Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

18
LA ŜIPISTO

Ŝipisto

En blua uniformo la suboficiro rekte kaj vire staras sur la pura ferdeko de l’ militŝipo. Gaja ruĝa zono ĉirkaŭas lian talion, kaj de lia flanko pendas mallonga glavo en nigra leda glavingo kun flavmetala ekstremaĵo. La manikoj de lia mallonga marjaketo estas ornamitaj apud liaj manoj per duobla ruĝa galono. Blanka kolumo kvadrata, ĉe kies unu angulo estas vidata ankreto, ripozas bele sur liaj ŝultroj ; kravato bantigita laŭ speciala marista maniero kaj vakstola ĉapelo bravule klinita malantaŭen sur lia kapo finas lian okulplaĉan kostumon. Post li, sur la ferdeko, kuŝas flava kesto, kaj apud lia brilanta dekstra boto, kuŝas ringe vôlvita ŝnuro. Post la kesto staras ĉielen el la ferdeko dika masto multe tro proksima al la ŝipa bordo. La suboficiro etendas la manon kvazaŭ li ordonus, montrante iun objekton, kaj maldekstre iu ŝipano, starante apud ŝnura ŝtupetaro, altiras ion per rulbloko.

Kaj kvankam ne vidataj de ni, senĉese moviĝas ĉirkaŭe la maraj ondoj ; ni povas aŭdi image ilian plaŭdadon kontraŭ la ŝipaj flankoj, ni povas enflari la freŝan sanigan maran aeron kaj senti la agrablan ĉirkaŭblovadon de la mara vento — kaj sen iu ajn timeto pri marmalsano !

DEMANDARO

18. — Kie staras la ŝipisto ? Kiel li staras ? Kiu staras vire ? Kio estas mallonga ? Kio pendas de tiu flanko ? Kio ornamas la manikojn de l’sipisto ? Kion oni vidas sur lia kolumo ? Ĉu la maristoj havas kutime ĉapelon ? Kie kuŝas la flava kesto ? Kio kuŝas sur la ferdeko ? Ĉu la dika masto estas bone lokita ? Kion montras la ŝipisto ? Per kio oni altiras la ŝnuran ŝtupetaron ? Kiu altiras ĝin ? Kiu moviĝas ĉirkaŭe ? Kiamaniere ni povas aŭdi ilin ? Kiu blovadas ? Ĉu la marmalsano estas timinda ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org