gastamon al nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ koran dankon al tiuj personoj kaj institucioj en Parizo, kiuj ĉe mia trapaso tra tiu ĉi glora urbo esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto, nome al s-ro la Ministro de la publika Instruado, al la urbestraro de Parizo, al la franca Ligo de Instruado kaj al multaj diversaj sciencaj eminentuloj. (aplaŭdado).

Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno ; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo ; ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas ; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema : ĝi estas la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj ; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas : ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos. (aplaŭdado, krioj : bone ! bone ! Vivu Zamenhof !)

En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio, — tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. En la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion ; sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.

Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian ; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia ! Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn, — ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo ; sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiuj partoprenantoj, nin facile komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera ; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas ; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj ; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, (aplaŭdoj) kiuj, ne altrudante unu la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. (aplaŭdado). Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj ! (aplaŭdado).

Ni kunvenis hodiaŭ, por montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj, tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi. Ni montros al la mondo, ke reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por ĉi tio tute ne estas necese, ke unu popolo humiligu aŭ englutu alian, ke la muroj inter la popoloj tute ne estas io necesega kaj eterna, ke reciproka kompreniĝado inter kreitaĵoj de tiu sama speco estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura, kiu pro tre bedaŭrindaj kaj hontindaj cirkonstancoj estis nur tre longe prokrastita, sed kiu pli aŭ malpli frue nepre devis veni kaj kiu fine nun venis, kiu nun elpaŝas ankoraŭ tre malkuraĝe, sed, unu fojon ekirinte, jam ne haltos kaj baldaŭ tiel potencege ekregos en la mondo, ke niaj nepoj eĉ ne volos kredi, ke estis iam alie, ke la homoj, la reĝoj de la mondo, longan tempon ne komprenis unu la alian ! Ĉiu, kiu diras, ke neŭtrala arta lingvo estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertiĝos. Ĉiu, kiu diras, ke la parolaj organoj de ĉiuj popoloj estas malsamaj, ke ĉiu elparolas artan lingvon alie kaj la uzantoj de tia lingvo ne povas kompreni unu alian, venu al ni, kaj, se li estas homo honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris. Li promenadu en la venontaj tagoj en la stratoj de Bulonjo-sur-Maro, li observadu, kiel bonege sin komprenas reciproke la reprezentantoj de la plej diversaj nacioj, li demandu la renkontatajn Esperantistojn, kiom multe da tempo aŭ mono ĉiu el ili dediĉis por ellerni la artan lingvon, li komparu tion ĉi kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas la lernado de ĉiu lingvo natura, — kaj, se li estas homo honesta, li iru en la mondon kaj ripetadu laŭte : « jes, lingvo arta estas tute ebla, kaj la reciproka kompreniĝado de homoj per neŭtrala arta lingvo estas ne sole tute ebla, sed eĉ tre kaj tre facila. » Estas vero, ke multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre malbone kaj malfacile balbutas, anstataŭ paroli flue ; sed, komparante ilian balbutadon kun la perfekte flua parolado de aliaj personoj, ĉiu konscienca observanto facile rimarkos, ke la kaŭzo de la balbutado kuŝas ne en la lingvo, sed nur en la nesufiĉa ekzerciteco de la diritaj personoj.

Post multaj miljaroj da reciproka surda-muteco kaj batalado, nun en Bulonjo-sur-Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro ; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Gravegaj estas la nunaj tagoj en Bulonjo-sur-Maro, kaj ili estu benataj ! (aplaŭdado).

En la unua kongreso de la Esperantistoj estas necese diri kelkajn vortojn pri la ĝisnunaj batalantoj de nia afero. Sed antaŭ ol mi parolos pri la batalantoj speciale esperantistaj, mi sentas la devon diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu bedaŭrinde la esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, ĉar li, multe farinte por la ideo de lingvo internacia ĝenerale, ne apartenas tamen al la amikoj de tiu speciala lingva formo, por kiu ni batalas. Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin SCHLEYER, la aŭtoro de Volapük. La lingva formo, por kiu laboris tiu respektata maljunulo, montriĝis ne praktika ; la vojo, kiun li elektis, montiĝis ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldaŭ falis, kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj precipe al tiu speciala formo de la ideo, por kiu ni batalas. Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro SCHLEYER estis tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris por la ideo de lingvo internacia en la daŭro de multaj jaroj ; dum multaj personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis la unua, kiu havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan lingvon de la komenco ĝis la fino (kvankam Esperanto tiam estis jam preta, ĝi ne estis ankoraŭ publikigita), kaj ĝi ne estas lia kulpo, se la lingvo montriĝis ne praktika. Li estis la unua, kiu per senlaca laborado vekis la intereson de la mondo por la ideo de lingvo neŭtrala, kaj ĝi ne estas lia kulpo, se lia falinta afero por longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta lingvo. Li volis fari grandan bonon, kaj por la atingo de tiu bono li laboris tre multe kaj fervore, kaj ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro. Se la ideo de lingvo internacia iam venkos la mondon — tute egale, ĉu ĝi estos sub la formo de Esperanto aŭ de ia alia lingvo — la nomo de SCHLEYER okupos ĉiam la plej honoran lokon en la historio de nia ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos. Mi esperas, ke mi esprimos la opinion de ĉiuj partoprenantoj en nia kongreso, se mi diros : « ni esprimas nian koran dankon al sinjoro SCHLEYER, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia ! » (aplaŭdado).

Nun mi transiros al la laborantoj speciale esperantistaj. Ne venis ankoraŭ la tempo skribi oficialan historion de nia afero, kaj mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustaĵon al tiu aŭ alia persono ĉe la kompara taksado de la meritoj de la diversaj batalantoj. Tial mi ne nomos ĉiun el ili aparte, sed al ĉiuj kune mi esprimas koran dankon pri ilia laborado en la nomo de ĉiuj amikoj de Esperanto. (aplaŭdado). Dek ok jaroj pasis de la tago, kiam Esperanto aperis en la mondon. Ne facilaj estis ĉi tiuj dek ok jaroj. Nun mi vidas antaŭ mi grandegan nombron da varmegaj amikoj de Esperanto, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo, preskaŭ ĉiujn naciojn de la mondo, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj. Tre granda kaj vasta estas jam nia literaturo, tre multaj estas niaj gazetoj, en la tuta mondo ni havas nun grupojn kaj klubojn esperantistajn, kaj al neniu klera homo en la mondo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata. Kiam mi rigardas la nunan brilantan staton de nia afero, mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris por nia afero en tiu malĝoja tempo, kiam ni ĉie renkontadis ankoraŭ nur mokon kaj persekuton. Multaj el ili vivas ankoraŭ kaj ili rigardas nun kun ĝojo la fruktojn de sia laborado. Sed ho ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivas. Dek ok jaroj estas granda peco da tempo. En tiu ĉi granda spaco da tempo la morto rabis al ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj. Citi ĉiujn nomojn estus nun afero ne ebla ; mi nomos nur kelkajn el ili. La plej frue forlasis nin Leopoldo EINSTEIN, (aplaŭdado) la unua energia propagandisto de nia afero ; lia morto estis granda bato por nia afero entute, kaj speciale por ĝia disvastiĝado en Germanujo. Poste la morto rabis al ni Jozefon WASNIEWSKI, (aplaŭdado) la simpatian kaj de ĉiuj amatan apostolon de nia afero en Polujo. Kaj antaŭ kelke da jaroj mortis tiu persono, al kiu Esperanto ŝuldas multe, tre multe kaj sen kiu nia afero nun eble tute ne ekzistus : mi parolas pri la neforgesebla W. H. TROMPETER. (aplaŭdado). Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon, li prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon, kiam ĝi troviĝis en la plej malfacilaj cirkonstancoj ; li sola subtenadis ĝin tiel longe, ĝis la nombro de la esperantistoj fariĝis sufiĉe granda, por subtenadi la aferon per fortoj komunaj. Kiel li ĝojus nun, se li vidus la nunan staton de nia afero !

Krom la nomitaj tri personoj estas ankoraŭ granda, ho ve, tre granda nombro da personoj, kiuj multe laboris por nia afero kaj kiuj nun jam ne loĝas en nia mondo kaj ne povas vidi la fruktojn de siaj laboroj. Ili mortis korpe, sed ili ne mortis en nia memoro. Mi proponas, estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj. (la aŭskultantoj leviĝas) Al la ombroj de ĉiuj mortintaj batalantoj esperantistaj la unua kongreso Esperantista esprimas sian respekton kaj pian saluton ! (longa aplaŭdado).

Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej alta forto kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras inter miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo :

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ mi preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro ;
Silentas nun ĉiu disput’ religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
Ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale ;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro !

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron ;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos :
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

(Longa aplaŭdegado, krioj : Vivu Zamenhof, vivu Esperanto !)

*

Sabato, vespere

Post kiam la lasta aplaŭdo aŭdiĝis, tiam komenciĝis koncerto kaj kantoj, kies paroloj kompreneble estis ĉiuj tradukitaj en Esperanto. Fine, la vespero finiĝis per ludado de amuzanta komedio de LABICHE, le Misanthrope et l’ Auvergnat, kiu fariĝis Esperante Mensogo pro Amo, kaj estis lerte ludata de Frl-inoj SAMUEL kaj PANNEVIN, kaj de S-roj LEPHAY, BOULET, C. MICHAUX, MARTIN kaj SAMUEL.

Post ĉi tiu ĉarma kunveno, oni disiris : unuj, malmultaj, aliris hejmen ; sed la plej multaj samideanoj ne povis tiel rapide adiaŭi unu la alian kaj sidis ĝis malfrua horo en granda kafejo, kiu sidante ĝuste antaŭ la teatro, alloge proponis al Esperantistoj grandegajn afiŝojn kun la vortoj « Apertivo Zamenhof », « likvoro Espérantine », ktp. Feliĉe tion ne vidis niaj svedaj amikoj, la bontemplanoj ! Kion ili estus pensintaj pri la Boulogne’aj Kongresanoj !

*
*           *

Dimanĉo, 6-a de Aŭgusto

Dimanĉo, matene

La morgaŭan tagon, dimanĉe, okazis diversaj po-naciaj kunvenoj, kie oni disputis pri diversaj demandoj, kaj aparte pri la akcepto farota al la projektoj pri internacia ligo de esperantistoj, pri lingva komitato, ktp. Mi ne longe raportos pri ili, ĉar la rezultato montriĝos laŭ la pluaj kunsidoj ĝeneralaj. Tamen mi diros, ke en la franca kunveno, laŭ la propono de D-ro JAVAL, estis decidata elekti patronan komitaton de Esperanto en Francujo. Tiu ĉi komitato konsistas, el la Ministro de la publika Instruado, S-roj LIARD, vic-rektoro de la Pariza Universitato ; APPEL, estro de la Pariza fakultato de Sciencoj ; BERTHELOT, konstanta sekretario de la Scienca Akademio ; BOUCHARD, membro de la Scienca Akademio kaj de la Medicina Akademio ; Adolphe CARNOT, direktoro de la Mina lernejo, membro de la Scienca Akademio ; L. BELLAN, sindiko de la Pariza urbestraro, prezidanto de la Societo de moderna instruado ; BENOIT, direktoro de la Internacia Oficejo de peziloj kaj mezuriloj, korespondanto de la Scienca Akademio ; Generalo SEBERT, membro de la Scienca Akademio, membro de la Internacia Bibliografia Kontoro, en Bruselo ; G. MOCH, membro de la Internacia Komisio por la Paco, en Berno ; D-ro JAVAL, membro de la Medicina Akademio, riprezentanto de la Internacia Asociacio de Blindaj studentoj en Genevo ; A. BAILLIF, prezidanto de la franca Turing-Klubo ; GARIEL, membro de la Medicina Akademio, sekretario de l’ estraro de la franca Societo por progresigo de Sciencoj ; Ferdinand BUISSON, deputato de Parizo, prezidanto de la Ligo de l’ Instruado. Tiuj sinjoroj ĉiuj konsentis.

En la sama mateno estis farata meso speciale por Esperantistoj, de S-ro Abato PELTIER, direktoro de Espero Katolika. Diversaj diverslandaj esperantistoj kantis religiaĵojn en Esperanto : himnon de S-ro DOMBROVSKI, muzikaĵon de S-ino GUIVY, « Patro Nia » de Abato PELTIER, « Ave Stelo mara », ktp. La orgenisto, blindulo, S-ro BUCCIALI, speciale estis lerninta la muzikaĵon por tiu ĉi ceremonio. La ĉeestantoj esperis, ke ili aŭdos predikon en Esperanto, sed bedaŭrinde la ekleziaj estroj malpermesis ĝin.

Dimanĉo, posttagmeze

Dum la posttagmezo estis ekskurso al apuda banurbo Wimereux, kie estis ĉevalkuradoj ; multaj samideanoj diversloken promenadis, bicikletis, ktp. kaj ĝuadis la beletan pejzaĝon kaj freŝan maran aeron ĝustamezure varmigatan de hela suno.

Dimanĉo, vespere

Sed la granda allogaĵo de tiu ĉi tago, estis la vespera koncertego, kiu fariĝis en la teatro. Tie ĉeestis pli ol 1200 kongresanoj. Mi ne povas pro manko da spaco, raporti nun pri ĉiuj personoj, kiuj kantis aŭ deklamis *), sed ĉar ĉio estis en Esperanto kaj la artistoj apartenis al plej diversaj nacioj, estas facile komprenebla la entuziasmo, kiu akceptis ĉiun el ili, kaj kiun ili cetere meritadis ; jen ridoj, jen aplaŭdoj de la tuta aŭskultantaro sen ia ebla dubo montris kaj pruvis, kiel bone ĉiuj aŭskultantoj komprenas ĉion diratan antaŭ ili, kvankam la deklamantoj aŭ kantantoj estas diversnaciaj, kaj tio ĉi estas ankaŭ bonega pruvo pri la komprenebleco internacia de Esperanto. La plej bona pruvo estis tamen la ludado de Kontraŭvola Edziĝo, unuakta Moliera teatraĵo, esperantigita de S-ro DUFEUTREL kaj eldonita de la Presa Societo. La roloj estis ludataj de S-ino JUNCK (italino), Frl-ino CEDERBLAD (svedino), S-ino AVILOV (rusino) kaj S-roj BOULET (franco), MUDIE (anglo), ANSEL (franco), COGEN (belgo), KÜCHLER (germano), SAINT-MARTIN (kanadano), kaj ALLUM (norvego). Kvankam la « ripetoj » kompreneble povis esti nur malmultenombraj, tamen la komedio estis ludata tre lerte kaj senŝanceliĝe, kaj dum unu horo la tuta aŭskultantaro ridegis kaj aplaŭdis.
*)  Ni intencas presi la detalan programon en venonta numero.

Poste, nova serio da kantoj kaj deklamaĵoj finis la vesperon.

*
*           *

Lundo, 7-a de Aŭgusto

Lundo, matene

Lunde matene estis du diversaj kunvenoj. La unuan venis nur la aŭtoroj de projektoj pri internacia organizado de l’ esperantistaro kaj la delegitoj elektitaj en la hieraŭaj naciaj kunvenoj. La dua kunveno estis ĝenerala, la unua vere serioza kunveno. La organizantoj de la kongreso demetis sian oficon, kaj post propono de D-ro ZAMENHOF oni tuj elektis estraron por kongreso. Prezidanto : D-ro ZAMENHOF ; vic-prez. : S-roj BOIRAC (franco), rektoro de la Diĵona Universitato ; D-ro MYBS (germano), prezidanto de grupo esperantista en Hamburg-Altona ; MICHAUX (franco), prezidanto de la Boulogne’a grupo ; Kolonelo POLLEN (irlandano), prezidanto de la « British Esperanto Association » ; Generalo Sebert (franco), membro de la Scienca Akademio, riprezentanto de la franca Turing-Klubo ; Sekr. : S-roj BOULET kaj DERVEAUX (francoj), sekr. de la Boulogne’a grupo ; GRABOWSKI (polo), el Varsovio ; KÜHNL. (bohemo), sekr. de la Praha grupo ; Pastro SCHNEEBERGER (sviso), prz. de la Svisa Societo p. p. Esp.

Poste D-ro ZAMENHOF, legas la « Deklaracion » pri la esenco de la Esperantismo, kiun ni jam enpresis en L. I. kaj post diversaj rimarkoj faritaj, proponas, ke li konsiliĝadu pri tio ĉi kune kun la Kongresa Estraro ; tiam li proponos definitivan tekston.

Fine oni fiksas la programon de la kunvenoj kaj disiras al granda festeno, kiu okazis en la « Kazino ».

Pli ol tri cent Esperantistoj partoprenis tiun ĉi festenon ; certe multe pli granda nombro estus partopreninta ĝin, sed ĝia iom pli alta prezo (8 fr.) haltigis multajn. Tamen ĝi tre bone sukcesis. La tostoj kompreneble estis multegaj. S-ro MICHAUX unue trinkis je honoro de D-ro ZAMENHOF ; poste S-ro BILBOCQ, vic-estro de la urbo, tostis francaĵon tradukatan de S-ro DERVEUX. D-ro ZAMENHOF respondis kelkajn vortojn por danki la urbon kaj la Boulogne’an Grupon pro ilia afablega akcepto ; uragano de aplaŭdoj kaj krioj aprobis tiujn ĉi vortojn ; ĉiuj kriadis « Vivu Zamenhof ! Vivu Michaux ! » ; S-ro BOIRAC tostis por la sinjorinoj ; S-ro CORDONIU, Kapitano CAPÉ, S-ino JUNCK, S-ino BERGIER, S-roj BOREL, MUDIE, GRABOWSKI, CART *), JAVAL, BALIK, BOURLET, OSTROVSKI, KRIKORTZ, SCHNEEBERGER, PELTIER, OTTO SIMON, POURCINES, PRIVAT, k. a. k. a. siavice paroladis ; mi ne povas ĉiujn citi, ĉar estis tre malfacile ion aŭdi en la grandega salono, kaj en ĉiuj flankoj leviĝis kaj parolis oratoroj. Eĉ, post la festeno, ili daŭrigis fluigadi tiujn ĉi « ondegojn da elokventaĵo » kaj en la ĝardeno de la « Kazino » suriris benkojn kaj tablojn por pli bone aŭdigi sin.

Oni vidas, ke la entuziasmo ne estis tro malvarma !

*)  En la presmomento de nia hodiaŭa numero ni ricevis la tekston de la parolo de S-ro CART, kiun ni jen prezentas :

KARAJ KUNBATALANTOJ KAJ GEAMIKOJ !

Mi tre bedaŭras, ke S-ro de BEAUFRONT, grave malsana, ne povas alporti al D-ro ZAMENHOF kaj al vi ĉiuj la koran saluton de S. f. p. p. E.

Antaŭ kelkaj tagoj franca generalo diris al mi, ke li ne miras, ke el dek mil Esperantistoj oni faris dudek mil, ke el cent mil oni faros ducent mil, sed ke el unu oni faris du, el du, kvar, el kvar, ok.

Li estis tute prava. Ni do ne forgesu la unuajn batalantojn.

Mi trinkas al tiuj, kiuj, sub la konduto de la bonega ĝardenisto, kiu estas nia kara D-ro Esperanto, plantis la laŭrojn, kies folioj pli-malpli frue kronos niajn kapojn ; mi trinkas al tiuj, kiuj, ne konataj batalas por nia sankta afero, al tiuj modestaj militantoj dank’ al kiuj nur ni iras al la venko.

Vivu la soldatoj de nia paca armeo !

Lundo, vespere

En la vespero estis granda esperantista balo, en la granda salonego de la « kazino ». Eniro estis permesata nur al la solaj kongresanoj, sed la aliaj personoj povis de supraj etaĝoj rigardadi la kunvenon kaj konvinkiĝi, ke la unueco de lingvo ne necese naskas tedan unuformecon kaj malhelpas gajan amuziĝadon. Multaj, preskaŭ ĉiuj kongresanoj venis la balon, kaj certe unu el la plej ĉarmaj flankoj de la kunveno estis la ebleco samtempe konatiĝi kaj paroli kun granda nombro de tiuj samideanoj kun kiuj oni korespondadis de longaj jaroj kaj interŝanĝadis multajn esperplenajn aŭ senesperiĝantajn leterojn pri la propagando kaj disvastiĝo de nia lingvo. Jen estas plej neatenditaj grupoj. Tie ĉi babiladas gracia svedino, en nacia kostumo, kun altakreska kaj larĝaŝultra ruso en « gruza » kostumo : ili estas Frl-ino CEDERBLAD kaj S-ro AVILOV, du esperantistoj bone konataj de la abonantoj de L. I. Apud ili, granda fortika anglo, kun solicitora robo, amike promenas brako ĉe brako kun blonda, longa, pala, altfrunta, senhariĝanta juna viro kaj alta maljunulo blankbarba : ili estas S-roj ELLIS, la kunulo de S-ro RHODES je la fondado de la unua angla esperantista klubo en Keighley, kaj S-roj FRUICTIER, redaktoro de L. I. kaj CODORNIU, la fondinto kaj prezidanto de la hispana Societo p. p. E. Iom flanke, staras senbarba bluokula blondulo, D-ro BEIN (Kabe), la sekretario de la grupo Varsovia kaj konata esperanta literaturisto : li ŝajne tute forgesis « la fundon de l’ mizero » kaj gaje komplimentas junan anglinon, alegorie vestitan, kiu petis, ke li skribu ion sur ŝian albumon. Kaj ĉirkaŭe jen estas nia plej malnova aŭtoro kaj ŝatata poeto, S-ro A. de GRABOWSKI, ankaŭ malhele blonda, kun pintigita barbo kaj ora nazumo ; Leo BELMONT, entuziasmoplena, kiu pretigas novan versaĵon ; Paul NYLÉN, la prapatro de la esperantistaj ĵurnalistoj kiu, feliĉe, ne elrigardas kiel patriarko, sed aperas kiel juna homo kun longaj flavaj lipharoj ; Paul AHLBERG, la sindonema sekretario de la Stockholma klubo, altkreska viro kun larĝa simpatia vizaĝo kaj « brosforme » tranĉitaj haroj ; D-ro OSTROVSKI, la redaktoro de « Esperanto », kaj unu el la plej malnovaj Esperantistoj, malalta, malgrasa viro kun nigraj haroj kaj energia eksteraĵo : BOLINGBROKE MUDIE, la redaktoro de « The Esperantist », alta blonda juna viro, kun larĝaj okulvitroj kaj elrazita vizaĝo, kaj elparolanta per dolĉa, tenora voĉo kaj ia angla tono, tiel agrabla en Esperanto kiam ĝi ne estas tro forta ; F-ino Adela SCHAFER, la lerta deklaminto de la Hamleta Monologo kaj mia ĉarmoplena kolegino el la redakcio de « The British Esperantist » ; J. O’CONNOR, la aŭtoro de la unua angla lernolibro eldonita de la lasta « eksplodo » de nia afero en Anglujo : griza malalta, seka kaj vigla viro, kiu, spite de sia eksteraĵo, estas plej afabla kaj ĝoje, entuziasme babilas ; F-ino LAWRENCE, la sindonema verkistino en « Review of Reviews » kaj unu el la fondintoj de la Londona Klubo ; Jos. RHODES, grizbarba alta viro, kun unu el tiuj anglaj vizaĝoj, kiuj estas nepenetremaj, esprimas obstinan energion, sed en la okazo de tiu Esperantista festo, amike sin malstreĉigis por ĉiuj samideanoj ; J. JAMIN, la redaktoro de « Belga Sonorilo », fortika, ekgriza viro, kaj liaj helpantoj, L. BLANJEAN, L. COGEN kaj D-ro SEYNAEVE, junaj viroj, kun tiu iom timema, iom malrapidema belga eksteraĵo, kiu kaŝas la plej koran helpemon al amikoj kaj obstinan regulecon kaj fervoron je la plenumado de sia tasko ; J. BOREL, la redaktoro de « Germana Esperantisto » kaj nia propagandisto en Berlino kaj Germanujo, afabla bonvizaĝa viro, kun lipharoj kaj pinta barbo kaj plena je decideco ; E. PRIVAT, nia « mirinda junulo », 15-jara, kiu jam tiel multe faris en Svisujo por nia afero, unu el la redaktoroj de « Juna Esperantisto » ; E. KÜHNL, la « Esperantista vojaĝisto », kiu ĉiujare trakuras Eŭropon, alportante al la Okcidentaj Esperantistoj la saluton kaj esperojn de la Bohemaj samideanoj ; jen estas ankaŭ preskaŭ ĉiuj plej famaj francaj propagandistoj : Th. CART, kun tondra laŭtega voĉo, kies viglegeco kontrastas kun liaj blankaj haroj, sed bone respondas lian eksteraĵon « kolonelecan » ; C. BOURLET, eleganta, « parizaneca », karesante sian densan barbon kaj pintiganta siajn « Wilhelmecajn » lipharojn ; É. BOIRAC, la lerta gvidinto de ĉiuj kunsidoj de la kongreso ; Generalo SEBERT, nia eminenta kaj energia propagandisto ; MICHAUX, la nun fama organizinto de la unua publika triumfo de Esperanto ; PERRIN, el Calais ; Komandanto MATTON, el Clermont-Ferrand, nia nova lernolibristo ; Kapitano CAPÉ, nia nova ĵurnalista kolego de Tra la Mondo ; Gaston MOCH, nia malnova samideano kal nova kolego de Espero Pacifista ; A. OFFRET, la fondinto de la Lyon’a grupo ; D-ro DOR, el Lyon ; E. CHERBLANC, el Tarare ; A. ESSELIN, el Bourges ; P. MOSSMANN, el Vesoul ; L. POURCINES, nia kolego de l’ Est Sportif ; E. GASSE, la « signisto » Esperantista ; H. DUCROCQ, el Le Hâvre ; D-ro SAQUET, el Nantes ; E. BOUCHET, el Tournon ; F-ino ZABILON D’HER, la sindonema propagandistino de Esperanto ĉe blinduloj ; F-ino ROUX, unu el la fondintoj de La Grupo Pariza ; G. CHAVET, la honora sekretario kaj fondinto de la dirita grupo ; . . . ĉiujn citi mi volus, sed kelkaj centoj da nomoj ne enteniĝus ĉi tie !

La foreston de la plej ĉefa, de S-ro de BEAUFRONT, ĉiuj tre bedaŭris, des pli ke ĝi estis kaŭzita de grava malsano. Sed la Kongreso sendis al la prapatro de ĉiuj francaj kaj novaj Esperantistoj simpatian telegramon kaj la aplaŭdegoj kaj krioj, kiuj en ĉiu kunveno akceptis lian nomon, montris, kiel varme ĉiuj veraj esperantistoj estas al li dankemaj.

Dum la vespero venis ankaŭ D-ro ZAMENHOF, tre simila je la portreto disvastigita en Esperantistaro, kvankam iom griziĝinta ; malgranda viro, kun granda, obstina frunto, dolĉa mallaŭta voĉo : li, la triumfanto en tiuj tagoj, tro modeste agis kvazaŭ li estus nefama ordinara esperantisto, sed feliĉe la Kongresanoj sciis iom restarigi lian de li mem forpuŝatan gloron kaj la entuziasmega akcepto farita al l’ aŭtoro de Esperanto montris, kiel ĉiuj amas kaj respektas lin.

Multaj personoj staradis ĉe la balkonoj kaj fenestroj por rigardi la balon kal ili povis vidi, ke la Esperantistoj facile komprenas unu la alian, kvankam evidente el malsamaj rasoj, laŭ ilia elrigardo kaj kostumaro.

Unu el la allogaĵoj de la vespero estis la naciaj dancoj faritaj de gesinjoroj AVILOV el Tiflis.

*
*           *

Mardo, 8-a de Aŭgusto

Mardo, matene

La morgaŭan tagon, marde matene, estis denove ĝenerala kunveno en la Teatron, kaj tiam komenciĝis la veraj seriozaj laboroj. D-ro ZAMENHOF unue petis, ke S-ro BOIRAC estu prezidanto efektiva de ĉiuj Kongresaj kunsidoj ; tiu propono estas unuvoĉe akceptata. Poste, S-ro BOIRAC proponas, ke oni elektu plimultenombran oficistaron de la Kongreso, por ke estu prezentataj pli multaj nacioj. Oni tiam elektas S-rojn MOSCHELES (Anglujo), OTTO SIMON kaj SCHRŒDER (Aŭstro-Hungarujo) ; MATCHETT (Amerikaj Unuigitaj Ŝtatoj), JAMIN kaj SEYNAEVE (Belgujo), KRIKORTZ, AHLBERG kaj NYLÉN (Svedujo), BOREL (Germanujo), CODORNIU (Hispanujo), BICKNELL (Italujo), WITTERDYK (Holando), O’CONNOR (Irlando), SAINT-MARTIN (Kanado), CAT (Katalunjo), BUSUTTIL (Malto), ALLUM (Norvegujo), SCHNEEBERGER (Svisujo), CHRISTEN (Skotlando). Plie kvar sinjorinoj prezentas la Esperantistinojn : F-ino CEDERBLAD (Svedujo), F-ino SCHAFER (Anglujo), S-ino JUNCK (Italujo), S-ino BERGIER (Francujo).

La unua demando enskribita en la programo tiam estas ekdisputata ; ĝin faras S-ro DUCROCQ, de nomo de la Havra grupo ; ĝi rilatas al enkonduko de Esperanto, kiel telegrafa lingvo. La proponanto rememorigas, ke ĝis nun Esperanto estas akceptata por telegrafi nur pro nescio de la telegrafistoj, kiuj kredas, ke ĝi estas oficiale akceptita lingvo, aŭ pro ilia afableco. Sed laŭ la leĝo Esperanto devus esti taksata, kiel sekreta lingvaĵo kaj pro tio ni devus pagi multe pli multekostan prezon. S-ro CHAVET, oficisto de poŝta franca administracio, diras, ke ĝis la tempo, kiam ni povos tute certe akceptigi nian lingvon oficiale, ni devas zorge eviti altiri la atenton de la Ŝtatoj al ĝi, ĉar se oni rifuzos la permeson postulitan, tiam ĉiu poŝtoficisto scios, ke Esperanto ne estas lingvo akceptita, kaj ĉiam ni devos pagi pli multe. Laŭ lia opinio ni devas nun kontentiĝi per tio, kion ni havas. Diversaj kongresanoj eldiras diversajn opiniojn, kaj fine oni decidas, ke la demando estu resendata al venonta Kongreso, ĉar ĝi ne estas ankoraŭ sufiĉe matura.

Internacia organizado de la Esperanto-movado

La dua demando enskribita estis la internacia organizacio de la Esperantistaro. Diversaj personoj petis por paroli. La unua estis D-ro BEIN (Kabe), el Varsovio, kiu paroladis de la nomo de la Varsovia Grupo kaj ankaŭ kiel delegito de tiuj nacioj, kiuj havis malmulte da riprezentantoj ĉe la Kongreso. Li diris la jenan paroladon :

Parolado de D-ro K. Bein

SINJORINOJ KAJ SINJOROJ !

Por solvi la problemon pri la Ligo, kiu okupas nun la pensojn de ĉiuj esperantistoj kaj antaŭ ĉio la pensojn de la kongresanoj, ni turnu nin tien, kie oni ĉiam trovas senpartian saĝan respondon, ni demandu la instruanton, kiu en ĉiuj landoj kaj tempoj donis, donas kaj donos seneraran, plene konfidindan konsilon, — ni turnu nin, Sinjoroj, al la historio.

Nun kiam ĉiuj niaj penoj kaj laboroj celas la disvastigadon de nia lingvo, kiam ĉiuj veraj esperantistoj varbas novajn adeptojn por nia ideo, unuvorte kiam ni per ĉiuj rimedoj propagandas Esperanton, ni travivas epokon, kiun mi nomus la propaganda epoko de Esperanto. Ni esperu, ke baldaŭ finiĝos ĉi tiu epoko, kiu daŭras jam dekok jarojn, ni esperu, ke baldaŭ nia lingvo estos oficiale akceptita de la tuta mondo, kiel lingvo internacia. Tiam Esperanto, kiu nun estas por ni celo, fariĝos por ni rimedo. Ni uzos ĝin, mi ne dubas, ne nur por nia propra utilo, sed antaŭ ĉio por la bono de l’ homaro.

En la unua epoko de la historio de Esperanto, kiun mi nomis propaganda, facile estas distingi tri periodojn. En la unuaj jaroj Esperanto disvastiĝis preskaŭ ekskluzive en Rusujo, la plejmulto de adeptoj, la propagandistoj kaj aŭtoroj preskaŭ ĉiuj estis rusoj. KOFMAN, GERNET, ZINOVJEW, POSTNIKOW, OSTROWSKI kaj multaj, multaj aliaj skribis kaj agis en ĉi tiu periodo, kiun oni devas nomi rusa. Ankaŭ en aliaj landoj ni trovas en tiu tempo nomojn, kiuj ne estos forgesitaj : WAŜNIEWSKI, GRABOWSKI en Polujo, EINSTEIN kaj TROMPETER en Germanujo, BEAUFRONT en Franclando, NYLÉN kaj LANGLET en Svedujo ; sed ilia agado tre fruktoporta por Esperanto entute, ne sukcesis altiri al nia ideo iliajn samlandanojn.

La plej novaj Esperantistoj, kiuj vidas la rapidajn nunajn progresojn de Esperanto kaj legas pri la malrapida sukceso de nia ideo en la unuaj jaroj, ne juste juĝas la faktojn kaj ne komprenas la grandegan meriton de la batalantoj de l’ unua horo. Por montri ilian eraron mi ripetos la vortojn de S-ro BEAUFRONT, skribitajn en la jaro 1896 al la redakcio de L. I. Jen ili estas. « Post la franca revolucio en 1793 jaro elmigrinto reveninta el eksterlando Francujon estis iam demandata : « Kion vi faris dum tiu terura tempo ? » « Kion mi faris ? » — respondis li — « mi vivis ! » Tia povus esti nia respondo al tiu, kiu miras, ke ni ne sufiĉe vastiĝis en la mondo dum la 9 jaroj de nia ĝisnuna ekzistado. Jes, ni vivis, kvankam ĉio mankis al ni, kvankam ĉiutage ni devis batali kontraŭ nova malhelpaĵo, kvankam oni ĉiam anoncis nian morton kaj eĉ penis rapidigi ĝin. Ni vivis malgraŭ la malamikoj kaj la persekutantoj, malgraŭ la ĵaluzo, la envio, la mokado, la insulto. Ni vivis, kaj ĉiu peno por mortigi nin restis senfrukta. Ĉu tio ĉi ne estas jam io ? io bela, io miriga ? »

La rusa periodo de la historio de nia lingvo estas do tre grava, ĝi estas la tempo de la malfacila batalado de la unuaj pioniroj kontraŭ la homa indiferenteco kaj skeptikeco.

La lingvo multe gajnis de tio, ke la unuaj aŭtoroj estis slavoj. La simpleco de la slava sintakso, la logika aranĝo de la frazoj en la slavaj lingvoj, ilia absoluta libera kaj natura vortordo estis senkonscie enkondukitaj en Esperanton de la slavaj aŭtoroj kaj estis poste imitataj de neslavoj. Sed krom aferoj imitindaj la rusoj kaj aliaj slavoj enkondukis en Esperanton ankaŭ kelkajn malbonaĵojn, kiuj bedaŭrinde ankaŭ trovis imitantojn. La riĉeco de la slavaj lingvoj dependas de la uzado de prepozicioj-prefiksoj. Ili donas al la radiko tre multajn signifojn, kiuj iafoje tiel ŝanĝas la radikan sencon, ke preskaŭ neeble estas klarigi la kialon de la fakto. Krom tio la prepozicioj-prefiksoj anstataŭas en la slavaj lingvoj la kunmetitajn tempojn. Pri ĉi tiuj du punktoj ofte forgesas la slavaj esperantistoj kaj uzante prepoziciojn laŭ la slava maniero fariĝas iafoje nekompreneblaj. Kiel ekzemplon mi citos la vortojn elrigardi, subaĉeti, kiuj estas teruraj nekompreneblaj idiotismoj, elvokantaj la ĉielan venĝon. Malgraŭ tio la slavoj estos elemento ekstreme utila en la estonta lingva internacia komitato, pro kaŭzoj diritaj supre kaj pro ilia sciado de fremdaj lingvoj.

Post la rusa venis la franca periodo de Esperanto. La senlaca dekjara agado de Sro BEAUFRONT alportis fine fruktojn kaj en la jaro 1898, en kiu estis fondita la franca societo por la propagando de Esperanto kaj la gazeto « L’Espérantiste », Esperanto komencis rapide disvastiĝi en la lando, kiu tiel gasteme nun akceptas nin en Boulogne. Sed se mi nomas la duan periodon franca, mi faras ĝin ne sole pro la granda disvastiĝo de nia lingvo en Francujo, sed antaŭ ĉio pro la gravegaj verkoj, kiuj estis skribitaj en tiu tempo de Francoj. La lernolibroj, kiuj ekzistis antaŭe, enhavis nur tre malgrandajn klarigojn pri la signifo de la prefiksoj kaj sufiksoj kaj tute ne posedis sintakson. Tiun mankon forigis la verkoj de S-ro BEAUFRONT : La grammaire de la langue Esperanto kaj Le commentaire sur la langue Esperanto. Se ni rememoros, ke S-ro BEAUFRONT verkis la unuan pli vastan esperanto-nacian vortaron, ni rajte kaj prave povos diri, ke li kodifikis Esperanton. Sed S-ro BEAUFRONT ne estis la sola talenta kaj senlaca batalanto en Francujo. Mi ne ripetas ĉi tie la nomojn, kiuj estas konataj de ĉiuj Esperantistoj : MÉRAY, CART, BOURLET, FRUICTIER kaj aliaj faris dum kelkaj jaroj tiom por nia ideo, ke la atingita rezultato sendube superis eĉ iliajn proprajn esperojn.

La franca periodo, tiel fruktoporta por nia afero, ankaŭ lasis kelkajn malbonaĵojn en nia lingvo. Se en la unuaj jaroj al ni mankis la teorio, post la apero de la francaj lernolibroj oni komencis tro zorgi pri la teorio, penis skribi tro klare kaj enkondukis multepezan stilon. La trouzado de la kunmetitaj tempoj kaj aliaj Beaufront’ismoj estas la postsigno de la franca periodo.

Post la rusa kaj franca periodo, en la lastaj jaroj venis la tempo, en kiu Esperanto rapide disvastiĝis en ĉiuj landoj. Aliĝis tiel longe indiferentaj por nia ideo Anglujo kaj Germanujo, en aliaj landoj nia movado komenciĝis en tiuj jaroj aŭ faris grandajn kaj rapidajn progresojn, — unuvorte venis la multenacia periodo de Esperanto, venis tempo, en kiu oni povas rajte diri, ke en Esperantolando la suno neniam subiras.

Superflue estas insisti pri la grandegaj utiloj, kiujn la multenacieco alportis al nia lingvo : ĉiu popolo, ĉiu idiomo donacis al Esperanto ion el sia trezorejo ; pliriĉiĝis nia frazeologio kaj fariĝis kapabla esprimi ĉion, eĉ plej delikatajn nuancojn. Sed, ho ve, ni ne kaŝu ankaŭ la malbonaĵojn, liveritajn de tiu periodo. Pro manko da analizo, pro nekompreno de la principo de l’ internacieco, la diversnaciaj aŭtoroj uzas tre ofte idiotismojn de siaj idiomoj, kio iafoje faras nekompreneblaj frazojn de iliaj artikoloj. Ni esperu, ke eĉ tiu periodo ne longe daŭros, ke baldaŭ ĉiuj aŭtoroj komprenos, ke ne sufiĉas skribi esperante, sed oni devas skribi internacie — egale kompreneble kaj facile kompreneble por ĉiuj nacioj. Sro CART diras : « En Esperanto estas 1-e, nur unu stila regulo : skribi plej klare ; kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona ; 2-e, unu malpermeso : skribi malklare ; kio ne estas klara, tio povas iafoje esti korekta, sed neniam bona ».

« La principo de l’ internacieco devas ĉiam superi ĉiujn aliajn. »

La historio de Esperanto liveras do sufiĉe da pruvoj, ke ni bezonas ion, kio certigos la unuecon de la lingvo, kio gardos la Zamenhofan fundamenton, solvos ĉiujn dubojn pri la senco de la vortoj, pri la uzado de la esprimoj kaj pri la akceptebleco de novaj vortoj, — unuvorte, ke ni bezonas lingvan internacian komitaton. Kiam aperos la fruktoj de ĝia agado, la multenacia periodo de Esperanto fariĝos internacia — la lasta de la propaganda epoko. Tiun ĉi periodon malfermos jam nia kongreso, kie la riprezentantoj de dekduo da lingvoj parolas unuj kun la aliaj, havas la eblon juĝi, kia maniero de parolado estas plej bona, plej facile komprenebla, kie ni lernas evitadi la malbonaĵojn kaj imitadi ĉion imitindan. Kvankam Sro BOURLET en sia artikolo antaŭdiris, ke ne plej spertaj sed plej riĉaj esperantistoj venos kongreson, tamen mi estas certa, ke hodiaŭ li ŝanĝis sian opinion. Li sendube konsentos, ke li eraris, ĉar ĉiuj landoj sendis eminentajn, spertajn samideanojn, kies reciproka interparolado kreas unuforman, internacian stilon.

Se la historio de nia lingvo klare pruvas, ke ni bezonas internacian lingvan komitaton, ĝi montras ne malpli konvinke, ke ni bezonas internacian organizacion por ĉiuj ĝeneralaj aferoj, kiuj koncernas ne apartajn societojn aŭ grupojn, sed la tutan esperantistaron. Multajn, tre multajn aferojn povas aranĝi kaj plenumi nur internacia federacio de niaj societoj, grupoj kaj izolitaj esperantistoj. Ĝi kaj nur ĝi povas kunigi la fortojn de ĉiuj samideanoj. Mi citos nur kelke da ekzemploj. De du jaroj S-ro MÉNIL eldonas Tutmondan jarlibron, kiu enhavas la nomaron de la esperantistoj en la tuta mondo. S-ro MÉNIL kaj liaj helpantoj faris ĉion eblan por doni al ni verkon plenan kaj konfidindan kaj ni ĉiuj estas dankaj al ili, sed ĉu tian laboron povas plenumi privataj personoj ? Scii, kiom da anoj ni havas en la tuta mondo, kiom da aprobantoj kaj kiom da veraj esperantistoj, kiom da societanoj kaj kiom da izolitaj anoj estas afero ekstreme por ni grava. La kvanto kaj la kvalito de la esperantistaj batalionoj — mi ripetas la trafan esprimon de S-ro SEYNAEVE — devas esti bone konata de ni. Sed tian statistikon povas liveri al la Tutmonda jarlibro nur organizita Ligo de niaj societoj. Nia centra komitato prilaboros planon, dissendos cirkulerojn al ĉiuj societoj, kaj ili facile kolektos en ĉiuj urboj la nomojn de esperantistoj, antaŭ ĉio de veraj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri la afero kaj kiuj… ne forlasis ankoraŭ nian mondon.

Kaj aliaj ĝeneralaj aferoj ? Esperantistaj kongresoj, ekspozicioj, riprezentado de Esperanto en neesperantistaj kongresoj kaj ekspozicioj, vasta propagando kaj multaj aliaj aferoj povas esti aranĝataj nur de internacia organizacio. Ĝi naskos ankaŭ la lingvan komitaton.

La utilo de la organizacio estas nedubebla, tion facile konsentos eĉ ĝiaj kontraŭuloj. Sed laŭ ilia opinio krom utilo ĝi alportos ankaŭ malutilojn, tiel grandajn kaj danĝerajn, ke ĝi pereigos nian aferon. Kiuj estas ĉi tiuj danĝeroj ? La kontraŭuloj nomas du : unue, ke la Ligo neniigos la liberecon de ekzistantaj societoj kaj, due, ke la internacia federacio timigos la registarojn, kiuj vidos en ni danĝeran korporacion kaj agos kontraŭ ni. Pri unua punkto sufiĉas diri, ke la kontraŭuloj de la Ligo atakas fantomojn, imagas kaj divenas en la projekto intencojn, kiujn havas neniu. La Ligo regos nur aferojn, kiuj koncernas la tutan esperantistaron. Ni — partianoj de la federacio de niaj societoj ankaŭ opinias, ke ĉiuj nunaj societoj devas resti tute sendependaj kaj liberaj ; kiel Sro MOCH, ni ankaŭ postulas, ke « la federacio estu organizita formo de libereco, la celo, kiun devas alkuri egaluloj liberaj, kiam ili volas kunlabori ».

Eraras ankaŭ personoj, kiuj supozas, ke registaroj de kelkaj landoj persekutos nin. Sinjoroj, la registaroj kontraŭbatalas ne ĉion, kio havas la nomon « internacia », sed nur tion, kies esencon ili opinias danĝera por la ŝtato. La registaroj ne timas la verdan koloron. Kiel la bovon sur la areno ilin timigas nur la ruĝa. Ili ne estas daltonistoj kaj distingas la kolorojn ne malpli bone, ol la bovo. Eĉ se ni supozos, ke en iu lando oni persekutos la liganojn, ĉu tio devas deteni nin de la fondo de la Ligo ? Ne, certe ne ! Esperanto ne estas kreita por unu lando kaj vivas ne per unu lando. La malpermeson de la registaro atentu la esperantistoj de tiu lando, ĉi tio estas ilia afero. Oni povas esti certa, ke eĉ sen oficiala permeso ili partoprenas en la agado de la Ligo, same kiel la anoj de la landoj liberaj ; se ili ne faros ĝin, aliaj laboros en la Ligo sen ili. Sed ĉar ekzistas landoj-malliberejoj, ĉu ĉiuj devas porti katenojn ?

Fine, Sinjoroj, ankoraŭ kelke da vortoj. La grava demando pri la Ligo, sendepende de la rezultato de niaj disputoj, ne devas dissemi malpacon en nia anaro. Kun la Ligo aŭ sen la Ligo, nia celo ĉiam restas la sama :

« Ni ĝin atingos per la potenco
De nia sankta fervoro,
Ni ĝin atingos per pacienco
Kaj per sentima laboro.

Glora la celo, sankta l’ afero,
La venko — baldaŭ ĝi venos.
Levos la kapon ni kun fiero,
La mondo ĝoje nin benos. »

*

Longa aplaŭdado sekvis tiun ĉi rimarkindan paroladon. Sed poste komenciĝis konfuza diskutado pri la principoj de la organizado. Oni decidis, ke ĉiu persono devos paroli nur kvin minutojn. Tiam Abato PELTIER proponas, ke oni voĉdonu, disigante la demandojn : 1-e, ĉu ni bezonas lingvan komitaton ; 2-e, ĉu ni bezonas centran federacion aŭ komitaton de agado.

La Kongreso decidas unue, ke ĉia voĉdono havos nur provizoran signifon, kiel estante « deziro » de la kongreso ; en la venonta Kongreso oni povos eble pli definitive laboradi.

La principo pri lingva komitato internacia estas akceptata, kun la kondiĉo, ke D-ro ZAMENHOF konsiliĝu kun la oficistaro de la Kongreso kaj proponu nomaron.

Pri la Centra komitato de agado aŭdiĝas plej kontraŭaj opinioj ; unuj konsideras, ke Esperanto estas nur lingvo ; aliaj, tre malmultaj, ke Esperantismo bezonas internacian organizadon. Fine, S-ro CART proponas : « La Kongreso esprimas la deziron, ke la naciaj societoj esperantistaj pli multe rilatiĝu inter si ». Tiun « deziron » la Kongreso akceptas kaj decidas, ke la projekto pri Federacio estos resendata al venonta kongreso.

Dum tiu diskutado, D-ro ZAMENHOF parolis pri la « Kolekto aprobita » kaj sciigis la Kongreson, ke por eviti, ke en la estonto oni malbone kompreru lian liberalan intencon, li tute ĉesigos jam en tiu ĉi jaro la diritan kolekton kaj restos nur persone ligita kun la firmo, kiu havis ĝis nun la markon « aprobita » t. e. D-ro ZAMENHOF devos nur ĉe tiu ĉi firmo eldoni siajn personajn verkojn, kaj li do restas sola ligita por ke ĉiuj aliaj Esperantistoj estu plene liberaj kaj ke ne restu « eĉ ombro sur la afero ». Entuziasma aplaŭdegado sekvis tiun promeson de la Aŭtoro de Esperanto, kiu unufojon denove montris sian sindonemecon kaj grandanimecon.

Poste oni legis nomaron de la kongresanoj, petante ke la forgesitaj personoj sin enskribigu sur kajeron, kaj oni disiĝis.

Mardo, vespere

Kiel elparoli la vortojn

Denova ĝenerala kunsido fariĝis la saman tagon vespere. En la programo estis enskribita 1-e, kiamaniere oni povas plej bone disvastigi Esperanton ĉe la junularo (S-ro PRIVAT) ; 2-e, la sursignitaj literoj Esperantaj (S-ro SAINT-MARTIN). Sed en la komenco D-ro ZAMENHOF diris, ke kelkaj personoj demandis lin pri la riproĉindaĵoj, kiujn li rimarkis ĉe diversaj kongresanoj rilate al sia elparolado de nia lingvo. Tial la aŭtoro de Esperanto deziris publike doni la petitajn klarigojn, kaj li komencis tre interesantan paroladon. Li kritikis unue la ĝeneralan elparoladon de multaj francoj, kiuj, forerarigataj de sia nacia lingvo, ĉiam metas la tonan akcenton sur la lastan silabon de ĉiu vorto. « Sed, diris D-ro ZAMENHOF, ne forgesu, ke se ĉiam la antaŭlastan silabon oni devas pli laŭtigi, la lasta silabo tamen devas esti sufiĉe bone elparolata, por ke oni bone aŭdu ĝin, kaj oni ne devas ĝin tute engluti, ĉar ĝi sola montras la rolon de la vorto en la frazo kaj tial havas tre grandan signifon ». Konklude, oni devas ĉiam zorge akcenti la antaŭlastan silabon, sed ankaŭ bone aŭdigi la lastan.

Simile, la vortoj entenantaj , , ne devas esti elparolataj kvazaŭ ili estus skribitaj a-u, e-u ; sed tiu mallonga ŭ estas kvazaŭ konsonanto kaj formas nur unu silabon kun la antaŭiranta vokalo.

Poste, D-ro ZAMENHOF petas S-inon JUNCK, ke ŝi elparolu ian tekston por montri la ĝustan elparoladon. S-ino JUNCK elparolas tiam « La Vojo ».

D-ro ZAMENHOF aldonas post tiu deklamado : « l  devas esti elparolata plej klare, nek tro mole, nek tro malmole, sed en meza maniero. »·

S-ro GRABOWSKI poste stariĝas kaj kritikas regulon troveblan en kelkaj francaj lernolibroj. Li diras : « la voĉa akcento devas nek tro longigi, nek tro mallongigi la vokalon. Ekzemple en francaj lernolibroj oni trovas, ke oni devas ĉiam elparoli  e, o, a, kiel la francajn  é, ô, â. Tia elparolado ne estas ĝusta, kaj aliparte tute neebligas, ke oni metu la akcenton sur la ĝustan silabon, ĉar vole-nevole oni devas tiam akcenti la lastan silabon ».

S-ro CART. — La riproĉindaĵo estas jam forprenita el la lastaj eldonoj de Esperanto en dix leçons. Sed oni ne povas ĉiam elparoli (almenaŭ francoj) nur malfermitajn vokalojn. Mi opinias, ke la akcentata vokalo estas ĉiam aŭ preskaŭ ĉiam longa ; la neakcentata silabo estas neniam longa.

S-ro HŒVELER (anglo). — Mi demandas, ĉu  e  devas ĉiam esti mallonga (franca è) kaj neniam longa (franca é) ?

D-ro ZAMENHOF. — En Esperanto, ĉiuj literoj devas esti mezaj ; sekve  e  ankaŭ devas esti nek tro fermita nek tro malfermita.

S-ro KÜHNL (bohemo). — Kelkaj samideanoj elparolas haj, hensas, anstataŭ kaj, pensas ; aliaj tute ne sonigas  h ; ĉu tio estas gusta ?

D-ro ZAMENHOF. — Kompreneble, ĉiu sono devas esti elparolata ; sed oni ne devas ĝin troigi, kiel ekzemple khavas anstataŭ havas.

Estas farataj ankaŭ diversaj rimarkoj pri  d, n, elparolataj kvazaŭ  dj, nj, de kelkaj samideanoj. Ankaŭ  nj ne estas la franca  gn.

S-ro BOURLET. — Nur tre malgrandaj diferencoj ekzistas en nia elparolado ; ili tute ne malhelpas la komprenon ; estus bedaŭrinde, se malaperus tiu rimedo rekoni la naciecon de la Esperantistoj.

Aliparte, en vortoj kunmetitaj, laŭ mia opinio, estas pli facila uzi tiom da akcentoj, kiom estas da kunmetradikoj ; tio ĉi ankaŭ povas malhelpi malkompreniĝojn, ekz : pie-diranto, kaj pied-iranto ; diamanto kaj Di-amanto.

D-ro ZAMENHOF. — Tre ĝuste.

D-ro BEIN (polo). — S-ro KÜHNL forgesis diri, ke oni ne devas meti la akcenton sur la unuan silabon (ridoj).

D-ro ZAMENHOF. — Ofte oni forgesas akcenti  i antaŭ alia vokalo kaj elparolas kvazaŭ  alja, opinjo, ktp. Tio ĉi ne estas ĝusta.

D-ro OSTROVSKI. — Mi rimarkis, ke kelkaj samideanoj ne elparolas  ĵ, sed  j.

S-ro POURCINES (franco). — Mi demandas, ĉu oni devas elparoli  r gorĝe aŭ lange ?

D-ro ZAMENHOF. — Multaj personoj ne povas elparoli unu aŭ alian el tiuj du  r. Sed tio ne malhelpas : ili faru laŭ sia eblo.

S-ro POURCINES. — Sekve, tiuj diferencoj absolute ne estas gravaj.

D-ro LAMBERT (anglo). — Kiel oni devas diri : homoj homoi ?

D-ro ZAMENHOF. — Oj devas esti unu sola silabo.

D-ro BEIN. — Ni poloj facile metas la akcenton sur la antaŭlastan silabon, ĉar ĝi ankaŭ en nia nacia lingvo tiel estas. Sed se ni diras onji, djiras, tio ĉi devenas de tio, ke en pola lingvo  i moligas la antaŭan konsonanton.

S-ro BALIK (bohemo). — Kiom da kapoj, tiom da ĉapoj !

S-ro BOIRAC. — La nuna okazo montras, ke ĉiu nacio havas siajn proprajn malfacilaĵetojn en la elparolado de nia lingvo, sed ili estas tute ne gravaj kaj neniel malhelpas la reciprokan kompreniĝadon.

E. Privat : Disvastigado de Esperanto inter gejunuloj

S-ro PRIVAT havas permeson paroli pri la « Disvastigado de Esperanto inter gejunuloj ».

Li rapide montras tion, kion faris li kaj lia amiko HODLER, du junuloj el Genevo, por propagandi Esperanton inter la junuloj, dirante : « varbi maljunulojn estas vane labori, ĉar ili ĉiuj baldaŭ mortos kaj estos perditaj por nia afero (ridoj). Sed ni devas labori en la radiko kaj varbi tiujn, kiuj morgaŭ estos siavice plenaĝuloj kaj havos infanojn, kiujn ili instruos pri Esperanto ». Li finas, petante helpon de ĉiuj samideanoj. Tiu parolado farita kun mirinda facileco kaj klareco de tiu 15-jara knabo, estis tre aplaŭdata kaj ŝatata. Mi tamen devas rimarki erareton : ne nur, kiel diris la parolinto, la gazeto Rondiranto subtenis la Juna Esperantisto ; sed ankaŭ L. I. jam en la komenco parolis pri tiu ĉi utila entrepreno.

S-ro Leo BELMONT (polo). — La junularo ricevos grandan profiton el la lernado de Esperanto : ili unue komprenos pli bone la gramatikon post studado de la simpla gramatiko de Esperanto ; ili due pretiĝos por lerni pli facile la fremdajn lingvojn, ĉar la Esperanta vortaro estas kvazaŭ antaŭparolo al ceteraj lingvoj ; ili trie sin okupos kun logika lingvo kaj tio formados ilian spiriton pli bone ol la greka aŭ latina lingvoj. Plie, kreante vortojn mem, ili kutimiĝos je analizado de ideoj.

S-ro BOURLET dankas S-ron PRIVAT, ĉar li pruvis ke junuloj povas lerni nian lingvon kaj fariĝi elokventaj oratoroj, pli rapide ol ni, maljunuloj. Sed la enkonduko de Esperanto en la lernejojn renkontas bedaŭrinde grandajn malhelpaĵojn, almenaŭ en la francaj liceoj, kie oni instruas jam multege la vivantajn lingvojn ; kaj la lernestroj ne volas permesi, ke oni instruadu unu lingvon plie. Oni do povas nur kaŝe agadi kaj des pli danki tiujn, kiuj jam enkondukis Esperanton en multajn lernejojn, kiel faris P-ro BOIRAC.

Rilate al instruado, li jam verkis artikolon pri la pedagogio kaj Esperanto. Por infanoj, oni devos havi plenegajn lernolibrojn, ĉar la instruistoj devos havi ĉiaokaze tute pretajn respondojn pri ĉio ajn. Li esperas, ke la lingva komitato zorgos pri tio.

S-ro BOIRAC estas feliĉa, ke li povas tie ĉi paroli en Esperanto, ĉar li tiel povos diri senĝene tion, kion li ne povus diri, se lin komprenus ankaŭ profanuloj. Li tutkore konsentas kun S-ro PRIVAT, ke Esperanto devas esti energie propagandata inter la junularo. Nia lingvo jam estas instruata en publikaj lernejoj, sed ne sufiĉe : la enkonduko oficiala de Esperanto en publikajn lernejojn estas ja la certa, definitiva signo per kiu ni scios, ke la lingvo tute triumfis. Propagandi nur inter la plenaĝuloj estas kvazaŭ klopodi por plenigi la barelon de la Danaidinoj. Aliparte, la plenaĝuloj ofte respondas, ke ili ne havas tempon por sin ekinteresi pri nova lingvo, aŭ, se ili komencis, ili baldaŭ forlasas la lernadon pro efektiva manko de tempo. Do al junuloj ni devas nin turni, celante lumigi la tagon, kiam Esperanto estos publike instruata en ĉiuj lernejoj.

En Francujo, pri kiu sole li povas paroli, oni povas jam enkonduki oficiale Esperanton en liceojn kaj kolegiojn. Efektive, en oficialaj novaj regularoj, oni trovas specialan paragrafon, dank’ al kiu oni povas enkonduki en la lernoprogramojn novan materialon, se la urbestraro de la urbo, kie sidas la kolegio, petas tiun enkondukon de la Rektoro de l’ Akademio, kaj post opinielmetado de la profesoraro de la kolegio. En liceo, sammaniere oni povas agadi, se la « Conseil d’ Administration » tion petis post voĉdonado de la profesoraro. Tiun rimedon jam uzis la parolanto en Semur. Li ja ne volis per sia propra aŭtoritato enkonduki Esperanton (kion faris aliaj rektoroj), sed li preferis sekvi la oficialan neriproĉindan vojon : li volis, ke Esperanto eniru tra la alta pordo, ne tra la malalta ! Kaj tial al ministro, kiu demandis lin : « ĉu vi enkondukis Esperanton ? » li povis respondi : « ne mi, sed la urbestraro kaj profesoraro, laŭ tia paragrafo de via cirkulero ».

Ekzistas do en la franca leĝo ia fendeto, tra kiu povas enŝoviĝi Esperanto. Nur tion oni devas scii kaj uzi. Se la familiestroj esprimus al urbestraroj sian deziron enkondukigi Esperanton en la liceojn, baldaŭ la nombro da lernejoj, kie oni instruus nian lingvon, estus grandega. Aliparte la Grupoj Esperantistaj povas tre helpi, donante premiojn, dank’ al kiuj ĉiujare nia lingvo estos nomata dum la disdonado de premioj kaj tiel la publiko iom post iom kutimos ĝin. Poste, ni povos montri al la alta registaro, ke praktike nia lingvo estas instruata en preskaŭ ĉiuj lernejoj, kaj ke facila estas nur sankcii tion, kio jam ekzistas.

Se ekzemple, ni povas atingi, ke oni kreu ekzamenon pri Esperanto, tiam la afero estos definitive starigita. Sed tio dependos de la personoj, kiuj en tiu tempo estos la registoj.

Pri la unuagradaj lernejoj, oni devas komenci la propagandon ĉe la « écoles normales », (lernejoj por instruistoj), ĉar la instruistoj poste instruos la infanojn kaj povos efike agadi, precipe en la komenco al la « postinfanoj » (cours d’adultes), kie oni povas jam nun tute libere instrui Esperanton. En la Diĵona Akademio ekzistas instruisto, kiu instruas Esperanton al kamparaj farmservistoj, kiuj venas de malproksime, ŝparas por aĉeti lernolibrojn, kaj korekte skribas en Esperanto, eĉ la akuzativon bone uzas… Ni do instruu la instruistojn kaj por tio ni turnu nin al la « Inspecteurs d’Académie ». La S. p. p. E. devus sin okupi pri tio ĉi.

Kap. CAPÉ dankas Rektoron BOIRAC, ĉar li montris praktikan rimedon por enkonduki Esperanton en francajn lernejojn. Laŭ lia opinio ankaŭ en la armeo, en soldatejoj, en « foyers du soldat », ktp. oni devus energie agadi. La oficiroj uzu la permeson de la ministro, enkonduki la instruadon de Esperanto en la armeon !

S-ro G. MOCH demandas ĉu oni devas diri kiom da liceoj, kolegioj, ktp. jam havas kursojn de Esperanto en Francujo kaj aliaj landoj. Li devas fari raporton pri la lingvo internacia en la venonta kongreso de la paco en Lucerno kaj kun granda profito uzus tiujn sciigojn.

S-ro BOIRAC respondas, ke diversaj gazetoj esp. jam publikigis tian nomaron. Jam kursoj ekzistas en lernejoj en Amiens, St.-Omer, Boulogne, Tournon, Auxerre (junulina lernejo), Narbonne, Auxonne, Semur, Beaune, Annecy, Saumur (junulinoj), Bourg, Nantua, École des Roches. En Angoulème ankaŭ estis kurso, sed la profesoro, S-ro VAILLANT, bedaŭrinde mortis.

Pro la malfrueco, la kunsido estas finata kaj la sekvanta demando prokrastata ĝis morgaŭ. Mallonga laŭvola koncerteto finis la vesperon.

*
*           *

Merkredo, 9-a de Aŭgusto

Merkredo, matene

Merkrede matene fariĝis la lasta ĝenerala kunsido de la Kongreso. En la programo estis enskribita dua kunsido por la posttagmezo, sed la Kongresanoj decidis fini ĉion en unu fojo.

Provizora Lingva Komitato

S-ro BOIRAC komencas la kunsidon per lego de la nomaro de tiuj personoj, el kiuj konsistos la provizora lingva komitato, kies elekton oni komisiis al D-ro ZAMENHOF en antaŭa kunsido. D-ro ZAMENHOF diras, ke la respondecon pri tio ĉi devas akcepti la Kongreso, laŭ la promeso farita.

Pro la longeco de la nomaro kaj la iometa konfuzeco, kiu regadis en la Teatro dum la legado, mi ne povas esti certa pri ĉiuj nomoj, des pli ke oni aldonis novajn nomojn dum la legado mem aŭ tuj post ĝi. Jen estas tiuj nomoj, kiujn mi aŭdis :

Angl.  J. ELLIS (Keighley), J. RHODES (Keighley), J. O’CONNOR, MILLIDGE, MOTTEAU, MUDIE, F-ino SCHAFER, (ĉiuj el Londono), P-ro LLOYD (Edinburgh).

Aŭstro-Hungarujo.  SCHRŒDER (Wien), J. MILETZ (Budapest), KÜHNL (Praha), SCHELER (?), LENGYEL (Paris).

Amer.  GEOGHEGAN, TWOMBLY (Brookline).

Belg.  J. JAMIN (Bruxelles), D-ro SEYNAEVE (Kortrejko).

Bulg.  OREŜKOV.

Chilio.  SEPULVEDA CUADRA.

Finlando.  RUNEBERG.

Francl.  BEAUFRONT (Louviers), BOIRAC (Dijon), BOURLET, CART, FRUICTIER, HUET, MOCH (ĉiuj el Paris), MEYER (La Rochelle), PELTIER (Ste.-Radegonde), SEBERT (Paris), BENOIT (Sèvres), MÉRAY (Dijon), R. LEMAIRE (Épernay).

Hol.  UITTERDYK (Hilversum).

Isl.  THORSTEINSSON (Reykiavik).

Ital.  BLANC (Roma), MARIGNONI (Crema), BICKNELL (Bordighera).

Japan.  GAUNTLETT (Okayama), MACKENSIE.

Kanad.  BEAUCHEMIN, SAINT-MARTIN, (Montreal).

Katal.  SABADELL (Barcelona).

Malaj.  EMERIC (Kualang Lipis).

Meks.  A. MORIN, D-ro VARGAS (Santa Rosa).

Norv.  ALLUM.

Peruo.  F. VILLAREAL.

Pol.  GRABOWSKI, BEIN, BELMONT (Varsovio).

Portugal.  D-ro Da COSTA E ALMEIDA (Rezende), Brazil. A. CAETANO COUTINHO.

Rusl.  AVILOV (Tiflis), ZINOVIEV (Poltava), A. KOFMAN (Odessa), OSTROVSKI (Jalta), ASNES (Peterburgo), DOMBROVSKI (Peterburgo).

Sved.  AHLBERG, F-ino CEDERBLAD, D-ro KRIKORTZ, P. NYLÉN (Stockholm).

Svis.  D-ro RENARD (Genève), Pastro SCHNEEBERGER (Laufen).

La estro-konsilanto de tiu provizora komitato estas D-ro ZAMENHOF, kiu petas, ke oni skribu al li, se ia nomo estas forgesita.

La Kongreso decidas, ke la Komitato povos sin plenigi mem.

D-ro BEIN demandas, kiamaniere la Komitato povas ankaŭ sin malgrandigi, ĉar en ĝia nuna konsisto, ĝi absolute ne povos labori.

Estas respondata, ke la Komitatanoj esploros la demandon kaj kredeble elektos oficistaron aŭ dividiĝos en grupojn.

Poste, oni decidas, ke la Komitato kiu organizos la venontan kongreson konsistos el la estraro de la nuna kongreso (elektita en la unua ĝenerala kunveno).

Tiu ĉi organiza komitato ankaŭ esploros la diversajn demandojn resenditajn prokrastitajn aŭ neesploritajn de la nuna Kongreso kaj prezentos raporton al la venonta Kongreso.

Poste stariĝas la demando : kiam kaj kie okazos la dua universala kongreso de Esperantistoj.

S-ro G. MOCH diras, ke ni devas skui Eŭropon : almenaŭ nune ni devas havi ĉiujaran kongreson. Tiu kongreso konsistos precipe el delegatoj de grupoj esperantistaj kaj povos efike labori.

La pli multo de la ĉeestantoj aprobas la ĉiujaran kongreson, se eble, en la nuna stato de nia afero : ĝi estos potenca propagandilo.

En kia lando okazos la venonta Kongreso ? Oni proponas Germanujon.

S-ro BOREL stariĝas kaj diras, ke en la proksima jaro la Kongreso ne povus sufiĉe grandan movadon naski ; tial estus pli bone atendi ankoraŭ du aŭ tri jarojn ĝis oni faros kongreson en Germanujo.

La propono de la Frankfurt’a Grupo ke oni faru la Kongreson en Frankfurt-a/M. estas malakceptata, almenaŭ nun, kaj nur pli malfrue oni povos kongresi en Germanujon.

Poste oni proponas Svisujon ; aliaj proponas Anglujon. Tiam stariĝas disputado : Svisujo estas centra, « internacia » lando kie estas jam multaj internaciaj oficejoj. Sed en Svisujo estas nur malmultaj samideanoj. En Anglujo kontraŭe estas multaj, tre multaj agemaj kaj spertaj Esperantistoj, kaj la propagando en Anglujo ricevus grandan puŝon. Sed Anglujo estas tre proksima je Boulogne ; oni devos transiri maron, ktp.

Fine, la Kongreso decidas, ke la Organiza Komitato zorgos pri tiu ĉi punkto, esploros la nunan staton de la demando kaj juĝos mem.

Kap. CAPÉ postulas, ke la dirita Komitato kiel eble plej baldaŭ sciigu la decidon, ĉar oni bezonas almenaŭ unu jaron por bone organizi tian entreprenon.

Poste S-ro A. SAINT-MARTIN (Montreal), estis enskribita por trakti la demandon pri la sursignitaj esperantaj literoj, kiuj malfaciligas la kompostadon. Sed li diris, ke ĉar nun ni havas lingvan komitaton, la afero estas al ĝi resendota.

D-ro JAVAL (Parizo) tiam leviĝas kaj diras, ke li trovas, ke la sursignitaj literoj estas granda malhelpaĵo. Li estas malamiko kontraŭ ĉia ajn ŝango en la lingvo, sed li kredas, ke aldonante ian signon (ekz. y, h,) post la ordinara litero, oni povus tute forigi la sursignitajn literojn, tamen ne ŝanĝante la lingvon.

La demando estas resendata al esploro de la lingva komitato.

Diversaj proponoj estas farataj. Unue oni akceptas, kiel universalan Esperantistan flagon, la flagon de la Boulogne’a grupo : verda tuko longa je 1,20 metro, kun maldekstra supra angulo blanka (50×50 cmj.) kaj sur tiu ĉi blankaĵo verda stelo. Alia demando, pri la universala himno, estas prokrastata ĝis venonta kongreso. Same estas pri poŝtmarko internacia, ktp.

D-ro ZAMENHOF leviĝas kaj legas la novan tekston de la Deklaracio. Oni ĝin akceptas per entuziasmaj aplaŭdoj (tiun tekston ni enpresos en la numero de la 1-a de septembro).

S-ro BELMONT deziras, ke la vorton « Paco » oni enmetu en la « Deklaracio »’n por signi, ke la Esperantista movado celas ankaŭ internacian pacon. Sed la demando ne estas konsentata.

★ ★ ★ ★ ★

Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo

[ Legebla en Lingvo Internacia, n-ro 125, 1 septembro 1905, p-oj 397-399. ]

NOVA TEKSTO DE LA DEKLARACIO
akceptita en la Kongreso

Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon.

1.  La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu « ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn », donus al la homoj de malsamaj nacioj, la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

2.  Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.

3.  Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas « nenies propraĵo », nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj ; kiel spiritaj majstroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj de tiu ĉi lingvo.

4.  Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo « Fundamento de Esperanto », en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj « tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto ». Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la « Fundamento de Esperanto », ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

5.  Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

★ ★ ★ ★ ★

S-ro MICHAUX denove dankas al ĉiuj helpintoj kaj aliĝintoj. Li konstatas, ke la gazetaro tre favore akceptis la Kongreson kaj parolis pri nia afero.

En la teatro, oni krias « Vivu Zamenhof, Vivu Michaux » kaj diversaj personoj dankas S-ron Michaux, dank’ al kies energio kaj sindonemo la festo bonege sukcesis.

Fine, S-ro BOIRAC diras : « La Unua Kongreso estos historiaĵo ; ĝi signas novan angulon de la vojo de l’ Progreso… Publika pruvo pri la ebleco de artefarita lingvo, pri la parolebleco de Esperanto, estis necesa : nun ĝi estas farita, kaj la skeptikuloj povos konvinkiĝi. Se oni ankoraŭ kontraŭdiros la kutimajn sensencaĵojn… ni povos ilin facile rebati, kaj la kontraŭdirantoj montros nur ridindan nesciecon ».

Li poste dankas S-ron MICHAUX, kiu respondas, dirante, ke « neniam tiuj tagoj forviŝiĝos el lia memoro ».

Post longa aplaŭdado, oni dankas diversloke S-ron BOIRAC, kiu tiel lerte kaj aŭtoritate, kvankam senpartie, gvidadis la kunsidojn, malhelpis la disiĝojn, disputadojn tro akrajn, ktp. kaj montris en mirinda maniero la veran vivecon de Esperanto ; ĉar por sen ia preparado respondi senĉese la plej diversajn demandojn kaj takte kaj aŭtoritate gvidi disputadon, oni bezonas ĝisfunde scii lingvon, kaj tiu ĉi lingvo devas esti fleksebla, multesprima, faciluzebla, entute vere « viva lingvo » !

D-ro ZAMENHOF kaj S-ro MICHAUX eliras el la teatro. Tiam Kap. CAPÉ proponas, ke oni gravurigu medalon oran por D-ro ZAMENHOF, kaj arĝentan por S-ro MICHAUX. La subskribontoj, kiuj pagos almenaŭ 15 frankojn, ricevos mem bronzan medalon, kiel memoraĵon. Oni decidas, ke S-roj CAPÉ, BOURLET kaj BOIRAC esploros la aferon. (Ni poste sciiĝis, ke la intenco estis forlasata.)

La oficiala parto de la kongreso, estis finita !

Merkredo, vespere

En la sama tago, vespere estis ekskursoj kaj koncerto. Ni reparolos pri tio.

*
*           *

Ĵaŭdo, 10-a de Aŭgusto

Ekskurso en Anglujon

La morgaŭan tagon, ĉirkaŭ 300 Kongresanoj enŝipiĝis en « turbinan » vaporŝipon « Onward » kaj vizitis Folkestone kaj Dover.

La prezidanto de la Folkenstone’a grupo akceptis D-ron ZAMENHOF kaj ekskursantojn ĉe la haveno. Sinjorino prezentis belegan bukedon al S-ino ZAMENHOF. Post vizitado de la urbo, estis oficiala akcepto de la urbestraro en la granda halo de Town Hall. La urbestro parolis angle ; la traduko esperanta estis tuj farata de S-ro FINEZ, unu el la fondintoj de la grupo. Post diversaj kantoj kaj ekskursoj, la vojaĝo daŭriĝis ĝis Dover, kie simila akcepto fariĝis. Parto de la ekskursantoj revenis tuj Francujon tra Calais. Aliaj iris Belgujon. La plej multo restis en Dover ĝis la mateno kaj veturis Calais’on nur la sekvantan tagon. En tiu ĉi urbo la Esperantista grupo estis organizinta grandan feston. Oni vizitis la urbon, fabrikejojn, muzeon, ktp. kaj vespere iris al koncerto en la Kazino, post intima vespermanĝo.

*

Vendredo, 11-a de Aŭgusto

La sekvantan tagon, estis denova kunveno en Boulogne, en la Teatron. D-ro ZAMENHOF prezidas. Post aŭdo de « La Espero », S-ro MICHAUX paroladas. Li diras : « Kiam en la lasta jaro, ni havis la ideon organizi tiun ĉi Kongreson, ni ne kuraĝis esperi, kvankam optimistoj, ke ĝi havos tiel grandan sukceson. Por atingo de tia grandega sukceso estis necesa la alveno kaj ĉeestado de D-ro ZAMENHOF mem (aplaŭdoj). Tamen, dum kelka tempo, kiam sciiĝis la Mandĵuruja afero, ni malĝojis… oni diris al ni : forlasu vian projekton, ĝi ne sukcesos plu… Sed ni havis la Esperon kaj Fidon, kaj niaj deziroj plenumiĝis ! »

S-ro MICHAUX dankas D-ron ZAMENHOF pro lia konfido al la organizintoj de tiu ĉi unua kongreso kaj esperas, ke la Boulogne’a grupo ĉiam restos inda je ĝi.

D-ro ZAMENHOF stariĝas kaj dankas la Boulogne’an grupon kaj ĝian nelaceblan prezidanton pro ilia akcepto tiel afabla kaj ilia organizado de tiel bela kaj grava festo. Se ĉiuj esperantistaj grupoj imitos la Boulogne’an, ni povas esti certaj pri baldaŭa triumfo.

Post longa aplaŭdegado kaj laŭtegaj krioj, refariĝis iom da silento kaj komenciĝis koncerto.

Poste, lasta kunsido en la Grand Café, kaj oni are kaj kante rekondukis D-ron ZAMENHOF ĝis hejmo de S-ro MICHAUX.

*

Sabato, 12-a de Aŭgusto, kaj poste

La morgaŭan tagon, D-ro ZAMENHOF revenis Parizon, kie li ripoziĝis dum du tagoj, sur la kamparo, ĉe D-ro JAVAL. Poste li foriris al Varsovio tra Svisujo.

*

« Tiuj tagoj neniam forviŝiĝos el nia memoro… »

Finiĝis la Unua Universala Kongreso de Esperantistoj ! Ĝi revivu baldaŭ kun sama sukceso !

La propagando ricevos de ĝi fortegan puŝon, kiel oni vidos laŭ la venontaj kronikoj. Sed pli fortan ankoraŭ entuziasmon ricevis el ĝi ĉiuj feliĉuloj, kiuj povis alesti. Kiel diris S-ro MICHAUX « tiuj tagoj neniam forviŝiĝos el nia memoro »… ili estu sekvataj ankaŭ de multaj similaj, kie ni retrovu longe, longe ĉiujn niajn karajn kunlaborantojn kaj kunbatalantojn, nun denove redisiĝintaj en la mondo ; kaj ĉe ilia unua vico ni vidu longe ankoraŭ nian grandan, amatan ZAMENHOF !

KONGRESINTO

- - - - - - - -

Aldono : fakaj kunvenoj

— ☆ — ☆ — ☆ — ☆ — ☆ —

[ Artikolo el Lingvo Internacia, n-ro 127, 1 oktobro 1905, p-oj 444-445. ]

En la Kongreso, kiel ni jam sciigis, krom la ĝeneralaj kunvenoj, okazis aliaj por specialistoj. Ekzemple kunvenis la ĵurnalistoj esperantistaj, la katolikoj, la framasonoj, la kuracistoj, la pacifistoj.

En la ĵurnalista kunveno, oni priparolis diversajn demandojn pri la konservado de la unueco de nia lingvo kaj plibonigo de la stilo de kelkaj artikoloj, ktp. La ĉeestantaj ĵurnalistoj verkis "deklaracion" per kiu ili promesas, ke ili ne enpresos disputojn celantajn ŝanĝi la lingvon nek rekomendos verkojn skribitajn en reformema maniero. La deklaracio estas sendita al la ĵurnalistoj ne ĉeestantaj ; ĝin ni enpresos kune kun la nomoj de la subskribintoj, kiam ĝi estos komunikita al ĉiuj gazetoj esperantistaj. Aliparte la ĵurnalistoj priparolis diversajn profesiajn interesojn kaj decidis, ke ili regule interkomunikos per speciala " Rondiranto " eldonata sub gvidado de S-ro E. Privat, elektita sekretario, 9, Avenue des Vollandes, Genève.

La katolikoj priparolis — laŭ la lasta numero de " Espero Katolika " — la rimedojn necesajn por vivigi sian gazeton kaj Societon. Abato Peltier publikigis varman alvokon en la lasta numero de la dirita gazeto, dirante, ke la revuo devos ĉesi sian aperadon, se ĝi baldaŭ ne ricevos multajn abonantojn. Ni esperas ke nia kolego povos travivi tiun ĉi malfacilan momenton kaj daŭrigi la bataladon por nia afero.

La framasonoj ankoraŭ ne publikigis la decidojn de la kunvenintoj. Ni nur vidis en provinca franca gazeto, ke oni esperas la fondon de internacia framasona revuo en Esperanto. Tiu ĉi gazeto tre certe helpus grande al la propagando. Ni esperas, ke ĝi povos efektiviĝi.

La kuracistoj decidis, ke ili laŭ eblo presigos sciigojn pri la sukceso de la Kongreso en la diversaj medicinistaj gazetoj. Ili ankaŭ priparolis la fondon de medicina gazeto en Esperanto. Tiu ĉi espereble baldaŭ aperos sub la gvidado de la franca medicinista grupo. Sin turni al D-ro P. Rodet, rue Boileau, Paris.

La pacifistoj ne kunvenis oficiale, sed pretigis la ĝeneralan kunvenon de sia Societo, kiu okazis en Lucerno, dum la lasta Paca Kongreso. Raporton oni povas legi en la aŭgusta n-ro de " Espero Pacifista ".


Memoraĵoj pri la Kongreso

MEMORAĴO
 DE LA 
1-a KONGRESO DE ESPERANTO

—————

Post la grandega kaj fruktoplena sukceso de la Unua Universala Kongreso de Esperanto, multaj esperantistoj demandis ĉu estus eble aĉeti aron da kolektotaj memoraĵoj pri tiu grava historia okazo. Por kontentigi tiun deziron, estas sendataj al ĉiuj kiuj pagos du frankojn :

1-e,  Kongresa Libro, de Paul Boulet. Tiu libro, 164-paĝa, bele eldonita, enhavas multajn ilustraĵojn (inter kiuj belan portreton de D-ro Zamenhof kaj artan fotografaĵon de la profesoroj-komitatanoj de la grupo de Boulogne), poeziojn de D-ro Zamenhof, interesan gvidlibron enhavantan ĉiujn utilajn sciigojn pri Boulogne, gravan deklaracion kiun D-ro Zamenhof legis dum la Kongreso kaj kiun ĉiu Esperantisto devas koni, plenan frazlibron francan-esperantan por turistoj, kiu enhavas ĉiujn frazojn necesajn dum vojaĝo kaj estas utilega lernilo kiu tre helpos la praktikan lernadon de nia lingvo ;

2-e,  Broŝuro  enhavanta la projektojn diskutotajn de la Komisio elektita dum la Kongreso ;

3-e,  Adresaro de la gekongresintoj ;

4-e,  Detala programo de la kongresaj festoj ;

5-e,  Specimeno de la Karto de Kongresano ;

6-e,  Specimeno de la Kongresa Poŝtkarto, de S-ro Rollet de l’Ile ;

7-e,  Diversaj  cirkuleroj pri la organizacio de la Kongreso. Ni konsilas al ĉiuj kiuj deziras ricevi tiun interesan aron da kongresaj memoraĵoj ke ili sendu kiel eble plej baldaŭ sian mendon al : S-ro Paul BOULET, sekretario de la 1-a Kongreso de Esperanto, 49, strato Louis Duflos, Boulogne-sur-Mer (Franclando).


Presejo de la Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède, Paris

Administrantaro : Th. Cart, prezidanto ; Paul Fruictier, deleg. ; Ch. Vérax.

Sekretario de l’administrantaro : V. Chaussegros.

Teknika direktoro : Lengyel Pál. — Sekretario de la gazeto : William Mann.

  L’Imprimeur-gérant   P. Fruictier  

 

 

 


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj pri la Unua Kongreso

arkivo.esperanto-france.org