Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

al la tabelo de la Almanako 1909


← Atalio

Letero →


Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia

El “ La Melankolio ”

de K. Tetmajer

~~~~~~~

I

REMEMORO

Mallume fariĝis en la okuloj de l’ agonianto kaj li sentis, ke la morto proksimiĝas, li do komencis rerigardi post sin, dezirante ankoraŭ unu fojon ekvidi la vivon.

Kaj pasis antaŭ liaj okuloj diversaj vizaĝoj en longa kaj silenta vico, kaj ĉiu vizaĝo portis rememoron de doloro aŭ feliĉo. La doloraj rememoroj estis multe pli multenombraj, la agonianto do pensis, ke ne valoras la peno bedaŭri, ke li ne vidos plu la vizaĝojn.

Sed subite el la amaso ekbrilis al li du okuloj, plenaj de larmoj, li rekonis ilin kaj, forpelinte la aliajn fantomojn, komencis ilin rigardi.

Tio estis okuloj de maljuna almozulo, al kiu, en frosta nokto, li donis sian mantelon, depreninte ĝin de siaj ŝultroj.

Kaj bedaŭro ekregis lin, ke jam la lastan fojon li havas rememoron pri tiuj okuloj kaj ke li ne povos rememori ilin post la morto…

II

SONĜO

La animo eliris el la korpo kaj la anĝelo prenis ĝin je la mano kaj kondukis en dezertan grizan kaj malĝojan lokon kaj sidigis ĝin sur ŝtono. De supre, de super la plumbe grizaj sternitaj nebuloj eksonis voĉo : Juĝu vin mem !…

Kaj tuj antaŭ la okuloj de la animo komencis flui rivero, kies akvo, — la animo ĝin rimarkis, — konsistis nur el larmoj kaj estis malklara.

La anĝelo diris : Jen la larmoj, kiujn vi elpremis al la homoj, loĝante tie, sur la tero. La animo respondis : Jes, sed tie ĉi fluas kunmiksitaj ankaŭ miaj larmoj.

Trifoje la anĝelo sin turnis al la animo kaj trifoje la animo respondis al ĝi.

Sed subite la akvo fariĝis klara kiel kristalo kaj tre profunda. La anĝelo diris : La larmoj de via patrino.

Kaj la animo, kovrante la vizaĝon, respondis : Jen mi estas kulpa, ĉar ĉi tie ne estas kunmiksitaj miaj larmoj.

III

OMBRO

Ĉie la homon sekvas ombro kaj forlasas lin neniam, nek tage, nek nokte. Ofte la homo rigardas ĝin kaj ĝin ne vidas, same kiel oni ne vidas iafoje arbojn, kiuj kreskas antaŭ la domo, kie ni loĝas de longe, aŭ pasantojn sur la strato, kiam alia penso okupas nin.

Sed ĉi tiu ombro estas ĉiam apud la homo : kiam li, kiel suĉinfano, kaptas la bruston de la patrino ; kiam li rigardas la fermetitajn okulojn de virino, svenanta en ama ĉirkaŭpreno, serĉante en ĝi la honton kaj la deziron, pli fortan ol la honto ; ankaŭ tiam, kiam, rigardante la printempan herbon, li pensas, ke la sekvonta printempo eble jam kovros per verda herbo lian tombon.

Tage kaj nokte, ĉiam kaj ĉie ĉi tiu ombro sekvas la homon, pli fidela, ol la deziro de la feliĉo, fidela kiel la soleco, — ĉi tiu ombro estas la morto.

El la pola lingvo tradukis

Kaz. Bein (Kabe).



Kazimierz Bein
Plilarĝigi

← Atalio

Letero →


al la tabelo de la Almanako 1909

arkivo.esperanto-france.org