Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro
Tiu ĉi lasta bildo montras al ni viron sidantan en seĝego kaj vestitan per blua pantalono kaj ruĝa ĉambra surtuto, meze de kvanto da bestoj, kiuj estas tre trankvilaj. La bonanima ŝajno de tiu ĉi homo, kiu, tenante la plumon en la mano, ŝajnas tre malmulte sin okupi pri sia kunularo, tuj forprenas de ni la penson vidi en li teruran kvietigiston. Nia viro pasigas sen timo sian vivon inter tiuj monstroj, nekapablaj fari la plej malgrandan movon : ili estas aŭ pajle remburitaj aŭ en skeleta stato.
Antaŭ tablo laŭ stilo Ludoviko XV-a, iom stranga por tia uzo, nia scienculo studas kaj komparas la restaĵojn de la malaperintaj bestoj de tempoj malproksimaj : li estas zoologiisto. Sendube li preparas ian sensacian tezon kaj li ŝajnas priokupata de penso, kiu pacience sin precizigas sub lia larĝa frunto.
Ĉe liaj piedoj humile ridetas longkola skeleto preskaŭ nenomebla ; apud tiu besto kuŝas felo kun ursa kapo.
Sur la tablo hunda skeleto rigardas simion en la teniĝo de boksisto aŭ de violonisto sen violono : estas malfacile diveni ! La pretendita prapatro de la homo atestas eble ankaŭ per ĝoja danco sian admiron por la laboro de sia prapranepo.
Supre, starantaj ĉirkaŭ kirasbesto (tatuho) malbonhumora, birdoj ekkantas siavice la venkan kanton, kiu salutas la entreprenon laŭdindan de la reĝo de la kreitaro : estas tie la pigo babilema, la korvo, kiu manĝas la mortintaĵojn, la blukola paruo tiel ĉarma kaj la aventurema mevo, kiu tuŝetas la maran ondegon dum la ventego.
Kaj nun kial ĉiuj bestoj grupigitaj apud tiu scienculo interesiĝas tiam je la laboro ? Tio ĉi estas mistero, kiun ni povas malkaŝi al la Esperantistoj : la internacia lingvo tre baldaŭ riĉiĝos per nova ellaboraĵo, kiu estos tre interesa kaj utila. Tiu ĉi scienculo baldaŭ publikigos esperante rimarkindan studaĵon, kiu devos mirigi la spiritan mondon. — La bestoj estas spritaj, restante silentaj kaj atendante, en sintenado preskaŭ respekta, escepte la simio nature grimacema, la naskon de tiu fama tezo de klera esperantisto.
20. — Sur kio sidas tiu ĉi viro ? Kiu ĉirkaŭas lin ? Ĉu ĉiuj homoj havas bonaniman ŝajnon ? Kion li havas en la mano ? Kiel estas la tablo ? Ĉu tiu homo estas scienculo ? Kio troviĝas ĉe liaj piedoj ? Kion rigardas la hunda skeleto ? Kion ŝajnas fari la simio ? Ĉu certe ? Kiu estas la pranepo de la homo ? Kio estas la homo rilate al la simio ? Kiel estas la pigo ? Kien flugas nun la mevo ? Kie ĝi flugis antaŭe ? Kion jam publikigis la scienculo ? Kiam li tion publikigos ?