Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Legi la franclingvan version de ĉi-tiu paĝo


Instruado de Esperanto per bildaro

La Bildaro de Th. Cart (1905)

Izabelo la ĝardenistino La jena paĝo prezentas la "Bildaron", tio estas la unua ilustrita metodo por lerni la lingvon Esperanto, aro de broŝuroj eldonitaj en jaroj 1905-1906, kompletigita en 1913.

Ankaŭ temas la paĝo pri aliaj E-bildaroj, E-lernolibroj, kaj pli ĝenerale iom rilatas al historio de bildaroj pri plej diversaj temoj kaj al instruado de lingvoj.

Eĉ esperantoparolantoj kiuj ne plu bezonas lernolibron de E-o, tamen rigardu, lasu la bildojn rakonti kiel aspektis la vivo en 1900, dum la tiel nomita "bela epoko"…

Por tuj rigardi la elektronikan reeldonon de la Bildaro :
→  Bildaro de Th. Cart.

Kio estas la Bildaro de Th. Cart

Pluraj broŝuroj

La "Bildaro" eldonita en la kolekto de la gazeto Lingvo Internacia ek de 1905 estas aro de pluraj broŝuroj por lerni la lingvon Esperanto. Kvankam en la titolo de nur unu broŝuro legeblas la vorto "bildaro", kaj ĉar la broŝuroj faras unu kolekton, oni nomas ĉi-tie kaj la broŝuron kaj la tuton "Bildaro".

En la elektronika reeldono videblas ĉiuj bildoj tamen legeblas nur la esperantaj tekstoj, sen la franclingvaj klarigoj pri senco de vortoj, sen gramatiko. Nur la broŝuro titolita Bildaro estas tute esperantlingva.

La tekstoj kaj desegnaĵoj kelkafoje aspektas naivaj, por-infanaj, tamen ili celis ĉiujn. Oni ne konas la originalan devenon de la bildoj, kiuj certe ekzistis sendepende de E-o.

La origino de "Bildaro", Théophile Cart

Jam antaŭ longa tempo uzas ilustraĵojn instruado de Esperanto kaj la E-metodoj estas "modernaj" kaj pli-malpli "rektaj". Tamen oni konsciu ke la praaj lernolibroj de E-o ne estis tiaj ; samtempe en la fino de la XIX-a jarcento la lernolibroj por aliaj lingvoj ne estis pli allogaj.

Tiam, en Eŭropo, lerni lingvon signifis : aŭ en liceo lerni la antikvan Grekan aŭ Latinan per klasikaj literaturaj tekstoj senrilataj kun la nuna ordinara vivo, aŭ senpere lerni laŭbezone proprasperte per la buŝo de fremduloj. En ambaŭ kazoj tio plejofte estis mislerni sen pedagogio.

Fakte nia Esperantista bildaro en 1905 aperis ŝanĝega, aspektis reale nova sistemo : koloraj bildoj, mallongaj tekstoj per simpla, parola stilo, klarigoj gramatikaj per ekzemploj sen teorioj malsimplaj — la bona mikso de utila praktiko kun necesa teorio.

Nenio el ĉio-ĉi estis nova, tamen en 1905, multskale publikigi facilajn kaj malmultekostajn ilustritajn lernolibrojn ankoraŭ estis tre escepte en la arto instrui lingvon. Nia Bildaro fakte estis nova, nova ĉe ni kaj nova kompare kun la lernolibroj de aliaj lingvoj ; fieron sentis la esperantistoj.

La ĉefa verkinto de la Bildaro estis Théophile Cart ["teofil kar"] (1855-1931), franca lingvisto kiu jam de kelkaj jaroj propagandis kaj instruis E-on kaj eksperimentis metodon pli rektan ol la metodoj ordinare uzataj. La Bildaro ne estis lia unua instrulibro por E-o.

Théophile Cart
Théophile Cart
"La maljuna leono"
"Blankbarbulo"

La esperantistoj ne sufiĉe ĝuste taksas tiun realaĵon : Esperantujo estas plej moderna laboratorio de la arto instrui lingvojn ; kaj tio datumas de 1905, de nia Bildaro. Ĉi-tiu paĝo asertas nenion alian ; ĝi ne temas pri la Cseh-metodo ĉar ĝi temas nur pri la prao de Ĉe-metodo. La historio de la manieroj instrui Esperanton redaktigus interesajn universitatajn tezojn…

La enhavo de la kolekto "Bildaro"

La "Bildaro" estas pluraj broŝuroj. Necesas detali la enhavon kaj aspekton de ĉiuj broŝuroj, ĉar ni reeldonas en la sekvaj paĝoj nur la bildojn kun siaj esperantaj tekstoj ; la Bildaro estas ne nur bildoj.

La formato de la broŝuroj estas 19×12 cm, la kovropaĝoj violkoloraj — estis. Jen la broŝuroj laŭ la sinsekvado de eldonado :

Esperanto. Notions élémentaires et Exercices de conversation. (1905) :
"Elementaj nocioj kun ekzercoj por interparolo" : 32 paĝoj por franclingvanoj (en 1905 estis du broŝuroj 16-paĝaj). Enestas 6 mallongaj rakontoj ilustritaj per du eksteraj folioj (18×46 cm) kun desegnaĵoj senkoloraj per nigraj strekoj. Prezo (por la paro de broŝuroj) : 25 centimoj de franko.
•  Tio estas unuagrada kurso per 6 lecionoj en kiuj estas gramatiko, ekzercoj, E-a rakonto sekvata de demandaro. La kurso montras kaj dirigas ĉiutagajn frazojn de la ordinara vivo. La klarigoj estas nur per la franca.
Nur la bildoj kun la E-aj rakontoj legeblas en la retejo :
1-a rakonto : Familio en salono.
2-a rakonto : Ĉefa placo de urbo.
3-a rakonto : Korpopartoj.
4-a rakonto : Domo, doma vivo.
5-a rakonto : Manĝilaro.
6-a rakonto : Manĝaĵoj.
Corrigé des Notions élémentaires. De Th. Cart & S-ino Servin (1905) :
La korektoj de la ekzercoj de "Elementaj nocioj". 2 broŝuretoj da 6 paĝoj.
Instruado de Esperanto per bildaro – L’Instruction de l’Esperanto par l’image (1905) :
16 paĝoj tute en E-o : enestas 20 rakontetoj plus ekstera folio (35×27 cm) da 20 koloraj bildetoj (72×74 mm). Prezo : 25 centimoj.
•  La broŝuro estas legolibro por komencantoj, sen gramatiko nek ekzercoj. La tekstoj estas redaktitaj per facila parola stilo, tiucele Cart certe reuzis frazojn el siaj lernantoj.
La kompleta enhavo de ĉi-tiu broŝuro legeblas en la retejo, kun aldonoj elprenitaj el la sekva broŝuro "Komento kaj demandaro". Jen la 20 rakontoj :
1-a bildo : La Ĉapelistino.
2-a bildo : La Ostristino.
3-a bildo : La Kudristino.
4-a bildo : La Korbisto.
5-a bildo : La Seruristo.
6-a bildo : La Boatfaristo.
7-a bildo : La Arbohakisto.
8-a bildo : La Orgenistino.
9-a bildo : La Ĝardenistino.
10-a bildo : La Horloĝisto.
11-a bildo : La Negocisto.
12-a bildo : La Gantisto.
13-a bildo : La Kuiristino.
14-a bildo : La Religiulino.
15-a bildo : La Balonisto.
16-a bildo : La Lampzorgisto.
17-a bildo : La Vestpurigisto.
18-a bildo : La Ŝipisto.
19-a bildo : La Gladistino.
20-a bildo : La Zoologisto.
Commentaire et questionnaire – Instruado per Bildaro. De Th. Cart & S-ino Servin (1906) :
"Komento kaj demandaro" : 20 franclinvaj paĝoj de gramatikaj klarigoj kaj ekzercoj pri la 20 rakontetoj de Bildaro. Prezo : 25 centimoj.
Nur esperantlingvaj demandoj estas rekopiitaj kaj aldonitaj al sia rilata bildo en la retaj paĝoj.
Le Français enseigné par l’image (1906) :
"La franca lingvo instruita per bildoj" : tio estas la franclingva traduko de la Esperantlingva Bildaro !
Esperanto. Lexique des Notions élémentaires et du Bildaro. De S-ino Servin :
20 paĝoj da proksimume 1700 E-vortoj (radikoj kaj derivaĵoj) kiuj legeblas en la 6 rakontoj de Notions élémentaires kaj en la 20 rakontoj de Bildaro. Prezo : 25 centimoj.
•  Tio estas baza vortaro de E-o, tamen la francaj tradukoj montras nur la sencon kiun uzas la tekstoj de la broŝuroj.
Nenio el ĉi-tiu broŝuro estas legebla en la retejo.
Esperanto : Cours complet par Images et Conversations :
"Kompleta kurso per bildoj kaj konversacioj" : tio estas la kunmeto de la ĉi-supraj 4 broŝuroj : Notions, Bildaro, Commentaire, Lexique. Prezo : 1 franko.
Esperanto. Notions complémentaires. De Th. Cart kaj Emmanuel Robert (1913) :
"Komplementaj nocioj" : 45-paĝa libreto, kiu ne rilatas al la antaŭaj broŝuroj, tamen komplementas ilin. Tio estas duagrada kurso, kun detala gramatiko kaj ekzercoj, per 12 lecionoj.
•  Por organizi kompletan kurson la instruistoj estis invititaj adapti kaj pripensi sian kurson per 20 ĝis 40 lecionoj, laŭbezone.
Nenio el ĉi-tiu broŝuro estas legebla en la retejo.
Corrigé des Notions complémentaires :
8 paĝoj, kiuj respondas-korektas la ekzercojn de "Komplementaj nocioj".

Pri la eldonado

La Bildaro estis eldonata en 1905 de Presa Esperantista Societo. Th. Cart administris tiun per-akcian eldon-societon, kiu historie estis la unua Esperantista entrepreno, fondita en 1904. La societo eldonis la duonmonatan gazeton Lingvo Internacia, kiun Th. Cart ankaŭ administros ek de 1907.

La unua parto de Notions élémentaires (rakontoj 1, 2, 3) estis anoncata en Lingvo Internacia de 1-a de Oktobro 1905. La eldonkvanto estis 3.000 ekzempleroj. La dua parto (rakontoj 4, 5, 6) estis anoncata en L.I. de 1-a de Novembro.

Ankaŭ en Novembro aperis la unua eldono de la 20-bilda Bildaro.

En Decembro estis reeldono de la unua parto de Notions élémentaires, jam preskaŭ tute forvendita, po 6.000 pliaj ekzempleroj.

La prezo por unu broŝuro estis sufiĉe malmulta ; ekzistis tarifo po kvanto. La poŝta sendokosto estis 5 centimoj da franko — per 5 centimoj eblis manĝi. En 1905 la franko estis la monunuo de "Latina Unio" : Francujo, Belgujo, Svisujo, Italujo, Hispanujo. La E-a monunuo "Spesmilo" estis tuj kreota.

Ĉiuj eldonoj de la Bildaro, antaŭ kaj post la milito, estis printitaj de la "Centra Presejo Esperantista" de Viktoro Polgar, 33 strato Lacépède, en Parizo. Tiu E-ista printejo (ĉiuj laborantoj parolis E-on) estis fondita ĵus post la Presa Esperantista Societo kaj iom daŭrigis ĝin post la unua mondmilito.

Post la milito en 1921 kaj 1925 la Esperantista Centra Librejo, strato de Clichy, reeldonis lastfoje la Bildaron (ruĝa kovropaĝo). Esperantista Centra Librejo, fondita de Generalo Sebert kaj najbaro de Esperantista Centra Oficejo ankaŭ de Sebert, tamen estis aparta kaj memstara entrepreno per akcioj. En 1919 ĝi aĉetis la stokon kaj eldonrajtojn de Hachette pri Esperanto.

Tiu librejo tiam reeldonis la kolekton de Hachette, la eksa konkuranto de Presa Esperantista Societo, tio estas ĉiujn verkojn de D-ro Zamenhof. La Esperantista Centra Librejo ekzistis ĝis la dua mondmilito, tamen aserteblas ke la unua mondmilito multe malfortigis la gravon de Pariza eldonado en Esperantujo.

Konkurantoj ja estis Hachette kaj la juna Presa Esperantista Societo en 1905, verdire relative. La tiama debato pri monopolo de Hachette kaj "Kolekto aprobita de D-ro Zamenhof" ne daŭris. Post la rompo de lia unua kontrakto kun Hachette, post la fondo de P.E.S. kaj post lia promeso en la Unua Kongreso, D-ro Zamenhof povis parte ĉesigi sian ekskluzivecon por Hachette.

En 1905 la gazeto Lingvo Internacia eldonata de Presa Esperantista Societo, estis la ĉefa revuo de Esperantujo ; ĝi estis fondita en Svedio en 1895 kaj printita en Parizo ek de 1904. Aliflanke, ĉe Hachette, jam la plej grava E-eldonanto, la gazeto La Revuo aperos en 1906. Tiuj du konkurantaj revuoj ĝis la unua mondmilito ludos tre gravan rolon en Esperantujo.

Th. Cart, aŭtoro de la Bildaro, ankaŭ estis sia eldonanto ĉar li kunadministris la ĵus fonditan Presa Esperantista Societo. Rimarkindas ke aliaj libroj de Th. Cart, kiel la plurfoje tradukitaj kaj reeldonitaj Premières leçons kaj 10 Lecionoj, jam estis eldonataj de Hachette. Th. Cart do estis eldonata ambaŭflanke, kiam Zamenhof estis nur ĉe Hachette. Cart fariĝis la plej influa aŭtoro de lernolibroj en Esperantujo kaj anstataŭis Beaufront.

La Bildaro, trezoro de nia E-a kulturo

Kompreneble : tiam ekzistis malmultaj libroj en E-o — kaj malmultaj libroj por lerni lingvojn, ĝenerale. La kvanto da E-libroj reale multiĝis ekde 1904-1905 ; la E-societoj komencis multiĝi tiam.

En 1905, jaro de la Unua Kongreso, multaj lernolibroj estis eldonitaj en E-ujo. En la franclingva versio de ĉi-paĝo estas menciitaj franclingvaj libroj kaj broŝuroj inkluzive la broŝuretoj "Ŝlosilo" de la tre konata kolekto de E. Ĉefeĉ.

Aliaj lernolibroj publikigitaj en 1905

Okaze de la Kongreso de 1905 estis oficiale adoptita de Esperantujo — kaj eldonata de Hachette — la Fundamento de Esperanto, la libro kiu nediskuteble difinas la normon de la internacia lingvo.

Ankaŭ okaze de la Kongreso estis fondita la Lingva Komitato – la Akademio en 1908, kies malfacila celo estos zorgi : kaj pri la evoluado de la lingvo, kaj pri ĝia stabileco en la kadro de la Fundamento — ne zorgi pri pedagogio. Dum la jaroj 1920 S-ro Cart estas la prezidanto.

Oni riproĉis al Cart lian "Fundamentismon", lian paralizan malvolon vidi E-on rapide evolui, lian rolon malklaran dum la Ido-krizo. Li tamen iniciatis la Bildaron, kiu estas reala progreso de la arto instrui lingvon, kaj komerca sukceso !

Pri la ĉi-tiea informadika reeldono de la Bildaro

Nur la bildoj kun siaj rekte ligitaj tekstoj en E-o (la rakontoj kaj la demandaroj) estas reeldonitaj ĉi-tie, ne la klarigoj franclingvaj.

La bildoj :

La grandaj desegnaĵoj de la 6 rakontoj de Notions élémentaires videblas per du grandecoj : klaki sur la ligilo por vidi larĝan detalan desegnaĵon en suplementa fenestro.

La 20 koloraj bildoj per tri inkofarboj de la Bildaro ricevis energian renovigon per komputilo ĉar malindas publikecon skanaĵoj de la hodiaŭa aspekto. La renovigo bone taŭgas al informadikaj ekranoj, ĝi estas bone printebla.

La nuntempa aspekto de la originala papera printaĵo estas rigardebla en la retejo de la Viena Biblioteko : data.onb.ac.at/dtl/5470285 : Skanaĵo de Bildaro ĉe E-Muzeo en Vieno (la bildoj videblas en p. 25).

La tekstoj :

Nur la esperantlingvaj tekstoj estas reproduktitaj ĉi-tie. Forlasitaj estas la franclingvaj klarigoj pri gramatiko, sintakso, senco.

La broŝuro titolita "Bildaro" estis verkita nur por E-legantoj ; la aliaj broŝuroj nur por franclingvanoj.

Amatoroj por malnovaj lernolibroj-gramatikoj-vortaroj klaku sur ĉi-sekvaj ligiloj en nia retejo, kaj profitu vortojn sen bildo !


Pri bildaroj en Esperanto

Ĝis 1905 ekzistis nenia lernolibro per bildoj en E-o.

La Zamenhofaj libroj ĝustadire ne estis lernolibroj laŭ la ordinara senco hodiaŭa. Ne riproĉinde, ĉar Zamenhof memeldonis per la financa helpo de siaj familio kaj bofamilio.

La Esperantistoj de la frua epoko estis malmultaj unuopuloj — idealistoj, progresistoj, poetoj, "revuloj". La lingvo estis uzata nur skribe tra poŝtaj leteroj, malmultis E-gazetoj kaj literaturaj verkoj. Oni lernis sole kaj malmulte praktikis.

La E-movado reale komenciĝis tra la fondo de kluboj urbaj kaj naciaj. La Franca E-societo fondiĝis en 1898, dank’al S-ro de Beaufront. Ĉirkaŭ 1900 ekzistis pluraj fortaj urbaj kluboj en Francio ; la plej fruaj komunaj kursoj baldaŭ estis organizataj, ekzemple en Liono aŭ en Parizo kie la E-grupo ricevis la helpon de la Franca Turing-Klubo kaj de la universitato La Sorbonne.

E-ista komunumo aperis, la situacio en Esperantujo rapide fariĝis tute nova, necesis organizi la kreskantajn societojn kaj la kursojn. La "Kapableco" instrui la lingvon kaj ekzamenoj datumas de tiam. Kaj la ideo mem je lingvo-klubo estis tute nova !

Tiam kaj nur tiam, pro la ekzisto de jam sufiĉe multa esperantistaro — "kritika maso" — la esperantistoj povis realigi siajn edukajn principojn, progresigi la instruarton. Kaj laŭ komerca vidpunkto oni ekpovis eldoni pli diversajn librojn je pli multaj kvantoj.

En Francio Beaufront verkis specialan E-an tekston en kiu enestas ĉiuj fundamentaj vortoj, parolesprimoj, gramatikaĵoj de la lingvo ; tio estas sinteza teksto, ĝenerala modelo, sed sen bildo.

En 1903, sen agnoskita rilato kun E-o, S-ro Delmas en Bordozo publikigis "rektan metodon" por lerni lingvojn per grandaj bildoj kiuj figuras tre detalajn scenojn de la ordinara vivo : homoj, metioj, bestoj, lokoj, objektoj, iloj, ktp. Ĉiu figurita aĵo de la bildego ricevas numeron, tiu numero retroveblas en la akompana libro kiu komentas la scenojn.

La 16 Delmas’aj helpaj bildoj estis kolore printitaj laŭ formato de afiŝo (90×120 cm) por kursoĉambroj, kaj en larĝa libro (24×35 cm). La akompanaj tekstoj estis printitaj en unu separa libro, po-lingve. S-ro de Beaufront tradukis tiun libron (108 paĝoj), publikigita en 1907 : "Klariga libreto de l’ Delmas’aj helpaj bildoj por la praktika instruado de l’modernaj lingvoj per la senpera metodo kaj bildaro".

La ideo ne estis nova, Dana instruistino Thora Goldschmidt ekde 1890 jam pripensis pri tio. Ŝia bela bildaro ricevis E-an tradukon Bildotabuloj por la instruado de Esperanto far J. Dietterle iom malfrue en 1919. La libro prezentas 35 senkoloraj bildegoj kun klariganta teksto kaj ekzercoj ; reeldonoj iomete malsamaj ekzistas. La deveno de la bildoj ŝajnas diversa, en kelkaj desegnitaj ŝildoj ankoraŭ legeblas franclingvaj vortoj…

La ideo de la Bildaro de Th. Cart en 1905 similis, tamen estis malpli ambicia, ĝia realigo estis pli simpla kaj malpli kosta. Ĝi nerifuteble estas la unua bildaro de Esperanto kaj la unua moderna kurso, kiu inspiris multegajn instruistojn.

En Francio la tre konata kaj ankoraŭ reeldonata kaj renovigita Racia kurso ("Cours rationnel") de SAT-Amikaro evidente estis ido de la Bildaro. Ĝia unua eldono datumas de 1921, far Fédération Espérantiste Révolutionnaire. Pergramatika estas taksita tiu kurso, aserto ne malvera, tamen ne forgesi ke, se konsideri la tutajn broŝurojn de la Bildaro, tiu-ĉi enhavas pli da gramatikaĵoj ol da E-lingvaj rakontoj kaj bildoj !

Kontraŭe — ŝajnas eĉ opone — de la Racia Kurso estas la metodo de Andreo Cseh, per la rekta parolo, la praktiko, sen gramatikaj teorioj, sen eĉ uzi nacian lingvon. Tamen la libro de A. Cseh — kiun ne li mem redaktis kaj eldonis — enhavas nenian bildon ! kompreneble pro financa kialo. Certe la Ĉe-metodo prezentas tiom da gramatikaĵoj, kiom la Racia kurso, sed per maniero tute alia.

La Racia kurso kaj la Ĉe-metodo datumas de la sama epoko, de la epoko ĵus post la Bildaro, evidente de kiu ili ricevis influon.

Aliaj paperaj E-kursoj uzas multajn bildojn, ekz. : la Junulkurso de SAT, la bela kurso de la kultura centro en Kastelo Grésillon, k.c. Ni ne temu pri filmitaj aŭ interretaj kursoj, nek pri kursoj per radio !

La efiko de bildoj evidentas por fiksi vortojn en la memoro. Tamen bildo aspektas malpli efika se temas pri vortoj kiel "agi", "senti", "opinii", "kredi", "supozi", "kun", "sed", "preskaŭ", "feliĉo", "timo" kaj tiaj konceptovortoj, ne aĵoj. Jen filozofia debato jam konata dum Antikveco.

Tamen en 1932 Usona D-ro Benson publikigis la "Universala Esperanto metodo" : 559 paĝoj per pluraj lingvoj kaj multegaj desegnaĵetoj kiuj provas figuri la universalajn konceptojn.

La germana vortaro Duden estas la plej serioza bildovortaro, eldonata internacie per pluraj lingvoj. Ĝi difinas vorton nur per desegnaĵo streka senkolora. Jam ekzistas du ĝisdatigitaj Esperantaj versioj.

Se kompari, la Plena Ilustrita Vortaro de SAT — pasintece "Plena Vortaro" — aspektas malriĉa per la ilustraĵoj ! Jam de jaro 2005 la ilustraĵoj tamen akompanas la artikolojn ; en la antaŭaj eldonoj ili estis en trideko de laŭtemaj bildaraj paĝoj, en la fino de la dika volumo. Ne riproĉinde ĉar PIV celas difini ĉiujn vortojn, montri komunajn derivaĵojn, uzekzemplojn, citaĵojn de referencaj aŭtoroj.

Ekzistas aliaj bildaroj hodiaŭ eldonataj en E-ujo, ne eldonataj por nur la infanoj…

Por trovi komplementajn informojn pri bildaroj en E-o, legi la tre interesan retejon enesperantujo.blogspot.com.es, el kie estis multe elkopiita por redakti la paĝon :
→  "Lernolibro dufoje internacia" : pri la Bildaro de Th. Cart (ankaŭ montras la laboron de Cart por la Esperantistaj blinduloj) ;
→  "Al la vorto tra la bildo" : pri aliaj E-aj bildaroj (Goldschmidt, Delmas, Benson, Duden…).


Ĝeneralaj rimarkoj pri instruo per bildoj kaj pri instruo de lingvoj

Jen nur skizoj ; ankoraŭfoje aserteblas ke la E-ista vidpunkto kapablus produkti valorajn eseojn pri tiuj temoj — probable ili jam ekzistas kaj restas bedaŭre en ĝenerala senatento.


Iom pri la arto instrui per bildoj

De tre fora pasinteco homoj desegnas kaj montras bildojn por komuniki ; desegni estas maniero esprimi, estas kiel la naturaj gestoj kiuj akompanas la parolon.

Desegnoarto tamen ne estas absolute universala denaska lingvo kaj kapablo, la arto desegni estas etna-kultura scio, ĝi obeas al propraj kodoj kaj modoj ; ankaŭ fotografio.

Dum la Antikveco jam ekzistis la debato : ĉu por aŭ kontraŭ bildoj, ĉar bildoj ja figuras, tamen kreas separon en la psiko, la bildo ne estas la ideo, la sento, la pura koncepto. Tiu debato bedaŭre ne restis inter intelektuloj. Ankoraŭ en la komenco de nia XXI-a jarcento ĝi kapablas preteksti plej ekstremajn fiagojn nome de religio.

En plej diversaj manuskriptoj kaj libroj de ĉiuj epokoj oni metas ilustraĵojn. Hodiaŭ, dank’al la preskaŭ nula kosto publikigi bildojn per la novaj elektronikaj medioj, maloftas interretaj paĝoj sen unu ilustraĵo ; ŝajnas ke io mankas, estas senplaĉe se ne videblas ilustraĵo.

Estas du ĉefaj celoj en la vivo de libroj : literaturo kaj scio. Literaturo estas la arto naski sentojn, emociojn, diverse kultivi, movi la animon ; sonĝi estas iel literaturo. Scio celas kompreni, akiri certajn memoraĵojn por racie agi ; labori estas iel scienco. La vorto "Arto" pli-malpli signifas ambaŭ. En ĉi-sekvo ne temas pri bildoarto ĝenerale, temas nur pri uzi bildojn por akiri teknikajn sciojn, ekzemple por lerni lingvon.

Tezo asertas, ke pedagogio per bildoj restis dum tre daŭra tempo rezervita al scienculoj, religiuloj, nobeluloj. Tio ne certas pro du kialoj :
—  Unue, la tiel nomitaj malsuperaj klasoj ne desegnis malpli da figuroj kaj ne pli babiladis ol la superuloj ; verdire ili ne sciis la arton skribi kaj ne povis eldoni proprajn librojn.
—  Due, ĉe la tiel nomitaj superaj klasoj kelkafoje aserteblas ke la bildoj malpurigas la penson, ke bildoj disatentigas puran inteligenton, ke bildoj anstataŭigas la praktikan eksperimenton per mola nekompleta figuro, ke bildoj anstataŭigas la purajn ideojn per rigidaj figuroj.

Ne pekas la lingvo uzita, pro mensogo dirita.

Bildoj troveblas en plej diversaj libroj, de pura matematiko ĝis teknikoj de permanaj metioj. Tamen nek estaĵo matematika nek ilo pormana estas la bildo ; la bildo figuras. Ankoraŭ estas libroj per bildoj : maraj mapoj, herbo-libroj, k.s.

En Eŭropo en la XVII-a jarcento Komeno (Comenius) verkis enciklopedian bildaron per 150 bildfolioj. Tiu bildaro estas dulingva : ĝermana kaj latina (la tiama internacia lingvo). Tiu libro estas la unua ĉefverko inter bildaroj.

En Francio en la XVIII-a jarcento la Enciklopedio de Diderot kaj d’Alembert kapablis montri ĉiujn sciojn de la epoko. Ĝiaj bildfolioj, ekzemple pri metioj, estas ankoraŭ konataj. Tiu Enciklopedio estis plurfoje eldonita je kvantoj da 4.500 ekzempleroj ; ĝi ne estis la unua de tiu tipo. Tiu enciklopedio estas ĉefverka modelo de libro por objektiva scio.

Ilustritaj libroj tamen ne multiĝis antaŭ la dua parto de la XIX-a jarcento en Okcidentujo (Eŭropo kaj Norda Ameriko). Tiam la novaj teknikoj por printi renkontis la novajn multajn aĉetontojn : burĝoj, publikaj lernejoj, religia edukado. Tiam aperis modernaj gazetoj, ĵurnalismo, ilustritaj vortaroj.

Ĉiuj plej diversaj novaĵoj-modernaĵoj de la XIX-a jarcento en la kampo de grafikaj artoj naskis cetere la artojn "modernan", "konkretan", "abstraktan", rakontojn per bildstrioj, k.t.p.…, k.t.p.…

Fotografio estas ambaŭ foto-arto, por krei bildojn, kaj foto-tekniko, kiu rekopias ilin sur papero (hodiaŭ sur ekrano). Duoble fotografio do kunlaboras al tiu giganta bildkultura movado.

La grafikaj artoj ankoraŭ progresas kaj renoviĝas kvankam ili sin nutras el plej praaj sentoj, aŭ alidire sin nutras el plej proksimaj sentoj. Multaj similaĵoj ekzistas inter grafikaj artoj kaj muziko. Ĉu skriboarto reale malaperos pro la progresoj de modernaj teknikoj aŭdo-vidaj ?


Iom pri la instruo de lingvoj

Evidente jam de fora antikveco oni lernas lingvojn — eĉ kreas laŭbezone. Tamen ĉu oni sciis ilin instrui…

Dum la XIX-a jarcento la libroj por lerni lingvojn similis al gramatikolibroj pri la denaska lingvo. Tio estis eraro en pedagogio. — Ĉu la instruo de la antikva Greka aŭ Latina celis ion kulturan, aŭ celis selekton inter homoj…

Ĉirkaŭ la jaro 1900 ĉio povis ŝanĝiĝi en la arto instrui lingvojn, la moderna epoko oferis novajn ideojn kaj novajn ilojn ; oni temis jam — aŭ ankoraŭ ? — pri "rekta metodo".

Bildolibroj, ilustritaj libroj, ilustraĵoj jam ekzistis en lernejoj, por instrui la alfabeton, la vivon de Jesuo, la funkciadon de akvopumpo.

Instrulibroj por lerni lingvojn estas nova specio de libro en la historio de la presitaĵoj. Tio estas socia konsekvenco de la grandega ampleksiĝo de komerco, negoco ebligita de novaj teknikoj, de inventaĵoj (vapormotoro, industria produktado, banka kredito, investado, petrolmotoro, elektra forto, elektra lumo, scienca organizo de laboro), ebligita per novaj transportaj veturiloj por homoj kaj varoj (fervojoj, marŝipegoj, ŝarĝaŭtomobiloj, aviadiloj), ankaŭ konsekvenco de la evoluo de teknikoj por komuniki (moderna leterpoŝto, rapidaj printomaŝinoj, telegrafio, banka pago, telefono, elektronika leterkesto), konsekvenco de novaj praktikoj internaciaj (koloniismo, universalaj ekspozicioj, internaciaj konferencoj, traktatoj, militoj, migradoj), konsekvenco de la efikoj de novaj soci-kulturaj faktoj kaj medioj (disvastiĝo de la scio legi kaj skribi, libera tempo, ĵurnalismo, reklamo, radiofoniaj mallongaj ondoj, televidilo, popularaj kanzonoj, fremdaj filmoj kaj literaturoj, Interreto), konsekvenco, finliste, de nova socia praktiko, nova formo de pilgrima vojaĝo : turismo.

La longa ĉenado de ĉiuj tiaj menciendaj kaŭzoj-efikoj klarigas kial la instruado de lingvoj malpli ŝuldas al lingvoscienco ol al termodinamiko kaj dentradoj.

Tiam, dum tiu momento de la historio de la homaro, fine de la XIX-a jarcento, kiam ĉio ekvolas kaj ekpovas ŝanĝiĝi, kiam komerco povas — povus — konstitui moralan sintenon tiel facile kiel negoco de varoj, tiam aperas memnature la internaciaj lingvoj konstruitaj : Volapuko kaj Esperanto. Tiun momenton de la historio ni ankoraŭ travivas en la komenco de la XXI-a jarcento…

La metodoj por lerni lingvojn, kiajn ajn : aŭ "naturaj", aŭ "mortaj", aŭ "artifikaj", diskreskis ĉe la fino de la XIX-a jarcento. Ili rapide evoluis dank’al la progresoj de la printoteknikoj, dank’al la malplimultiĝo de la kostoj, dank’al la multiĝo de la konsumado por tiu nova varo, kiaj ajn la uzantoj : por komerco de materiaj varoj aŭ komerco de ideoj.

La lingvometodoj evoluis dum la XX-a jarcento kiale de : novaj praktikoj (vespera kurso, perpoŝta kurso, internacia interŝanĝo de klasoj kaj korespondado), apero de novaj medioj (gramofona disko, sonbendo, lingvolaboratorio, kurso per videobendo, informadikaj programoj), novaj komunikiloj-medioj-organiziloj (Interreto, blogoj, sociaj retoj), ideoj "novaj" por eduko kaj socio (deviga lernejado, laikeco, respekto de la infano kiel persono, egaleco je naskiĝo, individua libero kaj responso, civitanaj rajtoj).

Ĉio-ĉi montras kiom la instruado de lingvoj malpli ŝuldas al lingvoscienco ol al termodinamiko de ideoj.

Kioma progreso ! La Esperantista movado, kun granda entuziasmo, malgraŭ malgranda financa forto, daŭre antaŭeniras en la riĉa kaj juna movado de la instruo de lingvoj, eĉ avangardas ĝin — tiun fakton ĝi nesufiĉe konscias.

Hodiaŭ, post pli ol cent jaroj da ekzisto, la lingvo Esperanto povas aserti tiun lingvistikan fakton, kion kelkaj esperantistoj jam konsciis en 1905 : Esperanto, konstruita lingvo, estas pli natura ol "natura lingvo" — tiel oni nomas la naciajn lingvojn. La pruvo estas ĝia "propedeŭtika efiko" : post lerno de E-o oni pli facile lernas aliajn lingvojn — kaj pli bone majstras sian denaskan.

Alia afero, malpli certa en 1905, hodiaŭ ne plu tikla, estas la evoluo de E-o : ĝi jese evoluas normale, kaj ne disfalis en multajn dialektojn, kion timis Esperantistoj, inter kiuj Th. Cart.

Lasta rimarko, afero ne konata en 1905, por mencii la arton lerni Esperanton sen ia ajn kurso… temas pri la denaskaj esperantistoj : ankaŭ ĉi-tion kapablas nia mirinda artefarita lingvo !

—————

Nuntempe, en la komenco de la XXI-a jarcento, kies aŭguroj estas bildoj, fotoj, ilustraĵoj, ekranoj, filmoj, paroloj, Esperantujo tradicie produktas, sur papero kaj sur ekrano, bildarojn, por plaĉi al etuloj kaj gepatroj…

Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert
Septembro 2015

Malfermi la unuan paĝon de nia Bildaro


Legi la franclingvan version de ĉi-tiu paĝo


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org