Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

9
LA ĜARDENISTINO

Ĝardenistino

Izabelo la ĝardenistino estas ĉarma fraŭlino kun ovala vizaĝo kaj grandaj nigraj okuloj. Ŝi simple vestis sin per blua robo refaldita sur ruĝa subjupo ; blankaj broditaj manumoj ornamas la manikojn de ŝia ruĝa korsaĵo, kies kolan eltranĉaĵon bukedo plibeligas. Ĉirkaŭmano ĉirkaŭas ŝian manradikon, kaj de ŝiaj oreloj pendas orelringoj. Ŝiaj malgrandaj piedoj estas vestitaj per elegantaj ŝuetoj kun bantoj kaj altaj kalkanumoj laŭ la modo de Ludoviko XV-a. Rondforma pajla ĉapelo kun longaj rubandoj plenigas la kamparanan tualeton de tiu ĉi bela knabino, kaj zorge ŝi ligis blankan antaŭtukon ĉirkaŭ sia talio. Ŝi konscience rastas per longa rastilo la sablon, sur kiu vidiĝas kelkaj ŝtonetoj. Per la granda verŝilo, kiun ni vidas malantaŭe, ŝi verŝis, eble tro malfrue, freŝan akvon sur tiujn belajn kreskaĵojn flavajn, kiuj staras en la florbedo, ĉar ili ŝajnas iom malsanaj. Cetere ni opinias, ke ŝi estas nemetia ĝardenistino ; eble tiu fraŭlino loĝas en tiu granda domo, kiun ni vidas en la malproksimeco, kaj pro plezuro laboretas.

DEMANDARO

9. — Ĉu Izabelo havas edzon ? Ĉu ĉiuj fraŭlinoj estas ĉarmaj ? Kiel oni nomas la ĝardenistinon ? Kiu havas bluan robon ? Kion plibeligas la bukedo ? Kio plibeligas la korsaĵon ? Kie estas la ĉirkaŭmano de Izabelo ? Ĉu ŝi havas piedegojn ? Kiel estas ŝiaj ŝuoj ? Kion ŝi havas sur la kapo ? Kiu estas bela ? Ĉu ŝi estas zorgema ? Kion ni vidas sur la sablo ? Ĉu estas ŝtonegoj ? Kiel estas la akvo ? Kien Izabelo ĝin verŝis ? Kio ŝajnas iom malsaneta ? Ĉu la ĝardenistino loĝas en dometo ? Pro kio laboretas Izabelo ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org