Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert
al la prezenta paĝo pri la vortaro
al la dediĉa moto ← — Antaŭparolo — → tabelo mallongigoj
La vera titolo de la verko, kiun ni, t. e. miaj kunlaborantoj kaj mi, prezentas hodiaŭ al la Esperantista publiko, estus pli ĝuste : Provo de Plena Vortaro Esperanto-esperanta ; ĉar ni ne povas pretendi tuj de la unua fojo trafi tiel malfacile atingeblan celon, kiel estus senmanka repertuaro de ĉiuj esperantistaj radikvortoj, troveblaj ne nur en la Esperanto-naciaj Vortaroj, tre maldikaj plej ofte kaj pli malpli similaj inter si, sed ankaŭ en la Vortaroj naciesperantaj, el kiuj kelkaj estas jam grandampleksaj, kaj sufiĉe diferencas unu de la alia, en la diversaj Teknikaj Vortaroj, kaj eĉ en la verkoj literaturaj, filozofiaj, sciencaj, k. t. p., kies nombro ĉiutage pligrandiĝas.
Ni do petas de niaj legantoj malseverecon kaj indulgemon, se ni plenumis nur tre malperfekte tiel vastan programon ; sed ŝajnis al ni, ke tia repertuaro estas de nun, se ne plene efektivigebla, almenaŭ utilega, eĉ necesa ; kaj pro tio ni kuraĝis entrepreni la taskon.
En la unuaj tagoj de la vivo de Esperanto, la sola repertuaro de la uzeblaj radikvortoj estis la « Universala Vortaro », kombinita de la kreinto mem de la lingvo, Doktoro Zamenhof, tiamaniere ke ĝi povu taŭgi por ĉiuj bezonoj de la komuna interkompreniĝo ; kaj la unuaj verkistoj penis por esprimi ĉiujn ideojn nur per la helpo de la radikoj entenataj en tiu vortaro. Sed ju pli la lingvo kaj la literaturo disvolviĝis, des pli enŝoviĝis kvazaŭ nesenteble kaj nevole novaj vortoj ordinare ĉerpitaj el la sama internacia fundo, el kiu jam ĉerpis Dro Zamenhof ; kaj la Majstro mem, en siaj cirkuleroj, en la artikoloj de la tiama Lingvo Internacia, uzis tian liberecon enkonduki novajn vortojn. Aliparte, kiam estis verkata la unua Vortaro nacia-esperanta, t. e. la Vortaro Franca-esperanta, aperis por traduki multajn vortojn de lingvo, kiun kompreneble la laboro de grandnombraj centjaroj senfine kompilis, la neceso aldoni novajn radikojn al la esperanta radikaro ; kaj de la Franca-esperanta Vortaro tiuj radikoj baldaŭ transplantiĝis en la Esperanto-francan kaj ĝenerale en ĉiun Esperanto-nacian Vortaron. Same okazis pri la Germana-esperanta Vortaro ; sed jam en tiu lasta okazo, oni komencis ekvidi, ke tia maniero procedi al la plimultigado de la esperanta radikaro ne estas tute sendanĝera. Enkondukante novajn esperantajn vortojn okaze kaj pere de ia nacia Vortaro, ĉu franca, ĉu germana, k. t. p., oni preskaŭ neeviteble transportas en Esperanton radikojn ne sufiĉe internaciajn, sed kontraŭe nur rekoneblajn de la nacianoj uzantaj tiun nacian Vortaron. Ni citos ekzemple el la Germana-esperanta Vortaro la vortojn : bekeŝo (Pekesche), bovlo (bowle), bufro (Puffer), ĉirpi (zirpen), dreliko (Drillich), felpo (Felbel), haŭbizo (Haufbitze), hufo (Huf), jufto (Juchten), junkro (Junker), kaŭri (kauern), kepro (Koper), kirli (kirlen), klingo (Klinge), kluki (glucken), knari (knarren), kvasto (Quaste), kveri (girren), lakmuso (Lakmus), mestizo (Mestize), ornato (Ornat), panelo (Pannel), paviano (Pavian), provoso (Profos), pufo (Puff), refo (Reff), referato (Referat), regreso (Regress), remtero (Remter), sandro (Zander), staplo (Stapel), steveno (Steven), stoplo (Stoppel), ŝakri (shachern), ŝakto (Schacht), ŝeroj (Schären), ŝpico (Spitz), taŭzi (zauzen), tiko (Zwillich), tindro (Zinder), vertago (Zeckel), vokto (Vogt), k. t. p. Kompreneble ni ne kontraŭparolas al ĉiuj cititaj radikoj : kelkaj povas esti tute rekomendindaj kaj definitive akceptindaj ; sed oni komprenos, ke por Esperantisto ne germano, kiu ilin trovas en la Vortaro ĉu Esperanto-germana, ĉu Germano-esperanta, ili estas tute nekompreneblaj ; ĉar ili estas nur germanaj vortoj esperante vestitaj. Tial unu el la servoj, kiujn la Esperantistoj povas postuli de la Vortaroj esperanto-naciaj, t. e. utili por la komprenado kaj lernado de ia nacia lingvo, fariĝas neefektivigebla ; ĉar se mi, Franco, ne sufiĉe komprenanta la germana lingvon, trovas en ia teksto la vortojn Remter aŭ Schären kaj serĉas ilin en la Germana-esperanta Vortaro, kian klarigon povos alporti al mi la esperantaj vortoj : remtero kaj ŝeroj ? Do, por kompreni tiujn lastajn vortojn, Esperantisto bezonas koni antaŭe la germanan lingvon.
Sed tiu malutilo ankoraŭ pligraviĝis, ju pli multiĝis la ununaciaj-esperantaj Vortaroj sen responda alkonformiĝo de Vortaroj esperanto-diversnaciaj. Post la Franca kaj Germana Vortaroj aperis lastatempe Angla Vortaro de Rhodes, nova tre ampleksa Vortaro Franca de Presa Societo, kaj parto de la tiel nomita « Grand Dictionnaire » (Granda Vortaro), ankaŭ Vortaro Rusa ; kaj en ĉiuj eloviĝis kaj svarmis novaj vortoj tute nekompreneblaj por Esperantistoj ne poliglotaj ; ĉar ili estas ĉu pure anglaj, ĉu pure francaj, ĉu pure rusaj vortoj kun esperanta finiĝo. Se ĉiuj vortaristoj agus same en ĉiuj landoj de la terglobo, baldaŭ ni havus, krom la komuna internacia Esperanto, staranta sur la fundamento de Universala Vortaro, tiom da diversaj naciaj Esperantetoj, kiom estas da naciesperantaj Vortaroj. Jen ekzemploj por pruvi, ke tiu danĝero ne estas nur hipoteza. En la Angla Vortaro de Rhodes, backgammon estas tradukita esperante « bakgameno » ; laŭ angla-franca vortaro, backgammon estas la ludo trictrac, kiu estas tradukita en la Franca Vortaro de la Presa Societo : « triktrako ». En la Angla Vortaro, bubble estas aerglobeto, « bobelo », kaj en la Franca la responda bulle estas « blazo », k. t. p., k. t. p. Por nomi la fondinton de unu el la ĉefaj Hindaj religioj, la Angla Vortaro havas « Budeo », dum ni trovas en la Franca « Budhismo, Budhisto », kiuj rilatas la formon « Budho », k. t. p., k. t. p.
Por eviti tiun bedaŭrindan diversecon, la precipa rimedo estas, laŭ nia opinio, starigi de nun la liston de la duoblaj aŭ trioblaj formoj troveblaj en la jam ekzistantaj Vortaroj, tiamaniere ke unuparte tiu diverseco almenaŭ ne pligrandiĝu en la estonteco pro la nesciado de novaj vortfaristoj, kaj ke aliparte ĝi povu esti forigata per zorga komparado de tiuj duoblaj aŭ trioblaj formoj kaj definitiva elekto de la pli taŭga.
Tiun lastan laboron povas kompetente kaj aŭtoritate fari nur la Lingva Komitato sub la direkto de la Akademio ; kaj tial oni ne miros, se ni penis kiel eble plej akurate noti ĉiujn duoblajn aŭ trioblajn formojn, ne elektante inter ili, sed nur en iaj okazoj montrante per speciala signo, kiu ŝajnas al ni persone forĵetinda aŭ pli malpli riproĉebla.
La sama danĝero pendas sur la Teknikaj aŭ Specialaj Vortaroj, kies nombro kredeble kreskos en la estonteco, kaj eble ĝi estas por ili multe pli grava ol por la komuna vortaro. Cetere ne ĉiam estas tre facile distingi teknikan kaj komunan vortaron, kaj pro tio ni allasis sendistinge en nian repertuaron ĉiujn radikojn, komunajn aŭ teknikajn, nur presante ilin per diversformaj literoj, ne sen ŝanceliĝo pri multaj el ili. Certe la aŭtoroj de la Angla kaj de la Franca Vortaroj ne intencis verki teknikajn vortarojn ; tamen en la unua ni trovis vortojn kiel abiogenezo, akantiaso, akantocefalo, akatalektiko, akciakaturo, akajno, akolio, acino, akrodinio, akronika, adiabata, adurolo, agaragaro, agenezio, agnoteto (?), amielotrofio, anabrokismo (?), ankilostomo kaj ankilostomiazo, aratologio (kies signifon ni povis neniel retrovi, kvankam esplorinte sufiĉe plenajn enciklopediojn), k. t. p., k. t. p. ; en la dua ni trovis, krom multaj el la ĉi supre cititaj, la vortojn amanito, amaŭrozo, amendamento, amentaceo, amikto, amido, amio, amorozo, amfibolo, amfibraĥo, amfiktionoj, anakardo, analektoj, analemo, anamorfozo, anaforo, anastrofo, ankolio (anstataŭ akvilegio), k. t. p., k. t. p. Tiamaniere per la naciesperantaj Vortaroj alfluas en la esperantan vortaron multego da vortoj, tute senregule kaj kvazaŭ hazarde alprenitaj el la diversaj teknikaj lingvaĵoj ; kaj pri tia fakto ankaŭ ni devas atenti kaj zorgi, ke ĝi ne difektu la unuecon de la lingvo. Unu ekzemplo montros, ke tie ĉi ankaŭ estas necese kontroli la diversajn vortlibrojn unu per la alia, se ni ne volas fali en veran babelecon. La besto nomita france paresseux, angle, sloth, kaj en la ambaŭ lingvoj aï, ricevas en Esperanto kvar diferencajn nomojn : t. e. en la Angla Vortaro, aheo kaj tardigrado, en la Franca aĥeo kaj bradipo ; en la Teknika Vortaro de Verax, akeo kaj same bradipo ; oni eble opinios, ke estas iom tro multe da nomoj por unu sola besto.
Fine ni havis ankaŭ la deziron enkonduki en nian radikaron ĉiujn novajn radikojn uzitajn de la plej aŭtoritataj verkistoj de la Esperantista literaturo, Dro Zamenhof, Grabowski, Kofman, Devjatnin, Kabe, k. t. p., eĉ citante la lokojn ; sed bedaŭrinde ni devas konfesi, ke ni tre malkontentige plenumis tiun plej utilan sed ankaŭ plej malfacilan parton de nia entrepreno. Ne unu homo povas efektivigi tiun necesan kolektadon, sed nur anaro de multaj kaj nelacigeblaj kunlaborantoj. Ni faris nur unu paŝon sur la vojo, kiun espereble aliaj post ni traesploros.
Sed ĉar ni renkontis en nia tuta laboro multajn malfacilaĵojn, kiuj povus esti evitataj al la estontaj laborantoj per sufiĉe simplaj aranĝoj, ni petas permeson elparoli tie ĉi kelkajn konsilojn por la verkontoj de novaj Vortaroj naciesperantaj.
Unue estus, laŭ nia opinio, plej senutile, aŭ por pli ĝuste diri, malutile, se ili enkondukus vortojn ne efektive apartenantajn al ilia propra lingvo, sed okaze prunteprenitajn de ia tute diferenca lingvo, kiel ekz. en Vortaro Angla aŭ Franca vortojn arabajn, ĥinajn, japanajn, k. t. p. per kiuj ofte vojaĝantoj kolormiksaĉas la rakontojn pri siaj vojaĝoj : apud tiaspecaj vortoj, kiel (ni citas el la Angla Vortaro, lit. B) : bakŝiŝo, baŝibazuko, batmano, begumo, bolaso, bulbulo, k. t. p., ni metis la noteton (voj.) t. e. vojaĝoj, kaj ofte ankaŭ (?) demandan punkton, kio signifas : ĉu estas utile havi tiajn vortojn en Esperanta Vortaro, aŭ ĉu ne estus preferinde lasi ilin en ilia nacia formo ? — Same estus pli bone, laŭ nia opinio, ne enkonduki vortojn apartenantajn efektive al la nacia lingvo de la vortaristoj sed ne havantajn signifon internacian, kiel ekz. pri la diversaj kartludoj, manĝaĵoj, vestaĵoj, k. t. p. kiuj diferencas de unu lando al alia, kaj de unu jarcento aŭ eĉ de unu jaro al alia, k. ekz. : buljoto, babao, bekeŝo, k. t. p. Almenaŭ la vortaristoj devus enkonduki tiajn vortojn nur trovinte ilin jam uzitaj en la verkoj de kelkaj aŭtoroj, tute ne trudante ilin al Esperanto pro preteksto traduki mem per simpla transskribado vortojn de ilia nacia vortaro.
Due, se la estontaj aŭtoroj de naciesperantaj Vortaroj bonvolus ricevi niajn konsilojn, ni insiste petus ilin, ke ili montru per ia signo, ekz. per steleto, ĉiajn novajn radikvortojn kiujn ili prenas sur sin enkonduki, kiel faris la aŭtoroj de la Granda Vortaro Franca-esperanta (Grand Dictionnaire français-esperanto) en la jam aperintaj kajeroj de ilia verko. Estus ankaŭ laŭdinda kutimo aldoni en la fino tabelon de tiuj novaj radikoj, kiel faris almenaŭ parte la aŭtoro de la Angla-esperanta Vortaro (Rhodes).
Al la aŭtoroj de Teknikaj Vortaroj aŭ Terminaroj ni faros ankaŭ tiun lastan peton ; kaj plie, se iliaj verkoj ne estos ordigitaj laŭ alfabeta ordo (kiel ekz. la Anatomia Vortaro, de Sro Dro Bouchard, la Muzika Terminaro de Sro De Mesnil, k. t. p.), ni insiste petos ilin, ke ili aldonu alfabetan liston de ĉiuj novaj terminoj, ne lasante al iu alia taskon por ili tre facile plenumeblan ; ĉar per tiu rimedo ili ne nur faciligos mirinde la laboron de la estontaj plenvortaristoj, sed ankaŭ faros mem siajn verkojn dekoble pli utiligeblaj por ĉiuj legontoj kaj uzontoj.
Ni volonte turnus nin kun la sama peto al ĉiuj gazetistoj kaj kritikistoj, kiuj ekzemple de Sro Boulet kaj de la Lingvo Internacia, publikigas liston de novaj vortradikoj rimarkitaj en la plej freŝdataj verkoj ĉu de Dro Zamenhof, ĉu de aliaj eminentaj literaturistoj, Kabe, Grabowski, k. t. p. Plej ofte ili citas tiujn vortojn iom hazarde, kiel ili renkontis ilin de paĝo al paĝo en sia tralegado. Ne estus por ili tre granda laboro, kaj estus por la publiko kaj por la estontaj vortaristoj grandega servo, se ili zorgus ordigi siajn eltrovaĵojn laŭ alfabeta ordo.
Fine, se ni ne timus ŝajni tro postulemaj, ni dirus ankaŭ al ĉiuj verkistoj : « Ĉu tio tre ĝenus vin atentigi iamaniere la legantojn pri ĉiu nova vortradiko, kiun vi deziros kaj provos enkonduki en la komunan uzon ? Tion ĉi vi povus tre oportune fari, ĉu (kiel faris Sro Sentis en Urso en montoj) signante per noteto malsupre de la paĝo la novan vortradikon, kies signifon kaj devenon vi montrus, ĉu aldonante en fino de la libro liston de ĉiuj vortradikoj de vi enkondukitaj kun mallonga traduko nacia aŭ klarigo esperanta. Almenaŭ, se la lastaj rimedoj ŝajnas tro penigaj, estus bone distingi tiajn vortojn per speciala marko, k. ekz. steleto aŭ kursivaj presliteroj, k. t. p. »
Nur, kiam la agado de tiuj aŭ similaj procedoj fariĝos ĝenerala kaj konstanta kutimo en la Esperanta verkistaro, nur tiam la Lingva Komitato povos efike plenumi la oficon al ĝi truditan de la Esperantistoj, t. e. kontroli kaj reguligi la evoluadon de la lingvo.
Manke de tia helpo, ni certe preterlasis multajn vortradikojn tre interesajn kaj utilajn ; sed eble ni povos ilin restarigi en estontaj eldonoj de la Vortaro, se la publiko montros al ni, ke ĝi aprobas nian laboron.
Pri la traduko aŭ klarigo de la radikoj, ni penis atingi kiel eble plej altan gradon de klareco uzante tamen kiel eble plej malgrandan nombron da vortoj ; sed ni plene konscias, ke laŭ tiu rilato ni restis ankaŭ tre malproksime de la celo. Nia sola senkulpigo estas, ke ni provis unuaj fari ion ne ankoraŭ provitan. Tiuj pli bone faros, kiuj venos poste.
Eble oni miros, ke en Vortaro Esperanto-esperanta, do esence internacia, ni aldonis tamen francan, do nacian tradukon, al la internacia aŭ esperanta traduko. Tion ĉi ni decidis fari pro la jenaj kaŭzoj.
Unue, ni deziris, ke nia Vortaro, krom ĝia internacia utiligebleco, povu ankaŭ servi por la disvastigo de Esperanto inter niaj samlandanoj t. e. en Francujo kaj samtempe por la disvastigo de Franca lingvo inter niaj alilandaj samideanoj t. e. en la tuta mondo. La Francaj Esperantistoj ricevis ofte de siaj samlandanoj la riproĉon, ke, klopodante por la disvastigo de Esperanto, ili rekte laboras kontraŭ Francujo, kies lingvo povas rajte pretendi la oficon de universala interkomunikilo, kaj ke ili estas do malamikoj de sia propra patrujo. Sed la ofico, kiun povas rajte pretendi la franca lingvo ekster Francujo, tute diferencas de la rolo celata kaj jam parte plenumita de Esperanto kiel internacia helplingvaĵo. Eĉ se Esperanto estus farinĝinta la dua lingvo de ĉiu homo sur la tuta terglobo, restus ankaŭ ĉe ĉiuj kleruloj, ĉe ĉiuj amantoj de alta civiliziteco, la deziro konatiĝi kun la franca lingvo, ne por uzi ĝin kiel rimedon por internaciaj rilatoj, sed por ĝui ĝin kiel esprimon de unu el la plej belaj naciaj spiritoj en la homaro t. e. la spirito mem de Francujo. Pli vere, en tiu hipotezo, la nombro de aspirantoj al Franca kulturo senmezure pligrandiĝus en ĉiuj partoj de la mondo, ĉar ĉiuj homoj, al kia ajn nacio ili apartenus, povus havi dank’al Esperanto mirindajn faciligojn por lerni la lingvon kaj esplori la literaturon francan. Tion ĉi mi jam klarigis en mia antaŭparolo al la Esperantista Gramatiko de Franca Lingvo verkita de Sro Boulet ; kaj pro tio ĉi ankaŭ mi aldonis al la jena Vortaro Esperanto-esperanta tradukaron francan, tiamaniere ke ĝi povu utili al la tuta internacia Esperantistaro por la lernado de nia nacia franca lingvo.
Cetere ni estus tre feliĉaj, se nia ekzemplo estus imitata de niaj alilandaj samideanoj, t. e. se aperus same en Germanujo Plena Vortaro Esperanto-esperanta kun tradukaro germana, en Anglujo kun tradukaro angla, en Italujo kun tradukaro itala, k. t. p., k. t. p. La aranĝo, kiun ni elektis por tiu ĉi verko laŭ tri kolonoj, unu havanta la vortradikojn esperantajn, la dua la klarigojn en Esperanto, la tria la tradukojn en Franca lingvo, tre faciligus kredeble tiun plivastigon de nia ellaboraĵo ; ĉar sufiĉus, restigante sen ŝanĝo la du unuajn kolonojn, anstataŭigi en la tria la francan tradukaron per angla, germana, itala, k. t. p.
Laŭ la metodo kaj ekzemplo de Dro Zamenhof en Universala Vortaro ni allasis en nia Plena Vortaro ne nur la radikvortojn sed ankaŭ la finiĝojn kaj afiksojn. Pri tiuj ĉi lastaj ne estos senutile prezenti kelkajn rimarkojn.
Kompreneble oni trovos tie ĉi la tutan afiksaron elpensitan de la Majstro ; kaj ni penis klarigi kiel eble plej precize la signifon kaj oficon de ĉiu afikso en ĝia alfabeta loko. Sed ŝajnas al ni, ke por plene kompreni tiun ĉefan parton de la Zamenhofa kreaĵo, oni devas konsideri la afiksojn ne aparte unu de la alia sed kontraŭe laŭ iliaj interrilatoj kaj kvazaŭ membrojn de unu nedividebla tutaĵo.
Laŭ nia opinio, oni povas distingi inter ili du grandajn kategoriojn. Unuflanke estas universalaj afiksoj, kiuj povas kuniĝi kun ĉiuspecaj radikoj, verbaj, substantivaj aŭ adjektivaj, kaj povas same naski ĉiuspecajn vortojn derivitajn, verbojn, substantivojn aŭ adjektivojn. Aliflanke estas pli malpli specialaj afiksoj, kiuj kuniĝas prefere aŭ eĉ ekskluzive kun unu speco de radikoj, ĉu verbaj, ĉu substantivaj, ĉu adjektivaj, kaj naskas, almenaŭ senpere kaj primitive, nur unu specon de vortoj derivitaj, ĉu verbojn, ĉu substantivojn, ĉu adjektivojn.
Kiel oni vidas, ni starigas kiel esencan principon de Esperanto la specifikan diversecon de ĝiaj radikoj. Tiu principo ŝajnas unuavide kontraŭa al la cirkonstanco, ke Universala Vortaro entenas krudajn radikojn sen finiĝoj kaj sekve sen gramatikaj diferencigoj ; de kio oni eble povus konkludi, ke ili estas per si mem indiferentaj al ĉiu gramatika signifo, ke ili estas gramatike neŭtralaj, kaj ke sekve ili estas kapablaj vesti kun egala facileco ĉiujn gramatikajn diferenciĝojn, ĉu verbajn, ĉu substantivajn, ĉu adjektivajn. Sed tiu cirkonstanco venas nur de tio, ke Universala Vortaro estas antaŭ ĉio difinita por faciligi al neesperantistoj la tutan analizon kaj komprenon de esperantistaj tekstoj ; kaj oni povas nenion konkludi de tio pri la efektiva strukturo de la lingvo. Estus facile montri, ke la radikoj de Universala Vortaro regule dispartiĝas en diferencajn kategoriojn t. e. verbajn, substantivajn, adjektivajn, k. t. p., kiel oni povas konstati per la diversnaciaj tradukoj de ĉiu el ili, kaj kiel cetere postulas la naturo mem de la realaĵoj kaj de la homa penso. La principo de la specifika diverseco de la radikoj estas pozitiva, eksperimenta fakto, multe pli grava ol la simple teoria kaj subjektiva regulo (ne principo) de returnebleco, kiun kelkaj malprave pretendis kontraŭstarigi al ĝi.
La universalaj afiksoj en Esperanto estas kvar, kiuj servas ĉu por altigi, ĉu por malaltigi ian econ, agon, estaĵon ĝis la plej ekstrema grado, ĉu eĉ por maligi kaj anstataŭi ĝin per io kontraŭa, ĉu por aludi ian ajn rilaton kun ĝi.
Ili estas la sufiksoj « eg », plejgrandiga ; « et », malplejgrandiga ; la prefikso « mal », inversiga ; kaj fine la sufikso « um », sen difinita senco. Ekzemple : varmega, varmeta, malvarma ; fermeti, fermegi, malfermi ; orumi, kolumo, proksimuma ; k. t. p.
Oni povos ankaŭ meti en tiun klason la novan sufikson « aĉ », kiu estas kvazaŭ morale malplejgrandiga, kaj aldonas malŝatan nuancon al ĉiuspeca radiko, kun kiu oni kombinas ĝin : domaĉo, obstinaĉa, ridaĉi, k. t. p. ; kaj oni povus teorie imagi sufikson morale plejgrandigan, t. e. aproban, laŭdan, k. t. p. ; sed tiu sufikso ŝajnas praktike senutila, ĉar oni renkontas ĝin en preskaŭ nenia lingvo (komparu tamen en la franca lingvo : grand, grandiose). Aliparte la adverbo « ne », la prepozicio « sen », uzataj kiel prefiksoj, ludas rolon tute kompareblan al tiu de la afikso « mal » (komparu : neutila, senutila, malutila).
La specialaj afiksoj dividiĝas nature en tri specojn : 1° verbaj, t. e. naskantaj unualoke kaj senpere verbojn (kaj ankaŭ sed ne senescepte, kuniĝantaj prefere kun verbaj radikoj) ; 2° adjektivaj, t. e. naskantaj unualoke kaj senpere adjektivojn ; 3° substantivaj, t. e. naskantaj unualoke kaj senpere substantivojn.
La unua klaso entenas la tri sufiksojn : « ad », « ig » kaj « iĝ ». — Pri « ad » oni povas rimarki, ke ĝi kuniĝas, ĉu kun verbaj ĉu kun nomaj, neniam kun adjektivaj radikoj. Kiam ĝi kuniĝas kun verbaj radikoj, ĝi naskas derivitajn verbojn, kiuj aldonas al la senco de la primitiva verbo nuancon de ripeto, daŭro, kutimo ; ekz. : kanti, kantadi ; pafi, pafadi ; vivi, vivadi ; k. t. p. Kiam ĝi kuniĝas kun nomaj radikoj, oni povas dubi, ĉu ĝi naskas unualoke verbojn (kies signifo ne multe diferencus de la verboj senpere derivitaj de la tiuj samaj radikoj : kroni, kronadi ; tamburi, tamburadi ; k. t. p.) aŭ ĉu ĝi ne naskas pli ĝuste nomojn verbajn, t. e. ĉu ĝi ne aldonas al la primitivaj substantivoj novan sencon de agado : krono, kronado ; tamburo, tamburado ; k. t. p. Sed ĉiumaniere la sufikso ad havas esencan rilaton kun verba ideo.
La sufiksoj « ig » kaj « iĝ » kuniĝas kun substantivaj kaj adjektivaj radikoj por naski derivitajn vortojn ; kaj tio ĉi enhavas nenian malfacilaĵon, kiel ekz. : ŝtonigi, ŝtoniĝi ; virigi, viriĝi ; paligi, paliĝi ; fortigi, fortiĝi ; k. t. p. Sed la afero estas iom pli malfacila, kiam la kuniĝo estas kun verbaj radikoj, kiel ekz. : venigi, faligi, dormigi, farigi, kantigi ; veniĝi, faliĝi, dormiĝi, fariĝi, kantiĝi ; k. t. p. Ni ne povas tie ĉi diskuti detale la demandon ; sed ni nur atentigos niajn legantojn pri la neceso uzi tiujn du sufiksojn, (kiel cetere ĉiujn sufiksojn) nur en okazo de efektiva bezono. Tre ofte, (precipe, ŝajnas al ni, en la britaj esperantistaj verkoj) la formoj kun ig kaj iĝ anstataŭas tute senutile kaj eĉ malutile la simplajn formojn : oni ne vekas, oni vekigas iun ; io ne estas naskita, sed naskigita ; k. t. p. Same oni haltiĝas, droniĝas, k. t. p. anstataŭ halti, droni, k. t. p.
Al tiuj tri sufiksoj oni proponis de longa tempo, precipe inter la sciencistoj kaj teknikistoj, aldoni novajn sufiksojn samspecajn t. e. verbajn, por devenigi pli precize verbojn de substantivaj radikoj. Ekz. : « iz » anstataŭ « um » aŭ simpla « i » : elektrizi, orizi, arĝentizi, k. t. p. Sed ŝajnas, ke en la komuna lingvo, kiu ne bezonas matematikan precizecon, tiaj sufiksoj estas ŝarĝo pli ol helpo. Oni ne uzas razilon por tranĉi lignon.
La afiksoj adjektivaj estas « ebl », « em », « ind », kiuj kuniĝas ekskluzive kun verboj, ekz : kredebla, kredema, kredinda ; videbla, videma, vidinda ; k. t. p.
La unua prezentas sencon pasivan kaj signifas : kiun oni povas kredi, vidi, k. t. p. aŭ kiu povas esti kredata, vidata, k. t. p. Sekve ĝi povas kombiniĝi nur kun aktivaj verbradikoj : formoj kiel : estebla, povebla, vivebla, mortebla, havas nenian signifon (nur se oni aktivigas okaze kelkajn el tiuj verboj, ekz. se vivebla signifas : ne, kiu povas vivi, sed, kiun oni povas vivi : tia vivo ne estas vivebla). La aktiva sufikso responda al « ebl » ne ekzistas en Esperanto : oni ĝis nun uzis anstataŭe, ĉu la radikojn « pov », « kapabl », kiel ekz. : vivopova, pagokapabla, ĉu la sufikson « em », kiam la diferenco inter kapablo kaj inklino ŝajnas negrava kaj neatentinda, kiel ekz. : mortema, brulema, ĉu la simplan finiĝon « a », kiel ekz. : instrua, nutra, k. t. p. — Oni tamen proponis, precipe inter filozofoj kaj sciencistoj, enkonduki novan sufikson « iv » kun tiu speciala senco ; ekz. : voliva, sentiva, aŭdiva, vidiva, k. t. p. signifus : kapabla voli, senti, aŭdi, vidi, k. t. p. kaj naskus la abstraktajn nomojn : voliveco, sentiveco, aŭdiveco, vidiveco, k. t. p. kiujn ŝajnas bezoni la filozofio kaj naturaj sciencoj.
El la du ceteraj « em » kaj « ind », la unua prezentas sencon aktivan kaj respondas al la proponita « iv » ; sed ĝi signifas pli ol simplan povon aŭ kapablon, t. e. efektivan inklinon, « tendencon », tiel ke « mortema » laŭvorte estas ne nur « kiu povas morti » sed eĉ « kiu celas, deziras, volas morti ». La dua « ind » respondas al « ebl » almenaŭ en tio, ke ĝi havas ankaŭ sencon pasivan. « Laŭdinda, kredinda » signifas « kiu meritas, ke oni laŭdu, kredu ĝin » aŭ « kiu meritas esti laŭdata, kredata », k. t. p. — Ĉu oni povus doni al ĝi la sencon proksiman kaj analogan : « kiu devas esti », aŭ ĉu estos necese, kiel opinias kelkaj aŭtoroj, enkonduki novan sufikson, kiel « end » por tiu ofico ? Tio estas demando, kiun solvos nur la praktiko kaj komuna uzado. Ĝis nun oni uzis por esprimi la diritan sencon, krom « ind », ĉu la participan finiĝon « ot » kiu aludas estontecon pli ĝuste ol deviĝecon, ĉu kunmetitajn formojn kiel ekz. : « La afero estas por fari tuj : mi havas tri leterojn por skribi antaŭ ol forveturi » k. t. p. Eble la rimedoj jam ekzistantaj sufiĉas sen aldono de nova komplikaĵo, des pli ke oni ne havas tre oftajn okazojn elparoli tiun iom specialan ideon.
Sed ĉu adjektivoj povas deveni nur el verboj ? ĉu oni ne povus ankaŭ devenigi kelkajn el nomoj aŭ adjektivoj ? Se ni konsideras la aferon el tute teoria vidpunkto, la respondo estas certe jesa ; sed ni ne devas forgesi, ke lingvo estas des pli bona praktike, ju pli simpla kaj facila ĝi estas, sekve ke ĝi entenas kiel eble plej malgrandan nombron da afiksoj, t. e. nur la necesegajn afiksojn. Teorie do oni povas elpensi afiksojn nomadjektivajn, kiel ekz. por signifi : ĉu « apartenanta al io nomita », aŭ « havanta en si ion nomitan », aŭ « similantan al ĝi », k. t. p. ; sed la demando estas, ĉu tiuj pensnuancoj estas sufiĉe gravaj kaj renkontiĝas sufiĉe ofte en la parolado por ke oni nepre bezonu specialajn signojn por ili.
Pri la unua senco « apartenanta al io nomita » Esperanto ĝis nun devenigis adjektivojn de primitivaj substantivoj nur per ŝanĝo de finiĝoj ; ekz. : reĝa palaco, t. e. palaco de la reĝo ; suna lumo, t. e. lumo de la suno ; kaj neniam en la praktiko rezultis el tio ĉi eĉ la plej malgranda malfacilaĵo. Estas do tute senutile nuligi senfinan nombron da similaj formoj kiel reĝa, suna, k. t. p. kaj deklari ilin sensencaj kaj anstataŭmeti formojn komplikajn, kiel reĝala, sunala, k. t. p. nur por kontentigi pure teoriajn postulojn.
Pri la dua senco « havanta en si aŭ sur si aŭ kun si ion nomitan », ŝajnas, ke oni proponis novan sufikson nur en okazo de « multhaveco ». Ekz. la sufikso « oz », jam de longe proponita kaj eĉ uzita de scienculoj kaj teknikistoj por tiu ofico, signifas ne « kiu havas simple ion nomitan », ekzemple florojn, fruktojn, branĉojn, kornojn, k. t. p. sed « kiu havas multe da ĝi ». Por esprimi la unuan el tiuj du sencoj, Esperanto uzas la radikojn « hav », « port », kiel ekz. : kornhava, fruktoporta, k. t. p. Eble oni povus ankaŭ uzi la prepozicion « kun » kiel prefikson, same kiel oni uzas la respondan prepozicion « sen ». Se oni diras : kreskaĵo senflora, besto senkorna, k. t. p., kial oni ne povus diri : kreskaĵo kunflora, besto kunkorna, k. t. p. ? — Por esprimi la duan sencon, Esperanto ĝis nun uzis same radikojn : « mult », « plen », « riĉ », « don », ĉu kiel prefikson, ekz. : multangula, multriska, multokula, multorela, k. t. p., ĉu kiel sufikson, ekz. : stelplena, herboriĉa, oledona, k. t. p.
Sed povas esti, ke en kelkaj okazoj estus pli oportune havi specialan afikson pli malpezan ol tiuj kunmetitaj vortoj, kaj nenio malhelpas, ke la proponita sufikso « oz » plenumu tiun oficon, se tamen estas interkonsentite, ke ĝia uzado ne estos deviga kaj ke oni uzos ĝin nur en okazo de vera bezono, t. e. por signifi realan, materian multhavecon. Cetere tio ĉi estas afero, pri kiu sendube la Akademio konsiliĝos.
Pri la tria senco : « similanta al io nomita », la sciencistoj havas specialan sufikson « id » kaj « oid » aŭ « ojd », (precipe la zoologiistoj), kiel ekz. : antropojda, arboida, k. t. p., sed tiu sufikso estas ekskluzive scienca kaj ŝajnas ja, ke ĝi ne povas defluiĝi en la komunan lingvon. Esperanto ĝis nun uzis kunmetitajn vortojn kun radikoj « simil », « ŝajn », kiel ekz. : homsimila, arbŝajna, k. t. p. ; aŭ devenigis adjektivojn de abstraktaj nomoj (kiuj estas mem kvazaŭ adjektivoj substantivigitaj), kiel ekz. : sapeca, oleeca (kun la signifo : havanta econ de sapo, de oleo, kvankam ne estante sapo, oleo, sekve iel simila al sapo, oleo, k. t. p.). Ŝajnas, ke tiuj rimedoj povas sufiĉi sen enkonduko de nova balastero.
Same ne ŝajnas necese havi aldonan sufikson por devenigi adjektivojn el primitivaj adjektivoj. Efektive ĉiu adjektivo signifas : havanta ian econ aŭ kvaliton. Sed ĉiu ajn eco, konsiderata en la havanta ĝin subjekto, nur povas esti ĉu en meza, ĉu en plej alta, ĉu en malplejgranda grado, ĉu inversigita en la kontraŭan econ. Nu la universalaj afiksoj « eg », « et », « mal », sufiĉas por plene esprimi tiujn nuancojn. Estas vere, ke en kelkaj lingvoj ekzistas sufikso por devenigi adjektivojn el aliaj adjektivoj (precipe signifantaj kolorojn). Ekz. france : bleu, bleuâtre, rouge, rougeâtre, k. t. p. Sed por tiel malvasta ofico ĉu estas necese enkonduki specialan sufikson ? Ĉu ne sufiĉas uzi, kiel oni faris ĝis nun, la kunmetitajn formojn, dubeblua, duberuĝa, aŭ la universalan sufikson « et », kiu ŝajnas al ni tute taŭga, ĉar la franca « bleuâtre » signifas : « kiu estas preskaŭ sed ne plene, ne vere blua, do blueta » ; tute same kiel « varmeta » signifas : « kiu estas preskaŭ sed ne plene, ne vere varma » ?
Nun ni transiras al la substantivaj afiksoj, kiuj povas ankaŭ dividiĝi en du klasojn :
1° Afiksoj por devenigi nomojn de aferoj, objektoj.
2° Afiksoj por devenigi nomojn de personoj (aŭ eĉ de bestoj).
En la unua klaso troviĝas :
1° Sufikso por substantivigi abstraktajn kvalitojn kaj fari el ili kvazaŭ nemateriajn aferojn, spiritajn objektojn : kaj tiu estas la sufikso « ec », kiu kuniĝas prefere kun adjektivaj radikoj, kiel ekz. : boneco, varmeco, k. t. p., sed kiu povas ankaŭ kuniĝi kun substantivaj radikoj, kiel ekz. : homeco, dieco, kaj eĉ kun verboj, kiel ekz. : videco, voleco (precipe en kunmetitaj formoj : klarvideco, senvoleco, k. t. p.), kredeble en tiuj lastaj okazoj pere de la substantivaj kaj verbaj adjektivoj : homa, dia, vida (klarvida), vola (senvola), k. t. p. Tiu sufikso, kiel oni vidas, estas kvazaŭ meza inter la ĵusantaŭaj kaj la sekvantaj. Ĝi servas por fari abstraktajn substantivojn.
2° Sufikso por nomi aferojn, objektojn (ĉu materiajn ĉu eĉ spiritajn, moralajn, sed ĉiuokaze konsideratajn kiel ekzistantajn per si mem) laŭ unu el iliaj ĉefaj kvalitoj, elementoj aŭ agoj, uzoj, k. t. p. ; kaj tiu ĉi estas la sufikso « aĵ », kiu havas la ĝeneralan sencon de afero, objekto (ne, kiel oni tro ofte diras, materia, sed konkreta) kaj servas do por elfari konkretajn substantivojn. Ekz. : blankaĵo, altaĵo, bonaĵo, diaĵo, amikaĵo, laktaĵo, porkaĵo, lanaĵo, feraĵo, trinkaĵo, manĝaĵo, vidaĵo, k. t. p.
3° Sufikso por nomi specialan klason de aferoj, objektoj, aĵoj, t. e. ĉiujn aĵojn, kiuj estas difinitaj por helpi al ia afero, ĉiujn instrumentojn, ĉu naturajn, ĉu artajn. Tio estas la sufikso « il », kiu kuniĝas ekskluzive kun verbaj radikoj, kiel ekz. : flugilo, naĝilo, komunikilo, propagandilo, k. t. p. Ĝi estas do malpli ĝenerala kaj pli preciza ol « aĵ », kvankam en kelkaj okazoj ne estas tre facile scii, kiun el ili oni devas prefere uzi ; ekz. : Via lasta parolado estis tre bona propagandaĵo kaj povos esti por ni tre efika propagandilo.
4° Sufikso por nomi specialan klason de aĵoj, kiuj entenas en si aŭ portas sur si pli malpli grandan amason da aliaj aĵoj de difinita speco ; kaj tio ĉi estas la sufikso « uj », kiu kuniĝas precipe kun substantivaj radikoj, kaj servas praktike por elfari nomojn ĉu de mebloj, kestoj, vazoj, k. t. p., kiel ekz. telerujo, ĉifonujo, abelujo, supujo, piprujo, ĉu de arboj, kiel pomujo, ĉerizujo, ĉu de landoj (sed nur kiam oni nomas landon per la nomo de la gento aŭ nacio ĝin loĝanta), kiel ekz. Francujo, Germanujo, Anglujo, k. t. p. Oni trovas ĝin pli malofte kombinita kun verba radiko, kiel ekz. manĝujo, trinkujo, knedujo, k. t. p.
5° Sufikso por nomi specialan klason de ujoj, kiuj entenas aŭ portas nur unu aĵon de difinita speco, kies ekstremaĵo restas libera. Ĝi estas la sufikso « ing », kiu kombiniĝas preskaŭ ekskluzive kun substantivaj radikoj, kiel ekz. : cigaringo, kandelingo, piedingo, fingringo, k. t. p. (tamen oni trovas ankaŭ : pendingo).
6° Sufikso por nomi ĉiun kolekton de aferoj aŭ estaĵoj samspecaj konsiderataj kiel kunestantaj. Ĝi estas la sufikso « ar », kiu kombiniĝas ekskluzive kun substantivaj radikoj, kiel ekz. : arbaro, domaro, vagonaro, foliaro, bovaro, gazetaro, k. t. p.
7° Sufikso por nomi elementon, parton konsistigan de objekto. Ĝi estas la sufikso « er », kontraŭparto de la sufikso « ar », kiu same kiel ĝi kombiniĝas ekskluzive kun substantivaj radikoj, kiel ekz. : akvero, fajrero, pluvero, neĝero, k. t. p.
8° Sufikso por nomi ĉiun lokon difinitan ĉu por ia ago, ĉu por ia speco de aferoj, bestoj aŭ personoj. Ĝi estas la sufikso « ej », kiu kombiniĝas kun verbaj aŭ substantivaj radikoj, pli malofte kaj, ŝajnas, malpli ĝuste, kun adjektivaj ; kiel ekz. : lernejo, preĝejo, kuirejo, ĉevalejo, bovejo, hundejo, konsulejo, ambasadorejo, sekretariejo, densejo, k. t. p.
Kelkaj ne tre bone distingas tiun ĉi sufikson de la sufikso « uj » ; kaj efektive ili havas inter si kelke da analogeco, precipe se oni konsideras la lastan en la nomoj de landoj, Anglujo, Francujo, k. t. p. ; sed la ĉefa diferenco estas, ke « ujo » estas efektiva, materia, kvazaŭ fizika objekto, samspeca kiel meblo, kesto, sako, arbo, k. t. p., dum « ejo » estas nur loko, spaco, sekve io idea kaj kvazaŭ geometria. Ekz. : abelujo estas la kesto-dometo, en kiu loĝas la abeloj ; abelejo estas la loko en la ĝardeno, kie kunlokiĝas la abelujoj aŭ kunvenas kaj libere vivas inter si la abeloj. Abelujon oni povas tuŝi, porti, renversi, k. t. p., tute ne abelejon.
Restas nun por ekzameni la sufiksojn uzatajn por elfari nomojn de personoj.
La plej ĝenerala el ĉiuj, kiu respondas al la sufikso « aĵ » inter la aferaj nomsufiksoj, estas la sufikso « ul », kiu signifas « persono, vivanta individuo », same kiel « aĵ » signifas « objekto, nevivanta afero ». Ĝi aliĝas kun radikoj verbaj, substantivaj, kaj adjektivaj sed prefere kun tiuj du lastaj ; ekz. : banulo, dormulo, garantiulo, ĝibulo, religiulo, ftizulo, blindulo, riĉulo, k. t. p. Efektive la participaj finiĝoj ant, int, ont, at, it, ot, plej ofte konkurencas kun ĝi por la kombiniĝo kun verbaj radikoj : oni trovas pli ofte dormanto, leganto, ol dormulo, legulo, k. t. p.
Sed inter la « uloj » estas kategorioj, kiuj ebligas pli precizan montron de la nomataj personoj. Unu el ili estas la profesio, la kutima okupiĝo, kaj al ĝi respondas la sufikso « ist », kiu kombiniĝas kun radikoj jen verbaj, jen substantivaj ; kiel ekzemple : kuiristo, forĝisto, plugisto, panisto, viandisto, dentisto, k. t. p. Dua estas la societo al kiu la nomita persono apartenas, la doktrino kiun ĝi sekvas ; kaj al tiu kategorio respondas la sufikso « an », kiu kombiniĝas nur kun radikoj substantivaj, ĉu de aferoj (societo, lando, doktrino), ĉu de personoj (religiestro, skolestro, k. t. p.), kiel ekz. : familiano, grupano, urbano, aziano, afrikano, samreligiano, samideano, kristano, mahometano, k. t. p.
Ni povas tamen rimarkigi, ke pro troa obeemo al la kapricaj kutimoj de la naciaj lingvoj, tiun lastan sufikson tre ofte kaj tute erare anstataŭas la antaŭa. Oni ne diras kongresisto anstataŭ kongresano, sed oni maltimas diri esperantisto, kiam la ĝusta vorto estus sendube esperantano ; budhisto, kalvinisto, anstataŭ budhano, kalvinano, simile al kristano, luterano, k. t. p.
Apud tiuj sufiĉe ĝeneralaj afiksoj havas lokon pli specialaj, kiel : estr, ĉef, in, id, edz, bo, ge, ĉj, nj, k. t. p., kiuj aliĝas nur al substantivoj por elfari nomojn de personoj, individuoj, konsiderataj laŭ iliaj sociaj aŭ familiaj interrilatoj ; ekz. : regnestro, imperiestro, ĉefministro, ĉefepiskopo, patrino, reĝido, reĝinedzo, bofilo, gefratoj, paĉjo, Joĉjo, panjo, Manjo, k. t. p.
Nun la demando estas, ĉu estas necese aldoni novajn substantivajn sufikson al la ĉi supra listo. Ekzamenante la internaciajn vortojn de substantiva speco prunteprenitajn de Esperanto el la ĉefaj kulturaj lingvoj, ni konstatas, ke multaj el ili prezentas konstantajn finiĝojn tute similajn al sufiksoj ; kaj tiuj kvazaŭsufiksoj estas : acio, ismo, kaj oro (tiu ĉi lasta ankaŭ sub la formo atoro). Ni citu kiel ekzemplojn : abnegacio, administracio, arbitracio, civilizacio, deklaracio, delegacio, disertacio, k. t. p. ; absolutismo, alkoholismo, anakronismo, anarkiismo, antagonismo, asketismo, ateismo, katolicismo, k. t. p. ; administratoro, aktoro, ambasadoro, iniciatoro, profesoro, direktoro, k. t. p.
Ĉu, anstataŭ multigi senfine tiaspecajn nomojn, ne estus pli bone ilin devenigi regule de pli simplaj radikoj, akceptante la finiĝojn acio, ismo, kaj oro (aŭ atoro) kiel efektivajn sufiksojn ? Des pli ke tiuj simplaj radikoj jam troviĝas plej ofte en la Esperanta vortaro. Ekzemple, flanke de administracio, absolutismo, administratoro, civilizacio, alkoholismo, deklaracio, delegacio, anarkiismo, asketismo, iniciatoro, direktoro, ni havas ankaŭ la pli simplajn vortojn : absoluta, administri, civilizi, alkoholo, deklari, delegi, anarkio, asketo, iniciati, direkti, k. t. p.
Bedaŭrinde tiu paraleleco ne ĉiam ekzistas : ekzemple ni ne havas la simplajn radikojn abneg, disert, anakron, antagon, ate, ambasad, profes, k. t. p. por respondi al abnegacio, disertacio, anakronismo, antagonismo, ateismo, ambasadoro, profesoro, k. t. p.
Plie la senco de tiuj kvazaŭsufiksoj ne povas esti difinita laŭ unuforma kaj konstanta maniero. Ekzemple « acio » havas tre ofte la saman sencon kiel la verba sufikso « ad » : navigacio plene egalvaloras ŝipveturado ; abnegacio povus tradukiĝi per sinforgesado ; k. t. p. ; sed en aliaj okazoj ĝi havas la sencon jen de « antaro », jen de « ejo ». Administracio, kiam ĝi ne signifas administrado, signifas aŭ administrantaro aŭ administrejo : ŝajnas do tre malfacile uzi tiun finiĝon kiel efektivan sufikson. Sed estus sendube pli bone, se oni anstataŭigus ĝin, kiel eble plej ofte, per la veraj Esperantaj sufiksoj, se oni dirus : administro, administrado, administrantaro, administrejo ; deklaro, deklarado, deklaraĵo ; civilizo, civilizado, civilizeco, civiliziteco, civilizitaro ; k. t. p. anstataŭ administracio, deklaracio, civilizacio ; eĉ se oni ĉiam elektus kiel radikojn la pli simplajn formojn, kiel ekzemple « abneg », « disert », k. t. p. anstataŭ « abnegacio », « disertacio », k. t. p.
Same « ism » havas en la naciaj lingvoj tre diversajn sencojn. Ŝajnas, unuavide, ke en ili ĝi respondas tre ofte al la sufikso « ist » ; france : bouddhisme, bouddhiste ; calvinisme, calviniste ; k. t. p. ; ĉar en tiuj lingvoj « ist » ne signifas nur, kiel en Esperanto, profesian, kutiman okupiĝon, sed ankaŭ pli ofte komunan kredon, doktrinon. Kvankam nur erare oni uzis en Esperanto la sufikson « ist » por signifi « partiano de ia politika, religia aŭ filozofia doktrino » kaj la ĝusta sufikso en tiu okazo estas « an », tamen la sufikso « ism » povus esti proponata por signifi « doktrino, sistemo sekvata de ia anaro ». Ekz. : platonismo, doktrino de Platono aŭ de la Platonanoj ; aristotelismo, doktrino de Aristotelo aŭ de la Aristotelanoj ; mahometismo, doktrino de Mahometo aŭ de la Mahometanoj ; budhismo, doktrino de Budho aŭ de la Budhanoj, (ne Budhistoj), k. t. p. Bedaŭrinde « ism » signifas ankaŭ multajn aliajn aferojn krom doktrino. En alkoholismo, artritismo, k. t. p. ĝi signifas ian econ aŭ emon de homa temperamento. Ĉu alkoholismo, artritismo, ne egalvaloras alkoholuleco, artrituleco ? En magnetismo, organismo, ĝi havas ankoraŭ malsimilajn sencojn : magnetismo estas ĉu magneta forto, ĉu magneta fenomenaro ; kaj tre certe organismo ne estas io alia ol organaro. Pro tiaj kaŭzoj estas tre malfacile uzi « ism » kiel difinitan sufikson, kaj eĉ ŝajnas dezirinde, ke oni kiel eble plej evitu enkonduki sen neceso novajn radikojn kun « isma » finiĝo.
Pri « oro », « atoro », la ĉefa kontraŭparolo estas, ke ĝi senutile duobligas la jam ekzistantajn « anto », « ulo », « isto » ; ĉar ĝi havas tute la saman sencon. Kio estas administratoro, iniciatoro, redaktoro, direktoro, k. t. p. se ne administranto, iniciatanto aŭ iniciatulo, redaktisto aŭ redaktanto, direktanto aŭ direktisto, k. t. p. ? Sed tie ĉi ankaŭ oni povus esprimi la deziron, ke la verkistoj kaj vortaristoj ne enkonduku sen efektiva bezono novajn nomojn kun « atora » finiĝo kaj preferu aligi al simplaj radikoj la klasikajn esperantajn finiĝojn.
Oni povas tamen diri, por senkulpigi kiel eble la enŝoviĝon de tiuj « aciaj », « ismaj » kaj « atoraj » formoj en la Esperanta vortaro, unue ke ili estas internaciaj, due ke ili apartenas preskaŭ senescepte, ne al la komuna lingvo, sed al la speciala idiomo de la scienculoj, kleruloj, k. t. p., kaj ke la internacieco povas sen granda malutilo superi la simplecon kaj regulecon, kiam la demando estas ne pri la komuna lingvo sed pri tiu speciala idiomo, des pli ke lingvo internacia tute ne devas celi teorian perfektecon, sed sufiĉas ke ĝi estu praktike plej oportuna por ĉiuj kategorioj de homoj ĝin uzantaj.
Nur kelkaj vortoj pri la propraj nomoj.
La nomojn de personoj ni allasis nur escepte ; sed oni trovos sufiĉe grandan nombron da nomoj de popoloj kaj landoj, kvankam laŭ tiu rilato nia Vortaro prezentas certe multajn mankojn. Ni ne povis solvi la malfacilan demandon pri la plej bona maniero formi tiajn nomojn ; tamen ni starigis kiel principon, ke la ĉefa kaj plej ĝenerala maniero estas nomi primitive la landon kaj devenigi la nomon de ĝiaj loĝantoj per la sufikso « an », kiel ekz. : Eŭropo, Eŭropano ; Irlando, Irlandano ; Parizo, Parizano ; k. t. p. ; kaj ke la alia maniero, t. e. nomante primitive la genton aŭ nacion kaj devenigante la nomon de la lando per la sufikso « uj », kiel ekz. Franco, Francujo, Germano, Germanujo, estas dua, akcesora, sekve en okazo de dubo neniam preferinda. Nur kiam ekzistas efektive gentoj, nacioj, havantaj propran historion, nur tiam oni povas diri, ke la popolo nomas sian landon, kaj uzi la duan procedon ; sed en ĉiuj ceteraj okazoj estas pli ĝuste diri, ke la terloko nomas siajn loĝantojn ; kaj pro tio ŝajnas al ni, ke ekster Eŭropo kaj kelkaj partoj de Azio kaj Afriko, ĉie aliloke, nome en Ameriko, oni devas formi la nomojn per la unua procedo. Brazilo, Ĉilo, Peruo, Meksiko, Kanado, k. t. p. ne estas laŭ nia opinio, loĝantoj de Brazilujo, Ĉilujo, Peruujo, Meksikujo, Kanadujo, sed kontraŭe landoj, kies loĝantoj estas Brazilanoj, Ĉilanoj, Peruanoj, Meksikanoj, Kanadanoj, k. t. p. Ni do tre deziras, ke ĉiuj Esperantistoj konsentu pri tiu ĉi regulo : « En okazo de dubo oni ĉiam preferu la sufikson « an » al la sufikso « uj » por formi la nomojn de popoloj kaj de landoj ».
Konkludante ni esprimas la esperon, ke tiu ĉi verko, malgraŭ siaj multaj malbonaĵoj, povos utili al la disvastiĝo kaj normala evoluado de Esperanto, se nur ĝiaj legontoj bonvolos kunhelpi per siaj rimarkoj kaj kritikoj al ĝia konstanta plibonigado.
En Diĵono, la 31an de Julio 1909.
E. B.
al la dediĉa moto ← — Antaŭparolo — → tabelo mallongigoj
al la prezenta paĝo pri la vortaro
Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko Hippolyte Sebert