Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Instruado de Esperanto
per bildaro
de Théophile Cart
(1905)

10
LA HORLOĜISTO

Horloĝisto

Tiu ĉi viro estas vestita per vestoj strange koloritaj ; li havas melonforman bluan ĉapelon, ĵaketon simile bluan, veŝton flavan kaj pantalonon ruĝan. Tre elegantaj estas la ŝuoj, same kiel la ĉemizo kaj la kravato. La horloĝisto havas okulvitrojn : sendube lia vidado estas lacigita, ĉar lia metio postulas grandan atenton de la okuloj.

Sub ĉiu brako li havas unu horloĝon, kiun li portas al klientoj ; li ĵus rebonigis tiujn ilojn kaj streĉos ilin, kiam ili estos alkroĉitaj. Nun unu horloĝo montras la kvaran horon, kaj la alia tri kvaronojn de la dekdua : tio ŝajnas mirigi la malgrandan hundon, kiun ni vidas maldekstre ; eble ankaŭ tiu ĉi besto imagas, spite sia flarado, ke la pendoloj estas plataj kukoj, kaj la feraj peziloj apetitdonaj kolbasoj.

En la butiko, kiu tre bone sidas ĉe strata angulo, oni vidas multon da horloĝoj ; estas horloĝoj sub vitraj kloŝoj, precizaj horloĝoj, poŝhorloĝoj, vekhorloĝoj, ktp.

Iom pli malproksime, sed maldekstre, oni vidas duetaĝan domon kun multaj fenestroj. Pri tiu domo estas necese, rimarki ion : la perspektivo de la desegnaĵo estas farita tre malbone, ĉar tiu domo estas tro malgranda rilate al la amplekso de la objektoj en la antaŭaĵo.

Fine, por konkludi, ni rimarku la nubon kaj la flugantajn birdojn, el kiuj la bilda fundo konsistas.

DEMANDARO

10. — Ĉu la horloĝisto estas bele vestita ? Kiel estas liaj ŝuoj ? Kiu havas okulvitrojn ? Kies vido estas lacigita ? Kio lacigis ĝin ? Kial ? Kiom da horloĝoj li havas sub ĉiu brako ? Kies horloĝoj estas ili ? Ĉu la horloĝisto rebonigos ilin ? Kiam li streĉos ilin ? Kioman horon montras la dua horloĝo ? Je kioma horo la horloĝisto eliris el sia domo ? Ĉu iu miras pro la horoj montritaj sur la horloĝoj ? Kial ? Kion imagas la hundo pri la feraj peziloj ? Ĉu vi ŝatas la kolbasojn ? Nomu diverspecajn horloĝojn ? Kiom da domoj ili vidas maldekstre ? Pro kio tiu desegnaĵo estas malbona ? El kio konsistas la bilda fundo ?


al la antaŭa paĝo

al la posta paĝo


Legi la prezentan paĝon pri la Bildaro

arkivo.esperanto-france.org