Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
Esperantista Kongreso de Boulogne-sur-Mer.
6: Sin okupantaj je poezia verkado, 6 Aŭgusto 1905.
S-roj Leo Belmont, Kabe kaj Seynaeve verkas versaĵeton honore de S-ro Alfred Michaux, dum la ĉevalkuradoj de Wimereux.
H. Caudevelle, fotog.
Al S-ro Alfred Michaux.
Tre riĉa estas krea fonto,
El kiu fluas vers' por Vi :
Seynaeve kaj Kabe kaj Belmonto
Kolektis sin poetoj tri ;
Kaj rime kantas pri la kredo
Je certa venk' de la afer'
Por kiu brava la Alfredo
Batalas en Boulogne-sur-Mer,
Pro la beleco de l'Kongreso
Tre granda estas nia rav' :
Gratulas Vin pri la sukceso
Belmonto, Kabe kaj Seynaeve.