Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
retroiri al la listo de diversaj dokumentoj
Ligiloj :
Titolpaĝo
Dediĉo
Antaŭparolo
Mallongigoj
Difinoj de la vortaro :
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K
L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z
Tabelo de la oficialaj radikoj (sen difinoj)
"Dictionnaire-miroir français-espéranto"
La "Plena Vortaro Esperanto-Esperanta" ("PVEE") de Émile Boirac estis en 1909-1910 la unua plena difinvortaro de Esperanto kies difinoj legeblas per la internacia lingvo mem. 430-paĝa, ĝi estis redaktita kaj presita en Diĵono, en Francio.
La vortaro de É. Boirac jam de tre longa tempo ne plu estas uzata. La jena kompleta reeldono per interreto interesos amatorojn pri la historio de nia lingvo, kaj ordinarajn uzantojn, specife franclingvanajn ĉar franca traduko akompanas la kapvortojn.
En 1909 ekzistis nur vortaroj sen difinoj, por traduki inter Esperanto kaj pluraj naciaj lingvoj, ĉefe Eŭropaj. Ordinare, kompleta tradukvortaro estas dudirekta, sed, ĉar en Esperanto la du reciprokaj partoj ne similas, ili kelkafoje aperis separe, aŭ de malsamaj aŭtoroj. Alia specifaĵo en Esperanto estas vortaroj kaj frazaroj plurlingvaj. Jam en 1909 ekzistis kelkaj terminaroj fakaj.
En 1887 la unua libro de L. Zamenhof enhavis vorttrezoron da proksimume 900 radikoj. La plej fruaj libroj de Esperanto, verdire broŝuroj parte propagandaj, ne estis vortaroj. Surbaze de ĉi-tiu vortkolekto dum la plej fruaj jaroj estis redaktitaj por nacilingvanoj kelkpaĝaj reciprokaj listoj de vortoj. Ofte ĉi-tiam la Esperantistoj rekopiis mane listojn de vortoj — la trezoro des pli valoris kaj estis posedata.
En 1893 L. Zamenhof publikigis la unuan oficialan liston seslingvan (Esperanta / Franca / Angla / Germana / Pola / Rusa) da ĉirkaŭ 2630 radikoj : la "Universala vortaro". Ĝi estas paralela listo, sen difinoj, kaj estis multfoje kaj diverse reeldonita.
Sed iom antaŭe en 1892 aperis la plej frua naciesperanta vortaro, verkita de Louis de Beaufront por franclingvanoj : ĝi estas 150-paĝa, ĝia unua parto klarigas la gramatikon, sekvita de la du reciprokaj tradukvortaroj. Tiu vortaro estis presita en Germanujo, en Nurnbergo, la urbo de la plej frua Esperanto-grupo en la mondo, fondita de Leopold Einstein.
Tiaj tripartaj tradukvortaroj ankoraŭ aspektas komunaj en Esperantolingvo, kvankam tio estis relative nova kompare al aliaj lernolibroj ĉe naciaj lingvoj. Ankoraŭ maloftis tiam, ke libro estu presita aŭ eldonita en lando fremda de la aŭtoro — se ne cenzuro.
Alian tian vortaron, 250-paĝan, en 1903 aŭtoris Théophile Cart kun Marcel Merckens & Paul Berthelot por franclingvanoj. L. de Beaufront samtempe ampleksigis kaj separis siajn du reciprokajn vortarojn, kiuj nun sumis, ĉiu aparte, 200 paĝojn. Tiujn tri vortarojn eldonis Hachette.
En 1903 L. Zamenhof publikigis ĉe Hachette la "Fundamenta Krestomatio", tekstaro da 460 paĝoj de diversaj aŭtoroj, modelo pro la stilo reviziita kaj aprobita. Ĉi-tiu libro vekis intereson ĉe multaj Esperantistaj vortaristoj. Ĝi estis multfoje reeldonita.
En 1905 L. Zamenhof publikigis ĉe Hachette la "Fundamento de Esperanto", referenca libro da 180 paĝoj kies antaŭparolo temas pri kiel alpreni novajn vortojn kaj formojn, sekvita de gramatiko, de ekzercaro, kaj de la "Universala vortaro", ankoraŭ sen difinoj, nek derivaĵoj. Tiu libro aŭ ties partoj estis multfoje kaj diverse reeldonitaj, tradukitaj.
Tre multiĝis la Esperantistoj konsekvence de la sukceso de la Unua Kongreso en 1905, kiu oficiale alprenis la Fundamento kia netuŝebla bazo de Esperanto, kvankam L. de Beaufront forlasis la movadon Esperantistan — Zamenhofan —, du kialoj por aktive E-vortarumi.
En 1905 la Anglo Ĉefeĉ komencis la internacian serion de tre popularaj "Ŝlosilo de Esperanto", serio de maldikaj (5 gramoj) malmulte kostaj broŝuretoj, por faciligi poŝtan internacian korespondadon per Esperanto. Tiu ideo, propaganda kaj tuj praktikebla, estis absolute tute nova, propra de Esperanto, sen ekvivalento ĉe aliaj lingvoj. La tri plej fruaj "Ŝlosiloj" estis por lingvanoj Anglaj, Francaj kaj Germanaj, tuj sekvis multaj aliaj.
Ĉiuj nacilingvaj versioj de "Ŝlosilo" estas tre konciza prezento pri gramatiko kun baza traduklisto, por tuj traduki al sia denaska lingvo la Esperantlingvan ricevitan leteron. La sendinto redaktis sian leteron internacilingve, elektis la nacilingvan version de "Ŝlosilo" taŭgan por la alsendito, kaj enmetis ĝin kune kun la letero en la koverton.
En Francio, krom vortlistoj en lernolibroj kiaj "Bildaro" de Th. Cart & S-ino Servin, krom frazaroj kiaj "Guide Esperanto de la Croix-Rouge" de Leŭtenanto Bayol, kontribuis plej amplekse al Esperanto-vortaroj, samepoke de la redaktado de PVEE, S-roj Parisot, Bobin ("Les Mots Esperanto groupés selon le sens", 1906, 1927), Robert (1906), Besson (1907), Cart (1908, triparta vortaro da 700 paĝoj, ĉe Presa Esperantista Societo), Grosjean-Maupin (1910), Chavet & Warnier (1911), kaj Charles Verax kiu zorgis pri la sciencaj-teknikaj vortoj (1907, 1910).
En Germanujo Esperantistaj vortaristoj tre aktivis. En 1907 fariĝis referenco la 300-paĝa "Sistema Vortaro Germana-Esperanto" de D-ro A. v. Mayer. Ĝi estis adapto de jam ekzistanta germanlingva laŭtema vortaro de Oscar Hecker, da 12000 vortoj kaj frazoj. Ĝin tuj adaptis P. Besson en Francio kaj aliaj vortaristoj por la lingvoj Angla, Hispana, Itala, Pola, Rusa, Dana. Tio ŝajnas esti la plej frua kunlaboro internacia pri vortaroj.
En 1909 la Lingva Komitato, estrata de Boirac, publikigis la unuan oficialan aldonon, da 864 radikoj, al la "Universala vortaro". Ĝi estis ankoraŭ ses-lingva listo, sen difinoj nek derivaĵoj.
En 1910 jam ekzistis multaj tradukvortaroj por lingvanoj de la Eŭropaj landoj : lingvoj Latinidaj, Ĝermanaj, Slavaj, Skandinavaj, la Hungara, la Greka, ankaŭ por la Hebrea, ankaŭ por regionaj lingvoj de Judoj, de Skotoj, de Kimroj, de Katalunoj. Aperis du Japanaj vortaroj 160-paĝaj en 1906, en 1908 unu 56-paĝa Araba, en 1910 unu 250-paĝa Armena, en 1911 la unua Ĉina, 200-paĝa.
Ĉiuj-tiuj naciesperantaj kaj esperantonaciaj tradukvortaroj pli-malpli rekopiis unu la alian ; ili aperis antaŭ la difinvortaroj, kiujn ili prageneris ; PVEE fontis el la plej gravaj, ankaŭ el fakaj terminaroj.
Kvankam ĝi estis la unua kompleta ĝeneraltema difinvortaro, PVEE ne ricevis multan sukceson en 1909-1910 ĉar la Esperantistoj tuj preferis la pli klasikan "Vortaro de Esperanto" de Kabe kiu aperis kvazaŭ samtempe (unua eldono en 1910, aliaj en 1911, 1922, 1925, entute aperis 8500 ekzempleroj).
La vortaro de Kabe — vic-prezidanto de la Lingva Komitato — enhavas preskaŭ 5000 kapvortojn, citas la ĉefajn derivaĵojn kaj uzekzemplojn, kaj ankaŭ utile citas parencajn vortojn por kompari. Ĉar ĝi prezentas la plej utilajn vortojn, ĝi senkonteste estis la plej utila vortaro, kaj hodiaŭ ankoraŭ estas konsilinda por praktiki la internacian lingvon. Malgraŭ tiu sukceso, Kabe "Kabeis" ĉi-tiam…
La vortaroj de Boirac kaj de Kabe estis eldonitaj de Hachette sed ne similis. En 1909 PVEE similis al neniu antaŭa nacia aŭ Esperanta vortaro ; hodiaŭ ĝi aspektas kia simpligita PIV. La du vortaroj aspektas tiom malsamaj ke ili aspektas komplementaj — interkonsento inter Boirac kaj Kabe supozeblas.
Ŝajnas nekompreneble, ke la difinvortaroj per Esperanto aperis iom malfrue en la historio de la internacia lingvo — des pli ke L. Zamenhof, evidente, ne malpermesis.
Kelkaj esperantistoj asertas ke la dikaj tradukvortaroj de nacia lingvo al Esperanto ne utilas, eĉ misutilas ; ili konsilas krei la vortojn laŭ la fluo de la interparolo. Jes ja, sed en 1909 la internacia lingvo estis praktikata preskaŭ nur skribe (telefono ne funkciis inter la landoj), kaj la tiamaj Esperantistoj, pro kulturaj aŭ klasaj opinioj, taksis plej alte la paperan medion.
Kial ajn, la malfrua apero de difinvortaroj ŝajnas pruvi ke multaj Esperantistoj rifuzis pensi rekte internacilingve. Al ili ne povis plaĉi la strukturo de PVEE, nekutima, kvankam logika. La vortaro de Kabe restis la referenco ĝis 1930. Nenio alia aperis, escepte de teknikaj terminaroj kaj Akademiaj aldonoj al la Universala Vortaro.
Ĉe la Akademio estis publikigitaj pluaj oficialaj aldonoj post la unua de 1909 : en 1919 (ĉ. 600 rad.), 1922 (ĉ. 200 rad.), 1929 (ĉ. 110 rad.), 1934 (8), 1935 (21), 1958 (159). Sed, ankoraŭ sen difino internacilingva, la vortoj ricevis sian difinon per sia plurlingva traduko… kio postulas ke la anoj de la helplingvo sciu plurajn lingvojn…
En 1930 aperis la "Plena Vortaro" ("PV") de Grosjean-Maupin, Esselin & Grenkamp (6900 kapvortoj, 500 paĝoj), eldonita de SAT. Ŝajnas evidente ke PV konstruis siajn fundamentojn sur la vortaroj de Boirac kaj de Kabe, kio estis la plej klera maniero fari. Ĝia reeldono de 1934, reviziita de Gaston Waringhien, fariĝis la referenca difinvortaro de Esperanto kaj estis plurfoje reeldonita senŝanĝe dum jardekoj.
En 1937 aperis la memeldonita "Oficiala Vortaro de Esperanto" de S. Grenkamp (Salomon Kornfeld) : poŝformata, 250 paĝoj, 4441 difinoj koncizaj kiuj speciale atentas pri la senco figura. La Akademio sciigis ke ĝi ne estas "oficiala" (nur la vortlisto estas oficiala, ne la difinoj mem).
En 1969 aperis la "Oportuna Vortaro de Ordinara Esperanto" ("OVO") de Vilho Setälä : poŝformata, 100 paĝoj, 2200 difinoj, ĝi estis la unua Esperanto-vortaro ilustrita (per multaj amuzaj desegnetoj), reeldonita en 1974.
En 1970, surbaze de la Plena Vortaro de 1934, aperis la 1300 paĝoj de la "Plena Ilustrita Vortaro" ("PIV") de SAT kun multaj kunlaborantoj ĉirkaŭ Waringhien, kiuj redaktis pli ol 15200 detalaj artikoloj — ĉi-tiam estis superŝutita la kvanto atingita de PVEE en 1910.
En 1975 la nova "Baza Radikaro Oficiala" de la Akademio, redaktita de André Albault, estis listo da 2460 kapvortoj prezentitaj laŭ nova ordigo. Aliflanke ekzistis multaj terminaroj pri ĉio-ajn…
En la tuta historio de nia lingvo, akiris statuton je referenca difinvortaro : la "Vortaro de Esperanto" de Kabe en 1910, la "Plena Vortaro" en 1930/1934, la "Plena Ilustrita Vortaro" en 1970, kaj la "Reta Vortaro" kaj "Vikipedio" en la nuntempo. Malmultaj aliaj ĝeneraltemaj difinvortaroj estis eldonitaj — pluraj ne estis komplete eldonitaj aŭ finverkitaj. Sed, kurioze, en niaj bibliotekoj multegas la tradukvortaroj ĉe ĉiuj lingvoj… — ĉu tro de naciismo aŭ tro de universalismo ?
La aŭtoro de PVEE, Émile Boirac (1851-1917 ; eldiri : emil’ bŭarak’), estis filozofo, specialisto pri metafiziko, pri Lejbnico, li ankaŭ verkis pri psikologio kaj pedagogio. Cetere, li estis amatoro de spiritismo, de Burgonja vino kaj oponis kontraŭ alkoholismo. Boirac, rektoro de la Diĵona Universitato, estris la publikajn lernejojn de tiu centrorienta regiono de Francio, Burgonjo.
Multe propagandis Boirac por Esperanto ekde 1900. En 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro li estis la efektiva prezidanto de la Unua Kongreso. Tuj poste li estiĝis unua prezidanto de la Lingva Komitato kaj de la Akademio ekde ties fondiĝo. Li estis agnoskita kia bona stilisto de Esperanto kaj tradukis Molieron kaj Lejbnicon. La unua mondmilito mortigis lin.
Boirac ricevis helpon de la Esperanto-grupo de Diĵono. Liaj ĉefaj kunlaborantoj estis : Komandanto Léon Fauvart-Bastoul (eldiri : fovar’ bastul’), ties edzino Marcelle, kaj ties filo Louis.
Léon Fauvart-Bastoul, kiu redaktis utilajn librojn, kiaj : "200 Ŝlosilvortoj, 200 Mots-clefs de l’espéranto", "Pri la Gramatika Specifikeco de la Fundamentaj radikoj", ankaŭ estis viktimo de la unua mondmilito.
Enestas proksimume 10600 radikvortoj, inkluzive apenaŭ 300 propraj nomoj. 250 vortoj prezentas duoblan (eĉ trioblan) sencon, kaj la artikoloj mencias pli ol 12200 derivaĵoj. La tuta vortaro prezentas do proksimume 22800 vortojn, kvanto gratulinda ĉar PIV 2005 prezentas 48000 vortojn, derivitaj el "nur" 16900 radikvortoj (inter kiuj 2900 estas propraj nomoj). Kvankam strukture simila, PVEE tamen estas malpli detaldona ol PIV — la vortaro de Kabe, je strukturo ordinara, estas pli detalema.
Ne nur laŭdojn ricevis PVEE, ankaŭ riproĉojn pro la maniero redakti la artikolojn ĉar la difinoj ne prezentas detalan klarigon, kvankam ili mencias la ĉefajn derivaĵojn de la radikvortoj. Siaflanke la paralela listo franclingva en aparta kolumno aspektas aŭ troa, aŭ nesufiĉa ; ĝi eĉ kaŭzis ke PVEE estas klasifikita kia tradukvortaro.
Lastaj riproĉoj, PVEE bedaŭrinde aspektas iom malneta pro multaj preseraroj kaj la artikoloj ne prezentas kvaliton egale zorgitan. La du vortlistoj, de 1909 kaj de 1910, listas dufoje disparte de A ĝis Z, maloportunaĵo kiu devigis ree traserĉi en la libro. Ĉio-ĉi montras la grandajn malfacilaĵojn por organizi la redaktadon kaj la enpaĝigon sen komputilo…
La ambicio de PVEE estis prepari la vortaristan laboron ĉe la tute nova kampo de la juna kreita lingvo, kaj helpi al redaktontoj de estontaj vortaroj, kiuj klarigos la dubojn, ne citos la neutilajn radikojn kaj malaperigos la miskreitajn trovortojn.
En tiu adoleska epoko de la lingvo la naci-Esperantaj vortaristoj, kiuj agis siaflanke pro nesufiĉaj internaciaj rilatoj, jam estis enkondukintaj multajn novajn vortojn, kiuj aspektis tro nacikoloraj. La naci-Esperantaj vortaroj estis entreprenitaj kiaj tradukoj de la naciaj vortlibroj ; ŝajnis tiam, ke estas aperantaj pluraj "Esperantetoj"…
Leksikografio de Esperanto en tiu epoko estis aventuro. En la unua frazo de la antaŭparolo, Boirac kvalifikas la vortaron kia "Provo de Plena Vortaro Esperanto-esperanta". Rimarkeblas ke ĉi-tiu "provo" enhavas la literon "W"…
PVEE sufiĉe klare citas la fontojn. La rikolto en la Universala vortaro kaj en la unua Oficiala Aldono de 1909 sumas trionon de la kapvortoj. Ĉi-tiu oficiala listo da 3487 vortoj estas aparte reproduktita en PVEE.
La Akademio de Esperanto ne ĉesis publikigi oficialajn aldonojn sed, iom neklarigeble, tiu instanco neniam publikigis oficialan difinvortaron de la vortoj. Niaj vortaroj, tradicie, mencias per malgranda cifero apud la radiko, kia 1, de kioma Akademia aldono ĝi fontas, dum eta litero kia Z montras kiu fama Esperantisto uzis la cititan frazon.
Aldone al la Universala vortaro, Boirac kaj liaj kunlaborantoj kompilis la ĉefajn vortlistojn kaj tradukvortarojn, kiujn, de antaŭ malmultaj jaroj (eĉ nur semajnoj), produktis Eŭropanaj Esperantistoj. Ĉi-tiuj kreis listojn surbaze de kontribuoj de atentaj recenzistoj, de fakistoj, de sciencistoj. En tiamaj E-gazetoj, ekz. en Lingvo Internacia, legeblis recenzaj kolektoj de novaj vortoj, de originalaj manieroj esprimi, de E-aĵoj.
La lingvo Esperanto, ankoraŭ dum la komencaj jaroj de la XXa jarcento, estis agro kie semiĝis, kreskis, velkis diversaj vortoj kaj formoj. Rikolteblis la semidoj de 1887 en jam pluraj miloj da presitaj paĝoj : gazetoj, tradukoj, originalaj verkoj, literaturaj aŭ teknikaj. La kvanto da Esperantaj paĝoj multiĝis akcele ekde 1903-1904 ; ĝis 1903 la Esperantlingva biblioteko bezonis nur du bretojn ; en 1910 la afero jam estis ampleksa kaj varia.
En 1910 jam ekzistis specifaj terminaroj pri muziko, matematiko, medicino, maraferoj, komerco, eĉ rimaroj por poezio. La "Vocabulaire Technique et Technologique Français-Esperanto", la "Vocabulaire français-Espéranto technologique des termes les plus employés en photographie" kaj la "Teknikaj vortoj kaj esprimoj uzataj en fotografa optiko kaj ilia franca traduko" de Charles Verax datumis de 1906-1907, lia "Enciklopedia vortareto Esperanta" (8600 terminoj, 250 paĝoj), de 1910.
La difinoj de PVEE estas tre mallongaj, tro mallongaj por plensence klarigi la vortojn. La vortoj estas identigitaj, rekonigitaj, pli ol difinitaj. Tiu koncizeco, malgraŭ mistrafoj, tamen sufiĉas. La akompana listo de la derivaĵoj ankaŭ kontribuas al la difinoj. Sistemo de mallongigoj por reprezenti la fakojn de klasifiko estis preparita sed ne tutskale uzata.
Ofte la redaktintoj, malgraŭ — pro — komparaj traserĉoj en naciaj vortaroj, konstatis ke ili ne certas pri la senco de multaj vortoj. Ekz : vorto trovita en Esperanta-Angla vortaro estis sekve serĉita en Angla-Franca vortaro ; sed, se la kontrolo aspektis ŝancela, anstataŭ publikigi malcertan difinon, la aŭtoroj preferis noti « Signifo ne trovita », aŭ almeti rimarkon aŭ demandopunkton « ? ».
Ĉar multas tiaj dubmarkoj — pli ol 250 — PVEE montris certan malnetecon en la vorttrezoro de Esperanto kie multaj radikoj estis maltrafe elektitaj aŭ jam duumis, eĉ triumis. Konsekvence la verko aspektas ŝancela, dubiga, eĉ neserioza kvankam ĝuste tiaj notoj pruvas la intelektan honestecon de la redakto.
Multaj vortoj de PVEE ne ekzistas plu en la nuntempa Esperanto-lingvo — kurioze, ankaŭ ne en ordinaraj franclingvaj vortaroj de 1900. Trafoliumi PVEE estas iel viziti muzeon, kuriozkabineton — kaj ĝi aspektis tia en sia epoko. Ekzemple : kiom da Esperantistoj hodiaŭ uzas la vorton "bezoaro" aŭ "bezoardo" ? kiom da francoj konas "bézoard" ?
En PVEE multaj redaktoj rivelas devenon de Eŭropa kulturo, ekz. la artikolo "sudo". Tamen enestas iom multaj vortoj el kulturoj de Araboj, de Japanoj, de Ĥinoj. La difinoj de ĉi-tiuj vortoj komenciĝas per la mallongigo « (voj.) » : "vojaĝoj".
Riproĉindas ke la redaktintoj iom tro ofte uzis aglutinaĵojn, kio kaŭzas malfacilkompreneblaĵojn. Ekzemple, la vorto "ŝabrako" estas difinita per la ununura vorto : "ornamselkovrilo" ; ŝabrako estas pelta tegaĵo sur selo de ĉevalo de kavalerio, pli komforta ol ornama. Alia ekzemplo : "lifto" estas "homlevilo", kvankam "etaĝveturilo" pli trafas…
La aglutina esprimmaniero produktas mallongaĵojn, kio ne malavantaĝas. La plej etan difinon ricevas la vorto "kolektiva", per la trilitera : "opa" — kia bona lingvo !
Koncizeco estis la intenco de Boirac, kiu ne klarigis en sia antaŭparolo, kial li favoris tian manieron difini, maniero tiom malproksima de lia kulturo kaj profesio. La bona stilo de Franca racionalismo postulas kompletajn frazojn, dispartigi ĉiujn vortojn, uzi propoziciojn kaj prepoziciojn por dismontri la ideojn, montri uzekzemplojn kaj malpermesojn, citi parencajn vortojn.
Male de PVEE la vortaro de Kabe, kvankam per koncizaj difinoj, uzas normalajn frazojn. Tamen, Kabe senutile klarigis eĉ la evidentajn derivaĵojn, ekzemple : "senutileco" t.e. "eco de tio, kio estas senutila", "senutila" t.e. "ne donanta utilon", "utilo" t.e. "io utila", "utila" t.e. "alportanta bonon, donanta bonan rezultaton", dum Boirac redaktis unu solan difinon, por "utila" : "kapabla servi por io".
Certe Boirac kaj la redaktintoj de PVEE malhavis tempon kaj fortojn, kial do, ĉar tamen estus pli facile al ili traduki-adapti ordinarajn difinojn de franclingva vortaro, ili strebis por tia koncizeco ? Tio probable rilatas al ĝenerala elasteco kaj dinamikeco por la tuta lingvo.
En la difinoj de PVEE troveblas la ĉefaj kungluaĵoj aŭ derivaĵoj produkteblaj per la kapvortoj. Tio tre utilas, eĉ sen ekzemplaj frazoj kaj sen komentoj. Tio ne nur montras la vortojn kiujn la radiko konstruas, tio ankaŭ montras ceterajn ideojn kiuj rilatas al la radiko kaj ĉio-tio kompletigas la difinon, ĉar uzi, tio estas ankaŭ difini. Hodiaŭ en interreto la oftaj "nubo de vortoj" rolas tiel.
Kompare, la difinvortaro de Kabe, samepoka de PVEE, aspektas tre klasika laŭ la komuna modelo ĉe naciaj lingvoj. Sed en ĝi enestas kelkaj difinoj iom tro precizaj, kiuj tro strikte fiksas unu sencon, jen du ekzemploj :
"Labori", t.e. ĉe Kabe "streĉi siajn korpajn aŭ spiritajn fortojn por atingi celon, por plenumi ion : labori en fabriko, labori en oficejo", kio iel diras ke nur plenkonsciaj homoj laboras, dum ĉe Boirac tio estas "peni por ion efiki", difino pli ĝenerala kaj pli proksima de la latina etimologio — la Plena Vortaro en 1930 miksos ambaŭ difinojn.
"Plugi", t.e. ĉe Kabe "per speciala ilo, tirata de bovoj aŭ de ĉevaloj, malfirmigi la teron, fari sulkojn en la tero, por ĝin prepari al la semado", dum ĉe Boirac tio estas simple "fosi, sulkigi la teron por semi" — ambaŭ malpermesas plugi animon.
Ĝenerale, preferindas ke la senco de la fundamentaj vortoj de la internacia lingvo estu sufiĉe elasta. La principo de René de Saussure "ne pli ol sufiĉe, ne malpli ol necese" pri la uzo de afiksoj aplikeblas ankaŭ en la arto difini la bazajn vortojn : ke ĉe ili ekzistu elasteco, ke ekzistu senco figura, ĝis eĉ metaforo.
Preferindas ke fundamentaj vortoj restu iom relativaj, por ke en frazo ili glate funkciu interkonekte kaj dinamike. La riĉeco de Esperanto dependas de elasteco, de relativeco kaj de dinamikeco ĉe ĉiuj komunaj vortoj.
Aliflanke la fakaj vortoj de sciencoj kaj teknikoj — jam multegaj en PVEE — ne riĉigas praktike la lingvon, la esprimpovon. Esence precizaj kaj unuuzaj, la fakaj vortoj bezonas detalan difinon, absolutan. En PVEE la latinaj nomoj de la sciencaj klasifikoj difinas la multnombrajn vegetalojn kaj animalojn kiuj amase enloĝas en ĝi.
PVEE estas mondlibro en kiu troveblas multe da "senutilaj" vortoj, dum mankas vorto tiom necesa kia : "humuro", kiu nenie legeblas ! — ankaŭ ne troveblas ĉe Kabe.
La kapvortoj kiujn la redaktintoj taksis bazaj ricevis majusklajn literojn ; inverse la vortoj specialaj, scienc-teknikaj, ankaŭ la vortoj kies utilo aŭ senco aspektis duba ricevis malgrandajn literojn. Ĉi-tiu tipografio estas reproduktita en la jena reeldono. Rimarkeblas ke ĉi-tiuj bazaj vortoj de PVEE ne ĉiuj troveblas en la Universala Vortaro kaj ties Oficiala Aldono, kiuj estas relistigitaj aparte en la libro (sen difinoj).
En 1905 estis fondita la Lingva Komitato, estrata de Boirac, por malebligi ke la nova lingvo disfalu en dialektojn. Verdire la Komitato kaj la Akademio ne viglis, pro kio Boirac plendis, kaj la juna lingvo, per siaj propraj fortoj, per siaj uzantoj, per sia intima stabileco, sukcesis plue kreski kaj flori.
La malsukceso de la reformo "Ido" de S-roj Couturat & Beaufront, reformo plej bruema dum la redaktado de PVEE, montris kiagrade Esperanto posedas ĝustan kaj stabilan ekvilibron, ekvilibro dependa de facila elasteco en senrigida tamen solida strukturo, ekvilibro ne trovebla la sama ĉe la "naturaj lingvoj". Ĉi-tion, ĉi-tiam, tute komprenis nur kelkaj Esperantistoj.
Ĝis hodiaŭ Esperanto produktis relative malmultajn difinvortarojn, sed nenian enciklopedion — escepte de Vikipedio. Kompreneble la Esperantoparolantaro neniam sufiĉis, la kosto por presi kaj sendi per internacia poŝto tro multis por entrepreni. Tamen unu enciklopedio Esperanta estus malpli dika ol unu nacilingva.
Rimarkindas ke la difinoj en niaj E-vortaroj ĝenerale estas malpli ampleksaj ol la difinoj de la samaj vortoj en nacilingvaj vortaroj. La kialo estas ke la vortoj ne estas uzataj same : en nacia lingvo, la plej komunaj ordinaraj vortoj bezonas longajn artikolojn ĉar ilin akompanas tradiciaj esprimoj, nuancoj, subsencoj — kelkafoje ĝis senco kontraŭa de la origino.
La internacia lingvo celas eviti tian ĥaoson — kion tro kompleze la nacilingvaj Akademioj nomas "kulturo", "riĉeco". Esperanto esprimas la nuancojn per ĝenerala fleksebleco, per gramatiko, ne per konvenciaj esprimoj, ne laŭ la modo de la epoko. Ĝuste ĉar tiaj apartaj konvenciaj vortuzoj malmultas en Esperanto, nia lingvo estas facile komprenebla, lege kaj aŭskulte, de eklernanto.
Reciproke, majstri Esperanton bezonas pli da inteligento ol da memoro. Tiu inteligenteco, la genio de Esperanto, legeblas post la difino en la dua parto de la artikolo : en la multo de la kungluaĵoj, de la kunmetitaj vortoj. La kunmetaĵoj, nur en tiaj kompletaj difinvortaroj, kiaj PVEE, la vortaro de Kabe, PV-PIV kaj ReVo legeblas.
Rimarkoj pli la amplekso de la vorttrezoro rilate al ĝia disvastiĝo, pri novaj radikvortoj, pri fundamenta rolo de la afiksoj k.a. legeblas en artikolo de R. de Saussure : La nasko de Lingvo Internacia en la Literatura Almanako 1909 de Lingvo Internacia.
En ĉiu artikolo de PVEE legeblas alia afero klarigita de René de Saussure : la gramatika specifikeco de la radiko, kiu atribuas denaskan genron — aŭ substantiva "’o", aŭ verba "’i", aŭ adjektiva "’a", aŭ adverba "’e" — al ĉiu radikvorto.
En tiu epoko la teorio de R. de Saussure oponis kontraŭ la ĝenerala opinio kiu taksas neŭtrala ĉiujn radikojn de Esperanto, sed Boirac kaj Fauvart-Bastoul agnoskis la novan teorion kaj uzis ĝin en PVEE — sen mencii la nomon de Saussure.
Ankaŭ Kabe en sia vortaro aldonis la specifikecon al ĉiu radiko. Tio estas la sola komuna farmaniero inter Boirac kaj Kabe, sed ne ĉiukaze kun sama interpreto, ekzemple : Boirac mencias "semi", sed Kabe "semo" — kiu estas la nuntempa formo — kio kaŭzas esence tre malsimilajn difinojn.
La oponantoj — verdire nekomprenantoj — kontraŭ tiu teorio rimarkigas ke la originala vortlisto de L. Zamenhof mencias nenian finaĵon ’o, ’i, ’a, ’e, ke tiu teorio ne legeblas en la 16 reguloj de la Fundamento.
Utilas rimarki ke sur ĉi-tiu tereno de teorio okazis la gramatika batalo inter Esperanto kaj Ido : R. de Saussure asertis ke derivado, laŭ strikta gramatika senco, ne ekzistas en Esperanto. Aserto malĝusta laŭ la tiama opinio ke Esperanto estas latinida lingvo, sed normala se konsideri ke ĝi similas al aglutina aŭ izola lingvo kiaj la Korea, la Ĉina, la Japana.
La gramatika specifikeco de la radikoj gravas se kompari du vortojn tre parencajn, aŭ se aldoni neologismon en la vorttrezoron, ĉar ne utilas neologismo el specifikeco sama al jam ekzistanta vorto. Kontraŭe, se vortoj situas komplemente, ekzemple unu en la kampo aga (verbo) kaj alia en la kampo stata (aĵo) aŭ en la kampo aspekta (adjektivo, adverbo), aŭ se unu estas esence aktiva kaj la alia pasiva, la rezultonta esprimebleco estas pli diversa, riĉa.
Ĉi-tiu afero pri eviti specifikecojn pleonasmajn estas divenebla tra la vortarlibro kvankam ne klarigita. En PVEE kiel en aliaj vortaroj troveblas paroj de spegulvortoj kiaj : "signifi", tio estas "havi sencon", kaj "senco", tio estas "signifo", ankaŭ "senco" estas "kapablo kompreni, decidi"…
La plej grava parto de la antaŭparolo de Boirac estas en III, detala klarigo pri la rolo kaj efiko de la bazaj afiksoj ; jen tre resume :
Universalaj afiksoj estas : "-eg", "-et", "mal-", "-um", ankaŭ "-aĉ" (tiam nova) ; la adverboj "ne" kaj "sen" povas ludi rolon similan al "mal-".
Afiksoj verbaj : "-ad", "-ig", "-iĝ", kiuj naskas nature kaj senpere verbojn. Boirac atentigas ke "-ig" kaj "-iĝ" iafoje estas pleonasme aldonitaj al jam aktiva aŭ pasiva verbo (anstataŭ "veki" oni misuzas : "vekigi").
Afiksoj adjektivaj : "-ebl", "-em", "-ind", kuniĝas kun verboj por krei adjektivojn. Estas komentita la nuanco inter aktiva kaj pasiva formo, la uzo de "-pov" aŭ "-kapabl", ankaŭ la eventualaj sufiksoj "-iv" por abstraktigi, kaj "-end" por signifi devon, ankaŭ la formoj per "-ot" aŭ "por —i". Boirac esploras nuancojn kiaj : "apartenanta al —", aŭ "havanta en si —", por konkludi ke praktike senutilas la sufikso "-al" (postulita de la reformo Ido) kaj, ke sufiĉas "-a" ; tamen Boirac ne definitive forpuŝas "-oz", "-oid", "-ojd" de sciencista uzo.
Afiksoj substantivaj : "-ec", "-aĵ", "-il", "-uj", "-ing", "-ar", "-er", "-ej", rilatas al objektoj aŭ aferoj ; "-ul", "-ist", "-an", "-estr", "ĉef-", "-in", "-id", "-edz", "bo-", "ge-", "-ĉj", "-nj", rilatas al homoj.
Boirac sekve komentas kvazaŭsufiksojn ĉe neologismoj, kiaj : "acio", "ismo", "oro", "atoro". Post komparoj kiaj : deklaracio–deklaro–deklarado–deklaraĵo, alkoholismo–alkoholuleco, budhismo–Budhano–Budhisto, direktoro–direktisto–direktanto, li konsilas eviti ilin, malgraŭ ilia internacieco.
La vortaro prezentas malpli ol 300 propraj nomoj de personoj, de urboj, de landoj. En la parto IV de la antaŭparolo Boirac agnoskas ke tiufake la vortaro « prezentas certe multan mankon. Ni ne povis solvi la malfacilan demandon pri la plej bona maniero formi tiajn nomojn » kaj rapide prezentas la du sistemojn :
• aŭ (preferinda maniero) nomi primitive la landon kaj devenigi la nomon de ĝiaj loĝantoj per la sufikso "-an",
• aŭ nomi primitive la genton aŭ nacion kaj devenigi la nomon de la lando per la sufikso "-uj".
Boirac agnoskis la problemon sed ne povis antaŭvidi ke lia Akademio nur post pluraj jardekoj post lia morto publikigos la oficialan liston !
Kurioze, en PVEE pluraj propraj nomoj estas prezentitaj laŭ formo adjektiva, ekzemple : S-ro Paskalo (Blaise Pascal) loĝas en la vortaro nome de "paskala limaklinio", dum S-ro James Watt loĝas kvarloke nome de scienca mezurunuo : "uato", "ŭato", "vato" kaj "wato" ! La vortaro forgesas klarigi ĉu la komenclitero postulas majusklon por tiaj kazoj, kaj nia Akademio ĝis nun ne publikigis la oficialan liston de la famuloj Esperantigitaj !
PVEE iomete estas etimologia vortaro. La mallongigo « l.v. » kiu signifas "laŭ vorto(j)" kelkafoje klarigas grek-latin-ajn originojn.
La artikoloj ankaŭ indikas la internaciecon de la radikoj, kompare al la lingvoj Angla, Franca, Germana, Hispana, Itala, Rusa, Greka, Latina, reprezentitaj per sia komenclitero. Sed tiu informo bedaŭrinde ne akompanas ĉiujn difinojn.
La unua etimologia vortaro de Esperanto estis la "Naŭlingva Etimologia Leksikono de la Lingvo Esperanto" de Louis Bastien (1907, 2400 kapvortoj, 250 paĝoj, dua eldono en 1950). Kvankam ne necesa por majstri Esperanton, etimologio estas pradimensio de nia lingvo, unu kultura aspekto kiu iom mankas en PIV.
Franclingva vorto estis aldonita, originale en aparta kolumno — ĉi-tiu vorto "kolumno" ne ekzistas en la vortaro —, por traduki ĉiun kapvorton (sed bedaŭrinde tre malofte la derivaĵojn).
Boirac klarigas ke ĉi-tiel la vortaro disvastigas kaj la internacian lingvon, kaj la Francan kulturon, ke la redaktotaj difinvortaroj en Germanujo, en Anglujo, en Italujo kaj aliloke, ĉi-tiaj utilus aspekti… Kion hodiaŭ realigas la reta vortaro ReVo…
Tamen, ĉi-tiu franclingva aldono en PVEE aspektas aŭ balasta aŭ vana, kelkafoje estas akompanata de demandopunkto, kiu remontras dubon pri la senco aŭ la utileco de la vorto…
Pri la reciproka tradukvortaro Franca-Esperanta "Dictionnaire-miroir français-espéranto" komputile kreita surbaze de ĉi-tiu franclingva kolumno, legu sube.
Unu papera paĝo de la Plena Vortaro E-o–E-a
Kompari kun la elektronika
Pligrandigi
Ĉi-tiu elektronika reeldono entute reproduktas la originalan tekston de 1909-1910, ties originalajn difinojn, inkluzive la tiamajn ortografiojn de Esperantaj kaj de francaj vortoj.
Tamen la nuna paĝaspekto tre malsamas de la originalo pro pluraj kialoj :
— la du partoj (1909 kaj aldono de 1910) nun estas alfabete unuigitaj en unu listo da 10596 artikoloj,
— la enhavo de ĉiu artikolo legeblas en separaj linioj, per nesamaj koloroj kaj literoj laŭ rubrikoj,
— hipertekstaj ligoj interligas la cititajn artikolojn,
— plie, reciprokaj ligiloj nun enestas en la celitaj artikoloj, se ili ne ekzistis en la originala redakto,
— fine, la korektoj menciitaj en la dua parto (kiuj bedaŭrinde celas nur la unuan parton) estis efikigitaj ĉiuj en sian respektivan artikolon.
Tiel farinte, aspekton prezentas nun la vortaro, kiu eblus estis ĝia originala, se, en 1909, komputiloj ekzistus ĉe la redaktintoj… — respekti ilian laboron ne eblas alimaniere.
Laŭnecese estis enmetitaj kelkaj klarigaj notoj : il legeblas per bluaj malgrandaj literoj inter rektaj parentezoj [tio estas noto de 2017].
La vortaro de Boirac jam de multaj jaroj ne plu estas tenita de aŭtorrajto. Ĉi-tiu informadike tralaborita reeldono postulas nenian komercan aŭtorrajton.
La formato de la originala papera libro en la Biblioteko Hippolyte Sebert estas bindaĵo je 25 cm × 17 cm, da 430 paĝoj, presita de Darantière en Diĵono, eldonita de Hachette en Parizo. Ĝi enhavas la jenajn partojn :
La elektronika reeldono reordigas la tuton laŭ la jenaj HTML-aj paĝoj :
Kvankam ne parto de la originala papera eldono, la elektronika reeldono proponas la reciprokan tradukvortaron, surbaze de la franclingva kolumno reordigita alfabete :
"Dictionnaire-miroir français-espéranto, d'après Émile Boirac, 1910",
A, B, C, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z,
elŝutebla en unu premita paĝo : mfebtuta.zip.
La 30-paĝa libreto titolita "Fundamentaj principoj de la vortaro Esperanta" eldonita en 1911 kaj 1925 estas aparta presaĵo de la antaŭparolo de la Plena vortaro Esperanto-Esperanta, kaj, ĉar ofte citita, kelkafoje konfuzita kun la vortaro mem.
Difinvortaro estas poartikola literaturo ; jen klasikaj verkoj :
E-vortarumi estas kiel kolekti papiliojn…
Esperanto-Biblioteko Hippolyte Sebert – Julio 2017.
Ligiloj :
Titolpaĝo
Dediĉo
Antaŭparolo
Mallongigoj
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K
L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V W Z
Tabelo de la oficialaj radikoj
"Dictionnaire-miroir français-espéranto"
retroiri al la listo de diversaj dokumentoj
Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert