Unuiĝo Franca por Esperanto
Biblioteko  Hippolyte  Sebert

retroiri al la listo de diversaj dokumentoj


Postkursa libro de Esperanto
de Jago Veki – Joachim Wekerle
1934


ENHAVO


Postkursa libro de Esperanto
de  Jago Veki – Joachim Wekerle

Jen lernolibro maljuste forgesita en la kulturo de nia lingvo : ne lernolibro ordinara, sed "postkursa" libro… — Ĉu ne sufiĉas niaj kursolibroj, ekzercaroj, legolibroj, plenaj gramatikoj por lerni ? — Ili ja taŭgas ! — Kial io "postkursa" ? — Ĉar Esperanto efikas pli ol lingvo, E-o ebligas pluan sperton, proponas vojaĝon tra universalaj ideoj, konoj, sentoj en la fundamentoj de ĉiuj lingvoj, komunikas kun la homa psiko mem. Jen pruvoj :

La perfekton de la lingvo internacia montras ĉi-tiu libro, libro de geedziĝo de teorio kun praktiko, de analiza racio kun instinkta sento, libro kies vortoj kaj nocioj, tre ĝeneralaj, estas tiel resumeblaj :

Tiu libro estis publikigita en jaro 1934 en Parizo. La aŭtoro, Jago Veki, estis la eldonisto mem : Joachim Wekerle, de hungara deveno. Tra la ekzemplaj frazoj senteblas la tiama epoko kaj la spriteco de tieaj spektakloj "bulvardaj" kaj "Montmartraj". Jago Veki ankaŭ verkis : Perfektiga Esperanto-kurso, humura teatraĵeto, 1932, kaj Vortara teorio de la amo, 1937.

La originala papera libro enhavis 79 paĝojn je formato 19×13 cm. Nun legeblas la interreta reeldono plenteksta en 12 paĝoj — oni sufiĉe respektis la originalan malsimplan tipografion. La nova ĝenerala tabelo kun ĉiuj ligiloj estas supre ; bonan legon…

B.H.S.


retroiri al la listo de diversaj dokumentoj

arkivo.esperanto-france.org