Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Pri la Gramatika Specifikeco
de la Fundamentaj radikoj
de Komandanto Fauvart-Bastoul

Jen bajta republikigaĵo de simpla studo pri la gramatika specifikeco de la radikoj de la vortoj en Esperanto, t. e. pri ilia naturo : aŭ aĵa-substantiva, aŭ verba, k. c.

La elektronika reeldono enhavas la tutan tekston de la originala papera broŝuro, memeldonita de Komandanto Fauvart-Bastoul en jaro 1914 (formato 18½ cm., 16 paĝoj).


al Oficiala gazeto
kun plej karaj sentoj.
                                    Kd. Fauvart-Bastoul

PRI LA GRAMATIKA SPECIFIKECO
DE LA
FUNDAMENTAJ RADIKOJ

DE

LA KOMANDANTO FAUVART-BASTOUL

Kavaliro de la Honorlegia ordeno,
Oficiro de la Publikinstruada ordeno,
Medalita de la milito 1870a-1871a,
Lingva komitatano.

DIJON

IMPRIMERIE DARANTIERE
Rue Paul-Cabet, 13

——

1914


N. B. — Por ricevi per poŝto tiun verketon, bonvolu sendi al la aŭtoro mem 20 Spesdekojn : 0 fr. 50.


Pri la Gramatika Specifikeco
de la
FUNDAMENTAJ RADIKOJ

——————

 

Atenta esploro de Fundamento kondukas konstati ke, D° Zamenhof uzas diversmaniere la radikojn, laŭ ilia naskiĝa signifo, laŭ ilia origina gramatika senco.

Tro ofte oni instruas, ke principe radiko estas per si mem neŭtra, sen speciala gramatika senco ; ĉar ĝi entenas en si ĉiujn gramatikajn formojn, kvazaŭ en ĝermo.

Sed efektive ne estas tiel : preskaŭ ĉiam radiko enhavas esence naskiĝan formon, rilatan al sia intima naturo, kaj por kiu ĝi havas apartan kombiniĝemon. Tiel, rigida vergo, fiksita per unu el siaj ekstremoj, donas fundamentan sonon, ĉiam saman, karakterizan. Kompreneble oni povas modifi tiun sonon, per kontakto, kiu modifas la longecon de la vibranta parto.

Tute same oni povas modifi la sencon de la naskiĝa radiko, ŝanĝante ĝian gramatikan karakterizaĵon kaj esprimigi per ĝi diferencajn sencojn, kiujn la radiko, krom ĝia naskiĝa signifo, enhavas nur poveble, kaŝe ; sed la ĝusta senco de tiuj derivaĵoj ne ĉiam aperas kaj plej ofte fiksiĝas nur per artefaritaj reguloj.

La malfacilaĵo estas ja eltrovi tiujn silentajn regulojn, pri kiuj D. Zamenhof malzorgis atentigi kaj kiujn povas sole videbligi metoda analizo de ekzemploj ĉerpitaj el la Fundamento, pri la uzo farata en ĝi de la radikoj kaj pri la senco de iliaj derivaĵoj.

 

Tiel : la radiko « vir » enhavas, super ĉio, la ideon de estaĵo havanta virecon, de estaĵo samnatura kiel viro, kaj konsekvence de seksviro.

Tiu radiko, akompanata en la Fundamento de la signifoj : france, homme (sexe) ; angle, man ; germane, Mann, donas senpere la sunstantivon « viro », naskiĝa senco. El kiu povas naskiĝi, sed duagrade, la derivaĵoj : « vira », « vire », t. e. samnatura, sammaniere kiel viro.

Estas same pri ĉiuj radikoj, kiuj enhavas ĝerme la ideon de estaĵo.

 

La radiko : « ter’ » naskas rekte, nature la substantivon « tero » kaj la Fundamento akompanas cetere ĝin per la tradukoj : « terre, earth, Erde ». La formoj derivitaj : « tera », « tere » havas devige respondan sencon, kiu rilatas la teron.

Tamen kiu estas la ĝusta signifo de « tera » ? — ĉu ĝi estas (france :) « terreux » ? « terrestre » ? « territorial » ? — Ni vidos, ke la senco estas : « kiu dependas de la tero », do : france : « terrestre », kaj efektive, « terreux » estas « tereca », « territorial » : « landa ». La senco de « teri » ne aperas.

Same estas por ĉiu radiko enhavanta ĝerme la ideon de afero, objekto, materio, ŝtofo.

 

Inter la formoj, kiuj povas deveni de la radiko « bon’ », unu estas, kiu donas, por tiel diri, la fundamentan sonon ; ĝi estas la signifo : « kiu estas bona » (bon, – good, – gut). — La derivitaj formoj : « bono, bone », donas al ĝi korpon, aŭ montras la manieron rilati. Sed evidente, ili estas nur derivaĵoj.

Kiu estas la preciza senco de « bono » ? — ĉu eco bona ? — ĉu afero bona ? — ne ! « bono » estas la bono mem, abstraktaĵo, ideala reprezento de tio, kio estas bona, dum la bona eco estas « boneco » ; afero bona : « bonaĵo ». La senco de « boni » ne aperas.

Estas same por ĉiu radiko, kiu entenas en si la fundamentan sencon de kvalito, de kvalitiga adjektivo.

 

La radiko « mang’ », same kiel ĉio enhavanta implicite la ideon de ago, havas, kiel naskiĝan sencon, la « verbon » kiu priskribas tiun agon, do : « manĝi » (tradukoj : manger, eat, essen).

La aliaj gramatikaj formoj devenas de ĝi, pli malpli nature ; tio estas : la okupado manĝi, la afero kiun oni manĝas, k. t. p. La okupado manĝi estas nature : « manĝo ». Sed por nomi la aferon, kiun oni manĝas, oni bezonas vorton derivitan per afikso : « manĝaĵo ».

 

Resume, ni povas certigi ke, en Esperanto, la pli multaj radikoj havas naturan fundamentan sencon.

Kiam, escepte, tiu fundamenta senco ne tuj aperas, ne sin trudas mem al la spirito, tiam D. Zamenhof asignis unu, montratan per la gramatika naturo de la apudmetita traduko.

 

Konklude : Ĉiu radiko, en Esperanto, havas naskiĝan signifon, jen naturan, jen artefaritan, el kiu konsistas ĝia origina gramatika formo. — Sekve, ĉiu Zamenhofa radiko estas substantiva, adjektiva, verba, aŭ adverba.

 

Vane eminentaj Esperantistoj penadas nei tiun leĝon. Ĉu oni konsideros do, kiel eksterregulaĵojn, la ekzemplojn, kiujn ni ĵus citis, inter multaj aliaj, en lingvo esence logika, kies reguloj ellasas nenian escepton ?

Cetere tiuj pretendataj esceptoj ĉiam montriĝas en konstanta interrilateco, kiel oni povas vidi per la jenaj esceptoj :

Fundamento donas samtempe la radikojn : « univers’ » (univers, universe, Weltall), do : « universo » ; kaj « universal’ » (universel, universal, allgemein), do : « universala ».

El la substantiva radiko « universo », oni tiras la derivitan adjektivon « universa », kiu ne povas signifi « universel, universal, allgemein », (« kiu estas universala ») — ĝi signifas : « kiu estas de universo ». — Ekz. la universa amplekso estas senlima — la adjektivo « universa », derivita el substantiva radiko, havas do sencon tute malsaman ol la adjektiva radiko « universala », nature adjektivo.

Laŭ la sama regulo, Fundamento donas la adjektivan radikon « horizontala » (horizontal, horizontal, wagerecht). — La Oficiala Aldono citas la substantivan radikon « horizont’ » (horizon, horizon, der Horizont). El tiu lasta, oni tiras la derivitan adjektivon « horizonta », (kiu ne signifas : « horizontal, wagerecht », ĉar tiu senco estas esprimata per la natura adjektivo « horizontala ») : ĝi signifas : « de la horizonto ». — Ekz : « la horizonta limo » (kiu ne estas la limo horizontala, sed la limo de la horizonto).

 

De tio sekvas la jena konkludo :

1°  Se la radiko estas donata en Fundamento, sub formo de adjektivo (ni diru : « laŭnatura adjektivo ») : ĝi havas la naturan sencon : « kiu estas tia ». — Ekzemple : bona, universala, horizontala, k. t. p.

2°  Se la radiko prezentiĝas en Fundamento, sub substantiva formo, la adjektivo derivita el ĝi havas la sencon : « kiu estas de ~o ». — Ekzemple : universa = de universo, horizonta = de horizonto, k. t. p.

 

Sekve : el la radiko « vidv’ », kiun Fundamento tradukas per : « veuf, widower, Wittwer », do « vidvo », oni tiras la derivitan adjektivon « vidva », kies senco estas (ne « kiu estas vidvo »), sed « kiu estas de vidvo ». Same « vidvino » (virino kies edzo mortiĝis) naskas « vidvina » (kiu estas de vidvino). — Ekz : vidvina vualo.

Strange erarus tiu, kiu pretendus traduki « une veuve, widow, die Wittfrau » per : « vidva virino ». — Tiu povos signifi nur « virino, kiu estas de vidvo », kiel ekzemple : virino je kiu vidvo estus edziĝinta post la morto de sia unua edzino.

 

Substantivo ne havas la saman sencon, laŭ tio se ĝi estas radiko substantiva, aŭ derivata de verba radiko.

Ekz : kion signifas la vorto « triko » ? — Se la gramatika naturo de la radiko ne influus la sencon de la derivaĵoj, tiu vorto signifus vesto (nomita : france, tricot ; angle, cŭdgel, knit ; germane, tricot, Strickerei), ĉar la Fundamento donas « triki » (tricoter, knit, stricken). — Sed ĝi donas samtempe la substantivan radikon « trikoto » (tricot, cŭdgel, knit, Tricot). — La substantivo « triko », derivita de la verba radiko « triki », ne estas do objekto : trikitaĵo, sed la ago triki. Kiamaniere oni scius tion ĉi, se oni forgesus, ke la radiko estas : ne « triko », sed « triki » ?

La vortoj derivitaj el radiko per afikso havas plej ofte specialajn sencojn malsamajn, laŭ la gramatika naturo de la radiko : la senco diferencas, se la radiko estas substantiva, aŭ verba. Estas facile ĝin kontroli.

La sufikso « ad », laŭ Universala Vortaro en Fundamento, aludas daŭron en la ago (marque durée dans l’action, denotes duration of action, bezeichnet die Dauer der Thatigkeit). — Ekz : « pafi », donas : « pafo », coup de fusil, « pafado », fusillade. « Danci » donas « danco », (dance, der Tanz) ; « dancado » (dancing, das Tanzen).

Sed tio ĉi estas vera, nur se la sufikso « ad » kuniĝas al verba radiko. — Ĉar se al substantiva radiko, kiel « krono », oni kunigas tiun saman sufikson, oni ricevas « kronado », kiu ne signifas daŭro en ago de la krono (kio estus sensenca), sed la ago mem kroni (couronnement, crowning, die Krönung).

Kaj estas same, ĉiufoje, kiam « ad » kuniĝas al verba, aŭ substantiva radiko.

 

La sufikso « ulo » signifas antaŭ ĉio : individuo : ĝi montras individuon karakterizatan per tia reliefigita kvalito, tia persona eco, tia aparteco de karaktero, de moroj, la porto de tia kutima objekto, kapabla altiri sufiĉe atenton, kiel aparta signo.

« ulo » kunigita al adjektiva radiko signifas : « ulo, kiu estas ~a ». Tiel : « juna » donas « junulo », individuo, kiu estas juna. La radiko « blinda » donas « blindulo », ulo, kiu estas blinda…

Kaj same ĉiufoje, kiam « ulo » kuniĝas al radiko tradukita per adjektivo en la Fundamento.

« ulo » kunigita al radiko verba (kiu estas tradukita per verbo, en la Fundamento), havas la sencon : « kiu estas ~ema », aŭ « kiu estas kutime ~anta ». — Ekz : La verba radiko « timi » donas « timulo », homo, ulo kiu estas timema. El « trinki », oni tiras « trinkulo », ulo trinkema ; « dormi » donas « dormulo » : ulo dormema ; « bani » donas « banuloj », esprimo, kiu en banurbo, aludos la ulojn kutime banantajn sin tie.

« ulo » kunigita al substantiva radiko (tradukita per substantivo en la Fundamento) havas diversajn sencojn, laŭ se tiu substantivo estas nomo de objekto, aŭ nomo de individuo :

« ulo » kunigita al nomo de objekto (tradukita per nomo de objekto en la Fundamento) havas la sencon : « ulo, kiu estas kun ~o ». — Ekz : « bastono » (bâton, stick, Stock) donas « bastonulo », ulo kun bastono, homo kiun oni rimarkas pro la bastono, kiun li portas kutime (france : l’homme au gourdin) ; « fermaskulo » estas ne « ulo, kiu estas fermasko » (kio estus sensenca), sed « ulo, kun fermasko » (france : l’homme au masque de fer).

« ulo » kunigita al substantiva radiko, kiu jam havas la sencon de individuo, ricevas la apartan sencon : « ulo, kiu estas de ~o ». Tiel : la substantiva radiko « nobelo » estas tradukita en la Fundamento : un noble, gentilhomme, nobleman, Adeliger, Edelmann. Se oni ne memoras tute ĝuste tiun signifon, se oni havas en memoro nur malprecizan ideon pri « nobeleco », ne diferencigante ĉu la radiko « nobel’ » estas substantiva, ĉu adjektiva, oni riskos traduki « ulo nobela » per la vorto : « nobelulo », tio estas malkorektaĵo ofte farita. Efektive « nobelulo » signifas : « ulo de nobelo, individuo sub la potenco de nobelo », kaj neniel « nobelo mem ».

Se el la vorto « nobelo » oni tiras derivitan adjektivon, oni ricevas « nobela », kun signifo : « kiu estas de nobelo ». Sekve : « nobelaj sentoj » signifas : sentoj de nobelo, de nobelaro, de kasto, kiuj iafoje estos tute malsamaj ol « noblaj sentoj », ĉar la grandanimeco ne dependas necese de la naskiĝo.

Tie ĉi ankoraŭ oni vidas, ke la primitiva adjektiva radiko « nobla » havas sencon tute alian ol « nobela », adjektivo derivita el la substantiva radiko « nobelo ».

La adjektiva radiko « nobla » naskas « noblulo » (ulo kiu estas nobla, konata pro la nobleco de sia karaktero) senco tute alia ol la substantiva radiko « nobelo » (kaj ankaŭ de la derivita vorto « nobelulo »).

Same : el la substantiva persona radiko « reĝo » (roi, king, König) oni povas tiri : « reĝulo ». Tio estas « la ulo de la reĝo » (kiel ekzemple : speciala komisiisto de la reĝo), sed neniel la reĝo mem. Tiel la gvardikapitano Vitry, mortigante per pistolpafo la marŝalon de Ankro, ĉe lia eniro en la palacon Luvro, instige de la reĝo, estis « reĝulo ».

La famkonata Patro Josepho, kromnomita (france) « Éminence grise », preta al ĉio por servi Richelieu, povus esti montrata per « kardinalulo ».

En kelkaj ĉapitroj de la « Tri Muskedistoj », d’Artagnan estis « reĝinulo », sekrete komisiita de la reĝino.

Ĉe la kastelo de Blois, « la Kvardek-Kvin » embuskigitaj de Henriko la tria, en lia ĉambro, por lin liberigi per mortigo, de la tro ĝenanta Duko « de Guise », estis « reĝuloj ».

 

Ni vidis, ke « blinda » donas « blindulo ». Se el blindulo ni tiras adjektivon derivitan « blindula », ĝi signifos : « kiu estas de blindulo » (de ulo blinda). Do « blindula domo » signifas : « domo kiu estas de blindulo », dum « blinda domo » signifus : « domo, kiu estas mem blinda, kiu estas sen fenestro » ; same kiel « blinda kuglo » estas kuglo, kiu frapas blinde.

 

Se ni konsideras la derivitajn adverbojn, ni konstatas, ke « blinda » donas : « blinde » (laŭ blinda maniero) dum « blindula » donas « blindule » (laŭ la maniero de blindulo). Tie ĉi, kvankam ekzistas nuanco, la diferenco de senco estas malpli sentebla : « ili blinde atakegis », tio estas : « kvazaŭ fermante la okulojn, ne volante konsideri la danĝeron ».

Kontraŭe : « ŝi, en la mallumo, blindule palpas », tio estas : « penante per movoj de la mano, anstataŭigi la senpotencon de la senutiligitaj okuloj ».

 

Ni transiru al la verboj derivitaj de la adjektiva radiko : Se el « blinda » ni tirus senpere la verbon « blindi », tiu signifus ne « fari blinda » (ĉar tio estas « blindigi = igi blinda »), sed « blinde agi » (tiel same la adjektiva radiko « kuraĝa » donas la derivitan verbon « kuraĝi » = agi kuraĝe : « kiu kuraĝas rajdi sur leono ? » ; Z. ekzercaro 7a).

Alia ekzemplo tre karakteriza :  La afero estas nun pri verboj derivitaj de substantiva radiko : Se oni havas nur malprecizan ideon de rilato, inter « edzo » kaj : (france : « épouser », angle : « to marry », germane : « heirathen »), oni tradukos nature : « épouser » per « edzi », kiu estos grava eraro. Estas necese scii ke « edz » ne signifas : « kontrakti leĝan unuiĝon », nek : « leĝa unuiĝo mem », sed ke ĝi estas substantiva radiko, kun la senco : « viro kontraktinta leĝan unuiĝon », de kio venas « edzino ». Sekve : kontrakti leĝan unuiĝon estos dirata du maniere, laŭ la sekso : « edziĝi »,« edziniĝi ». Tie ĉi, la verbo ŝanĝiĝas kun la sekso, kaj tio ne estas unu el la malpli grandaj strangaĵoj de la lingvo kaj de la sekvoj de la gramatika naturo de la radiko. Estus tute alie, se la radiko, anstataŭ esti substantiva (tradukita per substantivo, en Fundamento), estus verba, kaj se « edzi » signifus : « kontrakti leĝan unuiĝon » : tiam la sama verbo taŭgus por ambaŭ seksoj.

 

Oni vidas per tiuj ekzemploj, ke se radiko entenas en si mem tutan familion da vortoj (verboj, substantivoj, adjektivoj, adverboj), ĝi ne estas, pro tio, gramatike neŭtra. Inter ĉiuj transformiĝoj (france : « avatars ») ekzistas primitiva formo, el kiu ceteraj devenas, laŭ difinitaj leĝoj.

Tia maniere, por uzi komprenebliĝe la diversajn terminojn de tiu vortfamilio, estas necese scii ĉu la primitiva radiko, enhavas en si la sencon de verbo, substantivo, adjektivo, aŭ adverbo. Tion, por mallongigi, ni nomas : radikojn verbajn, substantivajn, adjektivajn, k. t. p.

 

Plie, oni devas koni la precizan signifon de la vorto, kaj scii, ne nur ke « edz’ » sin prezentas sub la primitiva formo « edzo », sed ke ĝia signifo estas ne « leĝa unuiĝo de viro kun virino », sed : « viro leĝe unuiĝinta kun virino ».

 

Por la verboj tio estas ankoraŭ pli necesa. Ĉar la konkordanco inter aktivaj, neŭtraj, aŭ refleksaj verboj ne ekzistas inter ia lingvo kaj Esperanto, — pro tiu tute simpla kaŭzo, ke ĝi ne ekzistas inter la diversaj lingvoj de la mondo.

Efektive, por difini, ĉu oni povas aŭ ne, uzi ĝuste kun radika verbo, ĉu la simplan finiĝon « i », aŭ la sufiksojn « igi » kaj « iĝi », estas nepre necese scii, ĉu en Esperanto, tiu radika verbo havas primitive la formon aktivan, neŭtran, aŭ refleksan.

Ekzemple : ne sufiĉas scii, ke la radiko « turn’ » havas, kiel primitivan formon « turni » (radiko verba), oni devas plie scii, ke ĝi estas aktiva verbo. Se oni povas diri, laŭ la franca maniero : « turni la kapon », oni ne povas uzi ĝin, laŭ neŭtra senco, kiel france : « la terre tourne », por esprimi la movadon de la tero ĉirkaŭ ĝia akso. Tion ĉi oni povas traduki nur per : « la tero turniĝas », ĉar la tero turnas nenion, kaj ne sin ekmovis mem. Oni ne povas do diri « turnas », nek « sin turnas ».

Eĉ por esprimi la movadon de la tero ĉirkaŭ la suno, oni ne povas uzi laradikon « turn’ » ; oni devas prunte preni la helpon de alia formo : « la tero rondiras ĉirkaŭ la suno ».

Kontraŭe : « ĉesi » (cesser, cease, desist, aufhören), neŭtra en Esperanto (« la pluvo ĉesas ») ne povas esti uzata aktive, por esprimi la interrompon de la laboro (kiel france : « je cesse le travail ») : oni devas diri : « mi ĉesigas la laboron ».

« Memori » signifas : « havi memoron pri », kaj ne : « revoki memoron ». Revoki la memoron de io al iu (france : « rappeler quelque chose à quelqu’un »), estas do : « memorigi ion aliu ». Se, por esprimi tiun ideon, oni dirus « memori ion al iu », tiu esprimo estus ne komprenebla, aŭ povus esti ekkomprenata nur per la konado de la franca lingvo.

Same ankaŭ « promeni », neŭtra verbo, signifas : « iri al promeno », kaj ne (kiel la aktiva verbo franca) « konduki iun al promeno ». La traduko de la franca esprimo : « promener un enfant » estos do : « promenigi infanon ».

 

 

KONKLUDO

La bazo de la uzado, ne nur ĝusta, sed simple komprenebla de la Esperanta vortaro estas do, tre certe :

1°  La klasigo de la radikoj entenataj en ĝi, laŭ la gramatika formo, kiun ili havas en la Zamenhofa Fundamento.

2°  La scio de la preciza senco de ĉiu radiko, kaj de la aktiva, neŭtra, aŭ refleksa naturo asignita de Zamenhof al ĉiu verbo.

 

Komandanto Fauvart-Bastoul
          17a aprilo 1914a
    Kastelo de la Guilabarderie

Autry-le-Chatel (Loiret),
      FRANCLANDO.

 

 

 


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org